Выбрать главу

Odoraĉis fumo kaj sterko. Malhelpis iradon viglaj, ruĝkoloraj porkidoj, kurantaj sur la placo. Sur tegmento de konstruaĵo staris kelkaj indianoj kaj rigardis nin. Pacemaj hundoj de indianoj lerte kuris laŭ eskaloj. Rapide venis krepusko.

Al ni aliris grizhara indiano kun ordonema vizaĝo. Li estis vilaĝa policano. Samkiel ceteraj vilaĝanoj, sur li estis vestita varmiga blublanka kapoto. Liaj devoj estis tute pacaj kaj ne troŝarĝigaj, ĉefe li instigas infanaron matene viziti lernejon. Li proponis morgaŭ observi ĝin, ĉar hodiaŭ jam estas malfrue kaj do infanaro baldaŭ enlitiĝos. Ni konversaciis apud rivereto, disiganta du domojn. Granda trabo kunligis ambaŭ bordojn kiel ponteto. Nenio memorigis pri nuneco, kaj nia limuzino, preskaŭ nevidebla en krepusko, ŝajnis kiel tuj veninta “Tempomaŝino” el fikcio de Herberto Ŭels (NB. Wells, Herbert, brita verkisto).

Ni revenis Taoson. Dum kvin minutoj ni traveturis kvazaŭ kelkajn jarcentojn, kiuj estis inter du malaj epokoj. En la urbo estis lumigitaj vendejoj, ĉe vojrandoj staris aŭtoj, en budo oni rostis maizon, originalan usonan “pop-korn”-on, en apoteko oni vendis oranĝan sukon, kaj ĉio okazis tute kutime, kvazaŭ neniam indianoj ekzistis ĉi tie.

Ni alveturis al kvadrata placo, kie situis antikva konstruaĵo, en kiu funkciis restoracio “Don Fernando”. Por la urbeto, situanta malproksime de fervojo, en kiu loĝas nur ĉirkaŭ du mil loĝantoj, la restoracio estis tre bona. En ĝi kelnerinoj estis silentemaj, junaj indianinoj, kiujn estris hometo kun malgaja vizaĝo de ordinara hebreo el Vilno. Reale li estis hebreo Don Fernando, kiu enmigris Usonon el Svislando. Tion li mem diris al ni. Tamen li ne diris, kial li tiel hispane nomiĝas.

Li rakontis al ni, ke en Taoso rezidas ĉirkaŭ ducent artistoj. Ili pentras, versas, komponas, skulptas. Ĉi tien ilin allogas unika medio: sovaĝa naturo, kunligo de tri kulturoj — india, meksikia kaj pionira usona, — kaj ankaŭ malkaraj vivkondiĉoj.

Proksime de ni sidis eta sinjorino en nigra robo, kiu ofte rigardis nian flankon. Ni rimarkis, ke ŝi estas ekscitiĝinta.

Post manĝado ni venis antikvan filion de l' restoracio, kie troviĝis ŝamaj indiaj pupoj kaj bunte kolorigitaj idoloj kun verdaj kaj ruĝaj nazoj. Alirinta Don Fernando diris, ke kun ni volas interparoli s-ino Feŝina, rusino, jam longe loĝanta en Taoso. Ni konsentis, kaj post unu minuto alpaŝis sinjorino, kiun ni rimarkis en la manĝejo.

— Pardonu min, — diris ŝi ruse, — sed kiam mi ekaŭdis vian parolmanieron, mi ne sukcesis subpremi mian demandon. Ĉu vi estas rusoj, jes?

Ni jesis tion.

– Ĉu vi delonge alvenis Usonon? — daŭrigis demandi s-ino Feŝina.

— Du monatojn.

— De kie vi alveturis?

— El Moskvo.

– Ĉu rekte el Moskvo?

Tiu ĉi sciigo grave surprizis ŝin.

— Tio ĉi estas neimageble! Mi loĝas ĉi tie jam plurajn jarojn inter usonanoj, kaj neniam renkontis rusojn.

Ni rimarkis, ke ŝi tre deziras ankoraŭ multon demandi, kaj venigis ŝin al nia kampadejo. Post kelkaj minutoj ŝi alveturis al ni en sia malnova aŭto, kiun direktis ŝi mem. Ŝi troviĝis longe en nia ĉambro kaj neniam sukcesis kontentiĝi pri parolado.

Ŝi kaj ŝia edzo, fame konata rusa pentristo Feŝin, loĝis en Kazano, situanta ĉe bordoj de granda rivero Volga. Ŝia edzo amikis kun usonanoj, laborintaj en “ARA” (NB. American Relief Administration, Usona Helpa Administracio), kaj tiuj en 1923 invitis lin viziti Usonon. Liaj pentraĵoj tre plaĉis al usonanoj. Ili decidis elmigri. Li prosperis kaj enspezis multe da mono. Tamen ili ne sukcesis alkutimiĝi al vivo en granda urbo kaj alvenis ĉi tien, en Taoson. Dum tri jaroj ili konstruis bonan domon, pro kiu ili elspezis dudek mil dolarojn. Tamen, kiam la domo jam estis preta, ili eksedziĝis. Okazis, ke ambaŭ vane travivis kune multajn jarojn, ke iliaj karakteroj estas tute nekonvenaj. La edzo lasis Taoson kaj nun loĝas en Meksiko — Urbo (Mexico City). Ŝia filino studas baleton en Holivudo (Hollywood). Ŝi restis sola en Taoso kaj havas preskaŭ neniom da mono. Ŝi eĉ ne kapablas hejti sian bonan domon vintre. Pro tio ŝi prenis dometon kontraŭ tri dolaroj monate en vilaĝo Rio-Ĉakito, kie loĝas nur meksikianoj, neparolantaj angle, sed bonkoraj. Necesas iel perlabori. Ŝi verkis scenaron por kino, sed dume nenion enspezis. Ŝi ne volas vendi sian domon, ĉar post krizo ĝi kostas ne pli ol kvin mil dolarojn.

Nia gastino neniel povis kontentiĝi pri parolado, ofte almetis manojn al sia nervoza vizaĝo kaj ripetis:

— Estas tre strange interparoli ruse en Taoso kun novaj konatoj. Diru al mi, ĉu mi korekte prononcas ĉiujn rusajn vortojn?

Ĝenerale, ŝi parolis tute korekte, tamen iufoje haltis, rememorante necesan vorton.

— Aŭskultu, kial vi ĉi tie loĝas? Petu permeson reveni Sovetunion.

— Mi volonte revenus. Tamen kien mi veturos? Tie loĝas tute malsamaj homoj, kaj mi neniun konas. Jam estas malfrue ŝanĝi mian vivon.

Ŝi forlasis nin en sia malnova limuzino.

Stranga sorto! Kie loĝas la rusa virino? En Rio-Ĉakito, ŝtato Nova Meksikio, en Junajted Stejts of Amerika (United States of America), inter indianoj, meksikianoj kaj usonanoj.

Matene ni senprokraste forveturis al vilaĝo Pueblo, al lernejo, al nia konata policano. Tie estis nebulo, en kiu apenaŭ vidiĝis grizaj arboj, proksimaj kaj malproksimaj montoj. Melankoliaj indianoj, en siaj kapotoj, samkiel antaŭe, staris sur tegmentoj kaj similis malliberigitajn sklavinojn de iu haremo. Hundoj diskuradis, indiferente nin rigardante, levis laŭ eskaloj kaj malaperis post pordoj.

Lernejo estis granda kaj bone aranĝita, samkiel ceteraj lernejoj en Usono. Ni ekvidis belajn, ampleksajn klasĉambrojn, pargetajn plankojn, brilajn fajencaĵojn, nikelitajn kranojn.

La policano ne sukcesis nin akompani. Liaj devoj restigis lin en la lernejo. Unu indiido batis la alian pli etan laŭ kapo. La policano malrapide riproĉis la kulpulon de interbatiĝo. Ĉirkaŭe, silentemaj kaj signifoplenaj, kiel kacikoj dum granda kunsido, staris lernantoj. Ili atente aŭskultis edifojn de l' policano, sed kiam li foriris, ili komencis salti kaj kuri, samkiel ĉiuj petoluloj en la mondo.

Lernejestro, kies fako estis historio, lasis kulturan Orienton de l' lando kaj translokiĝis ĉi tien, por pli bone ekkoni indianojn.

— Tre talenta infanaro, talenta popolo, precipe ŝatanta arton, — diris la direktoro. — La talenta popolo kaj samtempe enigmoplena. Mi jam plurajn jarojn loĝas inter ili, sed ĝis nun mi ilin ne komprenas. Indianoj, laŭleĝe, estas devigitaj lernigi siajn gefilojn. Se la leĝo ne ekzistus, tiam ili neniujn lernigus. Ja ĉiuj instruistoj estas blankuloj kaj oni instruas anglalingve. Plimulto de infanoj lernas tre bone. Tamen, kiam knaboj iĝas dek- aŭ dekunujaraj, ili subite ĉesigas vizitojn al lernejo. Kaj ne vizitas ĝin dum tuta jaro. Tiutempe oni instruas al ili ion indian (pri tio ni ĝuste ne sukcesis konatiĝi). Kaj kiam tiu knabo denove alvenas lernejon, li jam estas plensence indiano, kaj neniam apartenos al “blankaj” kulturo kaj vivmaniero. Aŭtoritatuloj diris al ili: “Elektu! Se vi deziras vivi kiel blankuloj, foriru kaj neniam revenu! Se vi deziras vivi kiel indianoj, tiam forgesu ĉion, kion oni al vi instruis”. Preskaŭ ĉiam infanoj preferas resti en siaj familioj. Iufoje ili petas legi malnovajn usonajn periodaĵojn. Indianoj ne uzas elektron, ne havas aŭtojn. Ili vivas inter blankuloj kaj silente malestimas tiujn. Ili ĝis nun ne konsideras blankulojn, kiel potenco de ilia lando. Kaj tio ne estas mirinda, se vi rememoru, ke historio de india popolo ne konas okazon, kiam unu tribo sklavigus la alian. Entute sklavigado ne eblas, eblas sole elbuĉigado de ĉiuj tribanoj (tiuj okazoj ekzistis).

Dum ekskurso nin akompanis dekkvinjara knabino. Subite ŝi diris:

– Ĉu vi scias, ke en Ĉikago loĝas indianino? Ŝi estas mia fratino.

Tre rara evento. Ŝia fratino edziniĝis al blankulo, al pentristo. Verŝajne, li estas unu el taosaj fantaziuloj, veninta ĉi tien por enspiri odorojn de antikvaj civilizoj.