Tarzan admiregante rigardis la graciajn movojn de la ŝipo, kaj sopiris esti sur ĝi. Liaj klarvidaj okuloj baldaŭ rimarkis etan suspektaĵon da fumo ĉe la fora norda horizonto, kaj li scivolis pri la kialo de tia fenomeno sur la vasta akvo.
Preskaŭ samtempe la gvatisto sur la Sago ŝajne rimarkis ĝin, ĉar post kelkaj minutoj Tarzan vidis, ke la veloj estas movataj kaj mallongigataj. La ŝipo turniĝis, kaj baldaŭ li komprenis, ke ĝi reboardas al la tero.
Ulo ĉe la pruo senĉese ĵetadis en la maron ŝnuron, al kies ekstremaĵo estis ligita etaĵo. Tarzan scivolis, kion celas tiu agado.
Finfine la ŝipo rekte celis la venton; oni faligis la ankron; oni deprenis la velojn. Oni rapide diskuradis sur la ferdeko.
Enakviĝis boato, kaj sur ĝin oni metis kestegon. Tiam deko da maristoj streĉis sin ĉe la remiloj kaj rapide celis la pinton, kie Tarzan kaŭris en la branĉoj de arbo.
Kiam la boato proksimiĝis, Tarzan vidis sur ĝia pobo la ratvizaĝulon.
Post nur kelkaj minutoj la boato ektuŝis la strandon. Elsaltis la viroj, kaj levis la kestegon al la sablo. Ili estis sur la norda flanko de la terpinto, tial ilia ĉeesto estis kaŝita de tiuj ĉe la kabano.
La viroj kolere disputis dum momento. Tiam la ratvizaĝulo, kun kelkaj kunuloj, supreniris laŭ la malalta krutaĵo, sur kiu staris la arbo kaŝanta Tarzanon. Ili ĉirkaŭrigardis dum kelkaj minutoj.
"Jen bona loko," diris la ratvizaĝa maristo, montrante lokon sub la arbo de Tarzan.
"Ĝi estas tiel bona kiel ie ajn," respondis unu el la kunuloj. "Se ili kaptos nin kun la trezoro enŝipe, ĝi ĉiukaze entute konfiskiĝos. Pli bone, ke ni enterigu ĝin ĉi tie, esperante, ke kelkaj el ni eskapos de la pendigilo por poste reveni kaj ĝui ĝin."
Nun la ratvizaĝulo alvokis la homoj restintaj ĉe la boato, kaj ili malrapide supreniris kun pioĉoj kaj ŝoveliloj.
"Rapidu, vi!" kriis Snipes.
"Ĉit!" reagis unu el la viroj, malafablavoĉe. "Vi ne h'estas flotestro, damninda salikokaĉo."
"Sed mi 'stas ŝipestro ĉi tie, komprenu, ŝvabisto," ŝrikis Snipes, terure sakradante.
"Kvietu, buboj," avertis unu al la viroj, kiu antaŭe ne parolis. "Nenion ni algajnos batalante inter ni."
"H'estas prave," respondis tiu maristo, al kiu malplaĉis la aŭtokrata tono de Snipes; "sed gajnos nenion, h'ankaŭ, ke h'iu reĝu h'en ĉi tiu fi'a grupo."
"Vi uloj, fosu jene," diris Snipes, montrante lokon sub la arbo. "Kaj dum vi fosadas, Petro povas mapon fari pri la loko, tial ke ni povu retrovi ĝin. Vi, Tomĉjo, kaj Vilĉjo, venigu unu-du aliajn kaj venigu la keston."
"Kaj kion vi faros?" demandis tiu de la antaŭa disputo. "H'estros?"
"Ekokupu vin," graŭlis Snipes. "Ĉu vi s'pozis, ke via Ŝipestro ŝovelilos, ĉu?"
Ĉiuj viroj levis kolerajn rigardojn. Al neniu el ili plaĉis Snipes, kaj tiu malagrabla elmontro de aŭtoritatemo, post ke li murdis King-on, la veran estron kaj gvidanton de la ribelintoj, nur hejtis la flamojn de ilia malamo.
"Ĉu vi volas diri, ke vi ne h'intencas preni ŝovelilon kaj 'elpi pri ĉi laboro? Via ŝultro ne h'estas vundita tiel damninde severe," diris Tarrant, la maristo kiu antaŭe parolis.
"Damne ne," respondis Snipes, maltrankvile tuŝante la tenilon de sia revolvero.
"Je Dio," respondis Tarrant, "se vi ne h'akceptos ŝovelilon, do pioĉon."
Tion dirinte, li levis sian pioĉon super la kapo kaj, pezbate, ŝovis la pinton en la cerbon de Snipes.
Dum momento, la viroj silente ĉirkaŭstaris, rigardante la rezulton de tiu malgaja humuro. Tiam unu el ili parolis.
"Tute konvene por tiu aĉulo," li diris.
Unu el la ceteroj komencis apliki sian pioĉon ĉe la tero. La grundo estis mola, kaj li flankenĵetis sian pioĉon kaj prenis ŝovelilon; tiam la aliaj kune eklaboris. Oni ne plu komentis pri la mortigo, sed la viroj laboris pli feliĉe ol iam ajn post ke Snipes transprenis la estradon.
Kiam ili faris tranĉeon sufiĉe grandan por enterigi la kestegon, Tarrant sugestis, ke ili pligrandigu ĝin kaj lasu la kadavron de Snipes sur la kesto.
"Eble 'elpos trompi tiujn, kiuj h'okaze fosas ĉi tie," li klarigis.
La ceteraj vidis la ruzecon de la sugesto, kaj sekve la tranĉeon oni longigis por akcepti la kadavron, kaj en la centro oni elfosis pli profundan truon por la kestego, kiun oni unue volvis en veldreliko kaj poste mallevis al ĝia loko, kio lasis ĝian supron eble 30 centimetrojn sub la fundo de la tombo. Oni enŝovelis grundon kaj trete malmoligis ĝin ĉirkaŭ la kestego, ĝis la fundo de la tombo montriĝis plata kaj unuforma.
Du el la viroj senceremonie rulis la ratvizaĝan kadavron en la tombon, post senigi ĝin je armiloj kaj diversaj aliaj aĵoj, kiujn la grupanoj sopiris posedi.
Ili poste plenigis la tombon de grundo, kaj tretis sur ĝi ĝis kiam neniom plu ĝi akceptis.
La ceteron de la loza grundo oni disĵetis, kaj amason da mortintaj arbustoj oni disvastigis laŭ maniero kiel eble plej natura super la nove farita tombo, por malaperigi ĉiun indikon, ke la tero estis tie perturbita.
Farinte sian laboron, la maristoj revenis al la boateto kaj rapide remis al la Sago.
La vento jam atentinde kreskis, kaj ĉar la fumo sur la horizonto estis nun facile videbla en atentinda kvanto, la ribelintoj tute ne atendis por levi ĉiujn velojn kaj celi la sudokcidenton.
Tarzan, interesita spektanto de ĉio okazinta, sidis kaj pensis pri la strangaj agoj de tiuj strangaj estaĵoj.
La homoj ja estas pli malsaĝaj kaj kruelaj ol la ĝangalaj bestoj! Kiom bonŝance por li, ke li loĝas en la paco kaj sekureco de la granda arbaro!
Tarzan scivolis, kion entenis la kestego, kiun ili enterigis. Se ili ne deziris ĝin, kial ne simple ĵeti ĝin en la akvon? Tio estus multe pli facila.
Ha, li pensis, tamen ili deziras ĝin. Ili kaŝis ĝin ĉi tie ĉar ili intencas poste reveni por ĝi.
Tarzan falis al la tero kaj komencis esplori la terenon ĉirkaŭ la fosloko. Li volis vidi, ĉu iu el tiuj estaĵoj eble postlasis ion, kiun plaĉus al li posedi. Li baldaŭ eltrovis fosilon kaŝitan de la arbustoj kiujn ili kuŝigis sur la tombon.
Li ekprenis ĝin kaj provis utiligi ĝin kiel faris la maristoj. Pri tio li estis mallerta, kaj la laboro doloris al liaj nudaj piedoj, sed li persistis ĝis li parte malkovris la kadavron. Tiun li trenis el la tombo kaj kuŝigis flanke.
Tiam li daŭre fosis ĝis li elterigis la kestegon. Ankaŭ tiun li trenis al la flanko de la kadavro. Tiam li plenigis la malpli grandan truon sub la tombo, remetis la kadavron kaj la teron ĉirkaŭ kaj super ĝi, kovris ĝin per arbustoj, kaj turnis sin al la kestego.
Kvar maristoj ŝvitis sub la ŝarĝo de ĝia pezo — Tarzan de la Simioj levis ĝin kvazaŭ ĝi estus malplena valizo, kaj kun la fosilo ligita al lia dorso per ŝnurpeco, forportis ĝin al la plej densa parto de la ĝangalo.
Kun tiu mallerta ŝarĝo li ne povis facile negoci sian vojon tra la arboj, sed li restis sur vojetoj, kaj tiel sukcesis rapidi.
Li kelkajn horojn iris iomete norden de la oriento, ĝis li trafis nepentreblan muron da mataj kaj plektitaj vegetalaĵoj. Tiam li eniris la malaltajn branĉojn, kaj post ankoraŭ dek-kvin minutoj li elvenis en la amfiteatron de la simiegoj, kie ili kunvenis por konsiliĝi aŭ por festi la ritojn de la Dum-Dum.
Apud la centro de la senarbejo, nelonge for de la tamtamo, aŭ altaro, li komencis fosi. Temis pri malpli facila laboro ol elfosi la freŝe fositan grundon ĉe la tombo, sed Tarzan de la Simioj estis persistema, kaj tial li daŭrigis sian laboron ĝis lin rekompencis truo sufiĉe profunda por akcepti la kestegon kaj efektive kaŝi ĝin for de la vido.
Kial li faris tiom da laboro, ne sciante la valoron de la enhavo de la kestego?
Tarzan de la Simioj havis la formon kaj cerbon de homo, sed laŭ edukiĝo kaj medio li estis simio. Lia cerbo informis lin, ke en la kestego troviĝas io valora, alie la viroj ne kaŝus ĝin. Lia edukiĝo lernigis al li imiti novaĵojn kaj nekutimaĵojn, kaj nun lia natura scivolemo, komuna al homoj kaj simioj, instigis al li malfermi la kestegon kaj esplori ĝian enhavon.
Sed la peza seruro kaj fortaj feraj bendoj baris kaj lian ruzemon kaj lian fortegecon, do li devis enterigi la kestegon, ne kontentiginte sian scivolemon.