Выбрать главу

Post tio niaj aŭtoj ĉirkaŭfermis la behinojn en granda cirklo. Ni disdonis la tranĉilojn, kaj fine mi anoncis, ke la buku estas libera.

Kaj tiam mi mire vidis, ke neniu ekmoviĝis.

Ĉirkaŭe staris niaj aŭtoj, kun ni ĉiuj, ekipitaj per gasmaskoj kaj prete tenataj ŝpructuboj; interne, unu kontraŭ la alia la du malamikaj partioj, proksimume mil behinoj senmove.

Minuto pasis post minuto. La hinoj alrigardis min demandmiene, kaj mi estis en la plej granda embaraso.

Post nelonge inter la kemonanoj viro stariĝis sur elhakitan arbotrunkon kaj ekparolis al la aliaj:

– Vi eble nun opinias, – li diris, – ke la hinoj nin helpas en la akiro de la boeto kaj, ke nun ni havos okazon fari bukuon por la boeto, vivo kaj paco?

– Vi eraras. En niaj ketniaj agoj la hinoj ne vidas la profundan esencon de la vivo, sed ili rigardas tiun sensenca interbatado. Sed kiel ja povus kompreni tia bivaga amaso tion, kion povas enspiri nur la vivanta kaj varma pulmo, en kiu ankoraŭ vivas la sankta respekto de la anebaoj kaj de la boeto, dum la vaka kaj dezerta pulmo malproksime postrestas kaj erarvagadas en la dezertaĵoj. La respekto de la anebaoj kaj de la bikruo estas la rokfirma bazo, kiu donas enhavon kaj celon al nia vivo, kiu distingas la behinon de la senpulmaj hinoj, tiu ŝtale hardas niajn brakojn en la noblaj bukuoj, faras bumbukojn el la filoj de la behaoj, kiuj senhezite oferdonas siajn vivojn por la boeto kaj por la graco de la tranĉilo.

(Bumbuko signifas murdiston, sed mi devas rimarkigi, ke ili havis pri tio diversajn esprimojn laŭ tio, kiun murdas la murdisto, ĉar ili – laŭ sia idiota pensmaniero – ne egale malestimis la murdiston, la bumbukon ili eĉ estimis. Sed pri la signifo de ĉi tiu vorto iliaj opinioj jam estis diversaj, kion mi neniel povas kompreni. Nome, laŭ la konaanoj bumbuko estas tiu, kiu mortigas kemonanon, sed laŭ la kemonanoj tiu, kiu mortigas konaanon.)

Poste li daŭrigis:

– La respekto de la graco de la tranĉilo kaj de la anebaoj estas la fonto de la vivo de la behaoj, sen kiu nia sorto estus morto kaj pereo. (Do, ili firme kredis, ke ili mortus, se ili ne forbuĉadus unu la alian!) Ni flegu do en niaj pulmoj ĉi tiujn plej altajn idealojn, nian firman sindonon al la bikruo kaj al la anebaoj, ĉar ketnia behino vivas aŭ mortas kune kun sia tranĉilo kaj boeto.

Nun sekvis ankoraŭ longa, – sensenca babilaĵo, kiun mi ne volas detaligi, tiom pli, ĉar mi ne povis memorfiksi tiom multajn idiotajn sensencaĵojn.

Mi komprenis nur tiom, ke nun okazis perfido. Li asertis, ke ni primokas la gracon de la tranĉilo, ŝajnigante per nia procedo la noblan buku-on ordinara kaj sencela interbatado kaj nun ni incitas la noblajn bumbukojn unu kontraŭ la alian, kiel la virkokojn en areno. La defendo de la boeto ne estas marioneta teatro, sed la graco de la tranĉilo.

– Behinoj! – li kriis. – Ĉu vi ne vidas, ke ilia celo estas ne, ke ni partoprenu en la graco de la tranĉilo, sed ke ni mortigu unu la alian.

(La homa cerbo ĉesas funkcii! Ĉu la "graco de la tranĉilo" ne estas la reciproka mortigo?)

– Ĉar, li diris, – dum ni, bumbukoj, stulte murdus unu la alian, ties utilon ĝuus nur la lamikoj, kiuj ruze kaj perfide retiras sin de siaj devoj por la anebaoj kaj kiuj atendas nur tion, kiam la bravuloj kaj eminentuloj de ambaŭ behaoj neniiĝos en la buku ĝis la lasta, por ke poste tiuj infektistoj de la konao kaj kemono, interpaciĝinte unuigu la du behaojn. Kaj ĉu vi scias, kio sekvos, se la du behaoj unuiĝos? Ĉesos la behaoj mem! Pereos la trezoroj de la kulturhomaro, kiujn niaj prauloj en cent sangaj bukuoj defendis kaj konservis por ni! Ĉesos la anebaoj, la cirklo, kvadrato, kaj en la koton ili tretos ĉion, kio la homon distingas de la sovaĝa besto!

Koleraj interdiroj eksonis:

– Ni ne lasu la anebaojn!

– Nun jam temas – li daŭrigis, – ne pri tiu aŭ ĉi tiu anebao, sed pri la ekzisto de la anebaoj kaj pri la ordo, sen kiuj la nobla bumbuko havus nenion, por kio estus inde vivi aŭ morti. Nun temas pri la graco de la tranĉilo, kiun ketnia homo devas savi eĉ koste de sia vivo kontraŭ la sangavida detruado de kelkaj furiozaj frenezuloj, ĉar kion valorus, se ni vivus, sed anebao ne ekzistus? Ni nun devas unuiĝi kontraŭ la komuna malamiko, ne ekstermi unu la alian, ĉar tiu estus ne bukuo, sed fia buĉado. Do ni interpaciĝu, ni iru hejmen kaj kolektu la lamikajn perfidulojn, kiuj sin retiris de la belega devo de la boeto kaj nun trankvile rigardus, ke la noblaj bumbukoj kvazaŭ marionetoj, elmetitaj al publika rido, fluigu sian trezoran sangon.

La behinoj akceptis la parolon per ĉielskua aprobo. La du partioj dum momentoj intermiksiĝis kaj kun varmegaj postaĵ-gratadoj voĉdonis amikecon unu al la alia kontraŭ la lamikoj, ĉar ne havas sencon morti, se tio eblas.

La du sovaĝaj malamikoj ĉesis malamikiĝi en momento, kiam minacis la danĝero, ke ili estonte ne povus esti malamikoj kaj tuj interpaciĝis por malhelpi ke iu vere faru pacon. La paco de la behinoj povas servi nur la interbatadon.

Ĉi tiu klarigo sonas tiel komplika, ke mi eĉ ne provas ĝin plu pritrakti. Jam nun, dum la skribado mi sentas, ke ankoraŭ mi mem tute konfuziĝus, se mi provus ĝin plutraktadi.

Nature, la hinoj eĉ unu vorton ne komprenis el la tuta afero. Ili nur vidis, ke la behinoj mem la bukuon ne volas. Sed tiam, kion ili volas? Eĉ mi mem ne komprenis ilin, sed mi antaŭsentis la danĝeron kaj avertis la hinojn, dirante, ke ni surmetu la gasmaskojn.

Apenaŭ post la surmeto de la gasmaskoj venis al ni deputitaro, petante, ke ni lasu ilin hejmeniri, ĉar ili ne volas la bukuon.

La hinoj senkomprene aŭskultis, sed mi rapide klarigis al ili la intencon de la behinoj, kaj jam mi mem proponis la ĉesigon de la tuta societo, ĉar ili estas nekuraceblaj.

Miajn vortojn la hinoj akceptis per iom da malkonsento. Nature, el naiva hina vidpunkto malfacile estas kornpreni, kiel povas signifi pli grandan danĝeron, se iuj ne volas interbatiĝi.

Longa interkonsiliĝo komenciĝis. Por mi estis tre strange vidi la hezitantajn hinojn, kiuj cetere estis tiom certaj pri siaj aferoj en la hina vivo, kie preskaŭ tute ne estis imagebla malsamopinio.

Post longa meditado ili decidis, ke ĉiu rajtas hejmeniri, nur ili devas demeti la tranĉilojn.

La dekreto estis akceptata per kakofonia hurlado de protestoj.

El la kirliĝo subite antaŭenpaŝis iu kaj, saltante al mia aŭto, ekhurlis per ŝaŭmanta buŝo:

– Jen estas la perfidulo! Jen, kiu alportis la pereon!

Kaj li kraĉis al mi, ne zorgante pri la gastubo, tenata de miaj manoj, per kiu mi povus lin ĉiumomente senpovigi. Sed mi ne kuraĝis funkciigi la tubon, timante la nekomprenemon de la hinoj.

La vortojn sekvis ĉielskua hurlado. Pugnoj leviĝis kontraŭ min.

– Terenbati la lamikon! For la sangavidan ekzekutiston de la kulturo kaj amo! – ili kriis, sed ne kuraĝis min ataki.

Fine iu ekkriis:

– Kial vi hezitas? Ĉu vi timas de lamik? Lasi lamikon viva estas egala al tio, kiel se ni disrompus niajn tranĉilojn!

Murmuro de hororo estis la respondo. Inundo de riproĉoj flugis al mi:

– Vi estas, kiu malhonorigis la boeton!

– Vi estas, kiu detruis la ketnion!

– Vi demoraligis la bruhuon de la infano!

– Vi estas, kiu malpurigis la bikbamon!

– Vi renversis la pacon!

Kaj la parolanto uzis la ekscitiĝon kaj ĉiujn superkriante hurlis:

– Li estas, kiu uzis la tranĉilon por la plej malnobla afero!

La amaso ekmuĝis. La respondo estis unusola ŝaŭmanta aprobo. Iu eĉ eldiris:

– Por manĝado!

La frenezuloj eksplodis en orelfenda blekado. La oratoro raŭke klopodis superkrii:

– Jes, ja! Ĉu vi scias, kion faras ĉi tiu lamiko per la tranĉilo? Manĝas! Manĝas! Li senhonorigas la civilizacion! Kial vi do hezitas? Jen, estos la vera buku! Antaŭen! Vake!

Kaj li kuris al mi, saltis sur la ŝtupon, levis sian manon al mi, la tranĉilo fulmis, kaj mi sukcesis nur per la parto de la sekundo pli frue ekpremi la butonon de la ŝastubo.