Выбрать главу

Post plua duonhoro la uragano eksilentis. Uzante la okazon, mi klopodis min fiksi per la ŝnuroj de la zono.

Kiam fine ektagiĝis, mi vidis neniun ĉirkaŭ mi, sed kun tiom p1i granda ĝojo de mia malfirma koro, je la distanco de du mejloj aperis antaŭ miaj okuloj la bordkonturoj de insulo.

Mi eknaĝis, streĉante mian tutan restintan forton. Al miaj brakoj donis novan forton la scio, ke mia nomo, en ŝtonon gravurite anoncos mian heroan morton kaj eĉ dum mia vivo! Ankoraŭ pli: mi neniam vidos mian adoratan edzinon!

Post kvarhora terura fortostreĉo fine mi sukcesis atingi la bordon, kie pro la ekstrema laco, mi tuj terenfalis kaj endormiĝis.

DUA ĈAPITRO

La aŭtoro vekiĝas en Kazohinio. – Renkontiĝo kun la hinoj, kiuj helpas lin grandanime, sed miskomprenas lian dankemon, kies kaŭzon li ankoraŭ ne povas malkovri.Lia alveno al la stranga ĉefurbo de la hinoj. – Ili traktas malinde la anglan valuton. – La pudorsento de la aŭtoro estas kruele tretata en koton. – Liaj spertoj en la restoracio de la hinoj kaj sur la strato. – Lia gvidanto invitas lin al sia loĝejo.

Kiam mi malfermis miajn okulojn, jam estis denove mateno. La brilaj sunradioj jam sekigis mian vestaĵon, sed pli suferigis min malsato kaj soifo.

Mi ekiris al la interno de la insulo kaj baldaŭ mi trovis belege kulturitajn rizkampojn. Inter la rizkampoj laŭlongelaŭlarĝe etendiĝis tuboj. Verŝajne per tiuj oni kondukis la akvon por akvumi la parcelojn, ĉar la rizo postulas tre malsekan humon.

Laŭ la parceloj mi piediris jam preskaŭ du horojn, kiam fine mi alvenis al aŭtovojo.

Mi povas aserti, ke mia buŝo kaj okuloj restis malfermitaj pro mirego, vidante tiun grandiozan vojon, al kiu similan mi ankoraŭ ne vidis dum mia vivo. Ĝi estis farita el ia eksterordinare delikata materio. Pli mola ol betono, elasta kiel kaŭĉuko, adhera kiel ŝtonero kaj glata kiel la spegulo. Ambaŭflanke vicoj de fruktarboj, kradoj de kanaltruoj, dekstre eĉ aparta trotuaro en la ombro de senfina aleo. En kvindek jardaj distancoj grandaj ĝardenaj brakseĝoj, tamen ne el kano, aŭ salikbranĉoj, sed el ia stranga, glata materialo. La brakseĝoj estis ĉirkaŭataj de cipresarbustoj. Sur kvaronmejlaj distancoj staris malgrandaj dometoj el betono kaj vitro, sola ĉambro kies interno estis kvin paŝojn longa kaj same larĝa.

Ciuj iliaj flankoj konsistis el unusola fenestro ĉirkaŭkuranta la tutan ejon. Nur ĉe la kvar anguloj tenis la tegmenton metalkolonoj. Enrigardante mi vidis inde precizan, sed eksterordinare senornaman tablon kun komfortaj, molaj gumfoteloj ĉirkaŭe. En la angulo estis elektra forno. En Eŭropo mi vidis similajn, sed tute ne tiom luksajn vitroĉambrojn ĉe la tramstacioj de la metropoloj kaj sur promenejoj de luksbanejoj, kien oni rifuĝas dum pluvo. Mian supozon ŝajne pruvis ankaŭ la fakto, ke sur la pordo mankis la seruro.

Laŭ la aŭtovojo, en dudekpaŝaj distancoj, ambaŭflanke staris masivaj, glataj, arĝentkoloraj lampkolonoj tuboformaj.

Iom post iom mi konvinkiĝis, ke mi venis en la parkon de riĉegulo. Tiu belega vojo, la vitroĉambroj, lampoj, neniokaze povas esti publika posedaĵo, ĉar kiel ajn mi rigardis; mi ne sukcesis trovi la signon de difektado aŭ de pornografaj desegnoj. Kaj ankaŭ cetere, ĉiuj ĉi estis faritaj multe pli perfekte, ol estas kutime ĉe objektoj destinitaj por publika uzado.

Mi miris nur pri tio, ke tiu grandega valoraĵo ne havis barilojn. Poste ankaŭ tio estis miriga, ke tiuj belegaj promenejoj etendiĝas apud rizkampoj kaj ne inter florbedoj.

Mi deziris foriri de tie, por eviti la justajn riproĉojn de la posedanto, sed vane mi rapidis, ne estis videbla la vojfino.

Laciĝinte, malsate, soife, mi ĵus falis en brakseĝon, kiam ĝoje mi ekvidis apud mi baseneton kun akvokrano en la mezo.

Bedaŭrinde miaj malkonstruaj instinktoj venkis la devigan respekton de la privata propraĵo kaj malfermante la kranon, mi fluigis en mian manplaton la freŝan akvon kaj avide kvietigis mian soifon.

Ankaŭ la malsato suferigis min kaj la fruktŝarĝitaj arboj, starantaj antaŭ mi, preskaŭ min tiris al si tentante, kaj mi povis savi mian animon nur per tio, ke mi forte rememoris la piajn instruojn de miaj honestaj profesoroj pri la privata posedo kaj pri la rezignemo, kiu estas la ornamo kaj virto de la neposedantoj.

Mi staris jam ĉe la limo de la senesperiĝo, kiam malproksime aperis luksa aŭtomobilo. Ĝiaj delikataj konturoj, palarĝenta koloro kaj senbrua kuro ravis min.

Mi estis konvinkita, ke la grandsinjoro de la bieno mem alvenas, kaj ektime mi saltleviĝis de mia sidloko.

En la unua momento mi volis forkuri, sed poste mi tamen opiniis pli konsilinda paŝi sincere antaŭ li, por ke, se oni min eble arestus, oni ne rigardu min ŝtelisto. Nu, kaj krome, ankaŭ la malsato min pelis.

Do, mi staris vojmeze kaj per la disetendo de miaj du brakoj mi signis mian honestan intencon, ke mi danke akceptus, se ili taksus mian personon inda por haltigi la veturilon.

La aŭto fakte haltis. En granda, malfermita karoserio krom la ŝoforo sidis malantaŭe alia viro.

Ambaŭ havis delikatajn trajtojn, similajn al grekaj statuoj tiel, ke, se la unua ne sidus apud la direktilo, mi ne estus povinta distingi inter la sinjoro kaj la ŝoforo. Longa, rekta nazo, bele arkitaj brovoj, firme fermitaj lipoj, alta frunto kaj rigida, senpasia rigardo estis la karaktertrajtoj de ili ambaŭ, strange pariĝintaj kun saĝa kaj interesiĝema, amikeca vizaĝesprimo. Same strangajn kontrastojn mi neniam vidis unuiĝi sur la sama vizaĝo, kaj tio estis tiom pli eksterordinara, ĉar iliaj vizaĝoj tamen montris nenian disharmonion. Do, ne nur la kontrastoj unuiĝis en ili, sed la disharmonio homogeniĝis kun la harnionio. Kvazaŭ ia regula geometria figuro estus… ridetanta! Min kaptis stranga, malcerta sento.

La ŝoforo ekparolis al mi en ia fremda, mola lingvo, el kiu mi nenion komprenis, kaj per signoj mi provis komprenigi, ke mi volas konversacii ne kun li, sed kun la vojaĝanto, kiun mi konjektis esti certe la terposedanta sinjoro.

La sinjora moŝto komprenante mian deziron eliris el la aŭto kaj paŝis al mi. Nun mi ekvidis, ke li estas precize same vestita kiel la ŝoforo: griza vestaĵo, fasonita el unu peco, kun zono sur la koksoj, strikte butonumita ĉirkaŭ la artikoj kaj maleoloj. La vestaĵo havis grandajn poŝojn, sed estis farita el tre delikata materio. Sajne ili uzis ĝin kontraŭ la polvo ĉe aiitoekskursoj. Krome ili portis malpezan, molan ĉapon, svismanieran, kiun rubando tenis sur iliaj kapoj.

Mi humile kliniĝis kaj levis mian ĉapon en granda arko.

Tuj mi spertis konsternite, ke la sinjoro ne resalutas, nur rigardas embarasite mian etenditan ĉapon, poste li hezite etendas la manon, transprenas la ĉapon, ĝin rigardadas kaj mirante diras kelkajn vortojn, kiujn mi ja ne komprenis. Malfacilege el mansignoj mi komprenis, ke li opiniis, ke mi volas doni al li mian ĉapon.

La situacio estis ankaŭ por mi tre ĝena, kiam mi vidis, ke la saluto havas ĉi tie aliajn regulojn, kiujn mi ne konas, kaj time mi ekpensis, en kiajn ĝenajn kaj malagrablajn situaciojn povos min puŝi la nekono de la etiketo.

Pro tio mi provis klarigi per ĉiuj miaj membroj, ke mi venis el la maro, kie mi naĝe albordiĝis, mi petas lian pardonon, ke mi devas ĝeni lian bienon per mia ĉeesto.

Metinte mian maldekstran manon sur mian bruston mi denove profunde kliniĝis, post kio li tuj paŝis al mi kaj tie, kie mia mano estis; li elbutonumis mian mantelon kaj esploradis mian bruston. Certe li denove miskomprenis kaj pensis, ke eble mia brusto havas ian difekton.

Kiu nur unufoje vojaĝis en lando, kies etiketreguloj estis al li fremdaj, tiu povas kompreni mian embarason, kiun ankoraŭ pligrandigis la fakto, ke ili neniam ridetis. En iliaj okuloj mi vidiŝ nenion krom la objektiva bonintenco. Ŝajnis, ke mi trafis inter korektajn ĝentilhomojn, kiuj komprenas la komikan mallertecon de la fremdulo, ĝentile retenante sian justan ridemon.