Выбрать главу

"Helpe de Ĉielo supre kaj Fidulino malsupre, mi ade kontraŭstaru la diablon!" kriis Bonulo Braŭno.

Dum li daŭre rigardis supren en la profundan firmamentan arkon kaj levis la manojn por preĝi, nubo, kvankam moviĝetis nenia vento, transhastis la zeniton kaj kaŝis la pliheliĝantajn stelojn. La blua ĉielo ankoraŭ videblis krom rekte superkape, kie tiu nigra nubamaso hastis balailritme norden. Supre en la aero, kvazaŭ el la profundaĵoj de la nubo, alvenis konfuzita kaj dubinda voĉarsonado. Foje la aŭskultanto imagis povi distingi la parolmanierojn de samvilaĝanoj siaj, de viroj kaj virinoj, kaj piaj kaj malpiaj, multajn el kiuj li jam renkontis ĉe la komunitablo dum ceterajn li antaŭe vidis deboĉadi ĉe la drinkejo. En la sekvinta momento, tiel malprecizaj estis la sonoj ke li scivolemis ĉu esti aŭdinta nur la murmuron de la malnova arbaro, flustranta senvente. Tiam alvenis pli forta ŝveliĝo de tiuj konataj tonoj jam aŭdataj ĉiutage ĉe vilaĝo Salemo sed neniam antaŭe fontantaj el nokta nubo. Estis unu voĉo, voĉo de junulino, kiu lamentadis, tamen kun malcerta malĝojo, kaj petadis komplezon kies plenumo tamen eble ŝin dolorigus. Kaj la tuta nevidebla homamaso, kaj sanktuloj kaj pekintoj, ŝajnis ŝin kuraĝigi daŭre antaŭeniri.

"Fidulino! kriis Bonulo Braŭno, kun voĉo de angoro kaj senespero. Kaj la eĥooj de la arbaro lin primokis, kriante "Fidulino! Fidulino!", kvazaŭ mistifikitaj mizeruloj ŝin serĉus tra la tuta sovaĝejo.

La kriego de malĝojo, kolerego kaj teruro daŭre trapenetris la nokton kiam la malfeliĉa edzo retenis la spiradon por atendi respondon. Aŭdiĝis ŝirkrio, tuj superbruite per pli laŭta voĉarmurmurado kiu fadis en foran ridadon, dum la nigra nubo forbalaiĝis, postlasante super Bonulo Braŭno klaran silentan ĉielon. Sed io falis papiliumante tra la aero kaj kroĉiĝis al arbobranĉo. La junulo mankaptis ĝin kaj ekvidis rozkoloran rubandon.

"Mia Fidulino foriris!" li ekkriis, post momento da stuporiĝo. "Surestas la teron nenia bono. Peko estas nura vorto. Venu, diablo. Al vi la mondo estas transdonita."

Kaj frenezigite pro senespero, rezulte de kio li ridadis longe kaj laŭte, Bonulo Braŭno alprenis sian bastonon kaj ree survojiĝis, antaŭenirante tiel rapidritme ke li ŝajnis flugi anstataŭ marŝi aŭ kuri laŭ la arbara vojeto. Pli kaj pli la irejo malmildiĝis kaj morniĝis kaj malklare videbliĝis ĝis finfine entute malaperi, postlasante la junulon en la mezo de la malhela sovaĝejo, ade antaŭenhastantan kun tiu instinkto kiu kondukas mortalajn homojn al malico. La tuta arbaro plenplenis je timigaj sonoj-grincado de arboj, hurlado de sovaĝaj bestoj, kriegoj de Indianoj. Dume la vento foje sonoradis kiel fora preĝeja sonorilo, foje rondmuĝis ĉirkaŭ la vojaĝanto kvazaŭ lin primokus la tuta Naturo. Sed li mem estis la ĉefa hororaĵo de la sceno kaj nepre ne kaŭris antaŭ ties ceteraj hororaĵoj.

"Ho! ho! ho!" muĝis Bonulo Braŭno kiam lin primokis la vento. "Ni aŭdu kiu el ni ridos la plej laŭte. Ne entreprenu min timigi per viaj diablaĵoj. Venu sorĉistino, venu sorĉisto, venu Indiana ŝamano, venu Satano mem, ĉar jen alvenas Bonulo Braŭno. Pli bone estu ke vi timu lin ol ke li timu vin."

Verdire, tra la tuta hantita arbaro vidiĝis nenio pli timiga ol la figuro de Bonulo Braŭno. Adade li flughastis inter la nigraj pinarboj, svingante sian bastonon kun deliraj gestoj, foje sin instigante elverŝi aĉajn blasfemaĵojn, alifoje ekkriante tiel ridege ke la tuta arbara sonprovizo komencis eĥadi lian ridadon kiel ĉirkaŭanta demonaro. La diablo aperanta en propra formo estas malpli aĉaspekta ol tiam kiam li furiozas en homa brusto. Tial antaŭenkuregis laŭvoje la diabla disĉiplo ĝis ekvidi antaŭ si, tremetantan interarbe, ruĝan lumon, same kiel kiam faligitaj trunkoj kaj branĉoj de maldensejo brulegas kaj suprenĵetas kontraŭĉielen, je noktomeza horo, brilegan fajron. Li paŭzis, dum ripozintervalo de la spirita tempesto ĝis tiam lin antaŭenpelinta, kaj aŭdis la ŝveladon de verŝajna himno, ruliĝanta solene ekde fora distanco kvazaŭ sub la pezo de multaj voĉoj. Li rekonis la melodion. Ĝi estis konata melodio de la ĥoro de la vilaĝa kunvendomo. La verso finsonoradis peze, sin plilongigante per refreno, tamen ne de homaj voĉoj, anstataŭe de ĉiuj sonoj de la senlumigita sovaĝejo kunsonantaj en aĉega harmonio. Bonulo Braŭno ekkriis sed la kriado malsonis en liaj oreloj pro sia unisono kun la kriaro de la sovaĝejo.

Dum la silento-intervalo li ŝteliris antaŭen ĝis kiam la lumo brilegis plenforte sur liajn okulojn. Ĉe ekstremaĵo de malplenejo, cirkaŭlimigita de la malhela arbarmuro, elstaris rokego havanta krudan naturan similecon al altaro aŭ predikejo. Ĝin ĉirkaŭis kvar brilegaj pinarboj kies supraĵoj bruladis dum iliaj trunkoj restis sendifekte, same kiel kandeloj okaze de vespera kunveno. La foliaramaso superkreskinta la supron de la roko entute brulegis, flamegante alte en la nokto kaj lumigante maltrankvile la tutan kampon. Ĉiu pendanta branĉeto kaj folia festono brulis. Dum la ruĝa lumo leviĝis kaj falis, multhoma kunvenintaro alterne aperis el la ombro, tiam malaperis en ĝin, tiam renaskiĝis, por tiel diri, el la malhelo, tuj ekpopolante la centron de la soleca arbaro.

"Seriozmiena kaj malhelvestaĵa kompanio," citis Bonulo Braŭno.

Tiaj ili estis, verdire. Inter translokiĝante flagramove tien kaj reen, inter brilo kaj malbrilo, ensceniĝis kelkaj vizaĝoj vidotaj la sekvontan tagon ĉe la provinca konsilikunveno kaj ceteraj kiuj, el la plej sanktaj predikejoj de la lando, dimanĉon post dimanĉo, rigardis piapoze ĉieldirekten kaj benigne spektadis la plenegajn sidbenkojn. Kelkaj asertas ke la edzino de la provincestro ĉeestis. Almenaŭ ĉeestis altrangulinoj konataj de ŝi, kaj edzinoj de estimataj edzoj, kaj amasego da vidvinoj, kaj belaj junulinoj timantaj ke iliaj patrinoj ilin ekvidu. Aŭ blindumis Bonulon Braŭnon la subitaj eklumoj superflagrantaj la malhelan kampon aŭ li rekonis du dekojn el la vilaĝ-Salemaj preĝejanoj famaj pro ilia aparta sankteco. Estimata maljuna Diakono Gukino jam alvenis kaj atendis ĉekalkane de tiu respektinda sanktulo, sia adorata pastoro. Tamen, apud tiuj seriozaj bonreputaciaj piuloj, tiuj preĝejaj presbiteroj, tiuj ĉastvivaj sinjorinoj kaj rosvangaj fraŭlinoj, malpie asociiĝis diboĉemaj viroj kaj depraviciaj virinoj, gemizeruloj adeptiĝintaj al malboncela kaj malpura misfarado kaj eĉ suspektataj kiel krimuloj. Strange estis konscii ke la bonaj ne apartiĝis disde la malbonaj, ke la sanktajn ne timigis la pekintoj. Ankaŭ disiĝintaj inter siaj palvizaĝaj malamikoj estis la Indianaj ŝamanoj, aŭ "paŭvaŭoj", kiuj jam ofte timigis sian indiĝenlandan arbaron per pli da teruraj sorĉkantoj ol iuj ajn konataj en Brita sorĉarto.

"Tamen kie estas Fidulino?" pensis Bonulo Braŭno kaj, dum espero eniris lian koron, li tremis.

Cetera himnoverso ekaŭdiĝis, malrapida kaj malĝoja sonaro, tia kia plaĉas al la piuloj, tamen kunligite al teksto esprimanta ĉion kion nia karaktero kapablas koncepti pri pekado kaj malhele sugestante eĉ pli. Malkompreneblaj al nuraj homoj estas la diablaj artoj. Verso post verso kantiĝis. Tamen inter la versoj elŝvelis sovaĝeja refreno sonanta kiel la plej profunda tono de granda orgeno. Kaj post la fina noto de tiu terura himno ekaŭdiĝis sonarego pensiganta ke la hurlanta vento, la hastantaj riveretoj, la muĝantaj bestoj kaj ĉiu cetera voĉo de la kakofonia sovaĝejo intermiksiĝis kaj akordiĝis kun la voĉo de la kulpa homaro honoranta la princon de ĉio. La kvar brulantaj pinarboj suprenĵetis pli altan flamon kaj malklare siluetigis aĉegajn formojn kaj vizaĝojn sur la fumkronoj ŝvebantaj super la malpia kunvenintaro. En la sama momento la surroka fajro lanĉiĝis ruĝe supren, formante brilan arkon super sia bazo kie figuro nun aperis. Estu dirite respektege ke la figuro multe aspektis, kaj vestaĵe kaj kondute, kiel iu serioza religiulo de la Nov-Angliaj preĝejoj.