Ŝtrumpo. Sakforma vesto, kovranta la piedon ĝis la genuo aŭ eĉ pli alte. Ŝtrumpeto. Mallonga ŝtrumpo, ne atinganta la genuon.
Ŝtupo. Ĉiu el la transversaj ŝtonoj aŭ traboj, metitaj unu post kaj super alia por supreniri, kaj malsupreniri. Ŝtuparo. Suprenirejo el ŝtupoj.
Ŝuo. Malalta leda piedvesto ĝis super la maleoloj. Ŝuisto. Homo, kies metio estas fari ŝuojn.
Ŝuldi. Havi la devon pagi la pruntitan monon: Li ŝuldas al mi 100 fr. Ŝuldo. Mono, kiun oni ŝuldas. Ŝuldanto. Kiu ŝuldas.
Ŝultro (Anat.). Parto de la homa korpo inter la kolo kaj la supro de la brako.
Ŝuti. Ĵeti substancon, konsistantan el malmolaj, nekunigitaj eroj: ŝuti grenon en sakon, ŝuti sablon sur teron, ŝuti salon en supon. Disŝuti. Ŝuti en diversajn flankojn: semante, disŝuti grenon sur kampo. Superŝuti. — 1. Tre abunde ŝuti, kovri per ŝutado: superŝuti kadavron per tero. — 2. Tre abunde doni: superŝuti per donacoj, superŝuti per riproĉoj.
Ŝveli. Plivastiĝi, pligrandiĝi koncerne la volumenon: La vundita membro ŝvelis de la inflamo. Ŝvelo. Stato de tio, kio ŝvelas.
Ŝvito. Akvosimila fluidaĵo, eliĝanta tra la poroj de l’ haŭto. Ŝviti. Eligi ŝviton, kovriĝi de ŝvito: ŝviti de la varmego.
T
Tabako. Sekigitaj folioj de la samnoma vegetaĵo, el kiu oni faras cigarojn, cigaredojn. Tabakujo. Skatolo, saketo por tabako.
Tabano (Zool.). Insekto el la vico de l’ duflugilaj; ĝi pikas la homojn kaj bestojn (Tabanus bovinus).
Tabelo. Metode grupigitaj nombroj, nomoj, bildoj sur unu folio: kronologia tabelo, tabelo de enhavo, logaritmaj tabeloj. Komparu: Listo, registro.
Tablo. Meblo, konsistanta el plato sur unu aŭ sur kelke da piedoj (ordinare sur kvar): ligna tablo, marmora tablo. Tablotuko. Tuko por kovri tablon.
Tabulo. Peco de ligno, laŭlonge segita, plata kaj sufiĉe larĝa: La partoj de la ŝranko konsistas el tabuloj. Damtabulo, ŝaktabulo, desegnotabulo.
Tabureto. Seĝo sen dorso kaj sen brakoj.
Taĉmento. Aro de soldatoj, parto de regimento.
Tafto. Tre maldika silka ŝtofo, teksita kiel ia tolo.
Tago. — 1. Tempo, dum kiu la tero plenumas sian turnon ĉirkaŭ la akso; tempo de leviĝo de la suno ĝis la plej proksima leviĝo: La semajno havas sep tagojn. — 2. Tempo de la leviĝo ĝis la subiro de l’ suno: hela, kiel la tago. Taga. Okazanta, farata dum la tago: taga laboro. Tage. Dum la tago: Tage estas pli varme, ol nokte. Ĉiutaga. Okazanta, aperanta ĉiutage: ĉiutaga gazeto.
Tajloro. Metiisto, kiu kudras vestojn.
Taksi. Diri, determini la valoron de objekto: La bieno estis taksita je 10,000 fr. Takso. Determino, deklaro de la valoro de objekto.
Taksuso (Bot.). Arbo el la klaso de l’ koniferoj (Taxus).
Takto. — 1. (Muz.). Divido de melodio en mallongajn, egaldaŭrajn partojn, konsistantajn el tonoj, regule sekvantaj unu alian. — 2. Arto konvene agi kaj paroli kun aliaj personoj, konforme al la cirkonstancoj. Takta. Posedanta takton, bazita sur takto. Takte. En takta maniero, kun takto.
Taktiko. — 1. Arto dismeti la armeon en la loko de la batalo. — 2. Maniero, metodo atingi la celon.
Talento. Eksterordinara spirita kapablo: talento por la muziko. Talenta. Posedanta talenton, talentplena: talenta viro.
Talero. Arĝenta germana monero, valoranta 3 markojn.
Talio. Zono de la homa korpo super la koksoj: virino kun bela talio. Komparu: Brusto, busto, torso.
Talismano. Objekto, posedanta miraklan povon alporti feliĉon, gardi de malbono la personon, ĝin portantan.
Taliumo (Ĥem.). Tl. Ĥemia elemento, griza, mola metalo, trovata en piritoj.
Talko (Ĥem.). Verdete blanka mineralo, kun perla brilo, grasa ĉe la palpado, uzata kiel pudro, por ŝmiri maŝinojn k.t.p.
Talmudo. Kolekto de religiaj kaj juraj hebreaj libroj, verkitaj de la rabenoj en la tria jarcento.
Talpo (Zool.). Malgranda mambesto el la vico de l’ insektomanĝaj, kun velurosimila pelto (Talpa europea).
Tamburo. Muzika instrumento, konsistanta el ligna cilindro, kies fundoj estas formitaj el streĉitaj ledoj, kiujn oni batas per bastonetoj. Tamburi. Ludi tamburon. Tamburisto. Homo, kies okupo estas ludi tamburon.
Tamburino. Malgranda tamburo kun sonoriletoj, kiun oni batas per la mano.
Tamen. Konjunkcio por esprimi fortan kontraŭecon de du ideoj: Kvankam ĉiuj protestis per laŭtaj krioj, tamen la oratoro daŭrigis sian paroladon.
Tamtamo. Ĥina instrumento muzika, konsistanta el metala disko, vertikale pendigita, kiun oni batas per bastoneto.
Tani. Fari ledojn el feloj, banante ilin en solvaĵo de speciala substanco, produktata el la ŝelo de kverko, aŭ kaŝtanarbo. Tanejo. Loko, fabriko, kie oni tanas la felojn. Tanisto. Homo, metio estas tani.
Tandemo. — 1. Kabrioleto kun du ĉevaloj, jungitaj unu antaŭ la alia. — 2. Durada velocipedo por du personoj.
Tanino (Ĥem.). Ekstrakto el pulvorigita ŝelo de l’ kverko, de l’ kaŝtanarbo; kristala pulvoro uzata en la medicino, en la ledfabrikado.
Tantalo (Ĥem.). Ta. Ĥemia elemento, malofte trovata griza metalo, uzata por elektraj lampoj.
Tantiemo. Difinita procento de la profito, kiel rekompenco por la kunlaborantoj de industria aŭ komerca entrepreno.
Tapeto. Papero, teksaĵo, ledo, per kiu oni kovras la murojn de ĉambroj. Tapeti. Kovri per tapeto.
Tapiŝo. Teksita, brodita tuko por kovri la plankon.
Taro. Pezo de la kesto, sako k.t.p., en kiu estas enpakita komercaĵo.
Tarantelo. Rapida itala danco.
Tarantulo (Zool.). Artropodo el la familio de l’ dupulmaj araneoj; ĝiaj pikoj estas iafoje mortigaj (Tarantula).
Tarifo. Tabelo de pagoj impostaj, fervojaj.
Taroko. Kartludo kun 78 kartoj inter tri personoj.
Tartaro (Ĥem.). Kalia salo de la samnoma acido; malmola ŝelo formiĝanta sur la partoj de l’ vazoj, enhavantaj junan vinon, sur la dentoj.
Tasko. Laboro, ordonita, donita de alia persono; laboro farota: Dum akraj diskutoj ne facila estas la tasko de la prezidanto. Komparu: Devo, funkcio, komisio.
Taso. — 1. Malalta larĝa malgranda vazo por trinki, ordinare porcelana aŭ fajenca. — 2. Ĝia enhavo: trinki tason da kafo.
Tatui. Fari sur la haŭto neforigeblajn kolorajn desegnaĵojn: Nur sovaĝaj popoloj tatuas sian korpon. Tatuo, tatuado. Ago, agoj de tiu, kiu tatuas. Tatuaĵo. Desegnaĵo, farita per la tatuado.