Выбрать главу

Neniam mi sentis min tiom senespere. La konscio pri la senespereco iom post iom superis mian koleron kaj mi ekhavis tiun ŝajnan trankvilon, kiam oni jam per senekscita menso kalkuladas la memmortigon.

Sed por mi povus troviĝi ankaŭ tria solvo, kiu ĉion povus plibonigi: se mi povus fuĝi el tiu malbenita insulo kaj reiri al mia patrio. Enkarcerigito ne rigardas tiel avide la sunradion enŝoviĝintan tra la krado, kiel mi kaptis la esperon de la hejmeniro.

Kiam mia korbatado trankviliĝis, mi povis fari prudentan kalkulon kaj mi venis al la decido, ke mi ĉiel ajn provos fuĝi kaj nur, se tio malprosperos, mi finos mian vivon.

Certe mi staris antaŭ granda tasko. La hinoj ne konas la navigadon. Por ili ekzistas nur la tero, el tiu ili vivis. Al tiu estis ligita ilia tuta pensado. Eble ĝuste pro tio ili ne povis flugeti anime. Vane mi estus serĉinta inter ili la disvastiĝan febron de la romanoj, la negocemon de la fenicianoj, la aventuremon de la hispanoj kaj same la piratadon de la normandoj, kiel la destin-konscion de mia patrio por disvastigi la humanismon kaj la kristanan kulturon. Ili bone sciis, ke la tero estas ronda kaj centmilfoje pli granda ol ilia insulo, sed ili eĉ ne provis interrilatiĝi kun aliaj popoloj. Ili volis nek konkeri, nek riĉiĝi kaj ankaŭ la scivolemo ne instigis ilin trans siajn limojn. Simple nenio interesis ilin krom iliaj vivbezonoj. Ili kulturis nur tiujn sciencojn, el kiu ili povis profiti.

La sciencon de la navigado reprezentis kelkaj malpezaj sportboatoj, per kiuj ili remadis nur sur la rivero kaj apud la marbordo, sed eliri sur maron ili ne kuraĝis eĉ dum senventa vetero.

Do, se mi volis forveturi, mi devis antaŭe konstrui mian ŝipon.

Post longa hezitado mi tamen decidis, ke flankenmetante mian koleron, mi parolos kun Zatamon kaj petos lian helpon.

La sekvantan tagon vespere mi vizitis lin.

Mi sincere malkaŝis al li, ke mi ne eltenas la vivon sur ilia insulo, do, se li ne deziras mian memmortigon, li peru al mi la helpon de la hinoj. Mi klarigis, ke mi konas iom la ŝipkonstruadon kaj se mi ricevos kelkajn homojn por helpo, mi povos en du semajnoj pretigi ŝipeton taŭgan por marveturo, kaj ili por eterne liberiĝos de mi, kio estas por ambaŭ la plej bona solvo.

Zatamon respondis, ke li ne komprenas, kial iu nostalgias la neperfektecon, sed estas fakto, ke la behinoj havas strangajn fiksajn ideojn, pri kies malvero oni ne povas ilin konvinki. Tamen la hinoj ne estas persvadeblaj fari tian aferon, kiu signifus malutilon al mi.

– Kiel vi pensas, – li diris, – ke kazoo-organisma estaĵo povus deflankiĝi de la kazoo? Vi ne povas devigi la fiŝojn, ke ili vivu sur la seka tero kaj vi ne povas nutri la hundon per fojno, ĉar se vi tion provus, ili jam ne plu havus vivon.

Tiu superlativo de la stulto min tiom konsternis, ke dum kelkaj momentoj mi ne povis respondi. Komence mi opiniis, ke nun el li parolas nur la indigno pri mia hieraŭa. konduto, li nur intencas kaŝi sian koleron, kaj nun li avide kaptas la okazon por malutili al mi, kaj li kovras sian aĉan malbonintencon per tia ĝentila preteksto.

Nur malrapide mi rekonis, ke tiuj tute ne havas ideon pri la ĝentileco kaj pri la elementaj reguloj de la ĝentilhoma konduto.

Sed, se li fakte ne mensogas, tiam superflua estas ĉiu plua vorto. Mi ja nenion atingos.

Mi senvorte min turnis kaj nun jam forlasis lin definitive.

Mi decidis ĉiel ajn fuĝi de tie. Por lasta eksperimento mi provos konstrui mem la ŝipeton kaj se mi ne sukcesos, mi finos mian vivon.

La sekvantan tagon mi simple forlasis la hospitalon. Neniu min retenis, neniu atentis miajn paŝojn.

Mi eniris la urbon. El iu aŭtomobilejo mi akiris aŭton kaj ilojn, mi elveturis malproksimen de la urbo kaj apud abundakva rivereto, inter densaj arbustoj, mi elmuntis la motoron. La sekvantan tagon per alia aŭto mi elportis aliajn ilojn, kelkajn ferstangojn, ladlamenojn kaj diversajn maŝinpartojn. El pluvmanteloj mi starigis tendon kaj per granda penado mi sukcesis marteli el la ladlameloj primitivan propeleron kaj la direktilon.

Poste mi elportis lignotabulojn, laŭ mia kapablo ĉarpentis ŝipeton, per takeloj mi malfacile surakvigis ĝin kaj komencis la enmunton de la motoro.

La elportado de la bezonataĵoj okazis tre facile, ĉar la havaĵojn neniu gardas, sed la laboron mi devis fari kaŝe ĉar se mi estus ekvidita, ili nepre rigardus min behin.

Mi ne volas tedi la Leganton per la detaloj. Estu sufiĉe, ke dum tri monatoj mi tage laboris en la arbaro, nokte dormis en la urbo. Sed fine mi tamen havis tian laboron, ĉe kiu mi ne enuis. Min instigis la patriamo kaj la nostalgio.

Post tri monatoj mi vizitis per granda ŝarĝaŭto preskaŭ ĉiun magazenon. El la unua mi surĵetis tri barelojn da benzino, el la alia oleon kaj poste diversajn nutraĵojn: panon, biskviton, konservojn en kvanto sufiĉa por ĉirkaŭ tri monatoj. Kvankam mia vojaĝo laŭkalkule ne bezonis pli da tempo ol du semajnoj, tamen mi pensis, kial mi ne zorgu ankaŭ pri rezervo, se mi povas. Neniu ja gardas ion.

Dum miaj vizitoj en la magazenoj venis en mian kapon la ideo, kio okazus, se iutage iu fripono elrabus la magazenojn. Sed ankaŭ tio estas vera, ke iliaj provizaĵoj estas tiom grandaj, ke cent, aŭ mil friponoj ne povus ilin senteble difekti. Kaj krome ankoraŭ, tiaj friponoj ne troviĝas sur la insulo. Rigardante iliajn abundajn magazenojn mi pensis do prefere pri tio, ke post mia hejmenveturo mi organizos ekspedicion, por ke mi unua povu fiksi ĉi tie la anglan standardon.

Tiel iom post iom penetriĝis en min la scio pri la edifa tasko, ke mia veno en Kazohinion estas propre la speciala favoro de la Sinjoro, kiu donacis al mi tiun gloran kaj patriotan mision.

Tiu scio donis al mi novan forton; mi dankis per varma preĝo la senfine indulgan Sinjoron de la ĉieloj kaj poste mi daŭrigis mian laboron per duobla forto.

Jam mankis nur la provizo de trinkakvo, sed mi ne havis konvenan ujon. En benzinan barelon mi ja ne povas verŝi trinkakvon!

Mi ekmemoris, ke en la teksfabriko estas lavejo, en kiu mi vidis malgrandan varmakvujon, konforman al mia bezono.

Do mi veturis al la fabriko kaj tie mi petis la unuan hinon por helpi demunti la akvujon. Tiu nature tuj venis helpi sen ia ajn demando. Certe, mi jam konis ilin ĉirilate.

Li helpis eĉ surmeti ĝin en la aŭton, kaj mi apenaŭ povis reteni la ridon ĉe la penso, ke ili morgaŭ vane turnos la kranon. Ili nepre opinios, ke min trafis mortakcidento, tial mi ne povis reporti la ujon el la "riparo".

Dumvoje mi ankoraŭ eniris la geofizikan instituton, el kies laboratorio mi prenis tre precizan kompason, sekstanton, teleskopon kaj aliajn necesajn instrumentojn. Tion kompreneble, mi devis jam fari kaŝe kaj singarde atendante, ĝis la fizikistoj forturniĝas. Poste mi ĉion transportis kaj enŝipigis.

Ĉar mi jam finis mian patriotan laboron, nun sekvis nur la ekiro.

Mi intence ekiris tage kaj precize malfrue posttagmeze, kiam la hinoj plejparte promenadas sur la marbordo. Nur ili koleriĝu, vidante mian fornaĝantan ŝipeton!

Do, antaŭ sunsubiro mi enpaŝis la ŝipeton, ankoraŭ unufoje mi detale ĉion reviziis, poste rekomendinte mian animon al Dio, mi ekfunkciigis la motoron kaj mi elnavigis al la maro.

En ĉirkaŭe ducent-paŝa distanco de la bordo mi turnis la barkon, kaj de tiam mi preteriris Kazohinion laŭ la linio de la bordo.

Baldaŭ mi forlasis la arbustan parton kaj aperis la strando. Centoj da hinoj promenadis, kuŝis, sidis, aŭ sin banis. Pri mia ŝipeto multaj ekatentis kaj mi, ebrie de la dolĉa ĝojo de la libereco, staris sur la ferdeko, svingadis mian ĉapon kaj plengorĝe kriadis "hola! hola!". Subite liberiĝis en mi ĉiuj homaj instinktoj, kiujn mi devis inter ili subpremi en mi.