Выбрать главу

WASHINGTON IRVING

TRI NOVELOY

Esperantigis EDWIN GROBE

RIPO VAN-VINKLO

La sekvonta rakonto malkovriĝis en la dokumentaro de forpasinta Didriko Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur bedaŭrinde malmulte pri liaj plej ŝatataj temoj. La maljunajn burĝojn tamen, kaj precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn li bonŝancis renkonti aŭtentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan en ĝia malalttegmenta biendomo sub larĝbranĉa platano, li ĝin konsideris kiel specon de kvazaŭ presita esplorlibro kaj ĝin studegis kun la avido de legemulo.

La rezulto de ĉiuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la verko kaj, verdire, ĝi neniel pli bonas ol taŭgas. Ĝia ĉefa valoro estas rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmiĝas. Ĉiuj bibliotekoj ĝin konservas nun en siaj historiaj kolektaĵoj, juĝante ĝin verko de sendubinda aŭtoritato.

La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian ŝatokupon siamaniere, kvankam de tempo al tempo ĝi polvotrompis la okulojn de najbaroj kaj malĝojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej aŭtentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj malsaĝecojn "kun pli da malfeliĉo ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke neniam li celis vundi nek ofendi.

Kiom ajn malalttakse lin juĝas kritikantoj, altvalorajn memoraĵojn pri li ankoraŭ retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj nombriĝas precipe iuj bakistoj kiuj eĉ entreprenis bildigi lian figuron sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortiĝon, preskaŭ similan al tiu de homoj kies bildoj stampiĝas sur Vaterlo-medalo aŭ Reĝin-Anjo-kvaronpenco.

*****

Kiu ajn navigis kontraŭflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn Montojn. Ili estas distranĉita ero de la granda Apalaĉa familio kaj vidiĝas forokcidente de la rivero, suprenŝvelante ĝis sinjora alteco, supermoŝtante la ĉirkaŭantan pejzaĝon. Ĉiu sezona ŝanĝiĝo, ĉiu vetera aliiĝo, verfakte ĉiu dumtaga novhoriĝo estigas malsamecon en la magiaj koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn ĉiuj bonaj edzinoj proksimaj kaj malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas bona kaj konstanta la montoj vestiĝas blu- kaj purpurkolore kaj desegnas siajn aŭdacajn siluetojn sur la klaran vesperan ĉielon. Foje, tamen, kiam la ĉirkaŭanta pejzaĝo restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn grizvaporajn kapuĉojn kiuj, en la lastaj radioj de la subiĝanta suno, brilas kaj lumiĝas glorkrone.

Ĉebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaĝanto ekvidi malpezan fumon suprenspirali el vilaĝo kies ŝindotegmentoj brilas inter la arboj tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandiĝas en la freŝan verdon de la pli proksima pejzaĝo. Eta vilaĝo de granda antikveco ĝi estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la fruaj tempoj de la provinco, ĉirkaŭkomence de la estrado de la bona Petro Stujvesanto (li ripozu en paco!), kaj antaŭnelonge ankoraŭ konservante domojn kiujn la originaj koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj brikoj alvenigitaj de Nederlando, ilin provizante per fenestroj ornamitaj de lignokradaĵoj kaj gablofasadoj protektataj de ventoflagoj.

En tiu sama vilaĝo kaj en unu el tiuj samaj domoj (kiu, se ni diru la precizan veron, estis bedaŭrinde tempoerodita kaj veterodifektita) loĝis multajn jarojn poste, kiam la regiono restis ankoraŭ provinco de Britio, senceremonia bonhumorulo nomiĝanta Ripo Van-Vinklo. Li estis posteulo de tiuj Van-Vinkloj eminentiĝintaj tiel galante en la kavalirecaj tagoj de Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de la atako kontraŭ Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la militan karakteron de siaj antaŭirintoj.

Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li estis ankaŭ afabla najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu lasta kvalito ŝuldiĝas eble tiu spirita submetiĝemo gajninta al li tiel universalan popularecon. Plejmulte emas lakeiĝi kaj bonvoliĝi eksterhejme viroj jam spertintaj la disciplinon de ĉehejmaj megeroj. Iliaj temperamentoj fleksebliĝis kaj maleebliĝis sendube en la fajra forno de ĉehejma malfeliĉo. Ĉehejma prelego egalvaloras ĉiujn ĉepreĝejajn predikojn kiam temas pri instrui paciencon kaj toleradon. Tial diabla edzino povas esti konsiderata, laŭ multaj vidpunktoj, tolerebla beno. Se tio veras, Ripo Van-Vinklo estis trioble benita.

Certe estas ke li multe plaĉis al ĉiuj bonaj edzinoj de la vilaĝo kiuj, laŭ la kutimo de la milda sekso, apogis lin en ĉiuj familiaj disputoj kaj neniam hezitis, priparolante tiujn aferojn okaze de vesperaj klaĉadkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino Van-Vinklo. La infanoj de la vilaĝo, siaflanke, kutimis ekkrii pro ĝojo kiam li alproksimiĝis. Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili, scipovigis ilin flugigi kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili longajn fabelojn pri fantomoj, sorĉistinoj kaj Indianoj. Kiam li laŭvagadis la vilaĝon, ili ĉirkaŭis lin trupe, posttirante liajn vestaĵerojn, surgrimpante lian dorson, lin senpune priŝercante milmaniere.

Dume tra la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo.

La ĉefa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al ĉiuj specoj de profitestiga laboro. Tiaĵo ne povintus rezulti pro manko da diligento aŭ persisto ĉar li kutimis sidi sur malseka roko kun fiŝkaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco kaj fiŝkapti taglonge tute senplende kvankam kuraĝigis lin la ekmordo de nepre nenia fiŝo. Li ne hezitis porti pafilon surŝultre dum sinsekvaj horoj, pezpaŝadante tra arbaroj kaj marĉoj, laŭmonte kaj laŭvale, cele al mortpafi kelkajn sciurojn aŭ sovaĝajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi najbaron eĉ okaze de la plej malfacila tasko kaj dum kamparaj foiroj superis ĉiujn konkursantojn dum maiz-senŝelig- aŭ ŝtonmur-konstru-matĉoj. Krome la vilaĝaninoj respondecigis lin pri siaj irtasketoj kaj lin invitis plenumi hazardajn devetojn kiujn iliaj malkomplezaj edzoj malkonsentis fari por ili. Simplavorte, Ripo bonvolis okupiĝi pri ĉies aferoj krom siaj. Pri siafamiliaj devoj kaj siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis interesiĝi.

Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. Ĝi estas la plej pesta terpeceto de la tuta lando. Ĝia ĉiu enhavaĵo jam malboniĝis kaj daŭre malboniĝos, malgraŭ lia laboro. Liaj ĉirkaŭbariloj ade dispeciĝas. Lia bovino devojiĝas aŭ tretas la brasikbedon. Trudherboj kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo ĉiam ekfalas sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial kvankam lia hereda bieno ŝrumpis sub lia estrado, akreon post akreo, kaj kvankam restis el ĝi ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj, ĝi persistis esti la plej malbone prizorgata bieno de la regiono.

Aldone liaj gefiloj estis tiel ĉifonvestitaj kaj sovaĝkondutaj kiel orfoj apartenantaj al neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita laŭ la patra modelo, promesis heredi la kutimojn kaj la vestaĵojn de la patro. Li ofte vidiĝis postsekvante kvazaŭ ĉevalido la patrinajn kalkanojn, vestite en de la patro forĵetita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li bezonis reteni supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian robtrenaĵon okaze de malbona vetero.

Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj feliĉaj homoj kiuj, havante folan, facile funkciantan temperamenton, ne maltrankviliĝas pri la mondo, manĝas blankan aŭ brunan panon, depende de kiu el la du pli senzorge aŭ pli senĝene akireblas, kaj preferus malsufiĉe manĝi pencopreze ol labori pundosalajre. Restunte solapersone, li pasigintus sian vivon fajfante pro perfekta kontentiĝo. Lia edzino tamen ade plenigis liajn orelojn pri plendoj teme de lia senokupeco kaj malzorgeco kaj la ruino kiun li trudas al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte ŝia lango senĉese moviĝis kaj ĉio tio kion li diris aŭ faris estigis senmanke torenton da ĉehejma elokventeco. Ripo disponis pri ununura respondrimedo por ĉiuj tiuj prelegoj, respondrimedo kiu, pro ofta funkciado, finfine sin kutimigis. Li levis la ŝultrojn, ŝancelis la kapon, suprendirektis la rigardon, tamen nenion diris. Sed tio ĉiam instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon.