Выбрать главу

— Ĉu vi vidas, Kera, kiom da sango? Mi ne kompatis, mi batis ĝuste — kaj kio savis lin, mi ne scias.

— Vi batis ĝuste, — respondis anstataŭ la estrino la estro de la makedonoj, — sed savis lin la ora koliero, surmetita de la juna azeno por vi.

— Mi vidas! — konsentis la estrino. — De sur vi estas forigita la kulpo, Adrasteja. Ni ne povas finbati lin, — ŝi balancis la diademon al la makedonoj, prenintaj siajn glavojn. — Juĝu la ĉefpastrino. Sed pro sia dua krimo Eris devas esti mortigita. Aŭ, se ŝi deziras, ni sendos ŝin plenumi ritojn en la sanktejon de Anahita!

Nur nun Tais rememoris pri la pordistino en la koridoro kaj komprenis, ke, se ŝi ne kompatus la militiston, Likofono perdus la sangon ĉe la fermita krado kaj neniam atingus ŝian pordon!

Malantaŭe, en mallumo de la koridoro, unu el la pastrinoj tenis je la haroj la kondamnitinon. Ŝin oni liberigis de la ĉeno, liginte la manojn post la dorso.

La estrino ekiris malantaŭen en la koridoron, ĵetinte indiferentan rigardon al la makedonoj kaj malice subridinte al la terura aspekto de la sangokovrita cindre pala junulo.

— Haltu, Kera! — ekkriis Tais, rememorinte la minacan nomon de tiu ankoraŭ tute juna virino. — Fordonu ŝin al mi! — ŝi almontris la ligitan pordistinon.

— Ne! Ŝi kulpis dufoje kaj devas malaperi el la vivo!

— Mi donos kontraŭ ŝi elaĉeton! Diru la prezon!

— Ne eblas taksi vivon kaj morton, — diris la estrino kaj subite haltis, pensante. — Vi povas fordoni vivon kontraŭ vivo, — daŭrigis ŝi.

— Mi ne komprenas vin!

— Domaĝe. Tio estas simpla. Mi donos al vi Eris-on, kaj vi vian — vian fenicinon.

— Ne eble! Vi ŝin murdos!

— Pro kio? Ŝi kulpas pri nenio. Mi juĝas tiel — se ni perdas pastrinon, falintan nepermeseble malalte, do ricevas alian, taŭgan por komenco.

— Sed murdinte, vi tutegale perdos, eĉ se ne ricevos kompenson, — kontraŭis Tais.

— Por la Granda Patrino morto aŭ vivo estas sen diferenco!

Tais hezite retrorigardis al sia sklavino. Tiu staris pala, kiel kretokovrita muro, kliniĝinte antaŭen kaj aŭskultante la interparolon.

— Vidu, Za-Aŝt, vi deziris servi en la templo. Nun estas oportuna okazo, kaj mi forpermesas vin. Mi ne interŝanĝas kaj ne fordonas vin. Sekvu nur al via deziro!

La fenicino falis sur la genuojn antaŭ la hetajro, kisante ŝian manon.

— Mi dankas vin, sinjorino! — Za-Aŝt rektiĝis, fiera kaj svelta, aldoninte: — Mi iras.

— Prenu viajn aĵojn kaj la veston, — rememorigis Tais.

— Ne necesas! — diris la estrino kaj puŝis la fenicinon al Adrasteja. Za-Aŝt facile forŝanceliĝis, sed la nigra pastrino brakumis ŝin je la talio kaj kondukis en la mallumon de la koridoro. La pastrinoj dispaŝis, kaj tiu, kiu tenis la ligitan je la haroj, piedbatis ŝin al la dorso. La pordistino enflugis en la ĉambron kaj sterniĝis kun la vizaĝo malsupren sur la sangokovrita tapiŝo. La pordo frapfermiĝis, estiĝis silento. La konsternitaj militistoj staris, ĝis unu el ili levis la falintinon, distranĉis la rimenojn sur la manradikoj kaj glatigis ŝiajn harojn, falintajn sur la frunton.

— Eksidu, Eris! — karese diris Tais. — Donu al ŝi vinon!

— Kiaj strangaj nomoj! — ekkriis la loĥago. — Malfeliĉo, venĝo, malharmonio.

— Mi aŭdis, kiel du aliajn oni nomis Nalia kaj Ata: demono kaj frenezo, — diris Tais. — Evidente, terurajn helenajn nomojn oni donas al ĉiuj nigraj pastrinoj. Ĉu estas tiel, Eris?

La pordistino silente jese klinis la kapon.

— Faru brankardon, ni portos Likofonon, — interrompis la loĥago la estiĝintan silenton.

— Necesas lasi ĉi tie! — kontraŭis Tais.

— Ne! Ilia ĉefa estrino povas ŝanĝi la decidon. La tesalianon necesas forigi el ĉi tie. Sed kiel ni lasu vin sola, sinjorino Tais?

— Mi havas novan servistinon.

— Ŝi tranĉmurdos vin, kiel Likofonon, kaj fuĝos.

— Ŝi ne havas, kien fuĝi. Ŝi savis jam du vivojn, riskante per la sia.

— Jen kio! Brava knabino! Tamen mi lasos du gardistojn sur la verando, — diris la estro.

La militistoj foriris. Tais ŝlosis la templan pordon per ambaŭ rigliloj kaj komencis purigi la ĉambron, malpurigitan per sango. Eris eliris el sia rigidiĝo, helpis skrapi kaj lavi. Donante nenian signifon al sia plena nudeco, ŝi kuris kelkfoje al cisterno por akvo kaj sukcesis lavi sin, furioze forskrapante koton pro sia loĝado en la malpura niĉo ĉe la krado. Mateniĝis. La hetajro, lacigita de la eventoj, fermis la enirpordon kaj fermtiris la pezan kurtenon de la fenestra krado, poste montris al Eris la duan kuŝejon en sia ĉambro, ĉar la lito de la fenicino estis malpurigita per sango.

Tais ekkuŝis kaj etendiĝis plenalte, de tempo al tempo rigardante al Eris, kiu senmove sidis sur la rando de la kuŝejo, koncentrite kaj atende rigardante malproksimen per la larĝe malfermitaj okuloj. Nun la hetajro detale pririgardis sian novan «akiraĵon». «Ŝajne, ŝi estas melasĥroma — nigrahaŭta, — glitis en la menso de la atenanino, — ne, ŝi estas simple melena, tre malhel-bronza, kun almikso de afrika sango». La minaca nigra pastrino sen reto, braceletoj, zono kaj tranĉilo evidentiĝis tute juna virino kun grandegaj bluaj okuloj, en kiuj tamen estis reflektiĝanta malhela persisto, samkiel ĉe aliaj pastrinoj. Ŝiaj haroj krispis per etaj bukloj, la rondaj vangoj ŝajnis delikataj, kiel ĉe infano. Nur tre dikaj duonmalfermitaj lipoj kaj — evidenta por Tais — spuro de granda lascivo sur ŝia tute juna kaj jam virine potenca korpo parolis pri tio, ke tiu ĉi junulino vere povis esti nigra servistino de la Nokto kaj de la Granda Patrino.

Rigardante al bluokula malhelhaŭta Eris, Tais rememoris etiopinojn kun bluaj okuloj, alte taksatajn en Egiptujo kaj devenantajn el tre malproksima lando trans la fontoj de Nilo. La liberigita pordistino povis esti filino de tia negrino kaj de helhaŭta viro.

La atenanino ekstaris, aliris al Eris kaj karesis ŝiajn ŝultrojn. La nigra pastrino tremeris kaj subite alpremiĝis al Tais kun tia forto, ke ŝi preskaŭ falis kaj ĉirkaŭprenis per la brako la talion de Eris.

— Vi estas kvazaŭ el ŝtono! — mirigite ekkriis Tais. — Ĉu vi ĉiuj estas tiaj?

— Ĉiuj! Korpo el ŝtono kaj kupra koro! — subite diris la junulino en la kripla kojneo.

— Ho, vi ekparolis! Sed vi havas koron de virino, ne de lamio! — diris Tais kaj, cedante al unu el ordinaraj por ŝi impulsoj, kisis Eris-on. Tiu ektremis, apenaŭ rimarkeble plorsingultinte. La hetajro, karesante la nigran «lamion» kaj flustrante trankviligajn vortojn, ordonis al ŝi ekkuŝi por dormi. La junulino almontris la pordon, almetante la fingron al la lipoj. El kripligitaj vortoj de la kojneo Tais komprenis, ke ŝi devas kaŝiri al la krado por preni iun tre gravan aĵon, lasitan tie, antaŭ ol tie oni alkatenos alian pordistinon. La hetajro kaj la nigra pastrino senbrue malfermetis la pordon, kaj Eris, fiksaŭskultinte, glitis en la netravideblan mallumon. Ŝi revenis, skrupule ŝlosis la riglilojn. En ŝia mano brilis per ora tenilo sankta ponardo de la pastrinoj de la Nokto. Eris malleviĝis sur la genuojn kaj metis la ponardon al la piedoj de Tais, poste tuŝis per ĝi siajn okulojn, lipojn kaj koron. Nur post tio per la lertaj, milfoje farintaj tion fingroj ŝi enplektis la ponardingon en siajn harojn sur la nuko. Post kelkaj momentoj Eris jam estis dormanta, libere disĵetiĝinte super la kovrilo kaj malfermetinte la buŝon. Tais iom kontemplis ŝin kaj mem enprofundiĝis en firman dormon.

La estro de la gardistaro de Tais evidentiĝis prava. Likofono ne pereis. La ponardo de la pastrino ne estis venenita, kiel timis la loĥago, kaj la profunda vundo estis rapide resaniĝanta. Nur post la sangoperdo la militisto estis pli malforta, ol katido. La ĉefpastrino ne sendis por Tais kaj ne postulis la nefinbatitan militiston. La tuta urbeto kaj la templo de la Granda Diino kvazaŭ streĉiĝis en atendo de sciigoj pri Aleksandro. Tais ordonis al la eskorto prepariĝi al ekiro.