Pastro
Vin bone gardu sankta Ignatio!
Alie jam komencos vi vivadi.
Sed nun, reĝido, devas vi ĝis tiam
Intencojn viajn en anim’ kaŝadi;
Ŝajnigi sin kun plej malpia mondo
Al ni ordonas ofte sankta devo:
Aferojn viajn, vortojn—juĝas homoj,
Intencojn do nur sola Dio vidas.Uzurpulo
Amen! Kiu tie?(Eniras servanto.)
Diru: ni akceptas.
(Pordo malfermiĝas. Eniras amaso da RUSOJ kaj POLOJ.)
Kolegoj miaj! morgaŭ jam eliros
Ni el Krakovo. Mi deziras, Mniŝek,
Al vi Samboron post tri tagoj veni.
Mi scias, ke kastel’ gastama via
Briladas ĉiam per lukseco nobla
Kaj estas glora per mastrino juna.
Marinon plej belegan mi esperas
Ekvidi tie. Vi do, ho amikoj,
Rusujo, Litvo, kun kuraĝ’ levintaj
Standardojn fratajn kontraŭ malamiko
Malica ĉiam, mia malbonulo,—
De Slavoj filoj, baldaŭ mi kondukos
Por batalado kolegarojn viajn!
Sed inter vi mi vidas novajn homojn?
Gavrilo Puŝkin
Alvenis ili al favoro via
Pro glavo kaj servado.Uzurpulo
Mi tre ĝojas.
Alvenu. Kiu do, al mi vi diru,
Belulo tiu?Puŝkin
Kurbskij.Uzurpulo
Glora nomo!
Parenc’ vi estas de hero’ Kazana?Kurbskij
Mi—filo lia.Uzurpulo
Vivas li?Kurbskij
Ne, mortis…Uzurpulo
Grandega saĝo! Viro de batalo!…
De tiu tempo tamen, kiam estis
Li sub antikva Olga urb’ kun Litvoj,
Por venĝi tie siajn ofendantojn,—
Pri li silentas famo.Kurbskij
Mia patro
Pasigis reston de vivado sia
En de Batorij donacita tero.
En izoleco li trankvile vivis,
Serĉante en sciencoj nur konsolon;
Sed ne konsolis lin laboro paca:
Patrujon de juneco memorante,
Pri ĝi li ĉiam forte sopiradis.Uzurpulo
Ho, estro malfeliĉa! Kiel hele!
Tre ĝojas mi, heroo mia nobla,
Ke lia ido kun patruj’ paciĝas—
De patroj kulpojn mi ne rememoras;
Alproksimiĝu, Kurbskij… donu manon!
Tre strange! Fil’ de Kurbskij mem kondukas
Sur tronon—kiun? filon de Johano!…
Min helpas ĉio: homoj kaj mem sorto!
Kaj vi?Polo
Sobanskij mi, nobel’ libera.Uzurpulo
Mi vin salutas, id’ de libereco!
Al li trionon de salajr’ elpagu.
Sed tiuj ĉi? Sur ili mi ekkonas
Patrujan veston. Ili estas niaj.Ĥrusĉov (salutas)
Jes, nia patro-reĝ’. Ni estas viaj
Fervoraj, elpetitaj servutuloj.
El Moskvo ni de malfavor’ forkuris
Al vi, regnestr’,—pro vi ni estas pretaj
Eĉ morti,—estu niaj malvivuloj
Por vi ŝtupar’ al Moskva reĝa trono.Uzurpulo
Kuraĝu vi, senkulpaj turmentitoj—
Permesu nur al mi atingi Moskvon,
Kaj tie jam Boris elpagos ĉion.
Vi kiu?Karelo
Venis mi de Don’ libera.
Al vi min sendis niaj kuraĝuloj,
Okulojn viajn klarajn reĝajn vidi,
Al vi proponi ĉiujn niajn kapojn.Uzurpulo
Mi konas Donon: mi ne dubis vidi
Standardon Donan inter miaj vicoj.
Tre dankas ni militon nian Donan.
Ni scias, ke kozakoj nune estas
Maljuste alpremataj kaj pelataj;
Sed se nin Dio helpos ekposedi
De patro tronon, tuj, laŭ antikveco,
Favoros ni fidelan nian Donon.Poeto (alproksimiĝas, malalte salutante kaj kaptante baskon de Griŝko)
Plej granda princo kaj reĝid’ plej klara!
Uzurpulo
Vi kion volas?Poeto (donas al li paperon)
Prenu kun favoro
Mizeran frukton de fervor-laboro.Uzurpulo
Ho, kion vidas mi? Latinaj versoj!
Plej sankta estas lig’ de glav’ kun liro,—
Ĉar unu laŭr’ amike ilin ligos.
Sub norda mi ĉielo eĉ naskiĝis,
Sed kun latina muzo konatiĝis,
Kaj florojn de Parnas’ mi kore amas.
Mi kredas profetaĵojn de poetoj.
Ne vane en ilia flama brusto
Ekbolas ravo: faron, kiun gloris
Poetoj, jam antaŭe benu, Dio!
Alvenu, kara. Pro memoro mia
Alprenu. (Donas al li ringon.)
Kiam jam kun mi fariĝos
Antaŭdifin’ de sorto, kiam kronon
Prapatran mi surmetos, ree aŭdos
Mi voĉon vian kaj inspiran himnon:
«Musa gloriam coronat gloriaque musam.»
Kaj nun, amikoj, ĝis sinvido morgaŭ!Ĉiuj
Eliru!… Vivu princ’ Dimitrij, vivu!
Eterne vivu granda princo Moskva!Kastelo de vojevodo Mniŝek en Samboro
Tualetejo de Marino.
MARINO, RUZJA (ornamas ŝin). SERVANTINOJ.
Marino (antaŭ spegulo)
Ĉu baldaŭ? Vi ne povas rapidigi?Ruzja
Permesu—estas jen malfacilaĵo,—
Per kio vi vin volas ornamigi,
Per belaj perloj, aŭ per smeraldaĵo?Marino
Al mi vi donu kronon diamantan.Ruzja
Bonege! Vi memoras? vi ĝin vestis
Ankoraŭ kiam balon plej brilantan
Kortegan vi veturis? Tie estis
Vi kvazaŭ suno,—ĉiuj viroj restis
De vi en rav’, fraŭlinoj for rapidis…
Ĥotkeviĉ juna tiam vin ekvidis
Kaj sin mortpafis… Kiu proksimiĝas
Al vi nur, tiu tuj vin enamiĝas!…Marino
Ĉu baldaŭ?Ruzja
Tuj, fraŭlino kara mia.
Je vi espera forte patro via;
Ne vane vidis vin reĝido, eble;
Ne povis li eĉ kaŝi ravon sian;
Kaj tial povas vi jam koron lian
Facile venki nun kredeble.
Ĉe ni lin sole amo tenas!
Monaton tutan jam, veninte
Al ni, militon forgesinte
Kaj tronon Moskvan, li festenas
Kaj Rusojn, Litvojn kolerigas…
Al tio kio lin devigas?
Esperas mi, ke, kiam vin, fraŭlino,
Dimitrij faros Moskvan jam reĝinon,
Vi ne forlasos vian servantinon?Marino
Ĉu pensas vi, ke estos mi reĝino?Ruzja
Sed kiu? La plej bela vi ja estas,
Je vi egalaj per belec’ forestas!
De Mniŝek gento cedis al nenia;
Vi estas bela super laŭdo ĉia…
Feliĉa estos tiu, kiun vi ekamos,
Al kiu via bona kor’ per amo flamos—
Se eĉ li estus reĝo nia
Aŭ eĉ de francaj reĝoj ido…
Ne sole tiu ĉi reĝido
Mizera, nesciata ia!Marino
Reĝidon tuta mond’ lin opinias.Ruzja
Sed ja pasintan vintron li estadis
Ĉe Viŝneveckij, kaj al li servadis.