Oni interkonsentis, ke la postan tagon Kanler veturos en la urbon kaj revenos kun rajtigilo kaj pastro.
Clayton volis forveturi tuj kiam oni anoncis la planon, sed la lacega, senespera mieno de la junulino tenis lin tie. Li ne povis forlasi ŝin.
Io povus tamen okazi, li volis pense konsoli sin. Kaj en la koro li sciis, ke necesus nur fajrereto por ŝanĝi lian malamon de Kanler al la sangavido de la murdisto.
Kanler frumatene ekveturis al la urbo.
Oriente, oni povis vidi malaltan tavolon de fumo super la arbaro, ĉar jam semajnon incendio furiozis nelonge for de ili, sed la vento ankoraŭ venis el la okcidento, kaj nenia danĝero minacis ilin.
Je la tagmezo, Jane ekiris por promenado. Ŝi rifuzis permesi, ke Clayton kune venu. Ŝi diris, ke ŝi deziras solecon, kaj li respektis ŝian deziron.
En la domo, profesoro Porter kaj s-ro Philander sorbiĝis en profunda diskutado pri iu peza scienca problemo. Esmeralda dormetis en la kuirejo, kaj Clayton, kies okuloj doloretis pro sendorma nokto, ĵetis sin sur la kanapon en la salono kaj baldaŭ falis en malkvietan dormon.
Oriente, la nigraj fumnuboj leviĝis pli alte en la ĉielon; subite, ili kirliĝis, kaj poste komencis drivi al la okcidento.
Pli kaj pli ili proksimiĝis. La loĝantoj de la prizorganto-domo forestis, ĉar estis merkata tago, kaj neniu restis por rimarki la rapidan alkuradon de la fajra demono.
La flamoj baldaŭ transsaltis la sudan ŝoseeton kaj malebligis la revenon de Kanler. Venta fluktueto nun portis la fajron al la nordo, tiam returnis sin, kaj la flamoj staris preskaŭ senmova, kvazaŭ bridite de iu reganta mano.
Subite, el la nordoriento, nigra aŭtego rapidegis laŭ la vojo.
Ĝi salte ekhaltis antaŭ la dometo, kaj nigrahara giganto elsaltis por kuri sur la verandon. Li senpaŭze rapidis en la domon. Sur la kanapo kuŝis Clayton. La viro surprizite haltis, sed poste saltis apud la dormanton.
Kaptante ties ŝultron kaj skuegante lin, li ekkriis:
"Je Diablo, Clayton, ĉu ĉiuj frenezas ĉi tie? Ĉu vi ne scias, ke vin preskaŭ ĉirkaŭas la incendio? Kie troviĝas fraŭlino Porter?"
Clayton atingis la piedojn. Li ne konis la viron, sed li komprenis la vortojn, kaj tuj kuris al la verando.
"Dio!" li kriis, kaj tiam, rekurante en la domon, "Jane! Jane! Kie vi estas?"
Post momento Esmeralda, profesoro Porter kaj s-ro Philander alvenis al la du viroj.
"Kie estas fraŭlino Jane?" kriis Clayton, kaptante Esmeraldan ĉe la ŝultroj kaj malĝentile skuante ŝin.
"Ho, Gabrelio, sinjoro Clayton, ŝi iris promenade."
"Ĉu ŝi ankoraŭ ne revenis?" kaj, ne atendante respondon, Clayton elkuris al la ĝardeno, sekvate de la ceteraj.
"Al kiu direkto ŝi iris?" kriis la nigrahara giganto al Esmeralda.
"Laŭ tiu vojo," kriis la timanta virino, montrante la sudon, kie la vidon ŝirmis alta muro de tondrantaj flamoj.
"Metu ĉi tiujn en la alian aŭton," ordonis la nekonato al Clayton. "Mi vidis ĝin kiam mi alvenis — kaj forveturigu ilin laŭ la norda vojo.
"Lasu mian aŭton. Se mi trovos fraŭlinon Porter, ni bezonos ĝin. Se ne, neniu bezonos ĝin. Obeu min," kiam Clayton hezitis, kaj tiam ili vidis la gracian formon transsalti la senarbejon al la nordokcidento, kie ankoraŭ restis arbaro netuŝita de flamoj.
En ĉiu ekaperis la neklarigebla sento, ke granda respondeco leviĝis de iliaj ŝultroj; ia implicita konfidenco pri la kapablo de la nekonato savi Jane-on, se ŝi estos savebla.
"Kiu estis tiu?" demandis profesoro Porter.
"Mi tute ne scias," respondis Clayton. "Li nomis min, kaj li konas Jane-on, ĉar li demandis pri ŝi. Kaj li nomis Esmeraldan."
"Mi trovis lin iel surprize familiara," eldiris s-ro Philander. "Kaj tamen, benu min, mi scias, ke mi neniam antaŭe renkontis lin."
"Tamen!" kriis profesoro Porter. "Ege rimarkinde! Kiu li estis, kaj kial mi sentas en mi, ke Jane estas sekura, nur pro tio, ke li ekserĉis ŝin?"
"Tion mi ne scias, profesoro," sobre diris Clayton, "sed mi ja scias, ke mi havas la saman strangan senton.
"Venu, tamen," li kriis, "ni mem devos eskapi de ĉi tie, alie ni estos kaptitaj," kaj la grupo rapidis al la aŭto de Clayton.
Kiam Jane turnis sin por resekvi siajn paŝojn hejmen, ŝin timigis la rimarko de tio, kiom proksima ŝajnas la fumo de la incendio, kaj kiam ŝi plurapidis, ŝia timo fariĝis preskaŭ paniko kiam ŝi perceptis, ke la alkurantaj flamoj rapide trudas sin inter ŝi kaj la dometo.
Finfine ŝi estis devigata turni sin al la densa arbustaro kaj provi traŝovi sin okcidenten, klopodante ĉirkaŭiri la flamojn por atingi la domon.
Postnelonge evidentiĝis la senutileco de tiu penado, kaj tiam ŝia unusola espero restis ĉe la respurado de siaj paŝoj al la vojo kaj fuĝado por la vivo al la sudo kaj la urbo.
La dudeko da minutoj necesa por reatingi la vojo sufiĉis por ebligi bari tiun reiron tiel efike, kiel antaŭe bariĝis ŝia antaŭeniro.
Mallonga kurado laŭ la vojo kondukis al hororplena halto, ĉar tie antaŭ ŝi montriĝis alia flamomuro. Unu brako de la ĉefa incendio estis elĵetiĝinta kilometron sude de la ĉefa korpo por brakumi tiun mallongan vojparton en sia nerompebla teno.
Jane sciis, ke estos senutile refoje provi puŝiĝi tra la arbustaro.
Unu fojon ŝi jam provis, sensukcese. Ŝi nun komprenis, ke post nuraj minutoj la tuta spaco inter nordo kaj sudo estos bolanta amaso da kirliĝantaj flamegoj.
La junulino trankvile surgenuiĝis sur la polvo de la ŝoseeto kaj preĝis por la fortikeco kuraĝe fronti sian sorton, kaj por la liberigo de siaj patro kaj amikoj de la pereo.
Subite, ŝi aŭdis sian nomon laŭte vokatan tra la arbaro:
"Jane! Jane Porter!" Laŭte kaj klare ĝi sonoris, sed per nekonata voĉo.
"Venu!" ŝi voke respondis. "Venu! Al la ŝoseo!"
Tiam, inter la branĉoj de la arboj ŝi vidis formon, kiu sciurorapide svingiĝis.
Turno de la vento blovis fumonubon ĉirkaŭ ilin, kaj ŝi jam ne povis vidi la viron, kiu rapidis al ŝi, sed subite ŝi sentis ĉirkaŭ si brakegon. Tuj ŝi leviĝis, kaj ŝi sentis la preterfluon de la vento kaj la fojan tuŝon de branĉo dum ŝi estis forportata.
Ŝi malfermis la okulojn.
Longe sube etendiĝis la arbustaro kaj la malmola tero.
Ĉirkaŭ ŝi troviĝis la ondanta foliaro de la arbaro.
De arbo al arbo svingiĝis la giganta formo, kiu portis ŝin, kaj ŝajnis al Jane, ke ŝi revivas en sonĝo la sperton, kiu estis ŝia en tiu fora afrika ĝangalo.
Ho, se nur tiu estus la sama viro, kiu tiel rapide portis ŝin tra la implikitaj verdaĵoj je tiu alia tago! Sed tio ne eblas! Tamen, kiu alia en la mondo havus la fortecon kaj lertecon por fari, kion ĉi tiu viro nun faras?
Ŝi ŝtele rigardis la apudan vizaĝon, kaj tiam timigite anheletis. Tamen estis li!
"Mia arbaro-viro!" ŝi murmuris. "Ne, mi certe deliras!"
"Jes, estas via viro, Jane Porter. Via sovaĝa, praarbara viro, elveninta el la ĝangalo por repreni sian amatinon — la virinon, kiu fuĝis de li," li preskaŭ feroce aldonis.
"Mi ne fuĝis," ŝi flustris. "Mi nur konsentis forveturi kiam ili jam atendis semajnon por via reveno."
Ili jam atingis punkton preter la fajro, kaj li returnis ilin al la senarbejo.
Ili unu apud la alia marŝis al la dometo. La vento denove turnis sin, kaj la fajro reiris al si — post unu tia horo, ĝi estis estingiĝonta.
"Kial vi ne revenis?" ŝi demandis.
"Mi flegis D'Arnot-on. Li estis terure vundita."
"Ha, mi tion sciis!" ŝi eldiris.
"Ili asertis, ke vi reiris por esti kun la nigruloj — ke tiuj estis via popolo."
Li ekridis.
"Sed vi ne kredis je tio, ĉu, Jane?"
"Ne! — kiel mi nomu vin?" ŝi demandis. "Kiu estas via nomo?"
"Kiam vi konatiĝis kun mi, mi estis Tarzan de la Simioj," li diris.
"Tarzan de la Simioj!" ŝi kriis — "kaj ĉu tiu estis via letero, kiun mi respondis antaŭ foriri?"