Marino
Li kaŝis sin.Ruzja
Nu, tion ĉi mi scias.
Sed ĉu jam estas vi sciinta,
Pri li popolo kion diras?
Ke estas li el Moskvo forkurinta
Fripono, kiu nur pro krimo iras.Marino
Ho, kia sensencaĵo!Ruzja
Tute vere!
Je tio ĉi ne kredas mi, fraŭlino;
Sed danka devas esti li sen fino,
Ke lin el multaj amas vi sincere…Servantino (enkuras)
Alvenis gastoj!Marino
Kiel, kara mia,
Vi tiel babilema estas
Kaj kiel longe vi min vestas!Ruzja
Tuj, tuj!… (servantinoj kuradas kaj rekuradas).Marino (al si mem)
Ekscios mi pri sort’ pasinta lia…Vico da lumigitaj ĉambroj. Muziko
VIŜNEVECKIJ kaj MNIŜEK
Mniŝek
Kun mia nur Marino li parolas,
Pri unu nur Marino ankaŭ pensas…
Afero al edziĝo proksimiĝas;
Ĉu pensis vi—konfesu, Viŝneveckij,
Ke iam ŝi, Marin’—reĝino estos?Viŝneveckij
Mirinde estas!… Sed ĉu pensis Mniŝek,
Servanto mia prenos tronon Moskvan?Mniŝek
Sed kia ja Marino mia estas?
Al ŝi mi sole diris: nu, rigardu!
Reĝidon ne forlasu!… kaj subite
Finiĝis ĉio, li—en ŝiaj retoj!(Muziko ludas polkon, Uzurpulo kun Marino iras en unua paro.)
Marino (al Uzurpulo)
Jes, morgaŭ, jes en dekunua horo,
Aleo de tilioj, ĉe fontano…(Ili foriras. Dua paro.)
Sinjoro
Sed kion trovis en Marin’ Dimitrij?Sinjorino
Ŝi estas belulino.Sinjoro
Ŝtona nimfo:
Okuloj, buŝo—sen ridet’ sen vivo…(Nova paro.)
Sinjorino
Ne bela estas li, sed tre agrabla;
En li vidata estas reĝa sango.(Nova paro.)
Sinjorino
Eliro kiam?Sinjoro
Kiam li ordonos.
Ni pretaj estas; sed kun li Marino
Videble, longe nin en kapto tenos.Sinjorino
Agrabla estas kapto.Sinjoro
Jes, se ankaŭ…(Ili foriras; ĉambroj fariĝas malplenaj.)
Mniŝek
Ni, maljunuloj, nune jam ne dancas,
Muziko nin jam tute ne alvokas,
Manetojn ni ne premas kaj ne kisas…
Mi tamen ne forgesis petolaĵojn!…
Nun jam ne tio, kio estis iam!
Junar’ ne tiel estas jam kuraĝa,
Beleco ankaŭ jam ne tiel ĝoja;
Konfesu: ĉio jam malgaja estas.
Forlasu ilin; iru ni, kolego,
Ordonu ni malŝtopi boteleton
Da vin’ hungara ĉirkaŭherbigitan,
En anguleto ni duope trinku
Plej densan bonodoran fluidaĵon,
Kaj poste paroladu ni pri io.
Nu, iru, frato.Viŝneveckij
Kaj afero iros.Nokto, Ĝardeno, Fontano
Uzurpulo (eniras)
Kaj jen fontan’; ŝi tien ĉi alvenos.
Naskiĝis, ŝajne, mi ne tre timema,
Mi antaŭ mi proksime vidis morton:
Animo antaŭ morto ne tremadis.
Al mi minacis eĉ mallibereco,
Min oni persekutis—mi ne timis
Kaj per arogantec’ libera restis.
Sed kio nun animon mian premas?
Pro kio nun mi tiel forte tremas?
Ĉu estas tio ĉi pasia tremo?
Ne, tio estas timo. Tutan tagon
Atendis mi sinvidon kun Marino,
Pripensis tion, kion mi eldiros,
Ensorĉos kiel mi fieran saĝon,
Kaj kiel nomos ŝin reĝinon Moskvan;
Sed venis hor’,—nenion mi memoras,
Ne trovas mi parolojn ellernitajn;
Imagon mian tute am’ konfuzas…
Sed io jen ekbrilis… jen brueto…
Ne, tio—lumo de malica luno,
Ventet’ ekbruis tie ĉi…Marino (eniras)
Reĝido!Uzurpulo
Ŝi!… Tuta sang’ en vejnoj malvarmiĝis.Marino
Dimitrij! vi?Uzurpulo
Ho, sorĉa, dolĉa voĉo!
(Iras al ŝi.) Ĉu estas vi? Ĉu vin mi, fine, vidas
Kun mi sub nokta ombro en soleco?
Ho, kiel malrapide iris tago
Kaj malrapide suno estingiĝis!
Kaj kiel longe vin mi atendadis!Marino
Forkuras horoj, mi ne havas tempon—
Mi tie ĉi kun vi kunveni volis
Ne por aŭskulti delikatajn vortojn
De amo. Vortoj estas malnecesaj.
Mi kredas, ke vi amas; sed aŭskultu:
Decidis mi kun via sorto brua
Kunigi mian sorton; sekve povas
De vi, Dimitrij, mi postuli solan:
Postulas mi, ke vi al mi malkovru
Esperojn ĉiujn de animo via,
Intencojn ĉiujn kaj eĉ ĉiujn timojn;
Ke mi kun vi kuraĝe povu kune
Eniri vivon—kaj ne kiel blinda
Sklavino de deziroj ĉiuj edzaj,
Silenta kromvirino sole via,
Sed kiel via inda leĝ-edzino
Kaj helpantino de regnestro Moskva.Uzurpulo
Almenaŭ nun permesu, ke forgesu
Mi tute zorgojn kaj tumultojn miajn!
Forgesu mem, ke antaŭ vi vi vidas
Reĝidon. Ho, Marino, nun vi vidu
En mi de vi amanton elektitan,
Feliĉan eĉ de sola vido via.
Aŭskultu kore vi petegojn amajn!
Permesu koron vi plifaciligi!Marino
Ne estas tempo, princ’; vi malrapidas,
Kaj amo de kolegoj viaj ĉiuj
Jam malvarmiĝas; kaj jam nun danĝeroj,
Laboroj viaj multe pligrandiĝas;
Jam min atingis malagrabla famo,
Kaj nova jam novaĵ’ novaĵon ŝanĝas;
Kaj Godunov rapide pretiĝadas…Uzurpulo
Ĉu estas en potenco Godunova
Feliĉo sola mia, via amo?
Ne, ne! Rigardas nun indiferente
Mi tronon lian kaj potencon reĝan.
Sed via am’… sen ĝi por kio estas
Kaj mia viv’, kaj gloro, kaj potenco?
Vi en dezerto eĉ, en terdometo
Por mi anstataŭigos reĝan kronon.
Jes, amo via…Marino
Hontu! Ne forgesu
Plej altan kaj plej sanktan vi difinon:
Ja via rang’ pli kara devas esti
Por vi, ol ĉiuj ĝojoj, ravoj vivaj,—
Ĉar kun nenio povas ĝi egali.
Vi devas scii, ke ne al junulo,
Ravita tute per beleco mia,
Mi kun soleno donas manon mian,
Sed nur al heredist’ de Moskva trono,
Nur al reĝido, kiun sorto savis.Uzurpulo
Marino bela, vi min ne turmentu,
Ne diru, ke ne min, sed mian rangon
Elektis vi. Marino, vi ne scias,
Ke vi al mi per tio koron pikas.
Ĉu vere, se… ho, dubo plej terura!
Eldiru: se al mi ne reĝan naskon
Antaŭdifinus mia blinda sorto,
Se mi ne estus filo de Johano,
Ne tiu ĉi infano forgesita,—
Ĉu tiam… tiam vi min ankaŭ amus?