Выбрать главу

La sovaĝintaj frenezuloj senkonsciiĝinte per la unua enspiro, unu post la alia terenfalis, sed eĉ dum la falo ili spasme prenis la tranĉilon, iliaj okuloj fulmis kaj la grincantaj dentoj ŝaŭmis ankoraŭ dum la lasta, sovaĝa stertoro.

– Bikru! Racio! Aneba! Buku!

Post la endormiĝo de la lasta, la hinoj elpaŝis, ilin kolektis kaj vestis per trudkiteloj. Tiam mi vidis unuafoje hororiĝi la hinojn, kiam ili malsuprenirante devis paŝi en sangon.

Nun komenciĝis konsilado. Ĉiuj interkonsentis, ke kun ĉi tiuj ne eblas plu eksperimenti kaj plej bone estus ĉiun "ĉesigi".

Mi intervenis, klarigante al Zatamon, ke verŝajne ne ĉiu murdis memvole. Mi aludis mian propran okazon, kiel ili min devigis kunmarŝi kaj proponis, ke ili elektu la nekuraceblajn el tiuj, kies relativa resaniĝo ankoraŭ estas esperebla.

La hinoj vidis, ke mi, kvankam behin-suspektinda, parolas racie, do ili aliĝis al mia opinio, eĉ demandis min, kian metadon mi opinias taŭga por la distingo.

Kaj mi proponis balotadon: la tuta behina kolonio devas esti balotigata pri tio, kiu deziras la bukuon.

Mi devis detale priskribi la procedon de la balotado, kiun ili ne konis, ĉar ili tute ne povis imagi, ke povus ekzisti vivproblemo, pri kiu la homoj havas diversajn opiniojn: la kompleteco de la vivo ja estas vivebla nur unumaniere. Ili konis nur la sciencajn malsamopiniojn, sed tie la simpla bluiĝo de la lakmuspapero neniigas la kontraŭopinion de cent scienculoj.

Al la hinoj plene plaĉis miaj vortoj, kaj ili decidis, ke konsiderante mian sufiĉe normalan intelekton kaj miajn spertojn akiritajn inter la behinoj, ili komisias min pri la aranĝo de la balotado kaj, por ke nenio okazu en kontraŭnatura maniero, la ĉesigon de la nekuraceblaj ili efektivigos per tiuj mem: la murdemulojn ni kondukos al barita parto de la korto, kaj tie ni ekipos ilin per tranĉiloj, por ke ili mem ekstermu sin.

La Leganto povas imagi mian ĝojon, ke en mia malgaja vivo okazis agrabla ŝanĝo!

Ili kolektis la dormantajn behinojn kaj portis ilin en grandan, fermitan halon, kie dum unu tago ili estis sub severa gardo kaj nur la sekvantan tagon povis reiri en siajn ĉelojn.

Mi estis elportita elinter ili kaj povis denove okupi mian lokon en la belohina instituto, kie mi fine ricevis puran vestaĵon, bone mi banis, mi razis min, mian hirtan hararon tondis la elektra ĉapelo, miaj pedikoj estis ekstermitaj, miajn membrojn, sur kiuj ankoraŭ ruĝis la postsignoj de la ŝnurkateno, oni masaĝis per elektraj maŝinoj, kaj vespere mi kuŝiĝis sata, pura, en silento, en elektre hejtita ĉambro, en mola lito. Neniu min ĝenis, mi devis timi nenion. Mi sentis la plej grandan plezuron, kiam mi senzorge etendis miajn membrojn en la gummatraca lito.

Mi povas diri, ke mi vivis la plej feliĉan tagon de mia vivo.

***

Ĉiamaniere mi intencis plenmeriti la estimon de la hinoj, kaj fervore mi aranĝis la balotadon.

La sekvantan tagon mi iris inter la behinojn kun du gasaŭtoj kaj dek hinoj. Nia apero okazis inter granda respekto, ĉiuj betikoj elvenis, siajn kuprokubojn malligis de la genuoj kaj tenante ilin sur la manplatoj, proponadis ilin al ni, kion la hinoj nature ne komprenis, sed mi vidis, ke tio volas esti ia humiliĝo aŭ honoro. Por mi estis granda kontentigo vidi, kun kia humila timo la betiko, kiu iam min tiel kruele kondamnis, etendadas al mi nun sian senvaloran brokantaĵon, menciante per monotona murmurado la bruhuon, anebaon, ketnion, konaon kaj ceterajn idiotajn stultaĵojn. Kiam eĉ flavan ŝtoneron li volis meti sur mian manplaton, mi havis fortan inklinon kapti lin ĉe lia kolumo kaj ŝtopi ilian "nutraĵon" en lian gorĝon, sed mi retenis miajn pasiojn, ĉar mi timis, ke la hinoj havos malbonan opinion pri mi kaj mia kazoa mondkoncepto.

Mi anoncis la ordonon, ke ĉiuj behinoj kolektiĝu. Ili diskuris, kaj post dek minutoj ĉiuj, ĉirkaŭ dumil kvincent malsanuloj, staris ĉirkaŭ ni, kompreneble aparte la konaanoj kaj la kemonanoj, rigardantaj unu la alian kun sovaĝa malamo.

Kaj mi anoncis al ambaŭ flankoj, ke morgaŭ estos balotado pri la buku, kaj ili havos plenan liberecon en siaj internaj aferoj.

Poste ni reveturis.

La sekvantan tagon mi aranĝis la balotadon aparte sur la teritorioj de la konao kaj de la kemono, por ke ili ne povu interbatadi.

Sed la rezulto nin ĉiujn surprizis, ĉar ili preskaŭ senescepte postulis la bukuon, kio precipe min tuŝis malagrable. Nome, la hinoj el tio konkludis, ke la balotado verŝajne estis superflua.

Mi provis paroli kun ili unuope, inter kvar okuloj. Kiam mi demandis, kial ili volas tranĉi la korpojn de siaj homfratoj, ĉiu respondis, ke tia intenco estas malproksime de li, ili volas nur vidi certigita la boeton per la bukuo.

Kaj vane mi diris, ke la boeto vere estas nura vorto kaj la konkreta esenco de la afero estas tamen la vundo, doloro kaj morto, ili respondis, ke ĉio estas tute male.

– La sufero – ili diris, – estas nur epizodo, nur surfaco, dum la boeto estas la esenco, signifo kaj interna enhavo de la aferoj. Kiu tion ne sentas, tiu estas kolorblindulo, kiu vidas nur la surfacon kaj ne havas kapablon koncepti la esencon, kiu subtenas la vivon.

Ili senhezite asertis, ke la esenco estas la subteno de la vivo, por kio estas inde – eĉ morti!

Inter la eldirita vorto kaj iliaj cerboj tute ne ekzistis interrilato.

Do, mi ne plu diskutis, sed anoncis, ke tiuj, kiuj voĉdonis por la interbatado, povos la sekvontan tagon interbatadi tute libere laŭ siaj inklinoj. Ni elkondukos ilin al la monteta deklivo, provizos ilin per tranĉiloj kaj liberigos ilin unu kontraŭ la alia; dum tiuj, kiuj ne intencis interbatadi, povos resti hejme.

Feliĉe mi jam havis sufiĉan okazon sperti ilian nekonsekvencecon, aliel mi estus tre surprizita pro la malkontenta murmurado, kiu sekvis miajn vortojn.

Bedaŭrinde, kiom ajn mi estis kutimiĝinta al ilia nekonsekvenceco, tamen mi ne povis liberiĝi de mia logikemo, ke mi tute ne estus cerbuminta pri la afero. Do ankoraŭ tiam mi serĉis klarigon por ilia malkontento kaj mi opiniis, ke eble la malkuraĝo igas ilin retiriĝi, kiam temas pri la efektivigo de la entuziasmo.

Mi jam tre hontis pri la afero antaŭ la hinoj kaj timis pri mia pozicio pro la multaj malsukcesoj. Post iom da hezito mi tamen konfesis mian necertecon al la gvidanto de la apudstarantaj hinoj por eviti, ke la postvenontaj malsukcesoj ŝajnigu, ke mi tute ne kalkulis pri tio.

Des pli agrable surprizis min, kiam li diris, ke mi verŝajne vane ekkonis ilin, mia cerbo estas tro kazoa por ilin kompreni, pli ĝuste al ili kutimiĝi, ĉar, nature, sancerba homo ne povas trovi sencon en tio, kies esenco estas la sensenceco.

Ĉiuokaze mi decidis atendi la morgaŭon.

Kiel la behinoj interkonsiladis tiunokte, mi ne scias. Eble neniel kaj tiujn surprizojn, kiuj min trafis en la sekvonta tago, mi devas atribui al ilia stranga frenezeco, kies ĉefa karakterizo estas, ke kvankam nenia konsekvenco estas en la behinoj, tamen, mirindmaniere ĉiuj estas sammaniere nekonsekvencaj.

Do, sekvonttage ni elkondukis la interbatemulojn al la monteta deklivo.

Tiuj staris en du strikte disiĝintaj grupoj kaj turnis siajn dorsojn al la alia grupo.

Karakterize estas pri la naiveco de la hinoj, ke ili vidante tion, konsilis al mi manumi laŭvice la grupojn: unue ni disdonu la tranĉilojn al la konao, kaj nur post kiam ili jam ekstermis sin mem, ni disdonu tranĉilojn al la alia grupo.

Mi devis reteni mian ridemon kaj klarigi, ke neniu grupo interbatadas en si mem, ĉar por tio necesas ankaŭ la ĉeesto de la alia. Nature ili ne komprenis tion, demandis, kial ne estas pli facile piki la pli proksime starantan, se ili finfine ĉiuokaze mortpikas unu la alian. Mi deklaris per la supereco de la spertulo:

– Ĉi tiu grupo estas la konao, tiu alia la kemono. Ambaŭ interbatadas nur, se la alia kunestas.

Nur, kiam la hinoj rigardadis unu al la alia, mi konstatis, kiom "sensencan klarigon" mi diris, kvankam post iom da pensado eĉ mi mem devis konvinkiĝi, ke mi diris vere sensencaĵon. Do vere, kial ne komenci la murdadon sur si mem? Do, mi rimarkigis al ili, ke la behinajn aferojn mi povas klarigi nur behine, ili ne pretendu pli el mi.