Выбрать главу

Per tiuj ĉi vortoj nia konversacio finiĝis. “Ĝis revido, doktoro! — diris li adiaŭe. Kiam okazos elektado, mi vin vizitos”. Nu, certe, mi tre koleris, eĉ suferis pro tiu ĉi senhonteco. Tamen dum elekta tago li alveturis al mi per aŭto. Denove enporde de mia domo aperis lia dika cigaro. “Bonan matenon, doktoro! — diris li. — Mi povas veturigi vin al elektejo”. Kaj, bedaŭrinde, mi veturis kune kun li. Mi tiam opiniis, ke finfine ne gravas, kiu estos elektita — demokrato aŭ respublikano. Kaj la filino, eble, ricevos laborlokon. Mi ankoraŭ al neniu rakontis tion krom vi, ĉar mi hontis. Sed tiel politike agas multaj homoj. Ĉie ekzistas ĉantaĝo, ĉie okazas diversaj devigoj, kaj se vi deziras esti tute honesta, tiam vi iĝu komunisto. Sed por tio necesas multon oferi. Tio ĉi malfacilas por mi”.

Ĉikaga ĉantaĝo estas plej fama en Usono. En Ĉikago estis urboestro nomata Cermak. Komence li estis ordinara laboristo kaj poste iĝis sindikata estrarano. Li estis tre populara kaj eĉ amikis kun nuna usona prezidanto Rusvelt. Ili eĉ nomis unu la alian laŭ la unuaj (NB. baptaj) nomoj: Frank kaj Tonni. Laboristoj diris pri li: “Tonni estas nia kamarado kaj ni fidas lin”. Gazetoj skribis pri kortuŝa amikeco de la prezidanto kaj la simpla laboristo (jen, kion kapablas atingi en Usono ordinara homo kun kalhavaj manoj!). Antaŭ du aŭ tri jaroj Cermak estis mortigita. Post li restis tri milionoj da dolaroj kaj kvindek kaŝitaj bordeloj, kiujn posedis lerta Tonni. Rezulte okazis, ke la ĉantaĝisto estis samtempe la urboestro de Ĉikago.

El tiu ĉi fakto ne sekvas, ke ĉiuj urboestroj de usonaj urboj estas ĉantaĝistoj. Kaj ĝenerale ne sekvas, ke la prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj amikas kun kanajloj. La fakto estas simple escepta konjunkturo, sed kazo kun Cermak donas sufiĉan imagon pri tio, kio estas reale la urbo Ĉikago en la ŝtato Ilinojso.

Dum la unua vespero en Nov-Jorko ni estis maltrankviligitaj pro ĝiaj mizero kaj riĉeco. Ĉi tie en Ĉikago, nin plenigis kolero al personoj, okupiĝantaj sole pri profito, kiuj konstruis en fruktodona prerio, apud granda lago Miĉigano tiun ĉi timigan urbon. Ne eblas eĉ pensi, ke la urbo aperis rezulte de mizero, sed male ĝi aperis rezulte de riĉeco, multaj teknikaj atingoj, agrokulturado kaj brutbredado. La tero donis al homo ĉion, kion li kapablis preni. Homo laboris kun diligento kaj lerto, pri kiuj oni povas nur admiri. Oni rikoltis tiom da greno, akiris tiom da nafto kaj fabrikis tiom da maŝinoj, ke sume ili povus kontentigi duonon de monda loĝantaro.

Sed sur abunda, fruktodona grundo elkreskis, spite al racio, grandega monstra venena fungo — urbo Ĉikago en la ŝtato Ilinojso. Tio ĉi estas iu supereco de absurdo. Ĉi tie oni tute serioze povas opinii, ke tekniko en manoj de kapitalismo estas tranĉilo en manoj de frenezulo.

Oni povas diri, ke ni estas tre impresemaj personoj, ke ni estas tre forlogitaj, ke en Ĉikago estas luksa universitato, filharmonio, kvazaŭ plej perfekta en la mondo akvodukto, saĝa radikala intelektularo, ke ĉi tie okazis grandioza tutmonda ekspozicio, ke Miĉigana avenuo estas plej bela en la mondo. Tio ĉi estas vero. Ĉio ĉi ekzistas en Ĉikago. Sed tio ĉi nur aperigas kontraston kun mizero, maloportunaj konstruaĵoj kaj arbitro de ĉantaĝistoj. La luksa universitato ne instruas junularon, kiel superi mizeron, radikala intelektularo estas impotenta, polico pafas ĉefe ne banditojn, sed malesperigitajn strikantojn, la tutmonda ekspozicio feliĉigis nur mastrojn de hoteloj, kaj plej bela Miĉigana avenuo multon perdas pro najbareco kun mizerkvartaloj.

Bonaj homoj en Ĉikago decidis distri nin kaj alveturigis en studentan klubon de Ĉikaga universitato por ĉeesti balon, aranĝitan okaze de dono de sendependeco al Filipinoj.

Studenta balo estis senalkohola, gaja kaj entute agrabla. En granda halo dancis filipinaj junulinoj, nigraokulaj belulinoj kun plataj nazoj, glitis laŭ planko japanoj, ĉininoj, super homamaso moviĝis blanka silka turbano de juna hinduo. Li estis vestita je frako kun blanka brustumo, gracia deloganto kun brilaj okuloj.

— Mirinda balo, ĝentlemanoj, — diris sinjoro Adams, strange subridante.

– Ĉu ĝi ne plaĉis al vi?

— Ne, ĝentlemanoj, mi ja diris. La balo estas tre bona.

Kaj li subite alpaŝis al la hinduo kaj komencis demandi lin, pri vivkondiĉoj en komuna loĝejo, pri kvanto da rupioj, kiun alsendas ĉiumonate lia patrino kaj pri kio li okupiĝos post ricevo de diplomo. La junulo ĝentile respondis kaj sopire rigardis amason da gedancantoj, al kiu li tre volis realiĝi.

De sur plafono pendis filipinaj kaj usonaj flagoj, orkestro surscene estis lumigita per viola lumo, muzikistoj suprenlevis saksofonojn. Estis milda, bona, familia balo, sen ebriuloj, sen ofendiĝintoj, sen skandaloj. Estis agrable senti, ke ni estas ĉe historia evento. Ja oni liberigis filipinanojn, donis al ili sendependecon! Sed ja oni povis ne doni, sed donis. Oni mem donis! Tio estas noble.

Revenante la hotelon s-ro Adams ĉiuntempon balbutis:

— Serioze, ĝentlemanoj! Ho, ne!

— Kio okazis?

— Ne, ne, ĝentlemanoj, mi tutan tempon volas demandi vin: kial ni donis sendependecon al Filipinoj? Serioze, ĝentlemanoj, ni estas bonaj homoj. Ni mem donis sendependecon, pripensu nur. Jes, jes, jes, ni estas bonaj homoj, sed ni ne povas toleri, kiam oni provas malplenigi nian monujon. Tiuj diablaj filipinanoj produktas tre malmultekostan sukeron kaj, certe, eksportas ĝin ĉi tien sen dogano. Ja ili antaŭe estis same parto de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Kosto de tiea sukero estas tia malkara, ke niaj produktantoj de sukero ne kapablas konkurenci kun ili. Nun, kiam ili ricevis de ni sian longe atenditan sendependecon, ili devos pagi doganon pro sukero samkiel ceteraj fremdaj negocistoj. Trafe, ke ni ne perdis Filipinojn, ĉar bonkoraj civitanoj konsentis preni de ni sian sendependecon nur kondiĉe, ke tie restos niaj armeo kaj administracio. Nu, diru al mi, sinjoroj, ĉu ni rajtis rifuzi tiun ĉi peton? Ne, ĝuste, ĝentlemanoj, mi deziras, ke vi konfirmu nian noblecon. Mi postulas tion.

La dekoka ĉapitro. Elitaj mondaj muzikistoj

Vespere, ni senpripense parkis la limuzinon ĉe enirejo de l' hotelo kaj ekpaŝis aŭskulti koncerton de Kreisler (NB. Kreisler, Fritz, fama usona violonisto).

Riĉa Usono akiris ĉiujn elitajn mondajn muzikistojn. En Nov-Jorko, en “Karnegi-Holl” (Carnegie Hall), ni aŭskultis Raĥmaninov (NB. Raĥmaninov, Sergeo, granda rusa komponisto kaj pianisto elmigrinta en Usonon) kaj Stokovskij (NB. Stokowski, Leopold, usona dirigento).

Raĥmaninov, tion diris al ni konata komponisto, antaŭ eliro al estrado, kutime troviĝas en sia tualetejo kaj rakontas anekdotojn. Post kiam ektintas sonorilo, Raĥmaninov afektas sopiran mienon de granda rusa ekzilito kaj iras al estrado.

Altstatura, ĝibeta kaj maldika, kun longa malgaja vizaĝo, kun kurtaj haroj, li sidiĝis ĉe fortepiano, disiginte faldojn de sia eksmoda surtuto, ordigis per granda mano manumon kaj turnis sin al publiko. Lia rigardo kvazaŭ parolis: “Jes, mi estas malfeliĉa ekzilito kaj devas koncerti antaŭ vi por viaj malestimindaj dolaroj. Kaj pro mia tuta humiliĝo mi petas tre malmulton — silenton”. Kaj li ludis.

Okazis tia silento, kvazaŭ tuta milo da aŭskultantoj estis mortigita per nova, ankoraŭ nekonata, venena, muzika gaso. Raĥmaninov finis ludon. Ni atendis eksplodon de ovacio. Tamen en partero aŭdiĝis nur normalaj aplaŭdoj. Ni ne fidis siajn orelojn. Sentiĝis malvarma indiferenteco, kvazaŭ publiko venis ne aŭskulti perfektan muzikon luditan de l' elstara muzikisto, sed plenumi iun enuigan, tamen necesan devon. Sole en galerio aŭdiĝis kelkaj krioj de entuziasmuloj.