Выбрать главу
Sed subite formetis li tranĉilon kaj ĵetis Ĝin rapide kun forto sur teron: Li eksentis kun ĝojo je unua nur fojo En mizera animo esperon…
Li de ĝojo ekploris, ĉar li tuj rememoris, Ke li povas formorti kun gloro: Lia vivo rompita estas alte taksita De estraro per multo da oro…
Li ekĝemis facile, al ĉielo humile Siajn manojn li pie etendis, Kaj kun kredo kreskanta al Potenca Juĝanto Sian preĝon unuan li sendis.
Tiu preĝo sincera por hetmano fiera Estis ĝusta saniga balzamo: Nun, anstataŭ sopiro, lin vizitis deziro De reveno al bono, al amo…
Kaj terura rabisto al malriĉa botisto Venas nokte kun stranga propono: «Vi fortike min ligu kaj en urbon venigu, Kaj ricevos vi multe da mono.»
Malriĉulo ekmiris: «ĉu ne estas, li diris, Vi freneza, amiko amata?!» —Ne, mi estas en sano,—sed mi estas hetmano De rabistoj, krimulo sciata…
.   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   . .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   . .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   . .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   . … Jen en mezo de placo, kiel morta minaco Por senkoraj scivolaj vidantoj, Staras alta Pendingo, ĉirkaŭita per ringo De senmovaj policaj gardantoj.
Kaj subite murmuro de nevola teruro Sonis brue en popolamaso: Sur pendinga submeto kun feliĉa rideto Maljunulo aperis malgrasa…
Jen per mano tremanta kun kateno sonanta Sanktan signon de kruco li faris, Kaj kun vido trankvila en vizaĝo humila Sin al morto kruela preparis.
Oni donis signalon… Kaj en maŝon fatalan Estas kapo grizhara metita… Kelkaj movoj malfortaj, konvulsioj postmortaj, Kaj spektaklo jam estas finita!…
El bluaĵo ĉiela lumas suno tre hela Per radioj varmegaj brilantaj… Ĉio estas silenta, ĉio estas kontenta, Kaj senbrue disiras vidantoj…

10. Sur strato

(Sceno el efektiva vivo)

Sur strato promenas gravega sinjoro: Li ĵus fortagmanĝis, kaj iras kontenta, Kun plena ventrego, kun ĝojo en koro, Senzorga, trankvila, fiera, sensenta.
    Subite al li knabineto aliras.     Malgrasa ŝi estas, en vesto malriĉa,—     Plorante, ŝi manon etendas kaj diras:     «Ho, donu almozon al mi, malfeliĉa!»
—For, for, abomena, senhonta knabino! Labori vi devas, almozon ne petu!… Vin sendis, kredeble, malĉasta patrino Por ke je almozo vi brandon aĉetu?
    «Ho, ne, estimata, aminda sinjoro!     Patrino… ho, mia karega patrino!     Ŝi, eble, jam mortis en tiu ĉi horo,…     Malsana ŝi estas… —Ne, truda knabino,
Foriru, foriru! Al via rakonto Ne kredas mi tute: ĝi estas malvera. For, for! ne mensogu! Al vi estas honto Pasantojn trompadi per vido mizera!…»
    Kaj ree promenas gravega sinjoro     Kun plena ventrego, kun vido kontenta,     Kun nigra animo, kun ĝojo en koro,     Feliĉa, trankvila, fiera, sensenta…

11. Najtingalo

(Malgrandrusa kanto)

Ne pepadu, najtingalo, En mateno frue, Ne pepadu, malgrandeta, Sub fenestr’ proksime…
    Via kanto estas bela,     Vi bone kantadas,     Vi, feliĉa, jepariĝis     Kaj nesteton havas.
Mi, mizera, malfeliĉa, Sen nesto, sen paro,— Kaj ne povis mi en mondo Kun ĝojo kantadi.
    Flugu, kantu vi al tiuj,     Kiuj bone vivas:     Ili de kantado via     Multe amuziĝus.
Sed al mi kantado via Bruston nur disŝiras. Koron pikas, kaj animon Turmentas senfine!…
    Strigo—birdo por mi restu:     Ĝi ploras, ne kantas…     Ploru, strigo, kaj ĝemegu,     Morton al mi voku!…

12. Frosteto

(Rusa kanteto)

Ho, frosteto kara, Rusa vi bravulo! Iras vi en gantoj Kaj en fela ĉapo! Ho, frosteto kara Kun vangetoj ruĝaj! Korpon vi frostigas, Sed anim’ varmiĝas! Ĉu frostet’ memoras, Kiam kun knabino Sur glitveturilo, Kvazaŭ birdo, flugis Mi en nokt’ malluma? Kaj al mi mallaŭte Ŝi kun am’ murmuris: «Vi frostiĝis, kara? Apud mi kuŝiĝu, Mi vin tuj varmigos!…» Pelton ŝi malfermas,— Kaj ĉe blanka brusto Bone mi varmiĝas!… Ŝiaj okuletoj Fajreretojn ŝutas, Kaj vangetoj ŝiaj Kvazaŭ flamo brulas,— Mia fajra koro Ankaŭ ekbruliĝas… Ho, frosteto kara, Rusa vi bravulo, Ja por mi vi ĉiam Estis frat’ aminda!

13. Fastantoj

(Fablo)

Profite en urbo sekalon vendinte Kaj monon por ĝi ricevinte,     Antono reiris kun ĝojo     Al hejmo. Subite sur vojo
Rabistoj duope al li alŝteliĝis… De ili forkuri rapide li penis, Sed ili lin kaptis, kaj monon deprenis, Kaj poste, lin mem mortiginte, foriĝis.
    Lasinte arbaran densejon,     Rabistoj eniris drinkejon.     Al ili mastro brandon donas,     Kolbason, ŝinkon li proponas…
Sed unu rabisto al mastro rediras: «Vi estas sendube tre granda pekulo,— Je via propono senfine mi miras!… Forgesis pri tio vi, senprudentulo,
    Ke fasto hodiaŭ ja estas,—     Ĝi sankta por ni ĉiam restas…»     .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .     Ĉu ne ekkonas vi, legantoj,     Vin mem en tiuj ĉi fastantoj?

14. Husaro

(El Puŝkin)

Ĉevalon sian li purigis, Estante forte kolerega, Kaj diris: «min diabl’ devigis En loko loĝi malbonega!
    Ni ĉiam tie ĉi restadas     En turka kvazaŭ batalado:     Nur solan supon ni manĝadas     Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.
Kaj mastro tie ĉi malbona, Malbonan havas li edzinon… Nek via skurĝ’, nek vorto bona Admonas tie ĉi virinon!..
    Jen urbo Kiev! lando kia!     En buŝon falas mem buletoj,     Kaj vinon havas domo ĉia,—     Kaj kiaj tie virinetoj!…
Ne estas eĉ domaĝ’, je Dio, Sin mem pro ili pereigi!… Malbone estas nur per tio…» —Per kio? Volu min sciigi!—
    Kaj li komencis plibonigi     Lipharon. «Eble ne timulo—     Li diris—estas vi, sed igi     Vin miri povas mi—spertulo.»
«Aŭskultu: regimento nia Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis. Mastrino estis bona mia, Kaj tombon ŝia edz’ foriĝis.
    Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;     Ni vivis pace, tute bone,     Al mi Mario humiliĝis,     Ne diris vorton eĉ malbone.