Post kelkminuta pena cerbumado mi rezignis pri ĉia espero, senvorte turniĝis kaj forlasis lin.
Elveninte mi iradis kelkan tempon tien kaj reen. Poste mi alparolis hinon kaj interesiĝis pri bildekspozicioj…
Li respondis, ke en ĉiu libro troviĝas bildoj kaj demandis, kian fakon mi deziras studi. Responde mi rimarkis, ke mi serĉas pentritajn bildojn, sed el la gapaj okuloj mi vidis, ke ankaŭ li volas min forlasi, do mi rapide montris al li mian belohinan legitimaĵon.
Mi devis klarigi, kia estas la pentrita bildo. Kiam li komprenis, li diris, ke ni verŝajne ne konas la pli perfektan formon de la bildfarado, la fotografon.
Vane mi argumentis, ke la pentrado estas pli perfekta, ĉar ĝi figuras ne nur la surfacon, sed ankaŭ la enhavon kaj esencon de la aferoj, li respondis, ke ili estas ankaŭ en tio pli perfektaj kaj el liaj vortoj mi divenis, ke li parolas pri la Rentgen-radioj. Li parolis krome pri iu nekonata afero, kiu vidas en la profundon de la tero kaj pri aliaj strangaj maŝinoj, kiuj malkovras al la homaj okuloj la internan strukturon de la materio.
En tiu punkto ni tre malfacile komprenis unu la alian. Mi intencis esprimi, ke la aferoj havas sentan esencon: tiun impreson, kiun ili vekas en nia animo, sed li rimarkis, ke aŭ la aferoj vekas en ni impreson, kongruan al siaj esencoj kaj ĉi-okaze la fotografio estas pli perfekta, aŭ en ni estiĝas pri ili deformiĝinta bildo, kaj tiam la difekto troviĝas ne en la aferoj, sed en ni.
Mi klopodis ilustri antaŭ li la diversajn impresojn de la pentristoj, kiuj ne deformas la esencon de la ajoj, sed, pli vere, volas pliproksimiĝi al ĝi. Sed li persiste asertis, ke la esenco de ia aĵo ne povas esti diversa kaj se estiĝas pri ĝi tamen diversaj impresoj, tiam, krom unu sola, ĉiuj ceteraj devas esti evidente falsaj. Li konsilis, ke la objektojn, kiuj havas por mi dubajn esencojn, mi portu al la ĥemia aŭ fizika instituto, kie mi ricevos pri ili precizan analizon.
Lace mi mangestis kaj deklaris, ke mi ne plu bezonas informojn, post kio li foriris.
Do, anstataŭ la solviĝo, la problemoj iĝis pli kaj pli konfuzaj.
Sed per ĉio ĉi mi eĉ pli incitiĝis por ekscii ilian sekreton. Antaŭ miaj okuloj interkroĉiĝis la dentradoj de mirinda mekanismo, kiuj plenumis sian laboron ĉe tia grado de precizeco, kian esprimi mankas la homa vorto. Tamen, kiel ajn mi serĉis, mi ne sukcesis trovi la risorton, kiu movas la tuton. Mi fakte sentis min kiel Keppler aŭ Pasteur, kiuj, ekkoninte la mirindajn Leĝojn, paŝon post paŝo konvinkiĝis pri la ekzisto de la Leĝdonanto, kiu tamen samtempe pli kaj pli malproksimiĝis de la sentoj. Lia voĉo mutiĝis en la dornarbusto, liaj okuloj ne ekbrilis en la fulmo, lia voĉo ne tondris inter la nebuloj kaj kovriĝis malantaŭ des pli densan mallumon, ju pli luma iĝis lia ekzisto.
Mia cerbo febre pulsis, kaj jam fakte pravis tiuj, kiuj konsilis al mi ripozon. La hodiaŭa lernado amasigis en mi tiom da problemoj, ke mi devis dormi je tio.
Mi petis la unuan hinon montri la altfervojon. Tiu servoprete alkondukis min, kaj mi ensidiĝis.
Hejmenvojaĝante mi tamen kunskribis kelkajn demandojn, decidante ke mi ĉion ĉi demandos al Zatamon. Li ja tamen estas nervokuracisto, kiu okupiĝas pri la animaj aferoj kaj ankaŭ min konas deproksime.
KVINA ĈAPITRO
La aŭtoro parte ekkonas la sekreton de la hinoj. -El ĉi tiu ĉapitro malkovriĝas, ke la hinoj havas nenian ŝtatorganizon. – La stranga "opinio" de Zatamon pri la justeco, amo, animo kaj beletristiko. – Malfacila ŝakludo kun Zatamon. – Konfuza klarigo pri la kazoo.
Zatamon jam ne tro zorgis min. La lingvon kaj la fundamentajn konceptojn de la hinoj mi jam ekkonis kaj pri la ceteraj mi estis konfidita al mi mem. La sekvontan tagon li ne vizitis min, nur triatage li alvenis, kio estis por mi tiom pli konvena, ĉar mi povis dume aranĝi miajn pensojn.
Mi estis konvinkiĝinta, ke sur la insulo regas tre demokrata, parlamenta estraro. Kiun ajn mi demandis pri miaj devoj, oni diris nur, ke mi povas fari laŭ mia plaĉo. Ĉi tie regis stranga miksaĵo de libereco kaj disciplino, kies interrilato provizore estis enigmo por mi.
Konsidere, ke min interesis precipe ĉi tiu problemo, mi demandis Zatamonon antaŭ ĉio pri ilia ŝtatorganizo. Sed kiam mi demandis, mi devis antaŭe rakonti al li, kio estas ĉe ni la ŝtatorganizo, kio la demokratio, kion signifas la diktaturo, parlamentismo, la elektado, nomado, ktp.
Mi emfazis per entuziasmaj vortoj la tradician parlamentan kaj demokratan regadon de mia patrio, sistemon, kiu ĉiam certigas al la popolo la rajton influi la fluon de sia propra vivo.
Kiam mi alvenis ĉi tien, Zatamon demandis, kian celon havas influi la fluon de la vivo. La vivo estas ja por tio, ke ĝi fluu, ne por ke ĝin oni influu.
– Por tio, – mi respondis, – ke oni certigu la liberecon.
Sed ĉi tion mi povis esprimi nur per ĉirkaŭdiro. Mi parolis al li pri la ĝeneralaj homaj rajtoj kaj pri la socia ekvilibro, sed li respondis, ke la libereco ne povas esti tio, kia mi ĝin klarigis, ĉar, se oni ĝin influas, ĝi jam devas ĉesi. Kaj nenian rilaton al la realo havas tia lando, kie la ekvilibro estas esprimata per tia sentimenta, do neekzistanta vorto, kia la libereco.
Por pli klare lumigi la koncepton de la ekvilibro, validan ĉe ni, mi menciis ĝian plej brilan formon, la justofaron, kiu per la justa puno de la krimoj restarigas la ekŝancelitan ekvilibron kaj certigas la trankvilan, pacan vivon.
Nun trafis min la surprizo!
Li neniel povis kompreni, kia diferenco estas inter krimo kaj puno. Eĉ post longa klarigado li konjektis inter ili nur kronologian diferencon kaj ne komprenis, kial ni faras diversajn vortojn por la sama koncepto, kiuj diferencas nur en sia kronologia vico, ke antaŭe estas la krimo, poste venas la puno, sed ĝi same povus esti ankaŭ inverse: antaŭe farus la juĝistoj kaziajn aferojn kaj per tio la krimuloj ricevus rajton "restarigi la ekvilibron" per la farado de aliaj kaziaj aferoj.
– Al mi ŝajnas – li daŭrigis, – ke laŭ via opinio la kazoo kreiĝas tiel, ke ni faras samtempe ne unu, sed du kaziajn aferojn; dum laŭ ĉiu sobra pensado, la duobligo de la kaziaĵoj nur plifortigas ilian kazian karakteron.
Vane mi asertis, ke la juĝisto punas nur pro devo kaj pro kazoa intenco al la celo de la komuna paco kaj socia trankvilo por ke li malpliigu la krimojn, li respondis, ke la krimuloj apartenas same al la homaro, kiel la juĝistoj, do ankaŭ ili estas ni mem.
– Aŭ kion vi opinius, – li diris, – se evidentiĝus pri la paseroj, ke ili kutimas reciproke detrui la nestojn unu de la alia? Ĉu vi akceptus la pledadon, ke tion faras ne la paseroj, ĉar tiu, kiu duafoje detruas neston, faras ĝin jam post la unua detruo? Kaj fine, kion vi opinius, se mi asertus, ke la reciproka detruo estas la certigo de la paca kaj trankvila vivo?
Pezan akuzon mi sentis piki el liaj vortoj, kiam li diris:
– Ne estas sufiĉe, ke vi krimas, vi eĉ punas ĝin!
Tiel evidentiĝis, ke ili havas nenian ŝtatorganizon. Ili konas nek la regadon, nek la parlamenton.
– Nur malsanaj cerboj bezonas diskuti pri siaj aferoj – li diris. Bone scias ĉiu sancerba homo, kion li bezonas, do li iras al la magazeno, elprenas, kaj se la provizaĵo de la magazenoj malpliiĝas, tion ekscias la fabrikoj kaj kompensas. Kial diskuti pri tiu afero?
Do, ili havas nek parlamenton, nek leĝojn kaj pri la justico ili eĉ konjekton ne havas. Ĉio iras laŭ sia vojo. Mi ne povis imagi, kiel eblas vivi sen direktantaj organoj kaj li siavice miris, kiel ni povas vivi en tia necerteco, ke aro da homoj, kiuj – laŭ li – havas nenian rilaton al la produktado, senĉese interbabiladas kaj ĝenas la produktadon.
Nun mi paŝis al la alia parto de la problemo, al la granda mistero. Al la demando de la senleĝa disciplino. Mi demandis:
– Diru: ĉu ne estigas mison la manko de la reguligo de la homaj funkcioj?
– Kiel mi komprenu?
– Ekzemple, iu praktika homo, kiu lerte kapablas eluzi sian utilon eltrovas, ke li bone vivos laborante malpli kaj manĝante pli multe.