Выбрать главу

La simiulo volis pluiri al Usono, sed D'Arnot insistis, ke li unue kunvizitu Parizon; kaj li rifuzis konfesi la kialon de la urĝeco de sia postulo.

Tuj post ilia alveno, D'Arnot aranĝis viziti longtempan amikon, gravan oficialulon de la polico; kaj kun li devis iri Tarzan.

D'Arnot lerte gvidis la konversaciadon de punkto al punkto, ĝis la policano klarigis al la interesita Tarzan multajn metodojn modajn por kapti kaj identigi krimulojn.

Aparte interesa al Tarzan estis la rolo de fingropremaj spuroj en tiu fascina scienco.

"Sed kiel povas valori tiuj spuroj," demandis Tarzan, "kiam, post kelkaj jaroj, la linioj sur la fingroj entute ŝanĝiĝas pro la triviĝo de la malnova haŭto kaj la kreskado de nova?"

"La linioj neniam ŝanĝiĝas," respondis la oficialulo. "De infanaĝo ĝis senileco la spuroj de homo ŝanĝiĝas nur je grandeco, krom se vundoj aliigas la kirlaĵoj. Sed se oni registris spurojn de la dikfingro kaj kvar fingroj de ambaŭ manoj, oni devas perdi ĉion por eviti identiĝon."

"Tio estas mirinda," kriis D'Arnot. "Mi scivolas, kiel aspektas la linioj sur miaj fingroj."

"Ni povos baldaŭ vidi tion," respondis la policano, kaj per sonorilo li alvokis helpanton, al kiu li diris instrukciojn.

La viro eliris el la ĉambro, sed baldaŭ revenis kun eta ligna skatolo kiun li metis sur la skribtablon de sia superulo.

"Nu," diris la oficiro, "post sekundo vi havos viajn spurojn."

El la skatoleto li prenis kvadraton el vitro, tubon kun densa inko, kaŭcukan rulilon, kaj kelkaj neĝblankajn kartonpecojn.

Premante inkoguton sur la vitraĵon, li disvastigis ĝin per la kaŭcuka rulilo ĝis la tutan supraĵon de la vitro kontentige kovris tre maldika kaj uniforma inktavolo.

"Metu la kvar fingrojn de via dekstra mano sur la vitron, tiel," li diris al D'Arnot. "Nun la dikfingron. En ordo. Nun metu ilin sammaniere sur ĉi tiun karton, ĉi tie, ne — iomete dekstre. Ni devos lasi spacon por la dikfingro kaj fingroj de la maldekstra mano. Jen, bone. Nun same je la maldekstra."

"Venu, Tarzan," kriis D'Arnot, "ni vidu, kiel aspektas viaj kirlaĵoj."

Tarzan rapide obeis, proponante multajn demandojn al la oficiro dum la fingropremado.

"Ĉu la spuroj montras rasajn ecojn?" li demandis. "Ĉu oni ekzemple povus konstati, nur laŭ la spuroj, ĉu la identigoto estas nigrulo aŭ blankulo?"

"Mi opinias, ke ne," respondis la oficiro.

"Ĉu la spuroj de simio estus distingeblaj de tiuj de homo?"

"Verŝajne, ĉar tiuj de la simio estus multe pli simplaj ol tiuj de la pli altdevena estaĵo."

"Sed estaĵo duonsimia-duonhoma eble montrus la ecojn de iu ajn generinto?" daŭrigis Tarzan.

"Mi opinias tion verŝajna," respondis la oficilaulo; "sed la scienco ne sufiĉe progresis por ekzaktigi tiajn aferojn. Mi ne fidus je ĝiaj eltrovaĵoj sufiĉe krom por diferencigi inter unuopuloj. Tie, temas pri absoluteco. Neniuj du homoj naskitaj en la mondo iam ajn havis samajn liniojn sur ĉiuj fingroj. Estas ege dubinde, ke iu ajn unuopa spuro estos la preciza egalaĵo de iu ajn fingro krom tiu, kiu faris ĝin."

"Ĉu la komparo bezonas multe da tempo aŭ laboro?" demandis D'Arnot.

"Ordinare nur kelkajn momentojn, se la premaĵoj estas facile videblaj."

El sia poŝo D'Arnot prenis nigran libreton kaj komencis turni la paĝojn.

Tarzan surprizite rigardis la libron. Kiel D'Arnot povas havi lian libron?

D'Arnot baldaŭ haltis ĉe paĝo sur kiu troviĝis kvin ŝmiraĵetoj.

Li enmanigis al la policano la malfermitan libron.

"Ĉu tiuj spuroj similas la miajn aŭ tiujn de Sinjoro Tarzan, aŭ ĉu vi povos diri, ke ili estas identaj kun iu el la du?"

La oficiro prenis potencan magnifikilon el sia skribtablo kaj zorge esploris ĉiujn tri specimenojn, samtempe notante sur notbloko.

Tarzan nun komprenis, kial ili vizitas la policanon.

En tiuj etaj ŝmiraĵoj troviĝis la respondo al la enigmo de lia vivo.

Kun nervoj streĉitaj li sidis, klinante sin antaŭen sur la seĝo, sed subite li malstreĉiĝis kaj refalis, ridetante.

D'Arnot surprizite ekrigardis lin.

"Vi forgesas, ke dum dudek jaroj la kadavro de la infano, kiu faris tiujn spurojn, kuŝis en la kabano de sia patro, kaj ke mian tutan vivon mi vidis ĝin kuŝantan tie," amare diris Tarzan.

La policano mirigite levis la rigardon.

"Daŭrigu vian esploron, kapitano," diris D'Arnot, "ni poste rakontos al vi la historion — se Sinjoro Tarzan konsentos."

Tarzan kapjesis.

"Sed, kara D'Arnot, vi frenezas," li insistis. "Tiuj fingretoj estas enterigitaj ĉe la okcidenta marbordo de Afriko."

"Pri tio mi ne scias, Tarzan," respondis D'Arnot. "Tio eblas, sed se vi ne estas la filo de Johano Clayton, kiel diable vi troviĝis en tiu sendia ĝangalo, kie neniu blankulo alia ol Johano Clayton iam ajn paŝis?"

"Vi forgesas — Kalan," diris Tarzan.

"Ŝin mi eĉ ne konsideras," respondis D'Arnot.

La amikoj estis marŝintaj al la larĝa fenestro super la bulvardo dum ili parolis. Ili staris tie dum iom da tempo, rigardante la rapideman homaron sube kaj ĉiu el ili pensanta siajn pensojn.

"Necesas iom da tempo por kompari spurojn," pensis D'Arnot, turnante sin por rigardi la polican oficiron.

Li surpriziĝante vidis la oficialulon, kiu estis reklinita sur sia seĝo, rapide tralegante la enhavon de la nigra taglibreto.

D'Arnot ektusis. La policano levis sian rigardon kaj, frontante lin, levis sian fingron por admoni pri silento. D'Arnot returnis sin al la fenestro, kaj la policano baldaŭ parolis.

"Sinjoroj," li diris.

Ambaŭ turnis sin al li.

"Tre gravaj aferoj evidente pli-malpli dependas je la absoluta ĝusteco de ĉi tiu komparo. Mi do petas, ke vi lasu la tutan aferon en miaj manoj ĝis revenos nia spertulo, Sinjoro Desquerc. Tio okazos post nemultaj tagoj."

"Mi esperis tuj scii," diris D'Arnot. "Sinjoro Tarzan morgaŭ ekvojaĝos al Usono."

"Mi promesas, ke vi povos telegrami al li raporton post du semajnoj," respondis la oficiro; "sed kia estos la enhavo, tion mi ne kuraĝas diri. Troviĝas similaĵoj, tamen — nu, pli bone, ke ni lasu tion por solviĝi de Sinjoro Desquerc."

Ĉapitro 27 Refoje la giganto

Taksio haltis antaŭ malnovmoda loĝejo ĉe la urbolimoj de Baltimoro en Usono.

Viro kvardekjara, fortika kaj kun regulaj trajtoj, elpaŝis kaj, paginte la ŝoforon, forsendis lin.

Post momento la pasaĝero estis eniranta la librarejon de la malnova hejmo.

Ha, s-ro Kanler!" elkriis maljunulo, ekstarante por saluti lin.

"Bonan vesperon, kara Profesoro," kriis la viro, etendante amikeman manon.

"Kiu enlasis vin?"

"Esmeralda."

"Ŝi do informos al Jane pri tio, ke vi alvenis," diris la maljunulo.

"Ne, Profesoro," respondis Kanler, "ĉar mi ĉefe venis por paroli kun vi."

"Ha, mi estas honorata," diris profesoro Porter.

"Profesoro," daŭrigis Roberto Kanler, tre zorge, kvazaŭ pesante siajn vortojn, "mi venis ĉivespere por diskuti pri Jane kun vi.

"Vi konas miajn aspirojn, kaj vi bonkore aprobis mian svatadon."

Profesoro Archimedes Q. Porter malkvietis en sia fotelo. Tiu temo ĉiam maltrankviligis lin. Tion li ne komprenis. Kanler estis bonega edziĝonto.

"Sed pri Jane," daŭrigis Kanler, "pri ŝi mi ne povas kompreni. Ŝi prokrastas la aferon unue pro unu kialo, poste pro alia. Ĉiam mi sentas, ke ŝi retrankviliĝas kiam mi ĝisas ŝin."

"Tamen," diris profesoro Porter. "Tamen, s-ro Kanler, Jane estas filino tute obeema. Ŝi kondutos precize laŭ miaj instrukcioj."

"Mi do povos ankoraŭ kalkuli je via subteno, ĉu?" demandis Kanler, kun tono de malstreĉiĝo en la voĉo.

"Certe, sinjoro; certe, sinjoro," eldiris profesoro Porter. "Ĉu vi povus tion dubi?"

"Nu, ja ekzistas juna Clayton," sugestis Kanler. "Li ĉirkaŭflirtadas jam monatojn. Ne ŝajnas al mi, ke Jane amas lin; sed krom sia titolo, li laŭdiri heredis atentindan bonhavon de sia patro, kaj ne estus strange — se li fine konkerus ŝin, se ne — " kaj Kanler paŭzis.