Выбрать главу

(Ksenio kun nutristino foriras.)

Nu, kion diros Semion’?
Semiono Godunov
                Hodiaŭ Al mi de Puŝkin kaj de princ’ Vasilij Servantoj venis frue kun raporto.
Reĝo
Nu!
Semiono Godunov
        Kaj servant’ de Puŝkin alraportis, Ke en maten’ hieraŭ alveturis Al ili el Krakov’ kurjer’,—kaj baldaŭ Li sen letero resendita estis.
Reĝo
Tuj kaptu lin.
Sem. Godunov
                Mi sendis persekuton.
Reĝo
Kaj Ŝujskij?
Sem. Godunov
            Jen hieraŭ li regalis Amikojn siajn: fratoj Miloslavskij, Buturlin estis, Saltikov Miĥajlo, Kaj Puŝkin, kaj ankoraŭ kelkaj homoj; Disiris ili tre malfrue. Puŝkin Kun mastro mem nur en soleco restis, Kaj longe ili interparoladis.
Reĝo
Alvoku tuje princon Ŝujskij.
Sem. Godunov
                Reĝo! Li estas tie ĉi.
Reĝo
                Al mi lin voku!

(Godunov foriras.)

Reĝo
Kun Litvo interkomuniko! Kio?!… De Puŝkin gento estas abomena, Al Ŝujskij ankaŭ mi ne tre konfidas: Li ruza kaj kuraĝa, evitema…

(Ŝujskij eniras.)

Bezonas mi kun vi interparoli. Sed, ŝajne, vi mem venis pro afero, Kaj tial mi aŭskultos vin unue.
Ŝujskij
Regnestro! devas mi al vi raporti Sciigon gravan.
Reĝo
                Mi jam vin aŭskultas.
Ŝujskij (mallaŭte montrante Teodoron)
Sed reĝo, jen…
Reĝo
                Reĝido povas scii Pri tio, kion scias Ŝujskij. Diru.
Ŝujskij
El Kiev’ sciigo venis…
Reĝo
                        Tiu, kiun Kurjer’ al Puŝkin mem alveturigis?
Ŝujskij
(Li ĉion scias!…) Pensis mi, regnestro, Ke vi ne scias tiun ĉi sekreton.
Reĝo
Nenio, princo; volas mi kombini Sciigojn,—ĉar alie ne ekscios Ni veron.
Ŝujskij
            Mi nur tion bone scias, Ke en Krakov’, aperis uzurpulo, Kaj ke sinjoroj kaj mem reĝ’ lin amas.
Reĝo
Sed kiu estas tiu uzurpulo?
Ŝujskij
Ne scias.
Reĝo
          Sed… per kio li danĝera?
Ŝujskij
Regnestro! forta estas via regno; Per amo vi kaj per malavareco Aldonitigis korojn de subuloj; Sed mem vi scias, ke popolamaso Perfida estas, forte ribelema, Kaj ne espera, kaj superstiĉema,— Obea estas al inspir’ momenta, Al vero—surda kaj indiferenta, Ĝi nur al fabloj ĉiam konfidadas. Kuraĝo senprudenta al ĝi plaĉas; Kaj, se fripono tiu nesciata Transiros iel nian limon Litvan, Al li popolamason malsaĝegan Altiros nom’ reviva de Dimitrij.
Reĝo
Dimitrij!… Kiel? tiu ĉi infano? Dimitrij!… Ha!…—Reĝido, vi foriru.
Ŝujskij (al si mem)
Ruĝiĝis li: ventego estos!…
Teodoro
                Reĝo, Permesu, ke…
Reĝo
                Ne, mia filo, iru. (Teodoro foriras.) Dimitrij!…
Ŝujskij (al si mem)
          Li nenion tute sciis.
Reĝo
Aŭskultu, princo, ĉion tuj pretigu; De Litv’ Rusujo estu debarita Per baroj; ke neniu kreitaĵo Transiru nian limon; ke leporo Eĉ ne alkuru el Poluj’; ke korvo Ne flugu el Krakovo. Nu, rapidu!
Ŝujskij
Tuj.
Reĝo
        Haltu. Ĉu ne vere, ke sciigo Tre sprita estas? Ĉu vi iam konis Mortintojn, el ĉerkujoj elirintajn, Por demandadi reĝojn, leĝajn reĝojn, Publike, unuvoĉe elektitajn, De sankta patriarko mem kronitajn? Ridinde? ha? Sed kial vi ne ridas?
Ŝujskij
Regnestro!…
Reĝo
            Ne, aŭskultu, princ’ Vasilij: Eksciis kiam mi, ke tiun knabon… Ke tiu ĉi knabeto iel mortis, Mi sentis vin por esplorado; nun do Per kruco, kaj per Dio mi vin petas, Laŭ konscienco, vi anoncu veron: Ĉu vi ekkonis mortigitan knabon? Kaj ĉu ne estis ŝanĝo? Nu, respondu.
Ŝujskij
Sed ĵuras mi…
Reĝo
                Ne, Ŝujskij, vi ne ĵuru, Respondu: ĉu reĝido estis?
Ŝujskij
                          Jes.
Reĝo
Pripensu, princ’, favoron mi promesas, Mensogon jam pasintan mi ne punos Per malfavoro. Sed se nun vi ankaŭ Deziras ruzi vi—je kap’ de mia filo Mi ĵuras vin kruele ekzekuti. Mi tiel ekzekutos, ke Johano Eĉ mem en ĉerko de terur’ ektremos.
Ŝujskij
Ne puno,—malfavoro min timigas! Ĉu mi kuraĝos antaŭ vi malici? Kaj ĉu mi povis tiel ekerari, Ke lin mi ne ekkonis? Mi tri fojojn Vizitis en preĝejo malvivulon, Portitan tien per Ugliĉo tuta. Ĉirkaŭis lin ankoraŭ dek tri korpoj, Per man’ popola disŝiritaj,—ili Jam rimarkeble tute forputradis, Vizaĝo do reĝida estis klara, Trankvila, freŝa, kvazaŭ li nur dormis; Profunda vund’ ankoraŭ ne krustiĝis, Kaj trajtoj liaj tute ne ŝanĝiĝis.— Ho ne, regnestro, tute mi ne dubas: Dimitrij mortis.
Reĝo
                Nu, sufiĉe, iru. (Ŝujskij foriras.) Ha, ŝarĝe estas!… Pensojn mi kolektu!… Mi tentis: sango tuta al vizaĝo Sin ĵetis, poste reen ĝi defluis… Jen kial dek tri jarojn intersekve Infanon mortigitan mi sonĝadis! Jes, jes—jen kial! nun mi jam komprenas. Sed kiu estas mia kontraŭulo? Kaj kiu kontraŭ mi? Nur nomo, ombro,— Ĉu povas ombr’ de mi forŝiri kronon, De idoj miaj heredaĵon preni? Ho, malsaĝulo! kial mi ektimis? Nur blovu vi fantomon—ĝi forflugos. Jes, estas decidite: mi ne timos— Malŝati tamen mi nenion devas… Tre peza vi, ho, ĉapo Monomaĥa!

Krakovo. Domo de Viŝneveckij

UZURPULO kaj PASTRO ĈERNIKOVA.

Uzurpulo
Ne, mia patro, embaras’ forestas. Animon molan de popolo mia Mi bone scias: ĉiam sankta estos Por ĝi ekzemplo de regnestro ĝia. Por religio—ĝi indiferenta. Kaj baldaŭ—donas mi eĉ garantion— Entute religio orienta Ekamos forte Petran vikarion.