Выбрать главу

Kolonelo Kiligruo tusetis, kredante nenian vorton de la raporto de la doktoro. "Kaj kiun efikon tiu likvaĵo povas estigi en la homa korpo?"

"Vi juĝu proprapersone, estimata Kolonelo," respondis D-ro Hejdegero. "Kaj vi ĉiuj, respektataj geamikoj miaj, bonvolu vin provizi per tiom da tiu admirinda likvaĵo kiel vi bezonos por reflorigi en vi la junecon. Miaflanke, maljuniĝinte tiel malfacile, mi sentas nepre nenian urĝon rejuniĝi. Kun via permeso tial mi kontentiĝos spektante deflanke la progreson de la eksperimento."

Dum li parolis D-ro Hejdegero plenigis la kvar ĉampanglasojn je Juneco-Fonto-akvo. Laŭaspekte, ĝi estis impregnita je eferveska gaso ĉar etaj globetoj supreniris konstante el la glasofundoj kaj eksplodetis ĉesurface en arĝenta ŝprucaĵo. Pro tio ke la likvoro difuzis plaĉan parfumon, la maljunuloj supozis ĝin enhavi afablajn kaj komfortajn kvalitojn. Kaj kvankam ili tre pridubis ties rejunigpovon, ili emis tuj ĝin trinki. D-ro Hejdegero petis tamen ke ili prokrastu kelkajn momentojn sian partoprenon en la eksperimento.

"Antaŭ ol trinki, respektindaj geamikoj miaj," li diris, "dece estus ke, bazante viajn elektojn sur viaj jam longaj vivospertoj, vi estigu kelkajn ĝeneralajn regulojn por vin gvidi dum vi trapasos duan fojon la danĝerojn de la juneco. Konsideru kiel peke kaj honte estus, kun viaj apartaj avantaĝoj, ne fariĝi modeloj pri virto kaj saĝeco por ĉiuj junuloj de nia epoko!"

La kvar respektindaj geamikoj de la doktoro respondis nur per mallaŭta kaj tremanta ridado. Primokinda estis la ideo ke, prikonsciante kiel proksime rimorso postsekvas la paŝojn de eraro, ili povus iam ajn denove devojiĝi.

"Tial, trinku!" diris la doktoro, riverencante. "Mi ĝojas esti tiel bone elektinta la studobjektojn de mia eksperimento."

Per ŝanceliĝemaj manoj ili levis la glasojn kontraŭlipen. La magian likvoron, se verfakte ĝi posedis tiajn virtojn kiajn D-ro Hejdegero atribuis al ĝi, oni ne povintus disdoni al kvar homoj pli veeme ĝin bezonantaj. Ili aspektis kvazaŭ ili neniam antaŭe prikonsciis kio estas juneco aŭ plezuro, naskigite male far senileca Naturo kaj estante ekde ĉiam la grizaj, kadukaj, sensukaj, mizeraj estaĵoj nun sidantaj velkaŝultre ĉirkaŭ la tablo de la doktoro, sen sufiĉe da vivo en siaj animoj aŭ korpoj por iam ajn revigliĝi, eĉ responde al la ŝanco denove rejuniĝi. Ili eltrinkis la akvon kaj remetis surtablen siajn glasojn.

Efektive okazis preskaŭ tuja pliboniĝo en la aspekto de la kvaropo, ne malsame kiel tio kion estigintus glaso da malavara vino, kune kun subita brilo de ĝoja sunlumo heliganta samtempe iliajn vizaĝojn. Saniga sufuzo aperis sur iliaj vangoj, anstataŭante la cindran palon ilin dotintan per tiel kadavra aspekto. Ili rigardis unu la alian, supozante ke magia potenco verfakte komencis glatigi la profundajn kaj malĝojajn enskribojn kiujn Patro Tempo jam de tiom longe gravuris sur iliajn brovojn. Vidvino Vajkerlio rearanĝis sian ĉapon, sin sentante denove preskaŭ virino.

"Havigu al ni pli da tiu mirinda akvo!" ili kriis avide. "Ni estas pli junaj sed ni ankoraŭ tro maljunas. Rapide! Havigu al ni pli!"

"Paciencon, paciencon!" diris D-ro Hejdegero, kiu sidis kontrolante la eksperimenton kun filozofia objektiveco. "Vi pasigis longan tempon maljuniĝante. Certe vi konsentu pasigi almenaŭ duonhoron rejuniĝante. Tamen la akvo estas je via dispono."

Denove li plenigis iliajn glasojn je la junecolikvoro, el kiu sufiĉa kvanto restis ankoraŭ en la vazo por revenigi duonon el la maljunuloj de la urbo al la aĝo de siaj genepoj. Dum la globetoj ankoraŭ briletis surrande, la kvar gastoj de la doktoro ekkaptis siajn glasojn de sur la tablo kaj englutis seninterrompe la enhavaĵon. Ĉu temis pri iluzio? Eĉ dum la likvaĵo malsuprenfluis laŭ iliaj gorĝoj ĝi ŝajnis jam esti efektiviginta tutsistemajn ŝanĝojn. Iliaj okuloj klariĝis kaj heliĝis. Iliaj arĝentaj hararoj komencis rekoloriĝi. Ili ĉirkaŭsidis la tablon, tri mezaĝaj viroj kaj virino apenaŭ trapasinta sian plenforman ĉeftempon.

"Mia kara vidvino, vi estas ĉarma!" ekkriis Kolonelo Kiligruo, kies okuloj fiksrigardis ŝian vizaĝon dum la tieaj aĝombroj forfuĝis same kiel malhelo el karmezina tagiĝo.

La bela vidvino konsciis, pro jam longa sperto, ke la komplimentoj de Kolonelo Kiligruo ne ĉiam baziĝas sur sobra vero. Tial ŝi stariĝis eksalte kaj alkuris la spegulon, ankoraŭ timante renkonti en ĝi la malbelan vizaĝon de maljunulino. Intertempe la tri sinjoroj kondutis en maniero pruvanta ke Juneco-Fonto posedis ebriigajn kvalitojn; escepte, kompreneble, se ilia spirita gajeco estis nur malpeza kapturniĝo kaŭzita de la subita forigo de multjara aĝpremo. La menso de S-ro Gaskojno preferis laŭŝajne pritrakti politikajn temojn: ĉu pasint-, nun- aŭ estonttempajn, ne facilis ekscii, ĉar jam dum kvindek jaroj la samaj ideoj kaj frazoj laŭmodis. Foje li klake elparolis plengorĝajn frazojn pri patriotismo, nacia gloro kaj civitanaj rajtoj. Alifoje li murmuris danĝeraĵojn, en ruza kaj priduba flustrado, tiel singarde ke eĉ lia propra konscienco apenaŭ sukcesis kapti la sekreton. Ceterfoje li parolis kun zorge mezuritaj emfazoj kaj en profunde cedema tono, iom kvazaŭ imperiestra orelparo aŭskultus liajn bonekvilibritajn frazerojn. Intertempe Kolonelo Kiligruo ĉantaĉis ĝojan botelkanton, sonigante sian glason samritme kun la refreno, dum lia rigardo vagadis en la direkto al la plenfigura persono de Vidvino Vajkerlio. Aliflanke de la tablo S-ro Medborno okupiĝis pri matematika kalkulado strange intermiksita kun propono provizi Indonezion per glacio, jungante balenaron al polusaj glacimontoj.

Rilate al Vidvino Vajkerlio, ŝi staris ĉe la spegulo, riverencante kaj falsridetante antaŭ sia imago, ĝin salutante kiel amikinon kiun ŝi amis pli kare ol la tutan mondon. Ŝi alproksimigis la vizaĝon ŝovpoze apud la vitron, dezirante ekscii ĉu jam de longe memorata falto aŭ korvopiedaĵo verfakte malaperis. Ŝi kontrolis ĉu la neĝaĵo tiel nepre forfandiĝis el sia hararo ke ŝi ekrajtos flankenĵeti la antikvan ĉapon. Finfine, forturniĝante viglamove, ŝi alvenis iom dancpaŝe la tablon.

"Mia kara multaĝa doktoro," ŝi ekkriis, "bonvolu min provizi per plua glaso!"

"Certege, mia kara sinjorino, certege!" respondis la afabla doktoro. "Vidu, mi jam replenigis la glasojn."

Jen efektive staris la kvar glasoj, ĝisrande plenaj je tiu mirinda akvo, kies delikata ŝprucaĵo, dum ĝi foreferveskis de sur la surfaco, aspektis kiel la tremanta briletado de diamantoj. La suno preskaŭ finsubiĝis pro kio la ĉambro pli malheliĝis ol iam. Sed milda lunaspekta grandiozo brilegis el la vazo kaj alfiksiĝis egalpotence sur la kvar gastojn kaj la respektindan figuron de la doktoro. Sur altapogila, komplekse ĉizita, kverkoligna fotelo tiulasta sidis kun griza digno kiu taŭgintus al tiu sama Patro Tempo kies potencon neniu krom la nuna ĉeestantaro iam kontraŭstaris. Eĉ dum ili trinkegis la trian glasplenon da Juneco-Fonto-akvo, preskaŭ mirigis ilin la aspekto de lia mistera vizaĝo.

Tamen en la sekvinta momento ĝojiga ekfluego da juna vivo trafluis kuglohaste iliajn vejnojn. Nun ili enestis la feliĉan ĉeftempon de juneco. Aĝo, kun sia mizera sinsekvo da zorgoj, malfeliĉoj kaj malsanoj, memoriĝis nur kiel ĝenega sonĝo el kiu ili ĝoje vekiĝis. La freŝa glaceo de la animo, tiel frue perdite, kaj sen kiu la alternaj scenoj de la mondo estintus nur galerio da paliĝintaj pentraĵoj, denove ĵetis sian sorĉon sur iliajn ĉiujn eblecojn.