Uzurpulo
Ho! Kurbskij! Rusa sango elverŝiĝos!
Batalas vi pro reĝ’, vi estas puraj.
Sed mi kondukas kontraŭ fratoj; Litvon
Mi sur Rusujon vokis; mi en Moskvon
Al malamikoj bonan vojon montras!
Sed ne sur min ekfalu mia peko,
Sed nur sur vin, Boris—reĝmortiginto!
Antaŭen!…Kurbskij
Jes antaŭen! kaj pereo
Al Godunov, al mortigint’ de reĝo!(Ili rapide veturas. Regimentoj transiras limon.)
Reĝa magistrato
REĜO, PATRIARKO kaj Bojaroj.
Reĝo
Ĉu ebla ĝi? Monaĥo forkurinta
Al ni kondukas krimajn kolegarojn,
Al ni kuraĝas eĉ minaci! Tempo
Jam estas humiligi malsaĝulon!
Veturu vi, Trubeckij kaj Basmanov;
Bezonas helpon niaj vojevodoj.
De ribelisto ĉirkaŭita estas
Ĉernigov. Savu urbon.Basmanov
Mia reĝo!
De nun apenaŭ pasos tri monatoj—
Kaj eksilentos fam’ pri uzurpulo;
Ni Moskvon baldaŭ lin alveturigos
En fera kaĝo, kvazaŭ beston. Ĵuras
Per Dio mi. (Li kun Trubeckij foriras.)Reĝo
Al mi regnestro Sveda
Per senditaro ligon proponadis;
Sed ne bezonas ni malpropran helpon—
Sufiĉe ni da propraj homoj havas,
Por forrebati perfidistojn litvajn.
Rifuzis mi.
Ŝĉelkalov! tuj dissendu
Ordonojn vi al ĉiuj vojevodoj,
Ke ili tuj sidiĝu sur ĉevalojn
Kaj ke por servo siajn homojn sendu;
En monaĥejoj ankaŭ vi elektu
Servantojn kelkajn. En pasintaj jaroj,
Mizero kiam al patruj’ minacis,
Monaĥoj mem por batalado iris;
Sed nun tumulti ilin ni ne volas—
Por ni preĝadu ili: tia estas
Ordono kaj aljuĝo de bojaroj.
Kaj nun dissolvu ni demandon gravan:
Vi scias, ke malbona uzurpulo
Dismetis ĉie plej malican famon;
De li leteroj ĉie dissenditaj
Produktis dubon kaj tumulton grandan:
Sur placoj vagas murmuret’ ribela,
Kaj saĝoj bolas… oni devas ilin
Malmute malvarmigi; mi tre volus
Al ekzekutoj multaj antaŭveni,—
Sed kiel kaj per kio? nun decidu.
Vi, sankta patro, vian penson diru.Patriarko
Benita estu Dio, inspirinta
Favoron kaj kvietan paciencon
Al via koro, ho, regnestro granda;
Ne volas vi pereon de pekanto.
Sed vi atendas, ke erar’ forpasu:
Forpasos ĝi, sun’ de eterna vero
Lumigos ĉiujn.—
Mi, preĝanto via,
En faroj mondaj tre ne kompetenta,
Kuraĝas nun al vi eldiri jenon:
Diabla fil’, fripono malbenita,
Nomadas sin «Dimitrij» en popolo;
Per nomo de reĝid’, per vesto kvazaŭ
Malpropra, li sin tute, ŝajne, kaŝis;
Sed nur disŝiru ĝin—kaj li subite
Malhonoriĝos per nudeco propra.
Jen Dio mem al ni rimedon sendas:
Regnestro, sciu: antaŭ ses jam jaroj,
En tiu sama jaro, kiam Dio
Vin por regado en favoro benis—
Al mi en hor’ vespera iam venis
Paŝtisto simpla, maljunul’ grandaĝa;
Mirindan diris li al mi sekreton:
«Mi en juneco, diris li, blindiĝis,
Kaj sciis mi nek nokton kaj nek tagon
Ĝis maljuneco. Vane min kuracis
Per herboj mi kaj per almurmurado,
Kaj vane mi iradis por saluto
En monaĥejoj al mirindfaristoj,
Kaj vane ŝprucis mi el sanktaj putoj
Okulojn blindajn per saniga akvo—
Al mi ne sendis Dio resaniĝon.
Jen, fine, mi esperon tute perdis,
Alkutimiĝis, kaj eĉ miaj sonĝoj
Al mi neniajn jam alprezentadis
Objektojn ekzistantajn en naturo,
Nur sonojn sonĝis mi.
Jen unu fojon
En sonĝo aŭdas mi, ke voĉ’ infana
Al mi ekdiris: iru, maljunulo,
Ugliĉon, de Aliformiĝ’ preĝejon;
Sur mia tombo tie vi ekpreĝu,
Favora Dio, eble, vin pardonos.
Sed kiu vi? demandis mi infanon.
Dimitrij mi, reĝido. Reĝ’ ĉiela
Akceptis min en rondon de anĝeloj
Kaj nun mi—granda mirindaĵfaristo.
Ekiru, maljunulo. Mi vekiĝis
Kaj pensis: eble, efektive, Dio
Al mi donacas sanktan resaniĝon.
Kaj mi ekiris malproksiman vojon.
Ugliĉon mi atingis; jen mi venas
Preĝejon sanktan kaj aŭskultas preĝon,
Kaj en fervoro mi anima ploras,
Sed tiel dolĉe, kvazaŭ jam blindeco
Per larmoj el okuloj miaj fluis.
Popolo jam eliris,—kaj mi diris
Al nepo: min konduku vi al ĉerko
De sankt-reĝido. Kaj knabeto mia
Kondukis min,—kaj nur mi antaŭ ĉerko
Mallaŭtan preĝon pie elparolis,
Okuloj sin malfermis: kaj ekvidis
Mi lumon Dian, nepon kaj tombeton.»
Jen, reĝo, kion maljunul’ rakontis.(Komuna konfuzo. En daŭro de tiu ĉi rakonto Boris kelkajn fojojn elviŝas per tuketo vizaĝon.)
Ugliĉon tiam mi intence sendis
Servanton, kaj eksciis li, ke multaj
Ricevis resaniĝon antaŭ ĉerka
Tabulo de reĝido mortigita.
Konsilas mi: restaĵojn sanktajn Kremlon
Transporti kaj starigi en preĝejo
De Ĉefanĝeloj: kaj popolo klare
Ekvidos tiam trompon de krimulo,
Kaj fort’ diabla tute malaperos.
(Silento.)
Princo Ŝujskij
Ho, sankta patr’, intencojn de Plejsupra
Ĉu scias iu? Mi ilin ne kritikos.
Neputran morton, forton mirindfaran
Li povas doni al infanaj ostoj;
Sed oni devas famon de popolo
Esplori tre atente, senpartie;
Kaj ĉu ni povas nun, en brua tempo,
Eĉ pensi pri afero tiel grava?
Parolas oni, ke sanktaĵon uzas
Ni, kiel ilo, en aferoj mondaj.
Popolo jam sen tio ŝanceliĝas,
Kaj multe da paroloj bruaj estas:
Ne estas temp’ ondigi saĝojn homajn
Per tiel grava nova enkonduko.
Mi vidas, ke forigi oni devas
De uzurpulo dismetitan famon;
Sed estas ja rimed’ alia ankaŭ.
Regnestro, se vi nur al mi permesos,
Mi mem aperos tuj sur plac’ popola,
Admonos mi, riproĉos malsaĝulojn
Kaj trompon de fripono mi elmontros.Reĝo
Nu, estu tiel! Sankta patriarko,
Mi petas vin palacon nian veni:
Bezonas mi kun vi interparoli.(Li foriras; post li ankaŭ bojaroj.)
Unu Bojaro (mallaŭte al alia)
Ĉu vi rimarkis, kiel reĝ’ paliĝis,
Kaj ŝvito de vizaĝo lia gutis?Dua
Mi ne kuraĝis eĉ okulojn levi,
Mi ne kuraĝis spiri kaj min movi.Unua
Kaj liberigis Ŝujskij’-princ’. Bravulo!Placo antaŭ katedra preĝejo en Moskvo
POPOLO.
Unua
Ĉu baldaŭ jam reĝo eliros el preĝejo?
Dua
Meso finiĝis; nun fariĝas preĝo?
Unua
Kio do? oni jam malbenis lin?
Dua
Mi staris en vestiblo kaj aŭdis, ke diakono anoncis: Griŝko Otrepiev estu malbenita!
Unua
Malbenu, malbenu; reĝinon ne interesas Griŝko.
Dua
Kaj al reĝo unu oni kantas eternan memoron.
Unua
Eternan memoron al viva! Ho, kiaj ili estas malpiuloj!
Tria
Jen bruo! Ĉu ne reĝo?
Kvara
Ne, tio ĉi estas frenezulo.