Povas esti, ke ĝi enhavis informon, ke liaj kamaradoj forlasis la marbordon nur provizore. Li sentis, ke ne estos malĝentilaĵo legi tiun leteron; li do elprenis la enhavaĵon el la koverto kaj legis:
Al Tarzan de la Simioj:
Ni dankas vin pro uzado de via kabano, kaj bedaŭras, ke vi ne permesis al ni la plezuron vidi kaj persone danki vin.
Ni damaĝis nenion, sed lasis multajn aĵojn por vi, kiuj eble aldonos al via komforteco kaj sekureco ĉi tie en via soleca hejmo.
Se vi konas la strangan blankulon, kiu tiom ofte savis al ni la vivojn, kaj alportis al ni manĝaĵojn, kaj se vi povas konversacii kun li, bonvolu danki ankaŭ al li pro lia afableco.
Ni forvelos post horo kaj neniam revenos; sed ni deziras, ke vi kaj tiu alia ĝangala amiko sciu, ke ni ĉiam dankos vin pro tio, kiun vi faris por fremduloj ĉe via marbordo, kaj ke ni devus fari senfine pli multe por kompensi vin ambaŭ, se vi estus doninta al ni la okazon tion fari.
Tre estime
Wm. Cecil Clayton
"'Neniam revenos, " murmuris d'Arnot, kaj ĵetis sin, kun vizaĝo malsupre, sur la tenduman liton.
Post horo li ekvekiĝis, aŭskultante. Io estis ĉe la pordo kaj provis enveni.
D'Arnot ekprenis la ŝarĝitan fusilon kaj metis la kolbon ĉe la ŝultro.
Jam krepuskis, kaj la interno de la kabano estis ege senluma; sed la viro povis vidi la movadon de la pordotenilo.
Li sentis la hararon hirtiĝi sur la kranio.
Malrapide la pordo malfermiĝis ĝis mallarĝa fendo montris ion, kiu staris tuj ekstere.
D'Arnot rigardis laŭ la blua tubo al la fendo ĉe la pordo — kaj tiam li premis la ĉanon.
Ĉapitro 24 Perdita trezoro
Kiam la ekspedicio revenis, post sia senfrukta peno savi D'Arnot-on, Kapitano Dufranne volis kiel eble plej frue forveturi, kaj ĉiuj krom Jane konsentis.
"Ne," ŝi definitive deklaris, "mi ne iros, kaj vi devos ne, ĉar en tiu ĝangalo troviĝas du amikoj, kiuj iam elvenos el ĝi, supozante trovi nin atendantaj.
"Via oficiro, Kapitano Dufranne, estas unu el ili, kaj la alia estas la arbarano, kiu jam savis al ĉiu ano de la grupo de mia patro la vivon.
"Li lasis min ĉe la rando de la ĝangalo antaŭ du tagoj, por rapidi helpi al mia patro kaj s-ro Clayton, laŭ sia supozo; kaj li restis por savi Leŭtenanton D'Arnot; pri tio vi povas certi.
"Se li venus tro malfrue por servi al la leŭtenanto, li jam estus reveninta — ke li ne revenis, tio sufiĉe bone pruvas por mi, ke li prokrastas pro tio, ke Leŭtenanto D'Arnot estas vundita, aŭ li devis sekvi ties kaptintojn preter la vilaĝon, kiun viaj maristoj atakis."
"Sed en tiu vilaĝo troviĝis la uniformo de D'Arnot kaj ĉiuj liaj havaĵoj, fraŭlino Porter," argumentis la kapitano, "kaj la indiĝenoj montris fortan ekscitiĝon kiam oni esploris pri la sorto de la blankulo."
"Jes, Kapitano, sed ili ne konfesis, ke li estas mortinta, kaj pri tio, ke ili posedis liajn vestaĵojn kaj havaĵojn — nu, popoloj pli civilizitaj ol tiuj kompatindaj sovaĝaj nigruloj senigas de kaptitaj ĉiun valoraĵon, ĉu ili intencas mortigi, ĉu ne.
"Eĉ la soldatoj de mia propra, kara Sudusono prirabis ne nur la vivantojn sed la mortintojn. Vi havas bonajn cirkonstancajn atestaĵojn, mi tion konfesas, sed ne pozitivan pruvaĵon."
"Eble via arbarano mem estis kaptita aŭ mortigita de la sovaĝuloj," sugestis Kapitano Dufranne.
La junulino ekridis.
"Vi tute ne konas lin," ŝi respondas, dum ektremetis en la nervoj pro la penso, ke ŝi parolas pri iu sia.
"Mi konfesas, ke valorus atendi lin, tiun vian superhomon," ridis la kapitano. "Ege plaĉus al mi vidi lin."
"Do atendu lin, kara kapitano," la junulino premis, "ĉar tion mi intencas fari."
La franco estus homo treege surprizita se li povus interpreti la veran signifon de tiuj vortoj de la junulino.
Parolante, ili promenadis de la strando al la kabano, kaj nun ili aliĝis al grupeto sidanta sur tendumejaj taburetoj en la ombro de arbego apud la kabano.
Tie troviĝis Profesoro Porter, kaj s-ro Philander kaj Clayton, kun Leŭtenanto Charpentier kaj du ties kamaradoj-oficiroj, dum Esmeralda ŝvebis en la fono, sufiĉe ofte proponante opiniojn kaj komentojn kun la libereco de longtempa kaj indulgata familia servisto.
La oficiroj ekstaris kaj mansalutis kiam ilia superulo alproksimiĝis, kaj Clayton lasis sian tabureton favore al Jane.
"Ni ĵus diskutadis la sorton de kompatinda Paŭlo," diris Kapitano Dufranne. "Fraŭlino Porter insistas, ke mankas al ni absolute pruvaĵo pri lia morto — kaj ŝi pravas. Kaj, aliflanke, ŝi insistas, ke la daŭra foresto de via ĉionpotenca ĝangala amiko indikas, ke D'Arnot ankoraŭ bezonas liajn servojn, aŭ pro tio, ke li estas vundita, aŭ pro tio, ke li restas kaptito en pli fora indiĝena vilaĝo."
"Estas sugestite," riskis Leŭtenanto Charpentier, "ke la sovaĝulo eble estis ano de la nigrula tribo, kiu atakis nian bandon — ke li rapidis por helpi ilin — sian popolon."
Jane ĵetis fulman ekrigardon al Clayton.
"Tio ŝajnas multe pli probabla," diris Profesoro Porter.
"Mi ne konsentas kun vi," kontraŭis s-ro Philander. "Li havis multajn okazojn por mem ataki nin, aŭ por gvidi sian popolon kontraŭ ni. Sed dum nia longa loĝado ĉi tie, li senĉese plenumis la rolon de protektanto kaj provizanto."
"Tio estas vera," intermetis Clayton, "tamen ni ne preterrigardu la fakton, ke krom li la solaj homoj en plurcentkilometra radiuso estas sovaĝaj hommanĝantoj. Li portis precize iliajn armilojn, kio indikas, ke li iel rilatas kun ili, kaj la fakto, ke li estas nur unu kontraŭ eble miloj, nu, tio sugestas, ke tiuj rilatoj ne povas esti neamikaj."
"Ŝajnas do neverŝajne, ke li ne estas ligita kun ili," rimarkigis la kapitanon; "eble ano de tiu tribo."
"Alie," aldonis alia oficiro, "kiel li povus vivi tiel longe inter la sovaĝaj loĝantoj de la ĝangalo, aŭ brutaj aŭ homaj, por fariĝi kompetenta pri ĝangalvivado, aŭ pri la uzado de afrikaj armiloj."
"Sinjoroj, vi juĝas lin laŭ viaj normoj," diris Jane. "Ordinara blankulo kiel iu ajn el vi — pardonu, mi ne volis diri ĝuste tion — nu, blankulo superordinara laŭ forteco kaj inteligenteco neniam povus, mi konfesas, vivi unu jaron sola kaj nuda en ĉi tiu tropika ĝangalo; sed ĉi tiu homo ne nur superas la ordinaran blankulon laŭ forteco kaj lerteco, sed superas niajn edukitajn etletojn kaj 'fortulojn' same kiel ili superas unutagan bebon; kaj liaj kuraĝo kaj feroco en batalo estas tiuj de sovaĝa besto."
"Li certe gajnis lojalan ĉampioninon, Fraŭlino Porter," ridante diris Kapitano Dufranne. "Mi certas, ke inter ne troviĝas neniu, kiu ne volontus centfoje fronti la morton en ties plej teruraj formoj por indi la tributojn de iu duone tiel lojala — aŭ tiel bela."
"Ne mirigus vin, ke mi defendas lin, "diris la junulino, "se vi povus lin vidi kiel mi vidis lin — batalante pro mi kontraŭ tiu hara brutego.
"Se vi povus vidi lin impeti kontraŭ la monstro kiel virbovo povus impeti kontraŭ ursego — tute sen timo aŭ hezito — vi kredus lin pli ol homa.
"Se vi povus vidi tiujn muskolegojn nodajn sub la bruna haŭto — se vi povus vidi ilin repuŝi tiujn terurajn dentegojn — ankaŭ vi opinius lin nevenkebla.
"Kaj se vi povus vidi la kavalirecan traktadon, kiun li proponis al fremda junulino de fremda raso, ankaŭ vi sentus pri li la saman absolutan konfidon, kiun mi sentas."
"Via proceso sukcesis, bela pledanto," ekkriis la kapitano. "Ĉi tiu tribunalo trovas la defendanton senkulpa, kaj la krozoŝipo atendos ankoraŭ kelkajn tagojn por ebligi, ke li povus veni kaj danki al la diineca Portia."
"Pro Dio, kara," kriis Esmeralda. "Vi ne volas diri al mi, ke vi restos ĉi tie en ĉi tiu lando de karnomanĝeblaj bestoj, kiam vi havas okazon eskapumi en tiu boato? Ne diru al mi tion, kara."
"Hontu, Esmeralda!" kriis Jane. "Ĉu tiel vi montras vian dankon al la viro kiu dufoje savis al vi la vivon?"
"Nu, Fraŭlino Jane, vi pravas; sed tiu arbarulo neniam savis nin por resti ĉi tie. Li savis nin por ebligi, ke ni foriru de ĉi tie. Mi opinias, ke li estos sufiĉe malkontenta, kiam li ekscios, ke mankas al ni la saĝon ne resti ĉi tie post kiam li donis al ni la eblumon foriri.