Kaj en la fina minuto ŝi postlasis por li mesaĝon, transdonotan de Tarzan de la Simioj.
Ŝi la lasta foriris de la kabano, reveninte je iu malgrava preteksto post kiam la aliaj ekiris al la boato.
Ŝi surgenuiĝis apud la lito, en kiu ŝi pasigis tiom da noktoj, kaj proponis preĝon por la sekureco de sia pratempa viro, kaj premante lian medalionon ĉe la lipoj, ŝi murmuris:
"Mi amas vin, kaj ĉar mi amas vin, mi fidas je vi. Sed se mi ne fidus, mi tamen ankoraŭ amus. Se vi estus reveninta por mi, kaj se ne estus alia rimedo, mi estus irinta kun vi en la ĝangalon — por ĉiam."
Ĉapitro 25 Ĉe la limo de la mondo
Post la ekpafo, D'Arnot ekvidis la pordon ĵetiĝi malfermiten, kaj homan formon fali sterniĝinte sur la kabanan plankon.
La franco pro sia paniko relevis la pafilon por ankoraŭfoje ekpafi en la falintan formon, sed subite, en la duonkrepusko de la malfermita pordo, li rimarkis, ke la homo estas blankhaŭta, kaj post nura momenteto li komprenis, ke li estas pafinta sian amikon kaj protektanton, Tarzan de la Simioj.
Angore ekkriante, D'Arnot eksaltis al la flanko de la simiulo, kaj sur genuoj levis la kapon de tiu lasta en siaj brakoj — eldirante la nomon de Tarzan.
Respondo ne venis, kaj tiam D'Arnot metis sian orelon super la koron de la viro. Li ĝojante aŭdis ĝian senhezitan batadon.
Li zorge levis Tarzanon al la lito, kaj tiam, ferminte kaj riglinte la pordon, li lumigis lanternon kaj kontrolis la vundon.
La kuglo trafis flankbate ĉe la kranio. Troviĝis malbela vundo sur la karno, sed estis nenia signo de kranifrakaso.
D'Arnot malstreĉiĝe suspiris, kaj komencis forlavi la sangon de la vizaĝo de Tarzan.
La marvarma akvo baldaŭ rekonsciigis lin, kaj li malfermis siajn okulojn kaj demandeme kaj surprizite rigardis je D'Arnot.
Tiu lasta estis pansinta la vundon per ŝtofpecoj, kaj kiam li vidis, ke Tarzan rehavas konscion, li leviĝis kaj, irinte al la tablo, skribis mesaĝon, kiun li transdonis al la simiulo, klarigante sian teruran eraron kaj sian dankemon, ke la vundo estas malserioza.
Tarzan, leginte la mesaĝon, eksidis sur la rando de la kuŝejo kaj ridis.
"Estas nenio," li franclingve diris, kaj tiam, pro manko de vortprovizo, li skribis:
Vi devus vidi, kion faris al mi Bolgani, kaj Kerĉak, kaj Terkoz, antaŭ ol mi mortigis ilin — tiam vi priridus tian kontuzeton.
D'Arnot enmanigis al Tarzan la du mesaĝojn, kiujn oni lasis por li.
Tarzan tralegis la unuan kun malfeliĉa mieno. La duan li turnis kaj returnis en siaj manoj, serĉante malfermaĵon — neniam antaŭe li vidis sigelitan koverton. Li finfine transdonis ĝin al D'Arnot.
La franco rigardis lin, kaj sciis, ke Tarzan konfuziĝas pro la koverto. Kiel strange, ŝajnis al li, ke por plenkreskulo simpla koverto estas misteraĵo. D'Arnot malfermis ĝin kaj redonis la leteron al Tarzan.
Sidante sur tenduma tabureto, la simiulo sternis la skribitan folion antaŭ si kaj legis:
Al Tarzan de la Simioj:
Antaŭ ol mi foriros, mi danku vin same kiel faris s-ro Clayton, pro la afableco kiun vi montris, permesante al ni uzi vian kabanon.
Ke vi neniam aperis por amikiĝi kun ni, tion ni ege bedaŭras. Ni vere volis vidi kaj danki nian gastiganton.
Ankaŭ alian mi volas danki, sed li ne revenis; mi tamen ne povas kredi lin mortinta.
Mi ne scias lian nomon. Li estas la blanka giganto kiu portis la diamantan medalionon sur la brusto.
Se vi konas lin kaj scipovas lian lingvon, bonvolu danki lin pro mi, kaj diru, ke mi atendis lian revenon dum sep tagoj.
Ankaŭ diru al li, ke en mia hejmo en Usono, en la urbo Baltimoro, ĉiam mi bonvenigos lin se li volos viziti.
Mi trovis noton, kiun vi skribis al mi, kuŝantan en la folioj sub arbo apud la kabano. Mi ne scias, kiel min ekamis vi, kiu neniam parolis kun mi, kaj mi ege bedaŭras, se tio estas vera, ĉar mi jam donis mian koron al alia.
Sed sciu, ke por ĉiam mi estas via amiko.
Jane Porter.
Tarzan sidis, kun la rigardo fiksita al la planko, dum preskaŭ unu horo. Estis por li evidente, ke ili ne komprenis, ke li kaj Tarzan de la Simioj estas unusola homo.
"Mi jam donis mian koron al alia," li ree kaj ree diris al si.
Ŝi do ne amas lin! Kiel ŝi povus preteksti amon, kaj levi lin al tia supro de la espero, nur por deĵeti lin al tiaj profundegoj de malespero!
Eble ŝiaj kisoj estis nuraj simboloj de amikeco. Kiel li povus scii, kiu sciis nenion pri homaj kutimoj?
Li subite ekstaris kaj, dirante bonan nokton al D'Arnot kiel li lernis, ĵetis sin sur la filika lito, kiu iam apartenis al Jane Porter.
D'Arnot estingis la lanternon, kaj kuŝiĝis sur la tenduma lito.
Dum semajno ili faris nenion krom ripozi. D'Arnot instruis la francan lingvon al Tarzan. Fine de tiu periodo, la du viroj povis tre facile konversacii.
Unu nokton, dum ili sidis en la kapano antaŭ endormiĝi, Tarzan turnis sin al D'Arnot.
"Kie estas Usono?" li diris.
D'Arnot indikis la nordokcidenton.
"Multajn milojn da mejloj trans la maro," li respondis. "Kial?"
"Mi iros tien."
D'Arnot kapneis.
"Kara amiko, tio ne eblas," li diris.
Tarzan ekstaris kaj, irante al ŝranko, revenis kun ofte rigardita geografilibro.
Turnante paĝojn ĝis li atingis mondmapon, li diris:
"Mi neniam tute komprenis ĉi tiun aferon; klarigu al mi, mi petas."
Kiam D'Arnot faris tion, montrante al li, ke la bluo reprezentis la akvon sur la tero, kaj la alikoloraj eroj la kontinentojn kaj insulojn, Tarzan petis, ke li montru la punkton, kie ili tiam troviĝis.
Tion faris D'Arnot.
"Nun montru Usonon," diris Tarzan.
Kaj kiam D'Arnot metis sian fingron sur Norda Ameriko, Tarzan ridetis, kaj metis sian manplaton sur la paĝo, kovrante la oceanon, kiu kuŝis inter la du kontinentoj.
"Ne tiel longe for," li diris; "preskaŭ ne pli ol la larĝeco de mia mano."
D'Arnot ridis. Kiel komprenigi al la homo?
Per krajono li metis punkteton sur la bordo de Afriko.
"Ĉi tiu makuleto," li diris, "estas multoble pli granda sur ĉi tiu mapo ol via kabano estas sur la tero. Ĉu vi nun vidas, kiom longe for ĝi estas?"
Tarzan longe pensadis.
"Ĉu troviĝas blankuloj en Afriko?" li demandis.
"Jes."
"Kie estas la plej proksimaj?"
D'Arnot indikis lokon sur la bordo, tuj norde de ili.
"Tiel proksime?" Tarzan surprizite demandis.
"Jes," diris D'Arnot; "sed tio ne estas proksime."
"Ĉu ili posedas boategojn por transiri la maron?"
"Jes."
"Ni morgaŭ iros tien," anoncis Tarzan.
D'Arnot ree ridetis, kaj kapneis.
"Estas tro longe for. Ni pereus longe antaŭ ol ni atingus ilin."
"Ĉu vi do volas resti ĉi tie por ĉiam?" demandis Tarzan.
"Ne," diris D'Arnot.
"Do ni morgaŭ ekiru. Ne plu plaĉas al mi ĉi tie. Mi prefere mortu ol resti ĉi tie."
"Nu," respondis D'Arnot, kun ŝultrolevo, "mi ne scias, amiko, sed eble ankaŭ mi preferus morti ol resti ĉi tie. Se vi iros, mi iros kun vi."
"Do estas decidite," diris Tarzan. "Mi morgaŭ ekiros al Usono."
"Kiel vi atingos Usonon sen mono?" demandis D'Arnot.
"Kio estas mono?" demandis Tarzan.
Longa tempo estis bezonata por komprenigi lin, eĉ neperfekte.
"Kiel homoj havigas al si monon?" li finfine demandis.
"Ili perlaboras ĝin."
"Bone. Mi do perlaboros ĝin."
"Ne, amiko mia," respondis D'Arnot, "ne ĝeniĝu pri mono; ne necesos, ke vi perlaboru ĝin. Mi havas sufiĉan monon por du — sufiĉan por dudek. Multe pli ol konvenas por unu homo, kaj vi havos ĉiom kiu necesos, se ni sukcesos atingi civilizon."