Выбрать главу

Subvencion al li oni ne donas, ĉar li ne havas konstantan loĝlokon.

— Mi ofte renkontas samajn homojn, kiel mi mem, — diris li, — kaj inter ili estas kuracistoj, juristoj, prenintaj superan kleron. Kun unu doktoro mi amikiĝis, kaj ni vagadis kune. Poste ni decidis verki libron. Ni volis rakonti al la tuta mondo pri tio, kiel ni vivas. Ni komencis ĉiutage enskribi vidaĵojn kaj sukcesis multon verki. Mi aŭdis, ke eldono de libro multon profitas. Tamen en ŝtato Nebrasko (Nebraska) ni kaŝe veturis en kargovagono, sed nin oni kaptis, trovis la manuskripton, disŝiris ĝin, batis kaj elĵetis nin for. Jen tiel mi vivas.

Li ne plendis. Li simple rakontis. Simpleco estis tute sama, kiu estis dum rakonto de marsoldato pri lia konatiĝo en Ĉikago kun koketulinoj. La marsoldato ne fanfaronis, la senlaborulo ne serĉis kompaton.

La homo elfalis el socio. Evidente, ke li opinias, ke socian reĝimon necesas ŝanĝi. Kaj kiel?

— Necesas depreni de riĉuloj iliajn trezorojn.

Ni aŭskultis lin pli atente. Li furioze frapis per sia malpura granda pugno laŭ dorso de sidloko kaj ripetis:

— Depreni monon! Jes, jes! Depreni monon kaj restigi al ĉiu po kvin milionoj! Al senlaboruloj doni po tereneto, por ke ili kulturu plantojn kaj nutru sin, sed al riĉuloj restigi nur po kvin milionoj.

Ni demandis, ĉu sumo de kvin milionoj ne estas troa?

Sed li ne ŝanĝis sian opinion.

— Ne, necesas restigi al ili po kvin milionoj. Ne eblas malpli.

— Kaj kiu deprenos ties trezorojn?

— Oni deprenos! Rusvelt deprenos. Se elektu oni lin dufojon prezidanto. Li tion realigos.

— Kaj ĉu kongreso malpermesos?

— Nu, kongreso konsentos! Ja tio estas justa. Kial oni ne konsentos? La afero estas klara.

Li estis tiel alloginta pri tiu naiva ideo, li tiel deziris, ke tuj, per si mem, malaperu maljusteco, ke ĉiuj bonstatu, ke li eĉ ne volis mediti, kiamaniere tio ĉi povas okazi. Li fakte estis granda infano, kiu deziras, ke ĉio estu farita el ĉokolado. Al li ŝajnas, ke se li petos bonkoran Santa Klaŭson, do tiam ĉio sorĉe ŝanĝiĝos. Santa Klaŭso alveturos en sia kartona sledo, kiun veturigos arĝentkoloraj cervoj, okazigos varmetan neĝventon — kaj ĉio ordiĝos. La kongreso konsentos. Rusvelt ĝentile deprenos miliardojn, kaj riĉuloj kun humilaj ridetoj tiujn miliardojn fordonos.

Milionoj usonanoj iluziiĝas pri tiuj naivaj ideoj. Kiel por ĉiam eviti krizon?

Ho, tio estas tute simpla. La registaro devas enspezi al ĉiu oldulo, atinginta sesdek jarojn, po ducent dolaroj ĉiumonate, kondiĉe, ke li tutan monsumon nepre elspezu. Tiam aĉetkapablo de loĝantaro elkreskos kelkfoje kaj do krizo tuj finiĝos. Samtempe vivkondiĉoj de olduloj grave pliboniĝos. Ĉio estas klara kaj simpla. Olduloj tre deziras ricevi po ducent dolaroj ĉiumonate, junuloj tre deziras, ke krizo kiel plej baldaŭ finiĝu kaj ili ricevu finfine laboron, do ili fidas ĉion. Taŭnsend (NB. Townsend, Francis), inventinto de tiu ĉi mirakla rimedo, dum tre kurta tempo altiris milionojn da aktivaj adeptoj.

En la tuta lando oni fondis klubojn kaj komitatojn de Taŭnsend. Ĉar proksimiĝas elekto de la prezidanto, do la ideon oni volas korekti. Nun oni proponas enspezi po ducent dolaroj al ĉiu oldulo, atinginta kvindek kvin jarojn.

Sugesto de simplaj ciferoj efikas tre forte. Efektive, ĉiu infano estus kontenta, se ĉiu adolto donus al li po unu cendo. Por adolto tio estus tre malgranda ofero, sed ĉe li kolektiĝus granda monsumo.

Ni nun ne mencias avangardajn usonajn laboristojn kaj radikalan inteligencion. Temas pri meza usonano — ĉefa aĉetanto kaj ĉefa elektanto. Li estas simpla, tre demokrata persono. Li scipovas labori kaj multe laboras. Li amas siajn edzinon kaj gefilojn; aŭskultas radion, ofte vizitas kinejon kaj tre malmulte legas. Krom tio, li tre respektas monon. Li ne havas al ĝi pasion de avarulo, li ĝin respektas, samkiel onklon — fame konatan profesoron. Kaj li deziras, ke en la mondo ĉio estu ankaŭ simpla kaj komprenebla, kiel en lia hejmo.

Kiam oni vendas al li ĉambran fridujon, aŭ elektran fornon, aŭ polvosuĉilon, do tiam vendisto neniam abstrakte parolas. Li precize kaj afereme eksplikas, kiom da cendoj necesos elspezi pro elektro hore, kioman komencpagon li petas kaj kiun ekonomion kaŭzos la aĉeto. Aĉetanto volas scii ciferojn, dolaran profiton.

Same oni vendas al li politikan ideon. Nenio abstrakta, nenio filozofia. Li donas sian voĉon, kaj al li oni promesas ducent dolarojn ĉiumonate aŭ promesas niveli riĉojn. Tio estas ciferoj. Tio estas komprenebla. Tion li konsentas. Iom poste li ekvidos, ke la ideoj funkcias ne same bone, kiel fridujo aŭ polvosuĉilo. Sed nun li ankoraŭ fidas ilin.

En Flagstaffo ni adiaŭiĝis kun nia kunvojaĝanto.

Kiam li lasis la limuzinon, ni ekvidis, en kiun mizeron li trafis. Lia difektita palto estis malpura, verdkoloraj vangoj estis delonge ne razitaj, kaj en oreloj kolektiĝis polvo el Pensilvanio (Pennsylvania), Kansaso kaj Oklahomo. Dum adiaŭiĝo sur lia malgaja vizaĝo aperis optimisma rideto.

— Baldaŭ ĉio pliboniĝos, — diris li. — kaj al ili, nur po kvin milionoj, ne cendon pli.

Kiam ni elveturis el Flagstaffo, direktante al Granda Kanjono, sinjoro Adams diris:

— Nu, kion vi opinias pri tio, ke tiu malfeliĉulo proponas restigi al riĉuloj po kvin milionoj? Ĉu vi ne scias? Nu, tiam mi diru. En animprofundo li ankoraŭ esperas, ke li mem iam iĝos milionulo. Usona edukado estas terura objekto, ĝentlemanoj!

La dudeksesa ĉapitro. Granda kanjono

Vespere de ĉiu tago nia oldulo, kiun ni sukcesis tre ekami, iĝis laca. Traveturita longa distanco, pluraj impresoj, senlimaj konversacioj, kaj fine respektinda aĝo rezultigis laciĝon de s-ro Adams.

Se vespere s-ino Adams petis sian edzon demandi iun pri ĝusta vojo, la oldulo komencis maltrankvile svingomoviĝi sur sia sidloko. El lia konduto oni povus konkludi, ke li simple forgesis, kiel efektivigi la peton. Li devas mallevi fenestrovitron, elŝovi la kapon eksteren, diri “Pardonu min, sinjoro” kaj informiĝi pri la vojo. Tamen li forgesis fari plej gravan agon — mallevi fenestrovitron. Kaj ĉiufoje, kiam lia kapo ne elŝoviĝis eksteren, li provis rompi ĝin per sia kubuto. Nur dank' al firmeco de usona vitro, frunto kaj brakoj de s-ro Adams restis ne vunditaj. Ni ĉesigis peti lin okazigi ion similan vespere.

Ni rapide aŭtis laŭ malplena ŝoseo, cele hodiaŭ atingi Grandan Kanjonon — unu el rimarkindaj, geografiaj mirakloj de l' mondo.

Ni ankaŭ laciĝis kaj forgesis kontroli s-inon Adams. Ŝi tuj tion rimarkis kaj komencis akceli movadon.

Nun nia limuzino superis cent kilometrojn hore. Ni rimarkis, ke virino ĉiam preferas veturi pli rapide, ol tion postulas cirkonstancoj.

Ni denove trafis farbitan dezerton. Purbluaj montetoj situis ĉe horizonto. Sunsubiro ankaŭ estis pura, naiva, kvazaŭ ĝin pentris provincia fraŭlino.

Jam estis menciite, ke sian ĉapelon s-ro Adams ĝis nun ne ricevis, kaj do pro malvarmo haŭto de lia senhara kapo iĝis blua, samkiel koloro de dezertaj montetoj.

En absoluta mallumo ni venis Grandan Kanjonon kaj prenis kabanon de loka kampadejo. Ĝin oni konstruis el dikaj traboj por prezenti vivkondiĉojn de usonaj pioniroj. Tamen ene ĝi aspektis tute moderne kaj havis oportunajn litojn, centran hejtadon, varman kaj malvarman akvon. Ankaŭ tie troviĝis elektraj torĉoj kun longaj apogiloj, kiuj staris sur planko.

Post vespermanĝo al turistoj, kiuj kolektiĝis en negranda teatrejo same farita el dikaj traboj, oni montris kurtan filmon pri marŝo al profundo de l' kanjono sub gvido de spertaj kondukantoj. Ankaŭ estis koncerto.

Sur podion eniris dika knabo kun banĝo. Li kuraĝe sidiĝis kaj komencis pinĉi kordojn de sia muzikilo, ritme frapante per vakeraj botoj. Poste eniris tre altkreska, maldika vakero kun gitaro. Li rigardis publikon kaj diris: