Marino
Dimitrij, vi ali’ ne povas esti;
Alian mi ne amus.Uzurpulo
Ne! sufiĉe—
Ne volas mi dividi kun mortinto
Al li apartenantan amantinon;
Sufiĉe sin ŝajnigi! mi eldiros
Jam tutan veron; sciu, ke Dimitrij
Pereis, mortis—kaj ne reviviĝos;
Ĉu volas scii vi, mi kiu estas?
Al vi mi diros: estas mi monaĥo;
Ekenuinte de mallibereco,
Mi sub kapuĉo mia grandan planon
Pripensis; mi al mondo mirindaĵon
Preparis, kaj el monaĥej’ forkuris
Mi al kozakoj bruaj kaj kuraĝaj;
Ellernis rajdi mi kaj glavon uzi,
Al vi mi venis, nomis min «Dimitrij»
Kaj polojn mi sencerbajn tute trompis.
Nu, kion diros, vi, Marin’ fiera?
Ĉu vi kontentas per konfeso mia?
Silentas vi?Marino
Ho, honto, ho, malĝojo! (Silento.)Uzurpulo (mallaŭte)
Ho, kien do entiris min ĉagreno!
Feliĉon, malfacile konstruitan,
Mi por eterne, eble, pereigis.
Mi estas malsaĝul’! (Laŭte.) Mi vidas, vidas;
Vi forte hontas je ne princa amo;
Eldiru do al mi fatalan vorton,
En via man’ vi havas mian sorton;
Atendas mi. (Stariĝas sur genuojn.)Marino
Vin levu, uzurpulo!
Ĉu pensas vi en mi, per genuflekso,
En konfidema kvazaŭ knabineto,
Vantegan mian koron favorigi?
Eraris vi: mi ĉe piedoj miaj
Eĉ grafojn noblajn, kavalirojn vidis;
Sed ilin malvarmege mi forĵetis,—
Kaj ne por vi, monaĥo forkurinta…Uzurpulo (sin levas)
Ne malestimu junan uzurpulon;
En li sin kaŝas, eble, grandaj ecoj,
Je Moskva reĝa trono tute indaj
Kaj indaj je plej kara mano via…Marino
Je maŝo indaj, ho arogantulo!Uzurpulo
Mi estas kulpa: dank’ al fiereco
Mi Dion trompis, trompis ankaŭ reĝojn,—
Mensogis mi; sed vi min ekzekuti
Ne povas; antaŭ vi mi estas prava.
Ne, mi ne povis trompi vin, Marino.
Por mi vi estis sola nur sanktaĵo,
Kun ĝi ŝajnigi min mi ne kuraĝis:
Nur amo, amo nur ĵaluza, blinda,
Nur sola amo mia min devigis
Eldiri…Marino
Ho, per kio vi vin laŭdas!
Konfeson vian ĉu postulis iu?
Se vi, vagist’ sennoma, nesciata,
Mirinde du popolojn jam blindigis,—
Almenaŭ nun vi nepre devas esti
Je via sukcesego tute inda
Kaj kuraĝegan trompon garantii
Nun per sekret’ profunda kaj eterna.
Nu, diru, ĉu mi povas min aldoni
Al vi kaj, forgesinte mian genton
Kaj honton virgan, mian bonan sorton
Kunigi kun mizera via sorto,
Se mem vi ĉiam tiel flirtanime
Kaj simple malhonoron vian montras?
Vi nur pro amo ĉion elbabilis!
Mi miras, kial antaŭ mia patro
Vi ne malkovris sin pro amikeco,
Aŭ ankaŭ antaŭ nia reĝ’ pro ĝojo,
Aŭ antaŭ eĉ sinjoro Viŝneveckij
Pro fervorego de fidela sklavo.Uzurpulo
Al vi mi ĵuras, ke el koro mia
Nur vi konfeson povis elturmenti;
Mi ĵuras, ke neniam kaj nenie,
Nek en festeno ĉe pokal’ da vino,
Nek en amika kora parolado,
Nek sub tranĉilo, nek en turmentado—
Sekreton tiun ĉi mi elbabilos.Marino
Al mi vi ĵuras, kaj mi devas kredi.
Mi kredas! Sed, ĉu povas mi ekscii,
Per kio ĵuras vi? Per nom’ de Dio,
Vi, pia kvazaŭfil’ de jezuitoj?
Aŭ per honor’, kiel heroo nobla?
Aŭ, eble, kiel vera reĝa filo,
Per sola reĝa vort’? Ĉu tiel? Diru.Uzurpulo (fiere)
Min ombro de Minaca reĝ’ filigis,
«Dimitrij» min el ĉerk’ malluma nomis,
Kaj ĉirkaŭ mi popolojn ekondigis,—
Kaj por ofer’ al mi Borison donis.
Reĝido—mi. Sufiĉe! Mi nun hontas,
Ke antaŭ vi, fierulino pola,
Mi malaltiĝis. Fino! Nun adiaŭ!
Milita ludo, miaj grandaj zorgoj
Sopiron aman, eble, silentigos.
Ho, kiel vin komencos mi malami,
Forpasos kiam malhonora amo!
Mi iros nun,—aŭ krono, aŭ pereo
Atendas en Rusujo mian kapon;
Ĉu en batalo mi honore mortos,
Aŭ kiel eĉ krimul’ sur ŝtipo placa,—
Ne estos vi jam mia amikino;
Kun mi vi mian sorton ne dividos;
Sed iam, eble, forte vi bedaŭros
Pri tiu sorto, kiun vi forĵetis.Marino
Sed se mi ĝustatempe vian trompon
Elmontros klare antaŭ ĉiuj homoj?Uzurpulo
Vi, eble, pensas, ke mi vin timegas!
Ke oni kredos al knabino pola
Pli multe, ol al mi, reĝido rusa?
Sed sciu: reĝo, papo kaj sinjoroj
Ne pensas eĉ pri ver’ de vortoj miaj.
Dimitrij mi, aŭ ne—egale estas,
Mi estas nur preteksto de milito.
Nur tion ĉi bezonas ili; vin do,
Ribelistin’, silenti ili igos.
Adiaŭ.Marino
Ho, reĝido, haltu. Fine
Mi aŭdas jam parolon de grandaĝo.
Kun vi ĝi, princo, tute min pacigas.
Atencon senprudentan mi forgesas,
Reĝidon ree vidas. Sed aŭskultu:
Jam tempo, tempo estas! Ne prokrastu,
Konduku regimentojn vi al Moskvo;
Posedu Kremlon, ankaŭ tronon Moskvan—
Kaj poste jam al mi svatiston sendu;
Sed, aŭdas Dio, dum piedo via
Ankoraŭ ne ekpaŝos tronajn ŝtupojn,
Dum ne deĵetos vi de tron’ Borison,
Pri via am’ mi tute ne aŭskultos. (Foriras.)Uzurpulo
Plivolas mi kun Godunov batali,
Aŭ ruzi kun kortega jezuito,
Ol kun virin’. Diablo ilin prenu!
Konfuzas, elkurbiĝas ŝi, kaj rampas,
El manoj lerte glitas, muĝas, pikas…
Serpento estas!… Mi ne vane tremis.
Ŝi nun apenaŭ min ne pereigis.
Sed mi decidis: morgaŭ ni eliros.Limo Litva
(16 Oktobro 1604)
Princo KURBSKIJ kaj UZURPULO, ambaŭ estas rajde. Regimentoj proksimiĝas al limo.
Kurbskij. (Alveturinte unue.)
Jen estas ĝi, jen estas rusa limo!
Rusujo sankta! mi jam estas via!
Kun malestim’ mi polvon alilandan
Forskuas; kun avid’ aeron novan
Enspiras mi: por mi ĝi estas hejma;
Ho, patro mia! nun animo via
Konsolis tute sin, kaj jam en ĉerko
Ekĝojos viaj malfeliĉaj ostoj!
Hered’ ekbrilis ree nia grava,
Plej glora glav’—de Moskvaj reĝoj servo!
Nun en festeno brua ekdiboĉos
Ĝi pro espero-reĝo, patro nia!…Uzurpulo. (Li veturas malrapide kun mallevita kapo.)
Feliĉa estas li! animo pura
En li de ĝojo, gloro ekpetolis!
Heroo mia, ho mi vin envias!
Heroo, en ekzilo edukita,
Ofendojn patrajn tute forgesinte,
Liberiginte lian kulpon tutan,
Vi prepariĝas pro Johana filo
Nun verŝi vian sangon,—leĝan reĝon
Redoni al patrujo… Estas vero,
En vi anim’ de ĝojo devas flami.Kurbskij
Ĉu vi ne ĝojas en animo via?
Rusujo estas via jam, reĝido.
En ĝi jam vin atendas ĉiuj koroj,
Kaj via Moskvo, via Kreml’ kaj regno.