Выбрать главу

— Mi volis kristanigi indianojn, — diris al ni la viro en ruĝa ĉemizo, ĉirkaŭigita per revolvera kartoĉingo, — sed rezultiĝis malo: ili indianigis min. Jes! Nun mi mem estas plej ordinara indiano. Ĉu vi volas, ke mi skalpu vin?

Kaj li, laŭte ridegante, kvazaŭ skalpis s-ron Adams. Poste li eksidis kaj aldonis:

— Mi konas neniujn pli honestajn kaj noblajn homojn, kiel indianoj. Ili lernigis al mi ami la sunon, la lunon, dezerton, kaj, ĝenerale, kompreni la naturon. Mi nun ne povas imagi, kiel mi antaŭe vivis malproksime de indianoj.

— Sinjoro! — subite ekkriis Adams. — Vi estas nobla homo!

Li elpoŝigis naztukon kaj sekigis okulojn, ne demetante okulvitrojn. Sekvonttage ni ellitiĝis je la sesa. Jam mateniĝis, sed ankoraŭ la suno ne leviĝis. Estis malvarme, samkiel tiutempe okazas kutime en Moskvo. Ni tremis en siaj someraj paltoj. Sablon kovris prujno. La dezerto ŝajnis krepuska kaj ne tiel bela, kiel hieraŭ. Ni ĝiskuris al la ponto kaj rigardis riveron Malgrandan Koloradon (Little Colorado). Sub ni vidiĝis roko, simila al templo, kiun ĉirkaŭigis terasoj. Ĝi ankaŭ aspektis ne tiel bele, kiel hieraŭ. Dume ni estis kurantaj reen kaj varmiĝantaj, la suno leviĝis kaj tuj lumigis kaj beligis la dezerton. Post duonhoro ni demetis paltojn kaj ankoraŭ post duonhoro iĝis eĉ varmege.

Antaŭ nia forveturo al Bouldera digo (Boulder dam), kiu distancis tricent mejlojn, ni haltis ĉe gazolina stacio. Tie ni ekvidis la misiiston en ruĝa ĉemizo. Li laboris anstataŭ la vakero, okupiĝinta pri mastrumado. Li kaj s-ro Adams denove komencis bateti unu la alian laŭ dorsoj.

— Mi estas bolŝeviko (I am a bolshevik)! — ekkriis la eksa misiisto dum adiaŭo, indikante permane sian ruĝan ĉemizon kaj laŭte ridegante. — Adiaŭ (good bye)!

— Adiaŭ, sinjoro! — replikis Adams.

Ŝoseo oblikve leviĝis. Ni rigardis posten kaj delonge observis la etan ranĉon, la gazolinan stacion kaj ruĝan ĉemizon de la misiisto-indiano.

Lastan fojon ni rigardis la dezerton de navaho, kaj remiris tion, ke meze de Usono, inter Nov-Jorko kaj Losanĝelo, inter Ĉikago kaj Nova-Orleano, ĉirkaŭigitaj de ĉiuj flankoj per elektrostacioj, naftaj arganoj, fervojoj, milionoj da aŭtoj, miloj da bankoj, borsoj kaj preĝejoj, surdigataj per tondroj de ĵazbandoj, kinofilmoj kaj gangsteraj mitraloj, — sukcesis indianoj plene konservi sian vivmanieron.

La dudekoka ĉapitro. Juna baptisto

Leviĝado inter flavaj rokoj daŭriĝis horon kaj duonon. Jam delonge malaperis la malgranda ranĉo de l' vakero, la gazolina stacio kaj la ponto trans la rivero Malgranda Kolorado (Little Colorado), sed dezerto de navaho ankoraŭ vidiĝis poste kaj sube, la lasta azilo de pursangaj, centprocentaj amerikanoj, kies plej grava malfeliĉo estas tio, ke ili estas ruĝhaŭtuloj, nekapablaj komerci, sed kapablaj pentri kaj danci militajn, sendanĝerajn dancojn.

Post du-tri ĝiroj la dezerto ankaŭ malaperis. Subite ni trafis mirindan ripozlokon, similan al samaj situantaj en Tirolo, en Svisio aŭ en Kaŭkazo. Ni estis kvazaŭ interplanedaj vojaĝantoj, revenintaj el Marso al Tero, en ĝian plej belan areon — en virgan arbaron Kanab. Survoje kuŝis pura lanuga neĝo. De ambaŭ flankoj kreskis altaj rektaj pinoj. Brilis la decembra suno.

En Usono iufoje okazas tiuj metamorfozoj.

Mirinda vidaĵo baldaŭ finiĝis. La ŝoseo komencis malleviĝi, kaj ni trafis ŝtaton Utahon, kion sciigis malgranda afiŝo. Ĉi tie denove disvastiĝis dezerto, sed pli varma. Ni traveturis etan loĝlokon. Ĉirkaŭ domoj kreskis arboj kaj troviĝis kelkaj benzinaj stacioj. Preteriris du blankulinoj. Unu veturigis en ĉareto bebon, ordinaran bebon, kies gepatroj konas radion, mekanikan bilardon kaj vitaminojn. Ĝi jam ne estas indiido, alligita al tabuleto.

Ĉu vi konas, ĝentlemanoj, tion, ke en la ŝtato Utaho loĝas mormonoj? — demandis s-ro Adams.

Ni ekĝemis pri tio, ke ne vizitis urbon de Sala lago (Salt Lake City) kaj forlasos Usonon, nevidinte mormonojn.

— Ne, sinjoroj, ne ĝemu pri tio, ĉar el urbo de Sala lago ni ne povus atingi Kalifornion, pro glaciiĝintaj transirejoj. Rememoru Rok-montaron, mi petas.

— Veturpetanto (hitchhiker)! — ekkriis subite s-rino Adams.

Ni ekvidis viron starantan kun valizeto ĉe la vojo.

– Ĉu ni veturigu lin? — demandis s-ro Adams.

Ni pli atente enrigardis la viron. Li aspektis kiel dudekjara kaj sur li estis vestita helflava diktola mantelo.

– Ĉu, supozeble, li estas mormono? — diris Adams.

Ĉi-supozo decidis la aferon kaj ni lin venigis la limuzinon.

La veturpetanto, bedaŭrinde, estis ne mormono, sed ordinara, tre kredema baptisto.

Li demetis sian mantelon kaj restis en griza jako kaj laborista velura pantalono. Sur lia brunhaŭta vizaĝo estis aknoj kaj nelongaj nigraj vangharoj. Lia biografio estis tute ordinara, sama kiel de multaj usonaj junuloj. Filo de neriĉa farmulo el Nebrasko, li finis mezan lernejon (high school) kaj serĉis laboron en Arizono por lukri kaj ŝpari monon por plua studado en kolegio. Nuntempe li pretas okupiĝi pri io ajn. Li estas lertulo kaj ŝatas labori. Se li ne trovos laboron en Kalifornio, tiam li revenos al patro kaj vintre laboros en farmobieno. Ankaŭ li ĉasos sovaĝajn katojn kaj kojotojn.

Samkiel aliaj junuloj, la veturpetanto estis tute nescivolema kaj nenion demandis. Tamen li volonte rakontis pri si mem kaj respondis niajn demandojn.

Kiam oni demandis lin pri Moskvo, li respondis jene:

— Tie oni realigas la kvinjaran planon. Tie ĉiuj laboras kaj ricevas pro tio manĝojn trifoje dum tago.

— Nu, bone, sinjoro, — diris Adams, — supozu ni, ke tio estas realo. Kaj kion vi ankoraŭ aŭdis?

— Mi aŭdis, ke la unua kvinjara plano prosperis kaj do nun oni preparas la duan. Tie ĉiuj havas laboron kaj helpas unu la alian. Tamen baldaŭ komenciĝos milito, post kies fino la teron dufojon revenos Mesio. Kaj rusoj pereos, ĉar ili estas sendiuloj. Sen kredo en Dio neniu saviĝos kontraŭ turmentoj de infero. Tion deklaras Biblio.

— Kaj kiu diris al vi pri la baldaŭa dua alveno?

— Nia pastoro.

— Kaj kiel baldaŭ?

— Tre baldaŭ, — tute serioze respondis la juna baptisto, — post du-tri jaroj.

— Tre bone, sinjoro! — ekkriis Adams. — Supozu ni, ke tio estas vero. Vi ĵus diris, ke rusoj helpas unu la alian kaj ĉiuj laboras. Sekve, ili estas bonaj homoj. Ĉu?

— Jes, — respondis la baptisto post ioma medito.

— Bonege, sinjoro! Ili ekspluatas neniun kaj amas unu la alian. Laŭ via koncepto, ili aperigis dian regnon surtere. Sed ili ne kredas en Dio. Kion fari? Nu, nu, sinjoro! Respondu, mi petas!

— Se ili estas sendiuloj, ili ne trafos paradizon, — diris la baptisto firmvoĉe, — ili pereos.

— Sed ja ili estas bonaj homoj. Tion vi mem diris.

— Ne gravas. Jes, ili faras bonajn aferojn. Tion ankaŭ parolis nia pastoro, kaj li estas justa viro. Tamen Biblio deklaras, ke ne sufiĉas nur bonaj aferoj, necesas ankaŭ kredo. Sekve ili pereos.

— Ne, serioze, sinjoro, — persistis s-ro Adams, — vi ja estas junulo kaj finis mezan lernejon. Pro kio Kristo dufojon revenonta la teron, punos cent sepdek milionojn da rusoj, kiuj atingis tion, ke en Rusio ne ekzistas malsatuloj kaj senlaboruloj, ĉiuj estas sataj kaj feliĉaj? Jes, jes, sinjoro! Vi tion pripensu! Cent sepdek milionoj laborantaj, honestaj kaj bonaj homoj. Ĉu Dio estos tiom kruela kaj ne enlasos ilin la paradizon?

La veturpetanto profundiĝis en pensadon. Li evidente kompatis bonajn rusojn. Li longe hezitis antaŭ respondo.