Выбрать главу

T

Tibeto. Tibetano. Pastro de Budho ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamao. Budha sekto ĉe la Mongoloj kaj Tibetanoj. — lamaismo.

transkripcio. Malbona transkripcio ofte tute ŝanĝas la fizionomion de internacia vorto. — fizionomio.

trioleto. Kunigo de kelke da versoj en unu ritman tuton: trioleto, stanco. — strofo.

Trojo. La sieĝo de Trojo. — sieĝo.

Turko. Turo de mahometana templo, de kies balkono oni alvokas la Turkojn al la preĝado. — minareto. turka. Ŝtata turka konsilantaro. — divano. Malalta simpla turka ĉapo el ruĝa aŭ blanka drapo kun nigra peniko. — fezo. Soldato de la iama turka gvardio. — janiĉaro. — 1. Palaco de la turka sultano. — 2. Parto de turka palaco, kie loĝas la virinoj. — serajlo. Longa turka vesto. — kaftano. Monero de diversaj landoj: La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank. — piastro. turka sultano. — sultano. Turka kapvesto, konsistanta el tuko, volvita ĉirkaŭ la kapo. — turbano. Turka ministro. — veziro. Turkujo. Nomo de la lando de l’ popolo, esprimita de la radiko: Francujo, Turkujo. — -uj.

Termopiloj. Intermontaro. — monto.

Testamento. Malnova Testamento. La sankta skribaĵo; la malnova kaj la nova testamento. — Biblio. Nova Testamento. La paraboloj de la Nova Testamento. — parabolo.

Tuniso. Tuniso estas sub la protektorato de Francujo. — protektorato.

U — Ŭ

Uranio. Uranio estis la muzo de l’ astronomio. — muzo.

Ursino. Granda Ursino. la Granda Ursino. — stelo. la konstelacio de la granda Ursino. — konstelacio.

Usono. Unuigitaj Ŝtatoj aŭ Usono. — aŭ. Arĝenta monero de Unuigitaj Ŝtatoj, valoranta 5 frankojn 20 centimojn. — dolaro. La Anglujo estis iam la metropolo de Unuigitaj Ŝtatoj. — metropolo. La Unuigitaj Ŝtatoj de la Norda Ameriko. — unu.

V

Valienne. {legu: Vallienne}. En la heksametro de Valienne nur la antaŭlasta ero estas spondeo. — heksametro.

Varsovio. En Varsovio la abonantoj telefonas dudek fojojn ĉiutage. — telefono. La adreso de doktoro Zamenhof estas: Varsovio, str. Dzika № 9. — adreso.

Venecio. Longa, plata ŝipeto, uzata precipe en Venecio. — gondolo. la lagunoj de Venecio. — laguno. Venecia. Ĉefo de la Genova {nun: Ĝenova} kaj Venecia respubliko. — doĝo.

Vezuvio. Monto, el kies supro eliĝas lafo: Vezuvio. — vulkano.

Virginio. La idilio de Paŭlo kaj Virginio. — idilio.

vosto. (Astr.). Astro, kies vojo ĉirkaŭ la suno estas tre longforma elipso kaj kiun akompanas longa luma strio, nomata vosto. — kometo. {ĉe vosto nur: vosto de bestoj}.

Z

Zamenhof. la versaĵoj de Zamenhof. — verso. La adreso de doktoro Zamenhof estas: Varsovio, str. Dzika № 9. — adreso. La verkojn de D° Zamenhof volonte eldonas ĉiu libristo. — doni. Esperanto estis la pseŭdonimo de D° Zamenhof. — pseŭdonimo.

W

Wo. {internacia siglo de la kemia elemento} — volframo.

Pri la prilaborinto

Bernhard Pabst estas juristo kaj vivas en Berlino. Li publikigis multajn detal-studojn pri la Fundamento de Esperanto kaj la Berlinan Komentarion pri la Vortaro Oficiala (2013).