Выбрать главу

– Tion mi kredas ja – kapjesas impete Konter. – Ankaŭ al mi mankus la aero tie, kie regas tiu terura plago, la ekonomiozo. "Primum vivere, deinde philosophari" – diris la latinoj: unue vivi, poste filozofi. Sed en tiu hina socio – unue vivi kaj poste nenio.

– Jes, jes! – krias Preter. – Kaj mi povas diri, ke inter la behinoj la vivo estas malfaciligita kaj ofte terura, sed tamen pli interesa.

– Dankon! triumfas Super. – El la sako nun do elŝovas sin la behino!

– Ne fieru hina moŝto! – protestas Malger. – Pri tio parolu, kial mankas la aero por la muziko?

– Bone, sed paciencu, se mi parolas iom longe. La aŭtoro verŝajne rezonis jene: la nuna tekniko povus certigi abundon al ĉiuj, tamen granda parto de la homaro vivas mizere. Ties kaŭzoj estas unue stulta akaparemo de la potenculoj, due kverelemo inter homoj, gentoj, nacioj, sistemoj pro naciismo, religio, ideologio. La kverelema homaro preparas sin por batalo kaj tial konsumas egan kvanton de laborforto, energio kaj materialo por senproduktaj kaj detruaj celoj, por armado. La homaro do agas kontraŭ sia intereso: anstataŭ feliĉo kaj riĉo elektas la malfeliĉon, malriĉon, eĉ la danĝeron de la plena ekstermiĝo. Kial?

– Kial? – respondas Malger. – El ekonomiaj kaŭzoj. La mondo dividiĝas…

– Dankon, ne daŭrigu! – interrompas Super. – Ni ĉiuj scias tion. Sed ĉu ne strange, ke la homo, el ekonomiaj kaŭzoj ruinigas sin ekonomie?

– Sofismo! – protestas Konter. – Oni ne devas diri: "la homoj", "la homaro", sen distingo. Oni diru: "la potenculoj", "la simplaj homoj", "la monopolistoj", "la proletoj"…

– Bone, – daŭrigas neŝanceleble Super – sed tiuj potenculoj, kies intereso estas la armado, estas tre malmultaj, kaj ili ne povus prosperi sen la subteno kaj helpo de la hommilionoj, kies intereso ne estas la armado…

– Sed kio pri la muziko, pri la muziko? – urĝas Preter.

– Tuj venos ĝia vico, – diras Super. – La aŭtoro konkludas verŝajne tiamaniere: ĉio postulas, pli ol iam ajn, la pacan kunlaboron kaj interhelpon, kaj tamen oni obstine, pli ol iam ajn, preparas sin por reciproka ekstermo, aŭ jam ekstermas unu la alian. Tio estas evidente malracia, sekve ne povas deveni el materiaj, ekonomiaj, do realaj kaŭzoj, sed nur el spiritaj, sentimentaj motivoj, ĉe kiuj ĉiaspeca ĥimero kaj absurdo estas imagebla. Kaj la aŭtoro opinias, ke li trovis ties motivojn en la batalinstinkto de la homo. Tiu batalinstinkto mem ja devenis el ekonomiaj kaŭzoj, el la lukto por vivo kaj iam ĝi estis nepre necesa por la vivteno de la homo. Nuntempe ĝi estas jam nenecesa, superflua, eĉ ege malutila, sed plu vivas en la homo kiel atavismo. Ĝi estas unu el la plej potencaj instinktoj de la homo, enestas en ĉiu amuzo, arto, plezuro, venenas la tutan sentan vivon…

– Vi forgesas – interrompas Konter, – ke la homo, el ekonomiaj kaŭzoj, evoluigis en si ankaŭ alion: la kunlaboremon, la emon je reciproka helpo. Sen ĝi la socio ne povus ekzisti, la homo ne povus vivi. Tial ankaŭ ĝi fariĝis forta instinkto.

– Jes! – replikas Super. – Tiamaniere vere estiĝis klana, komuna, genta, patriota amsento, kiun tenas varma la ardo de malamo kontrnŭ aliaj klanoj, komunumoj, gentoj aŭ patrioj…

– Sed tamen – malcedas Konter, – tiuj unuiĝoj fariĝis pli kaj pli grandaj dum la homa historio, kaj nun iamaniere ili jam ĉirkaŭfermas la tutan terglobon, la malamo pli kaj pli perdas sian lokon…

– Kaj la amo paralele malvarmiĝas – konkludas Super.

– La muziko, amikoj! – interkrias ree Preter – Kio pri la muziko?

– Atendu iom, – nervozas Super. – Mi ne povas fini, se vi ĉiam interrompas mian parolon. La aŭtoro opinias, miaopinie, ke la interhelpemo povas definitive venki nur, se ĝia kontraŭo, la batalemo definitive ekstermiĝas. Sed kiel mi diris, la batalemo, la rivalado venenas la tutan sentan vivon, eĉ kun iom da troigo, oni povus diri, ke ĝi estas identa kun tiu senta vivo. Efektive, se ni rigardas la diversajn artojn kaj ludojn, ni vidos, ke ili havas tri ĉefajn fontojn: unue la deziron elstari, distingiĝi, superi, venki, due, la deziron kolekti, hamstri, alproprigi, senproprigante la aliajn, trie, la deziron emocii por la sentoj vekataj de la plenumiĝo aŭ neplenumiĝo de la antaŭaj deziroj. Tio sama validas pri la amo kaj pri la tuta ama poezio. La sentoj do estas nefidindaj, la homo devas liberiĝi de ili. Sed la muziko sen sentoj ne estas imagebla. Tial mi diris, ke en la sekura socio mankas por ĝi la aero.

– Oni povas diskuti pri tio, ĉu ne ekzistas sendanĝeraj sentoj – diras Malger.

– Oni povas diskuti ankaŭ pri tio, ĉu ne povas ekzisti muziko sen sentoj, kiel nura ludo per sonkombinaĵoj – daŭrigas Konter.

– Oni povas diskuti pri ĉio – konkludas Super.

– Sed la mondo de la hinoj estas terure enuiga, ĝi estas la morto mem – plendas Preter.

– Tio estas mondo sen antagonismoj kaj suferoj – deklaras Super.

– Kia antidialektiko, imagi la mondon sen antagonismoj! – krias Konter. La aŭtoro propre estas filozofia idealisto, adepto de Schopenhaŭer. "La mondo kiel volo kaj imago". Oni devas sufoki la volon por esti feliĉa. Tio estas ja budhismo, laŭ kiu la Nirvano estas la pleja dezirandaĵo.

– Stulta vi estas amiko! – incitiĝas Preter. – La aŭtoro estas materialisto, eĉ el la plej rigora speco.

– La aŭtoro estas ekzistencialisto – deklaras Malger.Li pruvas, ke la senta vivo alportas katastrofon, la racia vivo estas neeltenebla por la homo. Nenie estas savo.

– La aŭtoro estas socialisto-homarano – diras Super. – Lia kritiko estas akrigita kontraŭ la individuisma dispartiĝo kaj precipe kontraŭ la homa malpacemo. La hinan mondon li ne kondamnas – rememoru pri la sceno, kiam Gulivero ĉe sia forveturo el Kazohinio rerigardas kaj ne povas kontraŭrigardi la sunon.

– Sed tie estas kontraŭdiro! – protestas Konter. – Hom-neeltenebla mondo ne povas esti homidealo.

– Nu, la aŭtoro eble troigas, kiam li forĵetas el la perfekta mondo ĉiun senton kaj ĉiun ludon. Li eble volas per tio pli efike averti, ke ĉiuj sentoj kaj ĉiuj ludoj estas suspektindaj, ke la homo, se li ne volas plene ekstermiĝi, kiel la behinoj, devas bridi siajn pasiojn, prudenti pri siaj deziroj, nobliĝi pri siaj ludoj. La hinan saĝon kaj trankvilon kaj malvarman perfektecan li montras kiel idealon, je kiu ni devas klopodi, sed kiun neniam ni povas atingi, kaj ankaŭ ne estas dezirinde, se ni plene ĝin atingus, ĉar tiam ni ĉesus jam esti homoj – supozante, ke la homa esto estas iaspeca dezirinda, absoluta valoro. Do, amiko Preter ludu plu senzorge ŝakon, Konter kaj Malger aŭskultu muzikon, ankaŭ mi mem ja havas, mi konfesas, mian amatan ĉevaleton. Sed ni rekonu, kiun hungara poeto esprimis jene: "kun tigro ni dormas." Kaj ni klopodu ĉeni tiun tigron, sed ankaŭ la simiojn kaj aliajn bestojn, en ni embuskantajn. Jen estas, laŭ mia opinto, la instruo de la libro.

– Tro longe ni lasis vin prediki. Mi tuj refutos – krias Konter…

Tamen, ĉi tie ni forlasas la ŝtelaŭskultatajn kvar diskutantojn; dio scias ja, kiam ili finos sian parolbatalon pri Ia senbatalema socio. IIi havas kvar diversajn opiniojn pri Ia libro. Diskrete mi diras al vi, ke mi havas la kvinan. Do, mi lasas la decidan opinion al vi, kara leganto, kiu havos verŝajne la sesan.