Выбрать главу
Grigorio
Boriso!… Ĉio antaŭ vi tremadas! Neniu memorigi vin kuraĝas Pri sorto de infano malfeliĉa; Kaj en malluma ĉambro jen ermito Teruran tie ĉi raporton skribas… Kaj tiel de terura juĝo Dia, Vi ankaŭ juĝon mondan ne evitos!…

Ĉambroj de patriarko

PATRIARKO kaj Abato de ĜUDOVA MONAĤEJO.

Patriarko

Kaj li forkuris, patro abato?

Abato

Forkuris, sankta patro,—jen jam pasis tria tago.

Patriarko

Petolulo malbenita! El kia gento li devenas?

Abato

El gento de Otrepiev’oj, de nobelidoj; en frua juneco li fariĝis monaĥo,—oni ne scias kie, loĝis en Suzdal, en Jefima monaĥejo; de tie li foriris, estadis en diversaj monaĥejoj,—fine li venis al mia Ĉudova frataro; mi, vidante, ke li estas ankoraŭ juna kaj senprudenta, donis lin sub estradon de patro Pimeno, maljunulo kvieta kaj humila. Li estis scianta legi kaj skribi, li legadis niajn kronikojn, verkadis kanonojn por sanktuloj,—sed, videble, tiu ĉi sciado ne de Dio estis al li donita…

Patriarko

Ho, tiuj ĉi sciuloj! Kian sensencaĵon li elpensis! «Mi estos reĝo en Moskvo!» Ho, vazo diabla!… Sed pri tio ĉi oni ne devas eĉ raporti al reĝo; pro kio tumulti patron-regnestron? Sufiĉe estos anonci pri lia forkuro al sekretario Smirnov, aŭ al Sekretario Jefimiev… Kia herezo! «Mi estos reĝo en Moskvo!» Oni devas kapti, kapti servanton diablan, kaj forsendi lin Solovkan monaĥejon por eterna pentado.—Tio ĉi ja herezo estas, patro abato?

Abato

Herezo, sankta patro, ĝusta herezo!…

Reĝa palaco

Du Korteguloj.

Unua
Regnestro kie?
Dua
                En dormejo sia. Kun ia li sorĉisto sin enŝlosis.
Unua
Jen kia estas lia okupado! Sorĉistoj, magiistoj, sorĉistinoj! Divenas ĉiam, kvazaŭ fianĉino. Mi volus scii, kion li divenas?
Dua
Jen iras li. Ĉu volas vi demandi?
Unua
Malluma li…

(ili foriras.)

Reĝo (eniras)
                Atingis mi potencon… Jam sesan jaron reĝas mi trankvile, Feliĉon do ne havas!… Ĉu ne tiel Ni en juneco enamiĝas, volas Plezurojn amajn, sed nur kvietigis Malsaton koran ni per posedado,— Malvarmiĝinte jam, ni turmentiĝas!… Al mi sorĉistoj vane promesadas Longegajn tagojn de potenc’ trankvila,— Nek vivo, nek potenco min gajigas: Mi antaŭsentas tondron kaj malĝojon. Feliĉ’ forestas. Pensis mi popolon En kontentec’, en gloro kvietigi, Kaj per boneco ĝian amon trovi,— Sed vanan provon baldaŭ mi forlasis: Potenco viva por popol’ ne estas Agrabla,—ĝi mortintojn sole amas.— Malsaĝaj estas ni, se kri’ popola, Aŭ forta plor’ tumultas nian koron.— Malsaton sendis Di’ sur nian teron; Popolo en suferoj pereadis; Por ili tuj malfermis mi grenejojn; Mi oron ŝutis; mi laborojn trovis— Kaj ili furioze min mallaŭdis! Bruleg’ iliajn domojn neniigis; Por ili mi konstruis novajn domojn— Kaj ili min riproĉis je brulego! Jen estas juĝo, amo de popolo! En familio serĉis mi konsolon, Filinon mi ekvolis edzinigi; Fianĉon morto, kvazaŭ vent’, forportis— Kaj jen subite ruza famo faras Min kulpa je filina vidvineco, Min mem, min mem, min, patron malfeliĉan!… Se iu mortas,—mortigint’ mi estas: Mi rapidigis morton Teodoran, Venenis ankaŭ mi fratin’-reĝinon, Humilan monaĥinon… mi eterne! Mi sentas: nin nenio iam povas En mondaj malĝojegoj kvietigi; Nenio… Eble, sola konscienco,— Jes, sola ĝi, sendube, ektriumfos Je malboneco kaj je kalumnio; Sed se en ĝi makulo kvankam unu, Nur unu, eĉ okaze, eltroviĝas, Mizero estas: kvazaŭ per ulcero Anim’ forbrulos, koro veneniĝos, Riproĉo, kvazaŭ per martelo, frapas En kap’, kaj naŭzo ĉiam, kaj kapturno, Kaj punktoj estas sangaj en okuloj… Forkuri vi deziras, sed… Terure! Terure!… Plej mizera estas tiu, En kiu konscienc’ ne pura estas!…

Drinkejo sur Litva limo

MISAILO kaj VARLAAMO, vagistoj—kvazaŭ monaĥoj; GRIGORIO OTREPIEV en ordinara vesto; MASTRINO.

Mastrino

Per kio do mi vin regalos, honoraj maljunuloj?

Varlaamo

Per tio, kion Dio donis, mastrineto.—Ĉu vi ne havas brandon?

Mastrino

Kial do ne, pastroj miaj! Mi tuj alportos.

(Ŝi eliras.)

Misailo

Pro kio do vi eksopiris, kolego? Jen estas limo Litva, kiun vi tiel volis atingi.

Grigorio

Ĝis kiam mi ne estos en Litvo, ĝis tiu tempo mi ne povas esti trankvila.

Varlaamo

Kial vi tiel ekamis Litvon? Jen ni, patro Misailo kaj mi, peka, de tiu tempo kiel ni forkuris el monaĥejo, ni pri nenio eĉ pensas: ĉu Litvo, ĉu Rusujo, ĉu fajfilo, ĉu harpo, por ni estas tute egale, estu nur brando… kaj jen ankaŭ ĝi estas!…

Misailo

Bone estas dirite, patro Varlaamo.

Mastrino (eniras)

Jen, vi havas, patroj miaj. Trinku por sano.

Misailo

Mi dankas, kara, Dio vin benu. (Ili trinkas. Varlaamo ekkantas.) Kial do vi ne kantas kaj ne trinkas?

Grigorio

Mi ne volas.

Misailo

Libero estas por liberulo…

Varlaamo

Kaj paradizo—por malsobrulo, patro Misailo! Trinku do glaseton pro mastrineto… (li trinkas.) Tamen, patro Misailo, kiam mi drinkas, tiam mi ne amas sobrajn: alia afero estas drinkado, kaj alia—fierado; se vi volas vivi kiel ni,—ni petas, se ne—for! malaperu: arlekeno ne estas kolego por pastro.

Grigorio

Sidu ĉe brando kaj pensu pri grando, patro Varlaamo!… Ĉu vi vidas, mi ankaŭ iafoje scias bone diri.

Varlaamo

Pri kio do mi devas pensi?

Misailo

Forlasu lin, patro Varlaamo.

Varlaamo

Kial do li estas tia fastulo? Li mem al ni venis, kiel kolego, oni ne scias—kiu, ne scias—de kie, sed li tiel fieras. (Li trinkas kaj kantas.)

Grigorio (al mastrino)

Kien iras tiu ĉi vojo?

Mastrino

Litvon, mia kara, al Luevaj montoj.

Grigorio

Kaj ĉu malproksime estas Luevaj montoj?

Mastrino

Ne malproksime, ĝis vespero oni povus tien aliri, se ne estus baroj reĝaj kaj gardantaj observistoj.

Grigorio