Выбрать главу

Aŭskultante rakonton de s-ro Adams, ni aliris al la hotelo kaj tie, ni, ege teruriĝinte, ne trovis nian mirindan limuzinon. Sinjorino Adams ekserĉis en sia mansaketo ŝlosilon de l' aŭto kaj fiaskis.

Okazis plej terura, kio povus okazi dum nia vojaĝo, — malaperis nia limuzino kun ŝlosilo kaj konduklicenco.

— Aĥ, Bekio, Bekio, — balbutis sinjoro Adams malesperinte. — Ja mi parolis al vi, mi parolis…

— Kion vi parolis al mi? — demandis s-ino Adams.

— Ho, ne! Bekio! What did you do? (Kion vi faris?) Ĉio pereis. Jes, jes, sinjoroj. Mi jam parolis, ke necesas esti tre atentema.

Ni rememoris, ke en la aŭto troviĝis ankaŭ niaj valizoj, ĉar ni decidis elveturi el Ĉikago tuj post reveno el koncertejo kaj pasigi nokton en iu eta urbo.

Ni paŝis laŭ Miĉigana avenuo ŝanceliĝante pro malĝojo. Ni eĉ ne sentis fridan venton, kiu disblovis niajn paltojn.

Kaj subite ni ekvidis nian limuzinon. Ĝi staris ĉe mala flanko de l' avenuo. Maldekstra fronta rado troviĝis sur trotuaro, pordoj estis malfermitaj. Interne funkciis lumigilo. Kaj eĉ lanternoj de nia kara trezoro konfuziĝinte lumis.

Ni ekkuris al ĝi, ĝoje kriante. Kia feliĉo! Ĉio estis surloke — kaj ŝlosilo, kaj konduklicenco, kaj pakaĵo. Okupitaj pri ekzameno de l' aŭto, ni ne rimarkis alvenon de granda policano.

– Ĉu vi estas posedantoj de l' aŭtomobilo? — demandis li tondrovoĉe.

— Yes, sir! Jes, sinjoro! — timiĝinte traflustris s-ro Adams.

— Aha! — ekkriis la giganto, rigardante de supre malsupren etan, dikan Adams — on. — Ĉu vi scias, diablo vin prenu, kie necesas parki aŭtojn en la urbo Ĉikago?

— Sed, sinjoro oficiro… — humileme respondis Adams.

— Mi ne estas oficiro! — rekriegis la policano. Mi estas ordinara policano. Ĉu vi ne scias, ke parko de aŭtoj apud hoteloj sur Miĉigana avenuo estas malpermesata? Ĉi tie ne estas Nov-Jorko. Mi devigas vin respekti lokajn trafikregulojn!

Verŝajne, s-ro Adams imagis, ke nun “sinjoro oficiro” lin ekbatos kaj do li kovris sian kapon permane.

— Jes, jes! — kriis la policano. — Ĉi tie ne estas Nov-Jorko, en kiu vi povas lasi sian “lavujon” meze de la ĉefa strato!

Li, probable, venĝis al Nov-Jorko pro iuj malnovaj ofendoj.

– Ĉu vi scias, ke mi estis devigita eniĝi en vian aĉan aŭton, alilokigi kaj du horojn gardi ĝin?!

— Jes, sinjoro oficiro! — trabalbutis Adams.

— Mi ne estas oficiro!

— Ho, ho! Sinjoro policano! I'm very, very sorry! Mi tre, tre bedaŭras!

— Well! (Bone!) — diris la policano pli milde. — Ĉi tie estas Ĉikago, sed ne Nov-Jorko!

Ni opiniis, ke li eldonos al ni “ticket” (avizon), post kio ni devos veni al tribunalo, kiu eble nin monpunos je granda sumo aŭ eĉ kondamnos por elektra seĝo (kiu konas tiujn ĉikaganojn!). Sed la giganto subite ekridegis timigbase kaj diris:

— Nu, forveturu. Kaj alifoje rememoru, ke ĉi tie estas Ĉikago, sed ne Nov-Jorko.

Ni haste eniĝis la limuzinon.

— Good bye! (Ĝis revido!) — ekkris la vigliĝinta oldulo Adams, kiam la aŭto ekmoviĝis.

— Good bye, mister officer! (Ĝis revido, sinjoro oficiro!)

Respondis al ni nur malkomprenebla muĝado.

La tria parto. Al Pacifiko

La deknaŭa ĉapitro. En hejmlando de Marko Tven (Mark Twain)

De komenco de la vojaĝo ni traveturis ŝtatojn: Nova Jorko, Pensilvanio, Ohio, Miĉigano, Indiano kaj Ilinojso. En niaj kapoj restis nomoj de pluraj urbetoj, en kiuj ni matenmanĝis, tagmanĝis, spektis filmojn en kinejoj kaj tranoktis. Poughkeepsie, Hudson, Albany, Troy, Auburn, Waterloo, Avon, Fredonia, Erie, Sandusky, Toledo, Peoria, Springfield.

En tiuj ĉi urbetoj kaj en cento da ceteraj, nemenciitaj, sur ajna ĉefa placo staras malgrandaj monumentoj omaĝe al soldato de la Civila milito. Ili aspektas tre paceme kaj tute ne militeme. Ie en Eŭropo bronza aŭ ŝtona militisto nepre svingus sabron aŭ rajdus elkriante ion similan aclass="underline" “Antaŭen, herooj!”. Sed la monumentoj en usonaj urbetoj tute ne entuziasmigas. Soldateto staras apatie, apoginte sin per fusilo; lia tornistro estas ekipita laŭ ĉiuj reguloj, lia kapo kliniĝis al manoj kaj ŝajne la batalanto por liberigo de usona sklavaro baldaŭ ekdormetos pro lulado de aŭtuna kvieteco.

Tiujn monumentojn oni alveturigis el Germanio. Ĉiuj estas samaj kaj distingiĝas unu de la alia preskaŭ neniel. Ekzistas etaj soldatoj, taŭgaj por stari endome, kaj luksaj modeloj de soldato, ĉe kies piedoj kuŝas kuglego. Nur antaŭnelonge usonanoj liberiĝis de tiu ĉi fremda “dependeco” kaj komencis fabriki krudferajn kaj ŝtonajn soldatetojn per siaj manoj kaj el enlandaj materialoj.

Krome, ĉiu usona urbeto, kies rezidantoj spertas sinceran patriotismon, havas kanonon, restintan de la milito inter Nordo kaj Sudo, kaj areton da kuglegoj. Ili kune kun soldato prezentas milithistorian parton de urbo.

Moderna ĝia parto jam estas konata al ni, ĉar kutime tie situas servejoj por aŭtoj, farmaciejoj, restoracioj, vendejoj, en kiuj ĉiu varo kostas kvin aŭ dek cendojn, kaj butikoj de koloniaj varoj, kiujn posedas firmao “Atlantiko kaj Pacifiko” (NB. A&P). Afiŝoj de la kompanio kun ruĝaj kaj oritaj literoj estas en ĉiu urbo. Ĉiuj butikoj estas konstruitaj unutipe kaj sekve aĉetanto ĉie scias, ke pipro kuŝas sur maldekstra vendotablo, vanilo sur certa breto kaj kokosoj sur la alia.

Tiu ĉi majesta unutipeco donas al la firmao “Atlantiko kaj Pacifiko” kvazaŭ iujn trajtojn de senmorteco. Ni supozas, ke kiam okazos pereo de nia planedo, tiam plej lastaj estingiĝos lumoj de tiuj butikoj, ĉar la firmao tre bone priservas aĉetantojn kaj disponas ĉiam plej abundan kaj freŝan sortimenton de koloniaj varoj de bananoj ĝis cigaredoj kaj cigaroj, fabrikitaj el enlandaj kaj importitaj tabakoj.

Ĝis nun malbona vetero akompanis nian vojaĝon. Sole dum la unua tago lumis la malvarmeta, frostigita suno. Jam en Buffalo estis pluvo, en Klivlendo ĝi estis pli abunda, kaj en Detrojto ĝi iĝis kvazaŭ iu puno, sed en Ĉikago ĝin anstataŭigis furioza, frida vento, kiu forŝiris ĉapelojn kaj apenaŭ ne estingis reklamojn.

Proksime de Ĉikago en pluvo kaj nebulo ni preterveturis metalurgiajn uzinojn de Geri (NB. Gary, Elbert, ĉefa organizinto de usona ŝtala korporacio “The United States Steel Corporation”). Metalurgio kaj malbona vetero kune okazigis unikan ensemblon, kiun ni neniam vidis. Kaj nur post nia forveturo el Ĉikago, ni ekvidis la bluan ĉielon, laŭ kiu vento rapide kaj senceremonie pelis nubojn.