Выбрать главу

Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo kaŭraĉis proksime al ĝi. Ripo alvokis la beston laŭnome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "Eĉ mia hundo," suspiris la malbonŝanca Ripo, "min forgesis!"

Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo ĉiam antaŭe enbonordigis. Ĝi estis malplena, mizera, verŝajne forlasita. Tiu dezerteco venkis ĉiujn geedzajn timojn liajn. Laŭte li alvokis siajn edzinon kaj infanojn. Dummomente lia voĉo sonigis la solecajn ĉambrojn. Tiam denove ĉio silentis.

Haste li eliris la domon kaj ege rapide survojiĝis en la direkto al sia antaŭa distriĝejo, la vilaĝa gastejo. Ankaŭ tiu malestis. Anstataŭis ĝin disfalema ligna konstruaĵego kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj kaj subjupoj. Super la pordo estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono Dolitlo". Anstataŭ la arbego antaŭe ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan gastejeton nun elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta ruĝan dormĉapon kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita malkutima kunigaĵo da steloj kaj strioj. Tio ĉio strangis kaj malkompreneblis.

Sur la signo tamen li rekonis la rubenruĝan vizaĝon de Reĝo Georgo sub kiu li tiel ofte antaŭe fumis trankviligan pipon. Sed eĉ tiu-ĉi kurioze metamorfoziĝintis. La ruĝan mantelon anstataŭis blu- kaj ĉamkoloraĵo. Ne sceptron sed glavon retenis la mano. Deklivangulan ĉapelon portis la kapo.

Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis la nomo: GENERALO VAŜINGTONO.

Laŭkutime ĉirkaŭ la pordo homamaso kunpremiĝis sed Ripo rekonis nenian vizaĝon. Ŝajne la karaktero mem de la homoj ŝanĝiĝis. Ĝi havis aktivan, okupatan, disputeman kvaliton anstataŭ la kutimaj flegmo kaj dormema trankvilo. Vane li serĉis la saĝan Nikolaon Vederon, kun lia larĝa vizaĝo, duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan ne sencelajn diskursojn sed tabakajn fumnubojn. Vane li serĉis Van-Bumelon, la lernejestron, dise informantan pri la enhavaĵo de malnovega ĵurnalo. Anstataŭe maldika galulo, kun poŝoj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri civitanrajtoj, elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de sepdek ses kaj aliaj vortoj kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro Van-Vinklo nepre Babelan ĵargonon.

La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia kruda vestaĵaro kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj ĉekalkane baldaŭ atentigis la tavernajn politikistojn. Ili ĉirkaŭamasiĝis lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed aktiva uleto altiris lian brakon kaj leviĝinte piedpinten, demandis apudorele "ĉu li estas Federalisto aŭ Demokrato?" Same kiel antaŭe Ripo ne sukcesis kompreni la demandon. Sciŝajna sinadmira maljunulo, surportante deklivangulan ĉapelon, malfermis vojon tra la homamaso, dum la trapasado perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin ekstariginte antaŭ Van-Vinklo, arkiginte unu brakon, ripoziginte la alian sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj kaj akrangula ĉapelo kvazaŭ penetris la animon mem de la reveninto, li demandis gravtone "kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon surŝultre kaj postsekvatan de kanajlaro kaj ĉu li celas estigi tumulton en la urbo?"

"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla pacema viro, denaska ĉi-lokano, lojala servanto de la reĝo, Dio benu lin!"

La ĉirkaŭantoj eligis ĝeneralan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono!

Rifuĝinto! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto surportanta la oblikvangulan ĉapelon repacigis la spektantaron kaj, dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al la nekonata kulpinto kial li tien alvenis kaj kiun li serĉas? La kompatindulo deklaris humile ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur serĉe de kelkaj najbaroj antaŭe frekventintaj la tavernon.

"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu."

Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?"

Estiĝis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona voĉo. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antaŭ dek ok jaroj!

Antaŭe en la preĝeja tombo vidiĝis ligna tombosignaĵo informanta pri li sed poste ankaŭ tiu putris kaj foriris."

"Kie estas Bromo Duĉero?"

"Ho, li soldatiĝis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de la atako ĉe Ŝtona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestiĝinta ĉebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis."

"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?"

"Ankaŭ li soldatiĝis, generaliĝis grandhonore, kaj nun postenulas en Kongreso."

La koro de Ripo mortumis kiam li priaŭdis la malfeliĉigajn ŝanĝojn okazintajn en lia hejmvilaĝo kaj ĉe liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en la mondo. Ankaŭ lin mistifikis ĉiu respondo ĉar temis pri grandegaj tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, Ŝtona Kabo.

Mankis al li sufiĉe da kuraĝo por demandi informojn pri ceteraj amikoj kaj malespere li kriegis: "Ĉu neniu konas Ripon Van-Vinklon?"

"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo Van-Vinklo tie for, sin apogante kontraŭarben."

Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblaĵon de si en la epoko kiam li surgrimpis la monton: verŝajne tiel pigran kaj certe tiel malbone vestitan. Nun la kompatindulo entute konsterniĝis. Li pridubis sian propran identecon: ĉu li estas si mem, ĉu li estas aliulo? Meze de tiu konsterniĝo la deklivangul-ĉapelulo demandis kiu li estas kaj kio estas lia nomo?

"Dio scias!" li ekkriis, sen daŭra penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en miaj ŝuoj. Hieraŭvespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni ŝanĝis mian pafilon kaj ĉio ŝanĝiĝis kaj mi ŝanĝiĝis kaj nun mi ne plu scias kiel mi nomiĝu nek kiu mi estu!

La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi, palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontraŭfrunten. Oni proponis flustravoĉe sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin malbonfartigi. Aŭdinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la sensimetrian ĉapelon iom haste retiriĝis.

En tiu grava momento freŝvizaĝa belforma virino sin antaŭenŝovumis tra la homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Ŝi portis en la brakoj diketan infanon kiu, ektiminte pro la aĉa aspekto de la grizbarbulo, ekploregis. "Silentu, Ripo!" ŝi kriordonis. "Silenton, mi petas, stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano, la maniero de ties patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉio aktivigis en lia menso sinsekvon da memoraĵoj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li petis.

"Ĝudito Gardenjero."

"Kaj la nomo de via patro, kio ĝi estis?"

"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomiĝis sed jam forpasis dudek jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste reaŭdigis novaĵojn pri si. Lia hundo hejmenrevenis sen li. Ĉu li sin mortpafis, ĉu Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis tiam nur knabineto."

Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis ĝin kun hezita voĉo.

"Kie estas via patrino?"

"Ho, ŝi mortis antaŭ nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de kverelo kun Nov-Anglia kolportisto."

Almenaŭ tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne plu kapablis sin reteni. Li ĉirkaŭbrakis kaptomode sian filinon kaj ŝian infanon. "Mi estas via patro!" li ekkriis. "Antaŭe Ripo Van-Vinklo la juna! Hodiaŭ Ripo Van-Vinklo la maljuna! Ĉu neniu rekonas la kompatindan Ripon Van-Vinklon?"

Ĉiuj staradis mirigite, ĝis kiam maljunulino, elirante ŝancelpaŝe la amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ĝi la vizaĝon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem!