Выбрать главу

Kaj Zukrula postkuris min, kriegante kun insultaj mallaŭdoj.

Mi rifuĝis, ŝtopante miajn orelojn, por eviti la akuzon, ke mi eĉ nur aŭskultis tiujn terurajn vortojn.

Miaj legantoj ne imagas, kio sekvis.

Mi estis portita denove al la betiko, kiu kondamnis min por unumonata karcero, ĉar mi ne donis manĝaĵon al virino!

Nome, – kiel mi poste eksciis, – la bikbamo ĉe ili signifas, ke ĉion, kio antaŭe estis honto kaj malpermesaĵo, nun oni devas fari, kaj reciproke, kio antaŭe estis ketnio, nun fariĝas kave!

Se miaj legantoj entute kredas ĉi tiujn frenezaĵojn, certe tenas siajn ventrojn per la manoj pro la rido, legante la komikajn aventurojn de normalmensa homo inter la frenezuloj. La komikan guston al tio donas la paradoksa situacio, ke mi el mia tuta forto volis sekvi la frenezajn regulojn per mia malfeliĉa normala menso por eviti ilian indignon, kaj ĉio sukcesis tute inverse, ĉar la esenco de ilia frenezo estas ĝuste tio, ke eĉ laŭ siaj frenezaĵoj ili ne estas konsekvencaj.

Post unu monato, reliberiĝinte, mi ĉiuokaze volis ĉion ekscii pri la manĝreguloj de la virinoj.

De tiam mi pli atente studadis la virinojn.

Iam mi vidis unu, kiu min preterirante, por momento, ŝtelmove, por ke neniu vidu, forlevis sian poŝtukon de antaŭ sia buŝo, el kio mi konkludis, ke ŝi estas malsata, ŝi nur ne kuraĝas tion diri malkaŝe.

Mi tre ĝojis pri la okazo, esperante, ke de ŝi mi, povas multe ekscii. Do, mi akompanis ŝin, kaj ĉirkaŭdire mi demandis, kion ŝi opinias pri la spiritualaĵ o. Tiam ŝi urĝe min flankentiris kaj per senkaŝaj vortoj flustris, ke ŝi estas fakte malsata kaj ŝi estus feliĉa, se ŝi povus konsumi parton de mia spiritualaĵo.

Mi devas konfesi, ke la vortoj min tre agrable surprizis. Kun mia stulta kapo mi pensis, ke mi sukcesis trovi la unuan normalcerban homon, kies vortoj havas logikan interrilaton kun la reala mondo.

Per mildaj vortoj mi ŝin invitis kaj kondukis en mian ĉambron, bonkore senkovriligis antaŭ ŝi mian restintan manĝaĵon, ĉe kiu ŝi altabliĝis, demetis sian poŝtukon kaj ekmanĝis ĝin per videbla bonapetito. Ŝi eĉ plurfoje laŭtigis sian raviĝon pro la bonegaj manĝaĵoj, kiajn povas nur mi doni. Mi ridete dankis ŝian entuziasmon, sciante, ke la manĝaĵoj estls nur la normala ĉiutaga hina tagmezmanĝo.

Foje la virino sian buŝon tute malferminte, leviĝis, kaj tiel ŝi proksimiĝis al mia vizaĝo. Ŝajnis, kiel ŝi volus enbuŝigi mian nazon.

La neatendita ŝanĝo iom surprizis min, ektime mi retiriĝis, kaj ŝi per same miranta vizaĝo residiĝis al sia loko.

– Do, ĉu vi ne volas enrigardi en mian gorĝon? – ŝi demandis.

– En vian gorĝon? Kial enrigardi vian gorĝon?

Ŝi kapbalancis.

– Vi estas stranga viro. Aliuloj ofte postulas malfermadi mian buŝon post ĉiu gluto.

Mi rimarkis, ke mi tute rezignas pri tiaspecaj pretendoj, ĉar laŭ mia opinio la manĝado estas por la satiĝo.

Ŝi daŭrigis la manĝadon kaj dume rakontis, ke foje ŝi ĉe iu viro formanĝis tutan anseron, kaj poste ŝi asertadis per petolema rideto, ke ŝi povas eĉ pli manĝi kaj se mi intencas iam ajn manĝigi virinon, nur alvoku mi ŝin kaj mi ne kredu al aliaj virinoj, ĉar neniu el ili povas tiom multan mian manĝaĵon konsumi kaj eĉ ne per tiom bona apetito.

Mi ĉion promesis al ŝi, post kio ŝi donis sian adreson kaj krome ŝi rakontis pri la menciita viro, ke ŝi devis pro lia postulo la anseron manĝi kun ĉokolado kaj ne nur malfermadi sian buŝon, sed krome post ĉiu gluto grincadi siajn dentojn.

Min turmentis jam forte disonancaj sentoj, sed mia vera surpriziĝo sekvis nur poste. Nome la virino rimarkis, ke kvankam ŝi tiam devis multe manĝi, ŝi eĉ enspezis multe. Li estis vere kavalira viro.

Post tio ŝi viŝis sian buŝon per la telertuko kaj – petis monon!

La neatendita turno tiom surprizis min, ke nur balbute mi povis protesti, dirante, ke ŝi satiĝis ja per mia spiritualaĵo, kaj ŝi havas nenian rajton krome eĉ postuii pagon.

Ŝi subite ruĝiĝis pro la kolero, furioziĝis, min insultis per ĉiaj fivortoj, nomis plej granda friponaĵo, ke ŝi oferas al mi sian vizaĝmezon kaj mi rifuzas doni la devigan kompensaĵon, kvankam ŝi petis relative malaltan prezon por la manĝado.

Ĉu miaj legantoj kredas, aŭ ne, tiel okazis!

Vane mi pruvadis, ke ŝi havas nenian rajton peti ankoraŭ kroman pagon por sia plezuro. Ju pli mi provis argumenti per la racia menso, des pli ŝi iĝis kolera.

– Vi senvalora bivago! – ŝi kriis. – Mi envenas al vi, mi lasas min satigi, kaj fine vi volas forvaporiĝi kun la mono? Nu atendu, vi ricevos pro tio!

Vorto sekvis vorton, mi estis certa, ke ŝi ne kuraĝos disfamigi sian satiĝon en mia loĝejo kaj mi lasis al mi libera la proteston de mia racia menso. Nature mi denove eraris en miaj kalkuloj.

Nome, la virino, kun terura hurlo ŝirmalferminte la pordon forkuris.

La sekvontan tagon mi estis denove invitita al la betiko, kiu deklaris, ke denove venis akuzo kontraŭ mi: mi ne pagis al virino, kiun mi manĝigis.

La akuzo min konsternis. Mi tute ne neis, ke mi donis al ŝi spiritualaĵon, ja ĝuste tion mi uzis kiel argumenton, ke mi certe ne povas ŝuldi al ŝi ankoraŭ kroman monon.

Al miaj vortoj la betiko senatende laŭte ekridis.

Mi stulte ĉirkaŭgapis, eĉ ne konjektis, kio ridinda estas en tio, kaj mi aldonis, ke la virino mem deklaris, ke ŝi estas malsata kaj, se mi, kompatante ŝian turmentan malsaton, kontentigas ŝian apetiton, kiel ŝi aŭdacas danki mian bonvolon per financaj postuloj?

Post tio la betiko eĉ pli laŭte ridis, li nomis min amuza frenezulo kaj baldaŭ ĉiuj ĉeestantoj skuiĝis pro la ridego.

Ĉi tio jam fine eligis min el mia trankvilo, mi rimarkis, ke la afero estas multe pli mizera ol ke oni povus pri ĝi ridi kaj mi deklaris, ke mi – en la konscio de mia pravo – nun jam prezentas kontraŭpretendon kaj mi mem postulas la prezon de la plezuro, al kiu mi havas minimumo tiom da rajto, kiel ŝi.

La ridego, kiu nun eksplodis, preskaŭ disĵetis la murojn; longajn minutojn daŭris, ĝis la betiko rekonsciiĝis kaj forviŝinte siajn larmojn, deklaris, ke li jam delonge ne ridis tiel bone, sed la afero estas multe pli serioza, ol ke ĝi estus aranĝebla per rido kaj la leĝo estas tamen leĝo, kiun li devas plenumi, ĉar sen tio renversiĝus la ordo kaj la prudenta civilizacio.

Ĉu la leganto kredas aŭ ne, mi estis denove enkarcerigita!

Kaj dum unu semajno mi povis cerbumi, kion propre mi kulpis.

Post mia elliberiŝo mi plendis mian aventuron al Zemoki, sed ankaŭ li priridis min. Kaj ĉefe ridis pri tio, ke mi kredis al la virino, ke ŝi estas malsata, kvankam mi devus scii, ke tiaj ne pro malsato petas spiritualaĵon. Vane mi asertadis, ke la virino mem petis manĝaĵon, li respondis, ke ĝuste el tio mi povus scii, ke ne la spiritualaĵon ŝi deziras, nur monon, ĉar kiu estas vere malsata, tiu ne eldiras tion!

Sed per tio jam pleniĝis. Tiun dancon inter ovoj mi ne povis plu toleri. Neniam mi sciis, kiam falos sur mia kapo la Damokles-glavo, pendanta super mi.

Ho, kiomfoje mi deziris, kiel bone estus, se ankaŭ mia cerbo konfuziĝus, por ke mi similu al tiuj kaj ĉiam mi precize sciu, kiam mi devas diri la blankan nigra kaj kiam flava! Sed kiu kun sana cerbo, klare vidas la blankan, ties klara vidkapablo estas por li tiel konfuzema, ke li neniam povas laŭregule mensogi kaj li pereos, ĉar jen li kulpas kontraŭ la ketnio, jen li ofendas la bikbam-on, jen li detruas la bruhu-on de la infano. Ho, kiom pli feliĉaj estas la frenezuloj, kiom beataj estas la behinoj kaj hiom pli feliĉaj estas la ŝtatanoj de la glora Granda Britio, kiuj vivas inter – al ili tute similaj – serenaj kaj sammensaj kunŝtatanoj!

Post mallonga tempo oni sciigis min, ke mi, pro la serio de miaj skandaloj, perdis mian postenon.

Nur ĉi tio mankis al mia tragedio! Mi kuradis tien-reen petis Zemokion por helpo, sed jam ankaŭ li turnis sin de mi pro miaj "friponaĵoj". Post kelkaj tagoj mi estis eĉ eligita el mia ĉambro, kaj mi povis ekiri al la granda mondo.