Выбрать главу

Por turistoj ili jam preparis indiajn tapiŝojn kaj bagatelaĵojn. Inter tiuj tapiŝoj estas du ekzempleroj, kiujn la mastro ne volas vendi, kvankam pro ĉiu oni proponis al li ducent kvindek dolarojn.

— Kaj kial vi ne volas ilin vendi? — demandis s-ro Adams.

La maljuna vakero estis fakte interesa konversacianto.

— Bone (well), — diris li malrapide, — ili estas ritaj indiaj tapiŝoj, kiujn indianoj nomas robojn. Ilin donacis al mi unu indiano. Navaho-anoj havas superstiĉon pri tio, ke malsanulo envolvita en tiujn robojn, baldaŭ resaniĝos. Tial ili iufoje alvenas kaj petas la robojn. Mi, certe, donas. Dume malsanulo kuŝas ene de la roboj, ĉirkaŭ li tribanoj dancas ritan dancon, por ke li kiel plej baldaŭ resaniĝu. Tiu kuracado daŭriĝas iufoje kelkajn tagojn. Mi tre amas kaj estimas navaho-anojn. Do, mi ne volas vendi la tapiŝojn kaj senigi la kuracilon.

La mastro stariĝis, alpaŝis, frapante per altaj kalkanumetoj de siaj vakeraj botoj, al la kameno kaj aldonis grandan ŝtipon. Poste li revenis kaj daŭrigis rakonton:

— Navaho efektive estas rimarkinda popolo. Ili estas senriproĉe honestaj. Inter ili neniam okazas krimoj. Mi opinias, ke ili ĝenerale ne scias, kio estas krimo. Dum dudek jaroj mi kutimiĝis tiel ilin estimi, kiel antaŭe estimis neniun blankulon. Kaj mi tre kompatas ilin. Pluraj indiaj infanoj mortas. Ĉar ili deziras nenian helpon de blankuloj. Ili rezistas penetron de blankuloj kaj malpermesas eniri siajn vigvamojn. Mi havas bonajn rilatojn kun indianoj, tamen, malgraŭ tio, ke mi loĝas dudek jarojn kune kun ili — mi estas fremdulo por ili. Sed homoj estas plej rimarkindaj kaj honestaj.

La olda vakero rakontis al ni historion pri unu indiano, kiu subite decidis okupiĝi pri komerco.

La indiano iel akiris grandan kapitalon — ducent dolarojn. Ĉu li vendis brutaron, ĉu li trovis nafton en sia tereno, sed rezulte aperis mono. Li vizitis proksiman urbeton, aĉetis bagatelaĵojn kontraŭ ducent dolaroj kaj alveturigis ilin en sian nomadejon. Tiu estis la unua okazo en historio de la tribo “navaho”. Komerco estis tre vigla. Tamen mi rimarkis, ke la indiano komercis iel strange. Li vendis siajn varojn kontraŭ samaj prezoj, kiujn li mem pagis dum aĉeto. Nu, mi komencis ekspliki al li, ke necesas obteni ioman profiton kaj do vendi varojn plikare.

— Kiel “plikare”? — demandis min la indiano.

— Tre simple, — respondis mi, — se vi aĉetis iun varon kontraŭ unu dolaro, tiam vi vendu ĝin kontraŭ dolaro kaj dudek cendoj.

— Kial mi devas vendi ĝin plikare, — redemandis min tiu komercisto.

— Tio estas senco de komerco, — diris mi, — aĉeti malplikare kaj vendi plikare.

Tiam la indiano tre ekkoleriĝis.

— Tio estas trompo. Kaj vi konsilas al mi trompi miajn tribanojn.

Mi ekprovis ankoraŭfoje klarigi sencon de komerco kaj lian lukron.

Tamen mia india amiko nenion komprenis.

— Kion signifas “lukro”? — demandis li.

— Nu, kompensi viajn elspezojn.

— Mi havis neniujn elspezojn.

— Sed vi veturis en urbeton, aĉetis, alveturigis, laboris!

Fine mi ne sukcesis lin konvinki. Mi multe penis, sed nenio rezultiĝis. Li estis tre obstina, kiel taŭro, kaj ripetis:”Vi konsilas malhonestaĵon”. Mi diris al li: ”Tio estas komerco” kaj aŭdis lian replikon: “Sekve komerco estas malhonestaĵo”. Rezulte li daŭrigis komercon sammaniere kaj baldaŭ ĉesigis la okupon. Tiel fermiĝis la unua entrepreno kun indiana kapitalo.

…Ni rememoris tiun indianon post unu monato, kiam ni ĉeestis senaton de Usono dum pridemandado de Ĝono Pirponto Morgan, Plijuna (Morgan, John Pierpont, Jr), kiun efektivigis senata komisiono. Ni ankoraŭfoje mencios ĉi-epizodon fine de l' libro.

La komisiono estis okupiĝinta pri enigo de Usono en (NB.la Unuan) mondan militon.

— Diru al mi, — demandis senatano Naj (Nye), — ĉu vi komprenis, ke pruntedonante monon al eŭropaj landoj, vi tiamaniere subtenis la militon?

— Jes, mi komprenis.

— Por kio do vi tion realigis?

— Kial por kio? — miris granda oldulo kaj duonleviĝis de sia sidloko. — Ja tio estas mia afero (business)! Komerco! Ili aĉetis monon, kaj mi ĝin vendis.

…La edzino venigis la mastron en manĝejon por kovri tablon. Baldaŭ ili ankaŭ nin venigis.

Kiam ni estis manĝantaj, la ĉambron eniris altkreska viro en botoj kaj helruĝa drapa ĉemizo, kiun ĉirkaŭigis revolvera kartoĉingo. Li havis rufgrizajn harojn, kornajn okulvitrojn kaj belan rideton. Lin akompanis virino. Ili salutis la gemastrojn kaj sidiĝis ĉe apuda tablo. La viro ekaŭdis, ke ni interparolas en fremda lingvo. Kaj laŭte diris al la akompanantino:

— Tiuj personoj, probable, estas francoj. Do vi nun povas konversacii kun ili france.

— Mi ne posedas la francan, — replikis lia edzino.

— Kial do vi ne posedas? Ja ni jam estas geedzoj dekkvin jarojn, kaj vi ĉiam diris al mi, ke vi naskiĝis apude de Parizo distance du horojn.

— Tio estas vero.

— Tial interparolu france!

— Sed mi ne konas la francan lingvon! Mi estis naskita en Londono, situanta fakte du horojn de Parizo, se oni flugos aeroplane!

La viro en ruĝa ĉemizo brue ekridegis. Supozeble, tiun ĉi familian ŝercon ili jam kelkfoje ripetis dum renkontoj kun fremduloj.

Al s-ro Adams tre plaĉis la ŝerco kaj li tuj diris:

— Mi vidas, sinjoro, ke vi estas gajulo, — proksimiĝante al li.

— Certe (surely)! — ekkris la viro en ruĝa ĉemizo.

Kaj siavice proksimiĝis al s-ro Adams.

Estis rimarkeble, ke ambaŭ viroj havas grandan deziron interbabili. Same tiel ekaperas nur amo post la unua rigardo.

— Kiel vi fartas, sinjoro (How do you do, sir)? — diris Adams kaj plu paŝis.

— Kiel vi fartas? — diris la viro kaj ankaŭ paŝis plu.

– Ĉu vi venis el Nov-Jorko? — demandis li.

— Certe! — gaje respondis s-ro Adams.

Post unu momento ili interbatetis laŭ dorsoj, kaj intercetere malaltkreska Adams batetis fakte laŭ talio, sed male la altkreska lia amiko batetis lin preskaŭ laŭ nuko.

La viro en ruĝa ĉemizo estis unu el plej interesaj personoj, kiujn ni renkontis en Usono.

— Li estas sola blankulo, kiun indianoj venigis sian tribon. Li loĝas kune kun ili kaj foje venas al mi gasti.

Lia biografio estas tute unika.

Post kolegio li iĝis misiisto, edziĝis kaj venis laŭ ordono al “navaho” tribo, por kristanigi tiujn. Tamen la nova misiisto baldaŭ komprenis, ke indianoj ne volas kristaniĝi. Ĉiuj liaj penoj estis vanaj. Lia stato estis malfacila, sed indianoj plaĉis al li. Post unu jaro li deklaris al sia estraro, ke li rifuzas kristanigi indianojn.

— Mia kristana devo estas helpo al ĉiuj homoj, — diris li, — sendepende de tio, al kiu konfesio ili apartenas. Mi ĉion ĝisfunde pripensis. Laŭ via ordono mi restos en dezerto kune kun indianoj, sed mi ne daŭrigos mian mision. Mi simple helpos al ili iel ajn. Ĝis nun navaho-anoj venigis neniun blankulon en sian tribon. Se mi sukcesos pri tio, tiam ni meditos pri kristanigo.

Eklezia estraro difinis liajn deklarojn kiel tre radikalaj.

— Vi devas agadi samkiel ceteraj misiistoj, — diris oni al li.

Sed li rifuzis.

Post tio, lin oni maldungis. Kaj la strangulo restis kune kun siaj danĝeraj ideoj, edzino kaj sen mono.

Li revenis la dezerton kun forta deziro resti tie por ĉiam. Tio estis antaŭ dek ok jaroj. Li ekloĝis en indiana nomadejo kaj ekvivis kiel ordinara indiano. Li ne havis monon. Li okupiĝis pri brutbredado kaj ĉasado. Trapasis jaroj. Indianoj kutimiĝis al la stranga gaja kaj kuraĝa viro kun okulvitroj. Iufoje li vizitis urbeton kaj ion abonis al indiaj infanoj, admonis indianojn kuraci ĉe kuracistoj kaj ne aligi etulojn al tabuloj. Li perfekte ekposedis la indian lingvon kaj tre ekamis la popolon. Tamen li neniel sukcesis propagandi kristanismon. Li rezonis, ke tion li efektivigos iom poste. Tamen post iom da tempo, li tute ĉesigis tiun rezonadon pri kristanismo. Li komprenis, ke jam pasis plej granda kaj, verŝajne, plej bona parto de lia vivo kaj pasis ĝi fruktodone. Li estis feliĉa.