Выбрать главу

Centre de l' vilaĝo staris malnova hispana preĝejeto. Popolo “pueblo” estas katolikoj, sed tre strangaj. Dum Kristnasko kaj Pasko ili elportas statuon de madono kaj dancas ĉirkaŭ ĝi militdancon. Poste ili amasiĝas en iu kaverno kaj preĝas en ĝi, sed estas dubinde, ke laŭ katolika rito.

Rigardante silentemajn ruĝhaŭtulojn, similajn al antikvaj romanoj, ni rememoris vortojn de la lerneja direktoro ”Jes, jes, ili estas katolikoj, ili parolas angle, ili vidis aŭtojn kaj ceterajn modernaĵojn, tamen ili estas origine indianoj, antaŭ ĉio ili estas realaj indianoj — kaj nenio plu”.

Timigitaj pro akcidento sur glaciiĝinta ŝoseo, pri kiu ni jam antaŭe rakontis, ni aĉetis en Santa-Feo mirindajn orkolorajn ĉenojn por la limuzino, kaj elveturis al Albukerko (Albuquerque).

La dudekkvara ĉapitro. Tago de malfeliĉoj

Antaŭ forveturo el Santa-Feo al Albukerko geedzoj Adams prenis informon pri stato de vojo kunliganta ambaŭ urbojn. Ili vizitis lokan aŭtomobilan klubon, kelkajn gazolinajn staciojn, turistan buroon kaj revenis kun multaj mapoj. Sinjoro Adams mienis malgaje, sed lia edzino male estis plena per certeco. Ni atendis ilin en la limuzino, kaj jam el malproksimo ekaŭdis iliajn emociigitajn voĉojn.

– Ĝentlemanoj! — diris s-ro Adams solene. — Ni informiĝis pri tio, ke Albukerko distancas cent mejlojn kaj survoje nun pluvas. Ekzistas loko longa je unu mejlo, en kiu vojo malleviĝas mil futojn. Bonvolu, sinjoroj, nenion paroli. Tio estas terure!

— Kaj kio sekvas el tio? — demandis s-ino Adams trankvile.

— Bekio! Bekio! Ne parolu tiel — “kio sekvas el tio”. Vi mem ne scias, kion vi diras!

— Nu, bone, vi estas ĉiam prava. Tamen mi volas koni vian planon.

— Ne, ne, Bekio, ne eblas tiel paroli. Necesas esti prudentema. Ho, ne! Mi avertas vin, sinjoroj, ke danĝero minacas nin.

— Sed kion finfine vi deziras — demandis s-ino Adams mallaŭte. — Ĉu vi volas, ke ni turnu nin reen?

— Ho, Bekio! Ne parolu tiel “ni turnu nin reen”! Kiel vi povas elparoli tiujn vortojn?

— Nu, tiam ekveturu!

— Ne, ne, Bekio! Serioze! Malleviĝo mil futojn! Ne eblas tiel paroli — “ekveturu”! Jes, jes, Bekio, vi ne estas eta knabino.

— Bone. Tiuokaze ni restas en Santa-Feo. Ĉu ne?

— Vi ĉiam tiel kondutas, — ekĝemis s-ro Adams, — viaj vortoj dolorigas min. Kiel vi povas tiel paroli — “ni restas en Santa-Feo”! Ne, ne, sinjoroj, tio estas terure!

Sinjorino Adams silente ekfunkciigis motoron, kaj ni ekveturis. Tamen antaŭ nia forlaso de l' urbo, s-ino Adams ankoraŭ kelkfoje “prenis informon”. Tio estis sola malforteco de nia vireca ŝoforino (driver). Kiam ŝi proksimiĝis al benzinstacio, ŝi signalis, kaj tuj el budo alkuris vigla junulo en stria kepo. S-ino Adams demandis lin pri necesa vojo.

— La tria vojo dekstren, mem (NB. derivaĵo de “madam”, sinjorino)! — respondis la junulo, purigante manojn per ĉifono, — kaj post ĝirejo veturu rekten!

– Ĉu konstante rekten?

— Jes, mem.

La junulo ekprovis forkuri.

– Ĉu vojo estas bona? — demandis s-ino Adams, ekprenante rapidkomutilon.

— Jes, mem.

— Grandan, grandan dankon (thank you very, very match)! — kriis s-ro Adams.

— Veri (very), veri! — aldonis la edzino.

— Veri maĉ (very match)! — aldonis ni.

Ni deveturis kaj ĉe nova stacio haltis.

— Necesas konvinkiĝi, — zorgoplene parolis s-ino Adams.

— Konvinkiĝo neniam estas troa, — konfirmis s-ro Adams, frotante manojn.

Kaj ĉio ripetiĝis denove — "Jes, mem" kaj "Ne, mem".

Kiam ni lasis Santa-Feon, venis krepusko, kiu pliigis singardemecon de s-ro Adams. Li silentis tutan vojon. Verŝajne, lian sentrankvilan animon jam penetris antaŭsento pri danĝero.

Baldaŭ iĝis mallumo. Antaŭlanternoj de nia limuzino, faritaj en nana uzineto de Ford, malfacile tralumigis malhelon saturitan per pluvakvo.

Nur unufoje s-ro Adams rompis sian tragedian silenton.

— Bekio! — ekkriis li. — Ni forgesis viziti poŝton en Santa-Feo por preni mian ĉapelon, kiun probable oni jam sukcesis ricevi el Kansaso. Jes, jes, sinjoroj, la ĉapelo nepre frenezigos min.

— Nenio grava okazis, ni sendos el Albukerko karton kun peto pri tio, ke oni translokigu la ĉapelon en San-Franciskon, — replikis s-ino Adams.

Vojaĝo ĝis Albukerko estis tute normala. Ni eĉ ne rimarkis danĝeran vojparton, kie estis milfuta malleviĝo, kvankam kelkajn horojn nervoze kaj atente enrigardis mallumon.

Tamen, atinginte la urbon, ni komencis serĉi dormlokon, perdis veran vojon kaj trafis grandan kavon. Unufojon dum la vojaĝo, post kiam ni kutimiĝis veturadi laŭ oportunaj betonaj ŝoseoj kaj ĉie renkonti servejojn, ni eliĝis tuj en koton kaj, ĝemante, ekprovis puŝi nian limuzinon, kiu enŝlimiĝis ĝis bufro kaj sekve ne moviĝis.

— Jes, jes, sinjoroj, — ekkriis s-ro Adams, — vi simple nenion komprenas pri aŭta akcidento!

Tiutempe aliris ĝentlemano, diris “mem” al sinjorino Adams, okupis ŝian sidlokon kaj forte premis akcelilon. La limuzinon tuj penetris fetora fumo, ekaperis furioza zumado, s-ro Adams, timiĝinte, deflankiĝis, kaj la aŭto, disĵetante fluidan koton, atingis vojon.

Tio estis la unua ĉenero de kelkaj malfeliĉoj, trafintaj nin sekvonttage.

Ni forlasis Albukerkon terurmatene. Belajn argilajn domojn, kun elstarantaj eksteren plafonaj solivoj, panelojn kun reklamoj de “Koka-Kola”, monakejojn, farmaciejojn, antikvajn hispanajn misiejojn kaj gazolinajn staciojn — ĉion akvumis griza pluvo. Ĉe domenirejoj pendis lignaj jugoj de bova jungilaro (por memoro al la unuaj pioniroj — orserĉantoj). Sur tegmentoj de meksikiaj domoj sekiĝis, pli ĝuste, malsekiĝis, faskoj de papriko. Ankaŭ malsekiĝis afiŝoj pri ekskursoj al indianaj vilaĝoj kaj al hispanaj misioj (plej proksima distancis cent okdek mejlojn).

Hodiaŭ ni devas transpasi Rokmontaron (Rocky Mountains).

Subite pluvo ĉesis, kaj aperis la suno. Ni komencis admiri pitoreskan pejzaĝon kaj ĝuis, kiel tri fame konataj porkidoj, ne suspektintaj pri danĝero.

La limuzino suprenleviĝis pli kaj pli, kaj finfine atingis grandan platon. Vojon kovris degelantaj neĝo kaj glacio. Estis hele kaj malvarme, kiel dum printempo. La plata alteco egalis dekdu mil futojn.

— Rigardu, rigardu! — kriis s-ino Adams. — Kiaj rokoj vidiĝas ĉe horizonto. Kia beleco! Ombro! Ombro! Verda ombro de roko!

– Ĝentlemanoj! Tio estas majesta! — admiris s-ro Adams, kaj emocie turniĝis sur sia sidloko. — Jes, jes, ĝentlemanoj, tiuj vidindaĵoj nobligas animojn, kaj…

Li subite eksilentis kaj, eltirinte kolon, ekrigardis la vojon.

La aŭto komencis gliti laŭ malseka glacimiksaĵo. Ĝi ekŝanceliĝis, postaj radoj turniĝis flanken. Sinjorino Adams premis bremson, kaj la aŭto haltis laŭlarĝe de vojo.

Ho, kiel ni ne volis lasi la varmetan limuzinon kaj enigi niajn piedojn, metitajn en facilajn ŝuojn, en glaciplenan akvon! Ni decidis volvi radojn per ĉenoj. Kvankam s-ro Adams ne partoprenis laboron, tamen li ankaŭ eliĝis kaj same malsekigis siajn piedojn.

— Mi petas vin, — diris s-ino Adams, estrinta laboron, — ne enmiksiĝu.

— Sed, Bekio, — balbutis la malgaja edzo, — mi devas labori kune kun ĉiuj.

Rokmontaro restis en nia memoro, kiam la 27-an de novembro ni estis tie. Malantaŭe, malsupre situis Teksaso, Ĉikago, Nov-Jorko, Atlantiko, Eŭropo. Antaŭe, malsupre situis Kalifornio, Pacifiko, Japanio, Siberio, Moskvo. Ni staris en glacia miksaĵo kaj mallerte volvis purajn radojn per ĉenoj.

Post unu horo ĉenojn ni aligis, kaj s-ino Adams ekfunkciigis motoron. En plej alta loko de intermonto troviĝis malnova, ligna kabano kun elpendaĵo “Kafejo”. Kelnerino estis junulino, kiu urbamode aspektis kaj tute ne similis iun kamparaninon.