Выбрать главу

(Eniras patriarko, monaĥoj; post ili ĉiuj bojaroj; reĝinon oni kondukas sub brakoj; reĝidino ploregas.)

                Kiu tie estas? Ha! sankta monaĥigo… Jes, tre bone… Eksonis horo! Reĝo jam monaĥo Fariĝas,—ĉerk’—ĉambreto mia estos. Atendu, sankta patriark’: ankoraŭ Mi reĝo estas… Ho, bojaroj miaj! Jen estas tiu, kiu min heredas,— Al li potencon mian mi transdonas; Al Teodoro ĵuru… ho, Basmanov, Amikoj miaj… antaŭ ĉerk’ petegas Mi vin: al li fervore, vere servu! Li tiel juna estas kaj senkulpa. Ĉu ĵuras vi?
Bojaroj
                Ni ĵuras.
Reĝo
                        Mi kontentas. Pardonu do al mi erarojn, pekojn, Ofendojn volajn kaj sekretajn…                 Estas Mi preta jam,—aliru, sankta patro…

(Komenciĝas ceremonio de monaĥigado. Virinojn en sveno oni elportas.)

Tendaro

Basmanov
Eniru, tie ĉi libere diru, Kaj tiel sekve li al mi vin sendis?
Puŝkin
Al vi ĉiaman amikecon sian Proponas li kaj plej unuan rangon En Moskva regno.
Basmanov
                Sed sen tio estas De Teodoro mi jam starigita Tre alte: de militistar’ mi estas Unua estro; li pro mi eĉ rangojn Aristokratajn malestimis tute. Al li mi ĵuris.
Puŝkin
                Ĵuris vi al leĝa De trono heredanto; sed se vivas Pli leĝa?…
Basmanov
            Ne, aŭskultu, Puŝkin: kial Malveron vi parolas? Mi ja scias, Li kiu estas.
Puŝkin
                Litvo kaj Rusujo Jam longe nomis lin «reĝid’ Dimitrij»; Sed tion ĉi mi tute ne defendas. Ne ĝusta, eble, li Dimitrij estas, Li estas, eble, ia uzurpulo; Nur scias mi, ke frue, aŭ malfrue, Sed Teodor’ al li ekcedos Moskvon.
Basmanov
Dum mi defendas mian junan reĝon, Ĝis tiu temp’ li tronon ne forlasos; Da regimentoj ni sufiĉe havas! Per venko nur mi ilin kuraĝigos,— Sed kontraŭ mi de vi eliros kiu? Kozak’ Karelo, eble,—eble Mniŝek? Ĉu multaj vi? apenaŭ ja ok miloj.
Puŝkin
Eraris vi; eĉ tiom ni ne havas. Mi diros eĉ, ke ni militistaron Malbonan tute havas, ke kozakoj Vilaĝojn rabas nur, ke ĉiuj poloj Nur multe fanfaronas kaj drinkadas, Ke rusoj… Eĉ paroli mi ne volas,— Mi antaŭ vi malici ne deziras; Sed ĉu ekscii volas vi, Basmanov, Per kio ĉiam fortaj ni restadas? Ne per militistaroj, ne per poloj, Sed nur per opinio de popolo. Memoras vi triumfon de Dimitrij, Almilitadojn liajn tute pacajn? Al li sen pafo, sen batalo ĉie Sin donis obeeme ĉiuj urboj, Kaj vojevodojn mem popolo ligis; Vi vidis mem: ĉu viaj regimentoj Kun li batalis tre volonte? Kiam? Ankoraŭ apud Godunov! Sed nune? Ho ne, Basmanov, tre malfrue estas Disputi kaj inciti ree flamon De tute finiĝinta jam milito: Kun via saĝo kaj kun forta volo Eĉ ne eltenos vi; pli bone estos, Se vi unua donos plej prudentan Ekzemplon kaj anoncos, ke Dimitrij Regnestro leĝa estas,—estos bone, Per tio lin vi tute kontentigos! Vi kiel pensas?
Basmanov
                Morgaŭ vi ekscios.
Puŝkin
Decidu.
Basmanov
          Nu, adiaŭ.
Puŝkin
                    Vi pripensu.

(Li foriras.)

Basmanov
Jes, prava li, perfido maturiĝas; Sed kion faros mi? Ĉu mi atendos, Ke ribelistoj ankaŭ min kunligu Kaj al Otrepjev donu? Ĉu ne estos Pli bone, se mi antaŭvenos ilin Kaj mem… Sed ĵuron, ĵuron mi perfidos! Eterne perdos mi honoron mian! Konfidon de junulo kronportanto Mi pagos per perfido plej terura!… Al elpelito estas tre facile Ribelon kaj konspiron pripensadi; Sed mi, sed mi, amato de regnestro… Sed mort’… potenco… de popol’ mizeroj…

(Li enpensiĝas.)

He! kiu tie estas? (fajfas) Nu, alvenu! Ĉevalon! Kaj trumpetu tuj kolekton!

Ekzekutejo

Popolo
Al ni reĝido jen bojaron sendis. Aŭskultu, kion li al ni parolos. Alvenu tien ĉi!
Puŝkin (sur tribuno)
                        Regnanoj Moskvaj! Saluti vin al mi reĝid’ ordonis. (Salutas.) Vi bone scias, kiel zorg’ ĉiela Reĝidon nian de krimulo savis; Kaj li krimulon ekzekuti iris, Sed Dia juĝo batis jam Boris’on. Rusujo al Dimitrij humiliĝis, Basmanov mem al li kun pent’ fervora Jam alkondukis siajn regimentojn, Al vi Dimitrij iras ame, pace. Ĉu levos glavon vi, pro kontentigo Al familio de Boris’, sur reĝon Plej leĝan kaj sur nepon Monomaĥan?
Popolo
Sendube ne.
Puŝkin
                Regnanoj karaj Moskvaj! Vi ĉiuj scias, kiam vi suferis Sub potencado de fremdul’ kruela: Depagojn, ekzekutojn, malfavoron, Laboron kaj malsaton vi ekprovis. Dimitrij do favori vin intencas, Bojarojn ĉiujn kaj popolon tutan. Ĉu estos vi obstinaj senprudente? Ĉu vi forkuros de favoroj liaj? Sed iras li sur Moskvan patran tronon Ne sola, sed kun akompan’ minaca. Ne kolerigu reĝon, timu Dion! Kaj ĵuru tuj al leĝa potenculo; Ekhumiliĝu: sendu al Dimitrij Vi patriarkon kaj bojarojn viajn, Sekretariojn, elektitajn homojn,— Salutu ili al regnestro—patro.

(Li foriras. Bruo popola.)

Popolo
Pri kio pensi? Li parolis veron. Dimitrij vivu! vivu nia patro!
Vilaĝano (sur tribuno)
Popol’! popol’! En Kremlon! Reĝajn ĉambrojn! Kaj ligu tuj hundidon de Boriso!
Popolo. (Rapide kuras en amaso)
Dronigi! ligi! Vivu reĝ’ Dimitrij! Pereu tuta gento de Boriso!

Kremlo. Domo de Boriso

GARDANTOJ apud perono. TEODORO apud fenestro.

Malriĉegulo

Donu almozon, pro Kristo!

Gardantoj

Iru for! oni ne permesas paroladi kun enŝlositaj.

Teodoro

Foriru, maljunulo, mi estas pli malriĉa, ol vi: vi libera estas.

(Ksenio sub kovrilo aliras al fenestro.)

Unu el popolo

Frato kaj fratino—malfeliĉaj infanoj,—kvazaŭ birdetoj en kaĝo.

Dua

Kiun vi kompatas? Malbenita gento!

Unua

Patro estis krimulo, infanetoj do estas senkulpaj.

Dua

Pomo de pomarbo ne malproksime falas.

Ksenio

Frateto! frateto! Ŝajnas, al ni bojaroj iras.