Выбрать главу
Li jam humiliĝis al juĝo malvera, Kaj nur liberiĝon avidis,— Sed vane: subite lin sorto severa Denove kruele jeridis…
En malliberejo fariĝis ribelo,— Al ĝi ankaŭ lin oni igis… Sed oni neniom aliris ol celo, Por ĉiam nur sin pereigis…
Kaj jen rezultato!… Mallevis li kapon, Pri vivo pasinta pensante, Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon, Kaj paŝas, per ĉenoj sonante.
Vi kredas sendube, ke estas li homo? Ne kredu,—ĝi estas malvero: Li estas nur ia vivaĵo sen nomo, Cifero, «dektria numero»…

9. Hetmano (suĵeto estas pruntita).

(Poemo)

En senviva arbaro vivas brava anaro Da rabistoj kun sia hetmano. Li, ankoraŭ junulo, estas glora bravulo Kaj jam tenas potencon en mano.
Ĉiuj multe lin timas, lian saĝon estimas, Lian vivon zorgeme prigardas, Li-do estas severa, malkontenta, kolera, Kaj rabistojn fiere rigardas.
En pasinta somero li kun muta kolero Patran domon forlasis por ĉiam, Kredi veron li ĉesis, sanktan Dion forgesis, Kaj rabisto fariĝis de tiam.
Li el mondo forkuris kaj solene li ĵuris Senkompate forvenĝi homaron, Kaj kun tiu ĉi ĵuro kruelega, terura, Li foriris senvivan arbaron.
En arbaro sur fundo de kavego profunda Lin okaze rabistoj renkontis: Forkurinto mizera kun konfido sincera Lian sorton al ili rakontis.
Lin rabistoj komprenis kaj tuj mem lin alprenis, Kiel membron de bando ilia, Sed tre baldaŭ bandano mem fariĝis hetmano, Komandanto de aro malpia.
Li, kruela, kuraĝa, kvazaŭ besto sovaĝa, Al pasantoj kuradis renkonte, Kaj, kaptante oferon, ĝin ĵetadis sur teron Senkompate, senkore, senhonte.
Eĉ rabistoj malvarmaj iafoje kun larmoj Kruelecon hetmanan rigardis, Sed, ĉe vido de brilo sur lakita tranĉilo, Ion diri al estro sin gardis.
Foje unu bandano pri senkulpa infano Senkompatan hetmanon ekpetis, Sed per propra lin mano tuj mortigis hetmano Kaj al hundoj por manĝo forĵetis…
Lin jam serĉis polico, kaj kun lerta malico, Grandan monon promesis al tiu, Kiu vivan lin trovos, aŭ mortigi nur povos, Sed lin trovis, mortigis neniu.
Longe vagis sen baroj en senvivaj arbaroj Nekaptebla hetmano kuraĝa, Kaj mokeme nur ridis, kiam aŭdis aŭ vidis, Ke lin serĉas polico sensaĝa.
Unu fojon lin trovis kaj mortigi eĉ provis Du tro lertaj, kuraĝaj soldatoj, Sed hetman’ ilin ligis kaj kun si veturigis En tendaron de siaj kunfratoj.
Malfeliĉaj kaptitoj estis forte vergitaj De hetmano en densa arbaro, Kaj post tiam bandanoj kun katenoj sur manoj Ilin sendis kun rid’ al estraro.
Kaj estraro kolora en indigno sincera Nepre kapti krimulon intencis: Kun decido tiela kontraŭ bando ribela Ĝi regulan militon komencis.
Kaj subite arbaro, ĉirkaŭita per baro El soldatoj tre bone armitaj, Estis tute simila je grandega kaptilo Kun bestegoj en ĝi enŝlositaj.
Al rabistoj kaptitaj venis spertaj senditoj Kun propono de plena pardono, Se nur ili sen vorto humiliĝos al sorto Kaj hetmanon fordonos pro mono…
—Nu, amikoj-kunfratoj, nin ĉirkaŭis soldatoj, Diris brava hetmano fiera: —Humiliĝu al sorto, ĉar minacas vin morto,— Mi ĝin diras el koro sincera!
—Mi konsilas vin cedi, ĉar ne povas mi kredi, Ke vi estas kapablaj al grando… Ekrigardu, kunfratoj: en arbaro soldatoj Nin ĉirkaŭis de rando ĝis rando.
—Vin soldatoj mortigos, aŭ po unu kunligos Kaj eltrenos el via arbaro, Sed se vi nur deziros, vi liberaj eliros Kaj kun mono el tiu ĉi baro…
—Nu, malpiaj bandanoj, jen al vi miaj manoj Senarmitaj kaj jam sendanĝeraj: Ligu ilin sen timo, kaj kun gaja animo Iru for el arbaro liberaj!…
Lin respondis neniu,—sed en brusto de ĉiu Frapis koro per sento kolera… —Vi obstine silentas? Ĉu kun mi vi konsentas?— Diris ree hetmano fiera.
Kaj tuj mem sonis krio: «nin devigos nenio De hetmano foriri perfide! Ni hetmanon estimas, ni danĝeron ne timas! Ni batalon deziras avide!…»
Kaj senditoj kaptitaj estis tuj disŝiritaj De rabistoj kun krio sovaĝa… Tiam juna hetmano kun tranĉilo en mano Proksimiĝis al bando kuraĝa.
Jen li ĉapon formetis, ĝin sur teron li ĵetis Kaj per brusto ondanta enspiris: Kaj memfide, kun vido de kuraĝa decido, Al rabistoj solene li diris:
—Venis tempo fatala de kruela batalo: Ni atendas aŭ venkon, aŭ morton, Nin danĝero minacas, kaj al vi mi donacas Mian kapon, kaj koron, kaj forton!
—Sed mi kredas, kolegoj, ke eĉ grandaj nubegoj Da soldatoj kun trafaj pafiloj Nun disflugos por ĉiam kaj batalos neniam Kontraŭ niaj brilantaj tranĉiloj!…
Kun konfido anima kaj kun ĝojo senlima Lin salutis rabistoj—kunfratoj: «Vivu estr’ estiminda! Vivu frato aminda! Forpereu malnoblaj soldatoj!…»
Kaj en nokto senstela tuta bando ribela Sian neston malluman forlasas… Rampas ventre kunfratoj, kaj simile je katoj Ili mute, senbrue trapasas…
Jen ekpafo trasonis… bando tuj ĝin ekkonis: Por komenco ĝi estas signalo… Kaj rabistoj atakas: pafas, tranĉas kaj hakas… Komenciĝis kruela batalo!..
Kiel iaj demonoj saltas lertaj friponoj, Eksvingante per akraj tranĉiloj… Kaj batalon bruantan, homan sangon fluantan Kaŝas nokto sub nigraj flugiloj…
En mateno-do frua estis ĉio senbrua, Hele suno suriris brilanta… Sed ĝi sangon ekvidis, kaj foriri rapidis Sin kovrinte per nubo fluganta…
Kaj en tuta ĉielo tuj fariĝis ribelo: Fulmotondro eksonis kolere, Nigraj nuboj ekbruis kaj pluvego ekfluis, Pri mortintoj plorante sincere…
Kaj per larmoj naturaj homaj agoj teruraj Estas iom post iom lavataj… Nur sur loko fatala, kie estis batalo, Restos longe skeletoj soldataj…
.   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   . .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   . Multaj jaroj forpasis. Jam hetmano forlasis Sian bandon kaj sian metion. Li senfine sopiris, en dezerton foriris, Kaj en ĝi rememoris li Dion.
Lia vivo sencela, malprudenta, ribela Elpentriĝis en lia memoro: Ĉiam vivis li krima kun malpura animo, Sen espero, sen kredo en koro.
Nun malpia krimulo jam ne estas junulo,— Baldaŭ venos jam morto severa, Poste—juĝo de Dio… Lin pravigos nenio, Ĉar ne kredis li, vermo fiera!…
En senlima sopiro lin vizitis deziro Formortigi sin mem, kiel hundon… Kun decido tiela en animo ribela Li eniris kavegon profundan.
Lia mano tremanta kun tranĉilo brilanta, Jam sin levis al gorĝo sulkita… Unu movo de mano—kaj por brava hetmano Estus ĉio por ĉiam finita!…