Выбрать главу

"Ĉu la komparo bezonas multe da tempo aŭ laboro?" demandis D'Arnot.

"Ordinare nur kelkajn momentojn, se la premaĵoj estas facile videblaj."

El sia poŝo D'Arnot prenis nigran libreton kaj komencis turni la paĝojn.

Tarzan surprizite rigardis la libron. Kiel D'Arnot povas havi lian libron?

D'Arnot baldaŭ haltis ĉe paĝo sur kiu troviĝis kvin ŝmiraĵetoj.

Li enmanigis al la policano la malfermitan libron.

"Ĉu tiuj spuroj similas la miajn aŭ tiujn de Sinjoro Tarzan, aŭ ĉu vi povos diri, ke ili estas identaj kun iu el la du?"

La oficiro prenis potencan magnifikilon el sia skribtablo kaj zorge esploris ĉiujn tri specimenojn, samtempe notante sur notbloko.

Tarzan nun komprenis, kial ili vizitas la policanon.

En tiuj etaj ŝmiraĵoj troviĝis la respondo al la enigmo de lia vivo.

Kun nervoj streĉitaj li sidis, klinante sin antaŭen sur la seĝo, sed subite li malstreĉiĝis kaj refalis, ridetante.

D'Arnot surprizite ekrigardis lin.

"Vi forgesas, ke dum dudek jaroj la kadavro de la infano, kiu faris tiujn spurojn, kuŝis en la kabano de sia patro, kaj ke mian tutan vivon mi vidis ĝin kuŝantan tie," amare diris Tarzan.

La policano mirigite levis la rigardon.

"Daŭrigu vian esploron, kapitano," diris D'Arnot, "ni poste rakontos al vi la historion — se Sinjoro Tarzan konsentos."

Tarzan kapjesis.

"Sed, kara D'Arnot, vi frenezas," li insistis. "Tiuj fingretoj estas enterigitaj ĉe la okcidenta marbordo de Afriko."

"Pri tio mi ne scias, Tarzan," respondis D'Arnot. "Tio eblas, sed se vi ne estas la filo de Johano Clayton, kiel diable vi troviĝis en tiu sendia ĝangalo, kie neniu blankulo alia ol Johano Clayton iam ajn paŝis?"

"Vi forgesas — Kalan," diris Tarzan.

"Ŝin mi eĉ ne konsideras," respondis D'Arnot.

La amikoj estis marŝintaj al la larĝa fenestro super la bulvardo dum ili parolis. Ili staris tie dum iom da tempo, rigardante la rapideman homaron sube kaj ĉiu el ili pensanta siajn pensojn.

"Necesas iom da tempo por kompari spurojn," pensis D'Arnot, turnante sin por rigardi la polican oficiron.

Li surpriziĝante vidis la oficialulon, kiu estis reklinita sur sia seĝo, rapide tralegante la enhavon de la nigra taglibreto.

D'Arnot ektusis. La policano levis sian rigardon kaj, frontante lin, levis sian fingron por admoni pri silento. D'Arnot returnis sin al la fenestro, kaj la policano baldaŭ parolis.

"Sinjoroj," li diris.

Ambaŭ turnis sin al li.

"Tre gravaj aferoj evidente pli-malpli dependas je la absoluta ĝusteco de ĉi tiu komparo. Mi do petas, ke vi lasu la tutan aferon en miaj manoj ĝis revenos nia spertulo, Sinjoro Desquerc. Tio okazos post nemultaj tagoj."

"Mi esperis tuj scii," diris D'Arnot. "Sinjoro Tarzan morgaŭ ekvojaĝos al Usono."

"Mi promesas, ke vi povos telegrami al li raporton post du semajnoj," respondis la oficiro; "sed kia estos la enhavo, tion mi ne kuraĝas diri. Troviĝas similaĵoj, tamen — nu, pli bone, ke ni lasu tion por solviĝi de Sinjoro Desquerc."

Ĉapitro 27 Refoje la giganto

Taksio haltis antaŭ malnovmoda loĝejo ĉe la urbolimoj de Baltimoro en Usono.

Viro kvardekjara, fortika kaj kun regulaj trajtoj, elpaŝis kaj, paginte la ŝoforon, forsendis lin.

Post momento la pasaĝero estis eniranta la librarejon de la malnova hejmo.

Ha, s-ro Kanler!" elkriis maljunulo, ekstarante por saluti lin.

"Bonan vesperon, kara Profesoro," kriis la viro, etendante amikeman manon.

"Kiu enlasis vin?"

"Esmeralda."

"Ŝi do informos al Jane pri tio, ke vi alvenis," diris la maljunulo.

"Ne, Profesoro," respondis Kanler, "ĉar mi ĉefe venis por paroli kun vi."

"Ha, mi estas honorata," diris profesoro Porter.

"Profesoro," daŭrigis Roberto Kanler, tre zorge, kvazaŭ pesante siajn vortojn, "mi venis ĉivespere por diskuti pri Jane kun vi.

"Vi konas miajn aspirojn, kaj vi bonkore aprobis mian svatadon."

Profesoro Archimedes Q. Porter malkvietis en sia fotelo. Tiu temo ĉiam maltrankviligis lin. Tion li ne komprenis. Kanler estis bonega edziĝonto.

"Sed pri Jane," daŭrigis Kanler, "pri ŝi mi ne povas kompreni. Ŝi prokrastas la aferon unue pro unu kialo, poste pro alia. Ĉiam mi sentas, ke ŝi retrankviliĝas kiam mi ĝisas ŝin."

"Tamen," diris profesoro Porter. "Tamen, s-ro Kanler, Jane estas filino tute obeema. Ŝi kondutos precize laŭ miaj instrukcioj."

"Mi do povos ankoraŭ kalkuli je via subteno, ĉu?" demandis Kanler, kun tono de malstreĉiĝo en la voĉo.

"Certe, sinjoro; certe, sinjoro," eldiris profesoro Porter. "Ĉu vi povus tion dubi?"

"Nu, ja ekzistas juna Clayton," sugestis Kanler. "Li ĉirkaŭflirtadas jam monatojn. Ne ŝajnas al mi, ke Jane amas lin; sed krom sia titolo, li laŭdiri heredis atentindan bonhavon de sia patro, kaj ne estus strange — se li fine konkerus ŝin, se ne — " kaj Kanler paŭzis.

"Tamen, s-ro Kanler; se ne — kio?"

"Se ne okazos, ke vi decidos peti, ke mi kaj Jane geedziĝu tuj," diris Kanler, malrapide kaj laŭte.

"Mi jam sugestis al Jane, ke tio estus dezirinda," malgaje diris profesoro Porter, "ĉar ni ne plu havas la monon por teni ĉi tiun domon kaj vivi kiel postulas ŝiaj diversaj amikecoj."

"Kion ŝi respondis?" demandis Kanler.

"Ŝi diris, ke ŝi ankoraŭ ne pretas edziniĝi al iu ajn," respondis profesoro Porter, "kaj ke ni povos foriri kaj loĝi sur la bieneto en norda Viskonsino, kiun heredigis al ŝi ŝia patrino.

"Ĝi ja estas pli ol sinsubtena. La prizorgantoj ĉiam vivtenis sin de ĝi, kaj cetere povis sendi al Jane etan sumon ĉiujare. Ŝi intencas, ke ni veturu tien je la komenco de la semajno. S-roj Philander kaj Clayton jam antaŭveturis por pretigi ĉion por ni."

"Clayton iris tien?" diris Kanler, evidente ĉagrenita. "Kial oni ne informis min? Mi kun plezuro irus por certigi, ke ĉia komfortaĵo estos donita."

"Jane sentas, ke ni jam tro ŝuldas al vi, s-ro Kanler," diris profesoro Porter.

Kanler estis respondonta kiam aŭdiĝis la sono de paŝoj en la ekstera koridoro, kaj Jane envenis la ĉambron.

"Ho, mi pardonpetas!" ŝi kriis, haltante ĉe la sojlo. "Mi supozis vin sola, paĉjo."

"Estas nur mi, Jane," diris Kanler, kiu ekstaris. "Ĉu vi bonvolos enveni kaj partopreni en la familia diskutado? Ni estis ĵus parolantaj pri vi."

"Dankon," diris Jane, enirante kaj akceptante la seĝon, kiun Kanler pretigis por ŝi. "Mi nur volis informi paĉjon, ke Tobeo morgaŭ venos de la kolegio por paki siajn librojn. Mi volas, paĉjo, ke vi nepre indiku ĉiujn, kies mankon vi povos toleri ĝis la aŭtuno. Mi petas, ke vi ne portu la tutan libraron al Viskonsino, same kiel vi estus ĝin portinta al Afriko se mi ne estus malpermesinta tion."

"Ĉu Tobeo jam venis?" demandis profesoro Porter.

"Jes, mi ĵus lasis lin. Ĝuste nun li kaj Esmeralda diskutas religiajn spertojn sur la antaŭa verando."

"Tamen, mi devos tuj paroli kun li!" kriis la profesoro. "Pardonu min dum momento, karaj," kaj la maljunulo rapidis el la ĉambro.

Tuj kiam li jam ne povis aŭdi, Kanler turnis sin al Jane.

"Atentu, Jane," li malĝentile diris. "Kiom longe daŭros aferoj ĉi tiel? Vi ne rifuzis edziniĝi kun mi, sed vi ankaŭ ne promesis. Mi volas morgaŭ aĉeti la rajtigilon tial, ke ni povus nepublike geedziĝu antaŭ ol vi foriros al Viskonsino. Ne plaĉos al mi, kaj certe ne al vi, multe da bruo pri la afero."

Frostiĝis al la junulino, sed ŝi brave levis la kapon.

"Vi scias, ke tion deziras via patro," aldonis Kanler.

"Jes, mi scias."

Ŝia parolado estis preskaŭ flustra.

"Ĉu vi komprenas, ke vi aĉetas min, s-ro Kanler?" ŝi finfine diris per frosta, sentona voĉo. "Aĉetas min, kontraŭ kelkaj nuraj dolaroj? Vi ja tion komprenas, Roberto Kanler, kaj ĝuste tion vi esperas kiam vi pruntis al paĉjo la monon por tiu frenezula aventuro, kiu, se ne estus okazinta ege mistera cirkonstanco, eventualiĝus surprize sukcesa.

"Sed vi, s-ro Kanler, estus aparte surprizita. Vi tute ne supozis, ke la aventuro estos sukcesa. Vi estas tro bona komercisto por supozi tion. Kaj vi estas tro bona komercisto por prunti monon por serĉi kaŝitan trezoron, aŭ por prunti monon sen asekuro — se vi ne havus apartan celon.