Выбрать главу
Ŝujskij
Transpaŝos; li ne estas tre timema!… Honoro granda estos por Rusujo! Tataro, sklav’, bofrato de Maluto, Krimulo, en anim’ ekzekutisto, Akceptos kronon, sceptron Monomaĥan!…
Vorotinskij
Ne glora estas li,—ni—multe pli!…
Ŝujskij
Mi pensas, jes.
Vorotinskij
                Ja Ŝujskij, Vorotinskij… Ĉu scias vi? naturaj estas princoj.
Ŝujskij
Naturaj, kaj devenas de Rjuriko.
Vorotinskij
Aŭskultu, princo,—ni ja havas rajton Heredi Teodoron.
Ŝujskij
                        Eĉ pli multe, Ol Godunov.
Vorotinskij
                Ja efektive!
Ŝujskij
                Vidu: Se Godunov ruzadi ne forlasos, Komencu ni popolon ekscitigi, Foriru ili tute de Boriso: Da princoj propraj ili multe havas Kaj tial povas kiun ajn elekti.
Vorotinskij
Ni estas multaj, idoj de Rjuriko, Sed estas van’ batali kun Boriso! De ni popolo tute malkutimis, Forgesis, ke ni estas Rjurikidoj, Ĉar longe ni jam restas sen provincoj Kaj longe nur al reĝoj ni servadas,— Sed li popolon tutan jam ensorĉis Per amo, per timigo kaj per gloro.
Ŝujskij (rigardas fenestron)
Kuraĝos li, sed ni… Silentu! Vidu: Popolo iras reen en senordo,— Ni kuru, kaj sciiĝu, ĉu jam fino?…

Ruĝa Placo

Popolo.

Unua
Neelpetebla! Li de si forpelis Bojarojn ĉiujn, pastrojn, patriarkon. Malsupren ili tute vane falis; Brilanta trono forte lin timigas.
Dua
Ho, Dio mia! Kiu nin regados? Malĝojo estas!
Tria
                Jen sekretario, Eldiros li decidon magistratan.
Popolo
Silentu! Jen sekretario diras; Aŭskultu!…
Ŝĉelkalov (sur Ruĝa perono)
            Granda Konsiliĝ’ decidis Ankoraŭ lastan fojon sin returni Al malĝojega koro de reganto: Denove morgaŭ sankta patriarko, En Kreml’ farinte plej solenan preĝon, Antaŭirata per standardoj sanktaj, Kun ĉiuj sanktfiguroj Dipatrinaj, Ekiros,—kaj kun li bojaroj ĉiuj, Nobeloj multaj, elektitaj homoj Kaj loĝantaro Moskva ortodoksa,— Ni ĉiuj iros kaj reĝinon petos, Ke ŝi kompatu nian orfan Moskvon Kaj ŝi Borison benu por reĝado. Vi iru nun kun Dio viajn domojn Kaj preĝu,—flugu al ĉielo sankta Fervora preĝo de ortodoksuloj.—

(Popolo disiras.)

Knabina Kampo

Nova-Knabina Monaĥejo. Popolo.

Unua
Eniris ili de reĝin’ ĉambreton; Boris eniris kaj bojaroj noblaj Kun patriarko.
Dua
                Kio do?
Tria
                Ankoraŭ Obstinas li; espero tamen estas.
Virino (kun infano)
Ne ploru! Nu, silentu, ĉar vin lupo Tuj prenos kaj formanĝos! Nu, silentu!
Unua
Ĉu ni ne povas trans barilon rampi?
Dua
Ho, ne! Malvaste estas eĉ en kampo, Ne sole tie! Baroj kaj tegmentoj, Etaĝoj ĉiuj de preĝeja turo, Kupoloj ĉiuj kaj eĉ ĉiuj krucoj Pleniĝis je popolo.
Tria
                        Estas bone!
Unua
Sed kia bruo estas!
Dua
                        Jes… Aŭskultu! Popol’ ekkriis; kvazaŭ ondoj falas Popolaj vicoj… jen ankoraŭ! Frato, Jam nia estas vico: nu, genuu!…
Popolo (sur genuoj; krio kaj ploro)
Kompatu, nia patro! Nin potencu! Ho, reĝu, patro!
Unua (mallaŭte)
                Kial oni ploras?
Dua
Ne scias mi! Bojaroj, eble, scias Nur bone tion.
Virino (kun infano)
                Kial vi ne ploras? Jam oni devas plori nun!… Jen lupo! Ploregu tuj! (Infano ploras.)                 Tre bone!…
Unua
                        Ĉiuj ploras— Ni ankaŭ kio?
Dua
                Mi ne havas larmojn. Ankoraŭ kio?
Unua
                Ĉu mi povas scii!…
Popolo
Li prenis kronon! Tute li konsentis! Li estas nia! Vivu, reĝ’-Boriso!

Kremlaj ĉambroj

BORISO, Patriarko, Bojaroj.

Boriso
Ho, sankta patro kaj bojaroj noblaj! Animo mia estas malkovrita: Vi ĉiuj vidas, ke mi prenas sceptron Kun granda timo kaj kun humilego. Tre malfacila estas devo mia! Heredas mi potencojn Iohanajn, Heredas ankaŭ mi anĝelon-reĝon!… Sanktulo vera, mia patr’ potenca! Ekvidu larmojn de fidelaj sklavoj, Kaj sendu vi al tiu, kiun amis, Kaj kiun tie ĉi vi ekaltigis, Sanktegan vian benon por reĝado: Ke regu mi popolon mian glore, Ke estu mi kaj justa, kaj bonega. Al mi vi helpu nur, bojaroj gloraj, Kaj servu, kiel vi al li servadis, Ankoraŭ kiam kune ni laboris Por bono de popolo nia Rusa.
Bojaroj
Neniam ni je nia ĵur’ perfidos.
Boriso
Nun iru kaj salutu ni jam ĉerkojn De formontintaj potenculoj Rusaj, Kaj poste—tutan vi popolon voku Festenon fari,—voku tute ĉiujn: Je ĉiuj mi senfine estos ĝoja.

(Li foriras, bojaroj ankaŭ.)

Vorotinskij (haltiginte princon Ŝujskij)
Divenis vi.
Ŝujskij
                Sed kion?
Vorotinskij
                        Vi memoras? Ne longe?…
Ŝujskij
                Ne, nenion mi memoras.
Vorotinskij
Sed kiam ja popol’ knabinan kampon Ekiris…
Ŝujskij
            Nun ne estas temp’ memori; Konsilas mi forgesi iafoje… Cetere tiam per mallaŭdo ŝajna Deziris mi nur vin malmulte provi, Deziris mi ekscii viajn pensojn; Sed jen popolo jam salutas reĝon— Foreston mian povas li rimarki, Mi sekvu lin. (Li foriras.)
Vorotinskij
                Ho, ruza kortegulo!

Nokto. Ĉambreto en Ĉudova Monaĥejo

(1603 j.)

PIMENO, GRIGORIO (dormanta).