Выбрать главу

Mi ne favoras tial tiujn nudvizaĝajn rakontojn portantajn siajn moralaĵojn sursurface, fiksrigardantajn senpere la vizaĝon de la leganto. Ili sufiĉas por forturni la ofendiĝeman leganton. Tute kontraŭe, mi ofte kaŝis mian moralaĵon, kamuflante ĝin laŭeble plej multe per sukeraĵoj kaj spicaĵoj por ke, dum la ordinara leganto aŭskultas kun malfermita buŝo fantom- aŭ amrakonton, li ricevu en la gorĝon solidan moralecboluson tien ruzenŝovitan sen iam konscii pri la ruzo.

Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj aŭtoro ĉerpas siajn rakontojn, ne certante ĉu ĝi rajtas nek ĝis kiu punkto ilin fidi, mi informu ke Aventuro de la Germana Studento, aŭ la lasta parto de ĝi, baziĝas sur anekdoto transdisponigita al mi el, laŭraporte, Franclingva fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis ĝin, ke Angla aŭtoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen presitan ekzempleron aŭ de la unua aŭ de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de Aventuro de la Mistera Pentraĵo kaj de Rakonto de la Juna Italo estas svagaj memoraĵoj pri anekdotoj rakontitaj al mi antaŭ kelkaj jaroj sed mi ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la Juna Pentristo inter la banditoj pruntepreniĝis preskaŭ entute de aŭtenta manuskripta rakontaĵo.

Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ĉi-tiu verko, kaj efektive pri miaj rakontoj ĝenerale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna vojaĝanto. Mi iom legis, aŭdis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo tial plenas je multegaj diversaĵoj. Kiam mi vojaĝas, tiuj heterogenaj temoj miksiĝas en mia menso, same kiel vestaĵoj miksiĝas en malbone pakita ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne certas ĉu mi legis, aŭdis aŭ revis ĝin. Kaj mi ĉiam dubas pri kiom el miaj propraj rakontoj mi rajtas kredi.

Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona deziro, kaj preter ĉio, kun bona humoro, la kolektaĵon kiu ĉi-tie prezentiĝas. Se finestiĝas malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas, almenaŭ ili finestiĝas mallongaj. Tial neniu laciĝos dum longa tempo legante ununuran rakonton. "Malsameco ĉarmas," deklaras iu poeto.

Ŝanĝo trankviligas, eĉ se la ŝanĝo iras de malbono al plimalbono. Kiel mi multofte konsciis vojaĝante en diliĝenco, eblas al la sidanto iom sin komfortigi ŝanĝante sidpozon kaj kontuziĝante en nova parto de la korpo.

Ĉiam via,

Ĝofredo Krajono

Datigita ĉe Hotel-Darmŝtato kontraŭvide de Hotel-Parizo Majnco, alie nomiĝanta Majenco

AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO

En ŝtorma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano revenis al sia loĝejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo.

La fulmo brilis kaj la laŭtaj tondrokrakoj klakadis laŭ la altaj mallarĝaj stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano.

Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia intensa diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin ne nur mense sed ankaŭ korpe. Lia sano estis difektita; lia imago, malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj esencoj ĝis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis ĉirkaŭ si idealan mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kaŭzo, ke lin superpendas malbona influo: malica genio aŭ spirito celanta lin malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia temperamento, estigis la plej malĝojajn efikojn. Li marasmiĝis kaj deprimitiĝis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin ĝenanta mensa malsano kaj opiniis ke la plej bona sanigo estos translokiĝo. Tial oni sendis lin al Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj distraĵoj.

Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj ŝokis lian tuŝiĝeman naturon, naŭzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des pli hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando, la kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la monaĥecaj muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej ŝatatajn spekulativadojn. Foje li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj katakomboj de forpasintaj aŭtoroj, serĉfosante iliajn amasojn da polvaj kaj arkaikaj verkoj esperante malkovri nutraĵon por sia malsana apetito.

Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo de putrinta literaturo.

Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum kelke da tempo ĝi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan belecon kaj en sia soleca ĉambro ofte sin perdis revante pri viditaj formoj kaj vizaĝoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco multe superantajn tiujn de la reala mondo.

Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, sonĝo estigis eksterordinaran efekton ĉe li. Ĝi estis virina vizaĝo de transcenda beleco. Tiel forta estis la efekto ke li prisonĝis ĝin foje kaj refoje. Ĝi hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn dormadojn. Finfine li arde enamiĝis al tiu sonĝombro. Ĝi daŭris tiel longe ke ĝi fariĝis unu el tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj kaj ofte misidentiĝas kun frenezio.

Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun ŝtorman nokton laŭ kelkaj malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marĉo-Kvartalo, la antikva parto de Parizo. La laŭtaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la mallarĝaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj efektiviĝis. La fulmo tremetis inter la altaĵoj de la antikva Urbodomo kaj faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antaŭ ĝi. Dum li transiris la placon, Volfgango kaŭre retiriĝis pro hororo sin trovinte apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega mortilo staris ĉiam en preteco kaj ĝian eŝafodon konstante malsekigis la sango de honestaj kaj kuraĝaj homoj. Tiun tagon mem ĝi jam vigle ludrolis en buĉoentrepreno kaj tie ĝi staris, makabre armite, meze de silenta kaj dormanta urbo, atendante freŝajn viktimojn.

La koro de Volfgango malsaniĝis en li kaj li forturniĝis tremaĉante disde la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazaŭ kaŭrantan ĉebaze de la ŝtuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj fulmoflagraĵoj malkovris ĝin pli klare. Ĝi estis virina figuro vestita nigrakolore. Ŝi sidis sur unu el la malsupraj ŝtupoj de la eŝafodo, antaŭenkliniĝante, kaŝante sian vizaĝon sur la genuoj. Ŝiaj longaj taŭzitaj harbukloj pendis ĝistere malsupren funelante la pluvon kiu falis torente.

Volfgango paŭzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je sortoŝanĝoj kaj multaj belaj kapoj antaŭe dormintaj sur lanugo nun vagnomadas senhejme. Eble ĉi-tiu kompatinda lamentanto malĝojigita far la timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam lanĉita en foran eternecon ĉio kion ŝi altvalorigis.

Li alproksimiĝis kaj alparolis ŝin kun kompataj akcentoj. Ŝi levis la kapon kaj lin rigardis sovaĝe. Vi konceptu lian surprizon kiam li ekvidis en la hela fulmlumo la vizaĝon mem lin hantintan en liaj sonĝoj. Ĝi estis pala kaj malĝoja, tamen rave belega.

Tremante pro potencaj kaj kontraŭstarantaj emocioj, denove Volfgango alparolis ŝin. Li diris ion pri ŝia estado en malŝirmiĝo je tiel malfrua noktohoro kaj pri la furiozo de la ŝtormo kaj proponis ŝin konduki ĝis ĉe ŝiaj amikoj. Ŝi indikis la gilotinon kun fingrogesto de horora signifo.

"Mi havas nenian surteran amikon," diris ŝi.