Выбрать главу

Kutime rezultis tial ke, forkondukante siajn kunulojn, li retiriĝis al eksterdoma sekurejo: la sola ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo.

La ununura ĉehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel inregata kiel sia mastro ĉar Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel kunbatalantojn en senokupeco. Ŝi eĉ rigardis Lupon kun malbondeziraj okuloj, supozante ĝin la kaŭzo de la ofta erarvagado de la mastro. Vere estas, ke teme pri ĉiuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj al respektinda hundo, ĝi estis la plej kuraĝa besto iam esplorinta la arbarojn. Sed kiu kuraĝo kapablas kontraŭstari la senĉesajn kaj ĉiosieĝantajn terurojn de virina lango? Ekde la momento kiam Lupo eniris la domon, ĝia hupo falis, ĝia vosto velkis ĝisplanke aŭ bukliĝis interkrure, ĝi ŝteliradis kun mieno de pendumoto, ĵetante multajn ĝisflankajn rigardetojn al Sinjorino Van-Vinklo. Kiam ajn ŝi eksvingetis balailon aŭ kuleregon, la hundo alkuregis haste kaj jelpante la pordon.

La tempoj ade kaj senĉese malpliboniĝis por Ripo Van-Vinklo dume ke la jaroj de lia geedziĝa ekzisto ade kaj senĉese plinombriĝis. Aĝo ne malakrigas akran humoron kaj akra lango estas la sola randohava ilo kiu pliakriĝas pro utiligo. Dum longa tempo li kutimis sin konsoli, post eldoma forpeliĝo, partoprenante en speco de klubo de saĝuloj, filozofoj kaj ceteraj vilaĝaj senokupuloj kiuj kunvenis sur benko staranta antaŭ malgranda gastejo ornamita per ruĝvanga portreto pri Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria. Tie ili kutimis sidi subombre daŭre de longa senzorga somertago, parolante senentuziasme pri vilaĝaj klaĉaĵoj aŭ rakontante senfinajn dormigajn anekdotojn pri nenio. Sed valorintus ŝtatistan salajron la bonŝanco aŭskulti la profundajn diskutojn okazintajn fojfoje kiam malnova ĵurnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de preterpasinta vojaĝinto.

Kiel solene ili aŭskultis ties enhavaĵon trenparole deklamatan de Deriko Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta, lerta vireto kiu alfrontis tute sentime la plej gigantajn vortojn de la vortaro. Kaj kiel saĝe ili kunmeditadis pri publikaj eventoj jam okazintaj antaŭ pluraj monatoj.

La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vilaĝa patriarko kaj mastro de la gastejo antaŭ kies pordo li sidis de la mateno ĝis la nokto, moviĝante nur sufiĉadistance por resti sub la ombro de granda arbo kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la najbaroj scipovis kalkuli la taghoron laŭ liaj movoj tiel akurate kiel laŭ sunhorloĝaj indikoj. Vere estas ke preskaŭ neniam li aŭdiĝis parolante, preferante fumi senĉese sian pipon. Liaj adeptoj tamen (ĉar ĉiu granda homo havas siajn adeptojn) komprenis lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn opiniojn.

Kiam malplaĉis al li legata aŭ rakontata temo, laŭoniobserve, li fumis la pipon arde kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blovaĵojn. Se la temo tamen plaĉis al li, li enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, ĝin elblovante en malpezaj serenaj nubetoj. Foje, forprenante la pipon elbuŝe, lasante la bonodoran vaporon kirliĝi ĉirkaŭnaze, li kapjesis solene en signo de nepra aprobo.

El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino, subite interrompinte la trankvilon de la kunveno kaj mallaŭdinte ties anojn. Nek tiu eminentulo Nikolao Vedero scipovis eviti la langobatadon kiun trudis al li la terura diablino, kondamne dirante ke la gastejestro respondecas pri la senokupeco de ŝia edzo.

La kompatindan Ripon preskaŭ entute malesperigis la afero. Lia sola rimedo eskapi bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la pafilon kaj forvagi en la arbaron. Tie li kutimis sidiĝi arbobaze kaj dividi la enhavaĵon de sia dorsosako kun Lupo kiun li kondolencis kiel kunviktimon de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via mastrino hundovivigas vian vivon. Sed ne maltrankviliĝu pri tio, kara kunaĵo. Daŭre de mia vivado neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo vostojesis, enrigardis sopire la mastran vizaĝon kaj, se eblas al hundoj senti kompaton, mi opinias sincere ke tiu plenkore kunspertis la emocion.

Okaze de longa, bela, aŭtuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie Ripo surgrimpis unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li okupiĝis pri sciurĉasado, sia plej ŝatata sportentrepreno, kaj la silentaj solecejoj eĥis kaj reeĥis lian pafilbruadon. Anhelante, laciĝinte, li sin malsuprenĵetis malfru-posttagmeze sur verdan teraltaĵon, kovritan de montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malfermaĵo li povis superspektadi tutan malsuprekuŝantan pejzaĝon etendiĝantan trans multajn mejlojn da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran Hudsonon, moviĝantan ege, ege malsupre de li laŭ sia silenta sed moŝta fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura nubo aŭ velon de malhasta boateto haltinta por dormpaŭzo diversloke sur ĝia vitrobrila surfaco, tiam malaperantan finfine en la blua altaĵaro.

Aliflanke li enrigardis profundan, sovaĝan, solecan, dikvilan abismon kies fundon plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apenaŭ atingis la reflektitaj radioj de la subiranta suno. Dum kelke da tempo Ripo restis kuŝante, primeditante tiun vidaĵon. Iompostiome la vespero antaŭenvenis. La montoj komencis ĵeti siajn longajn bluajn ombrojn trans la valojn. Prikonsciinte ke la ĉielo noktiĝos jam longe antaŭ ol li povos atingi la vilaĝon, li suspiris fortasone, antaŭpensante pri la teruroj kiujn estigos por li rea renkontiĝo kun Sinjorino Van-Vinklo.

En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li aŭdis malproksiman voĉon kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li ĉirkaŭrigardis sed nenion vidis krom korvo fluganta solece trans la monton. Opiniante ke lin trompis iu fantazio, li forturniĝis cele denove al malsupreniri kiam li reaŭdis tra la silenta vesperaero la saman kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!"

Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, graŭlante mallaŭte aliris kaŭrante la mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo sentis ekregi lin malprecizan anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en la sama direkto kaj ekvidis strangan figuron suprenvenadi labore laŭ la rokaro, antaŭenkliniĝante sub la pezo de iu surdorsa ŝarĝo. Surprizis Ripon vidi homan estaĵon en tiu soleca kaj malfrekventata ejo. Supozante tamen ke temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis malsuprengrimpi por apogi tiun.

Alveninte pli proksime li eĉ pli surpriziĝis pro la malkutima aspekto de la nekonato. Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran hararon kaj griziĝintan barbon. Li vestiĝis laŭ la antikva Nederlanda modo, surportante senmanikan veŝton ĉirkaŭligitan ĉetalie kaj plurajn ĝisgenuajn pantalonojn (el kiuj la ekstera estis ege ampleksa) ornamitajn laŭflanke per butonvicoj kaj ĉegenue per ŝtofpufaĵoj. Li portis surŝultre pezan bareleton, laŭŝajne plenigitan je alkoholaĵo, kaj pergeste invitis Ripon alproksimiĝi kaj kunsubteni la ŝarĝon. Kvankam iom timida kaj malfidante la novan konaton, Ripo konsentis kun sia kutima entuziasmo kaj, reciproke apogante unu la alian, ili suprengrimpis laŭ mallarĝa ravineto, verŝajne la seka fluejo de montotorento.

Dum ili suprengrimpis Ripo aŭdis de tempo al tempo longajn ruliĝantajn sonoradojn, kvazaŭ foran tondradon, sendube elfontintajn profundan ravinon aŭ fendegon situantan inter altaj rokoj ĝis kiuj ilia malfacila irvojo ilin kondukis. Li paŭzis momenton, supozante ĝin la murmurado de unu el tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj altamontare, tiam antaŭeniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan valeton ĉirkaŭatan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn branĉojn sursupraĵaj arboj, rezulte de kio la vojaĝanto nur malofte ekvidis eretojn da blua ĉielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo kaj lia kuniranto penadis silente ĉar, kvankam la helpanto scivolemis ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis porti alkoholaĵbarelon laŭ la sovaĝa monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj malkompreneblan manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkoniĝon.