Выбрать главу

Malfacile irante post okazintaj turmentoj, ni ekpromenis laŭ urbo Santa-Feo. Fasadoj de konstruaĵoj, faritaj el briko kaj ligno, ĉi tie forestis. Ĉirkaŭe staris hispanaj domoj el argilo, kiujn apogis firmaj abutmentoj, el sub tegmentoj elstaris randoj de kvadrataj aŭ cirklaj plafonaj traboj. Laŭ stratoj promenis vakeroj, kies altaj kalkanumoj ritme frapis. Al enirejo de kinejo alveturis limuzino, el kiu eliris indiano kaj lia edzino. Frunton de l' indiano ĉirkaŭigis helruĝa bandaĝo. Sur kruroj de l' indianino estis dikaj blankaj gamaŝoj. La geedzoj ŝlosis la aŭton kaj eniris la kinejon. Sur alta podio de ŝua vendejo sidis kvar usonaj knaboj kun glate aranĝitaj haroj. Ili aspektis kiel dektri-dekkvarjaraj adoleskoj kaj ties mienoj estis tute sendependaj.

Sinjoro Adams longe rigardis la knabojn kaj, fine, nominte ilin “sinjoroj”, informiĝis pri tio, kiel ili planas pasigi hodiaŭan vesperon.

— Ni nun purigas fremdajn ŝuojn, por obteni iom da mono, ĉar vespere ni vizitos dancejon, — respondis unu knabo.

Aliajn eksplikojn de ili ni ne ricevis, kaj ni ekpaŝis al la hotelo, kie siblanta centra hejtado varmigis nian ĉambron ĝis dudek kvin Celsiaj gradoj.

Usonanoj preferas kontrastajn temperaturojn. Ili laboras en varmigitaj ejoj kaj ofte trinkas tre malvarmajn trinkaĵojn.

Varmego en la ĉambro kaj ne ĝis fino estingita flamo de la manĝaĵo “enĉalada” rezultigis tion, ke matene ni estis kvazaŭ sekigitaj, sed pretaj agi plu.

Santa-Feo estas ĉefurbo de ŝtato Nova Meksikio, plej juna ŝtato en Usono, kaj samtempe unu el plej maljunaj usonaj urboj. Tamen, krome kelkaj originalaj hispanaj konstruaĵoj, la restaj domoj estas novaj, konstruitaj je hispana stilo. Do ĝi aspektas kiel artefarita urbo, kvazaŭ konstruita por usonaj turistoj.

En longa konstruaĵo de palaco de guberniestro nun funkcias muzeo de Nova Meksikio, kies eksponaĵoj bone reprezentas indian, hispanan kaj meksikian kulturojn. Antikvaĵojn usonanoj havas malmulte, do ĉiuj estas atente gardataj. Eniro en la muzeo estis libera. Ekster la urbo, inter severaj ruĝaj montetoj, situas majesta konstruaĵo de antropologia instituto de Rokfeller (The Rockefeller Institute of Anthropology). Vicdirektoro s-ro Ĉepman (Chapman) konatigis nin kun funkciado de la instituto.

Ni vidis perfekte organizitajn ejojn, en kiuj sur metalaj bretoj akurate estis dismetita riĉa kolekto de ornamita india vazaro, kuŝas indiaj tapiŝoj kaj ŝtofoj, por kies konservado oni regulas specialan temperaturon, kaj labojn, en kiuj junaj sciencistoj esploras antikvaĵojn. S-ro Ĉepman post observado diris al ni:

— Indianoj nepre malaperos. Ni serioze ilin esploras, sed ni preskaŭ nenion faras, por konservi tiun popolon.

En katedralon ni trafis tagmeze, kaj sacerdoto, ĉesiginte manĝadon, malŝlosis pordon kaj venigis nin internen. Li prezentis rimarkindajn hispanajn skulptaĵojn, starantajn ĉe muro.

Kiam li ekkonis, ke ni venis el Soveta Unio, li iĝis ankoraŭ pli komplezema.

— Mi ankaŭ estas komunisto, — diris li, — sed, certe, ne tia, kiel vi. Kristo estis pli ol homo. Tial li agas malsame, ne kiel agas homoj. Kaj ni ne rajtas pri tio diskuti.

Paroĥestro de malnova preĝejo de Sankta Miguelo, konstruita en 1541, estis franco el Franciskana ordeno. Li prenis pro observado po sepdek kvin cendojn. La konstruaĵo mem estas tre malnova, sed skulptaĵoj estas novaj, fabrikitaj en Germanio. Ili plaĉis al la pastro, kaj do li laŭdis ilin, el kio ni konkludis, ke li estas profano kaj nenion komprenas en arto.

Li ankaŭ demandis, de kie ni venis, sed nenion diris pri sia kredo. Li sciigis nin pri tio, ke Franciskana ordeno en Rusio ne funkcias kaj proponis aĉeti kartetojn kun bildoj de la preĝejo de Sankta Miguelo.

Reveninte la hotelon, ni komencis ekzameni stakojn da rekomendaj leteroj kaj liberiĝi de tiuj, kiujn ni ne uzis kaj jam ne uzos.Kelkaj leteroj de konata novjorka verkisto, estis adresitaj al granda usona poeto Ŭitero Biner (Witter Bynner). Tri liajn leterojn ni decidis tralegi, ĉar rekomendajn leterojn oni ne sigelas.

Tekstoj de la leteroj estis tre kortuŝaj, sed estis strange, ke en ĉiuj tri leteroj nin li rekomendis, kiel pasiaj adorantoj de Marko Tven (Mark Twain). Ni longe meditis pri tio, kial la novjorka verkisto elstarigis tiun detalaĵon de niaj biografioj. Finfine ni rememoris, ke foje rakontis al li pri nia vojaĝo al urbo Hartfordo, ŝtato Konektikuto, en kiu Marko Tven loĝis, kiam li jam estis fame konata verkisto kaj prosperis. Ni rakontis pri lia luksa, trankvila vilao, kiu situis apud domo de verkistino Biĉer Stou (Harriet Beecher Stowe), verkinta libron “Kabano de onklo Tomo”(Uncle Tom's Cabin) kaj parolis pri tio, ke nun tie funkcias biblioteko, sur kies bretoj ni vidis ilustraĵojn al, konata ankoraŭ en nia infaneco, libro de Marko Tven “Princo kaj senhavulo” (The Prince and the Pauper).

Ni meznivele parolas angle, kaj tial nian rakonton akompanis nia energia gestado, kiu rezultigis imagon de nia novjorka konato, ke ni estas pasiaj adorantoj de Marko Tven.

Kunpreninte rekomendajn leterojn, ni veturis al Ŭitero Biner. Sur stratoj de Santa-Feo ni vidis reprezentantojn de india tribo “pueblo”, kiuj venis la urbon por vendi tapiŝojn, potojn, telerojn kaj fajnajn akvarelojn, kiuj prezentas militajn dancojn. Vestoj, ornamaĵoj kaj armiloj estas pentritaj tre precize, do akvareloj povas esti grava helpilo por lernado de india kulturo.

Sinjoro Ŭitero Biner loĝas en domo, kiun plenigis indiaj metiproduktoj. Ĝi eĉ similas muzeon. Post kiam li tralegis rekomendan leteron, li gaje ekridetis.

— Mia amiko skribas al mi, — diris li, — ke vi estas pasiaj adorantoj de Marko Tven.

Ni interrigardis.

— Tio estas bonege, — daŭrigis la poeto. — Mi mem amikis kun Tven kaj do nun mi povas vin tre plezurigi. Tven iam donacis al mi sian foton kun enskribita verso. Ĝi estas grava raraĵo, kaj al vi, pasiaj adorantoj, estos interese tralegi ĝin.

Li venigis nin al muro, sur kiu pendis fotoj de usonaj kaj alilandaj verkistoj. Ni atente rigardis foton de Marko Tven kaj aŭskultis la verson.

Ni pasigis ĉe s-ro Biner interesplenan vesperon kaj informiĝis pri loko, kie ni morgaŭ povus renkonti indianojn.

Sinjoro Biner diris al ni, ke en Santa-Feo, centro de tri civilizacioj — india, hispana kaj meksikia, loĝas pluraj verkistoj, pentristoj kaj poetoj. Ĉi tie ili trovas azilon de moderna Usono. Sed tuj post ili en Santa-Feo alvenas milionuloj, kiuj konstruas vilaojn kaj enspiras odorojn de antikvaj civilizoj, ĝis tiam akirinte multe da tute modernajn dolarojn.

En la urbo loĝas Mak-Kormik (McCormick), fama industriisto, kiu posedis multajn fabrikojn en malnova Rusio. Antaŭnelonge li vizitis, kiel turisto, Sovetunion, en kiu li travivis dek unu tagojn, kaj reveninte en Santa-Feon, prelegis pri la vojaĝo.

– Ĉi tie jam kolektiĝis tiom da milionuloj, — diris Ŭitero Biner, — ke necesas serĉi alian loĝlokon. Cetere, ili kaj tie nin atingos. Nenie de ili oni kapablas sin kaŝi.

La dudektria ĉapitro. Renkonto kun indianoj

Sinjoro Biner konsilis al ni veturi al urbo Taoso, de kiu du mejlojn for, situas granda vilaĝo de indiana tribo “pueblo”.

Ni forlasis Santa-Feon kaj la hotelon “Montezumo” kun ĝia siblanta centra hejtado, kiu matene varmigis nian ĉambron eĉ ĝis tridek gradoj super nulo. Ni avide enspiris freŝan aeron, veturante laŭ monta vojo.

Ni aŭtis laŭ verda malvasta riverkomenco de Rio-Grande, kaj post kelkaj dekoj da mejloj ni trafis indianan vilaĝon San-Ildefonso. Post tiu ĉi pompa hispana nomo sekvis neniu katolika katedralo, respektindaj prelatoj, kaj ĝenerale originaj hispanoj. Malgrandan placon ĉirkaŭigis domaĉoj, faritaj el argilo. Apud ĉiu troviĝis eta kupola forno. Meze de l' placo staris korpulenta virino. Du longaj harplektaĵoj, kuŝantaj sur ŝia dika mamo, estis ornamitaj per ruĝaj kaj verdaj fadenoj. En ŝiaj oreloj vidiĝis truetoj por orelringoj.