Выбрать главу

Periodo. — 1. (Mat.). Tutaĵo de l’ ciferoj, kiuj ripetiĝas senfine en decimala frakcio. — 2. Vico de jaroj, dividaĵo de tempo, karakterizata de rimarkindaj faktoj, ecoj: la periodo de la krucmilitoj. Perioda. Kiu ripetiĝas post difinita tempo: perioda febro, perioda eldonaĵo. Periode. En perioda maniero. Komparu: Fazo, epoko, stadio.

Peristilo. Galerio, ĉirkaŭanta korton.

Peritoneo (Anat.). Membrano, kiu kovras kaj kunigas la intestojn.

Perko (Zool.). Fiŝo manĝebla el la vico de la ostfiŝoj (Perca fluviatuis).

Perlo. — 1. Malgranda, ronda, brilanta, blanka korpo, formiĝanta en la interno de l’ konko de ostro kaj de aliaj moluskoj. — 2. Objekto, persono perfekta: Tia edzo estas vera perlo. Perla. El perlo, de la koloro de perlo.

Perlamoto. Blanka perlosimila substanco, kovranta la internon de la konko de kelkaj moluskoj, uzata por malgrandaj galanteriaj objektoj. Perlamota. El perlamoto.

Permesi. Esprimi la konsenton, doni la rajton, ke oni faru aŭ ne faru ion: La patro permesis al la filo glitkuri. La instruisto permesis al la infanoj ne lerni la versaĵon. Permeso. Vortoj de tiu, kiu permesas. Permesebla. Kiu povas esti permesita. Malpermesi. Esprimi la malkonsenton, rifuzi la rajton, ke oni faru aŭ ne faru ion. Forpermeso. Permeso forlasi por difinita tempo la servon, oficon. Komparu: Libertempo.

Perono. Ekstera larĝa ŝtuparo el kelke da ŝtupoj.

Perpendikulara. Perpendikulara rekta linio estas linio, kiu kun alia rekta linio formas du egalajn angulojn. Perpendikularo. Perpendikulara linio. Perpendikulare. En perpendikulara direkto.

Persekuti. — 1. Kuri post iu kun malamika intenco por lin kapti: Hundo persekutas leporon.2. Konstante fari maljustaĵojn al iu, por lin turmenti: Nerono persekutis la kristanojn. Persekuto. Ago de iu, kiu persekutas.

Persiko (Bot.). Frukto de l’ persikarbo. Persikarbo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (Persica).

Persisti. Daŭrigi sian laboron, celadon malgraŭ malfacilaĵoj. Persisto. Ago de tiu, kiu persistas. Persista. Kiu persistas. Komparu: Insisti, obstini, pacienca.

Persono. Aparta homa individuo kun ĝiaj karakterizaj ecoj. Persona. De persono, karakterizanta personon. Persone. Mem, senpere: persone danki iun.

Perspektivo. — 1. Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, pli kaj pli malproksimaj objektoj de vidaĵo. — 2. Arto reprodukti sur desegnaĵo aŭ pentraĵo pli kaj pli malproksimajn objektojn tiel, kiel oni vidas ilin en la naturo. — 3. Espero aŭ timo pri afero verŝajna, kvankam ankoraŭ malproksima: N. promesis viziti nin kun siaj dek infanoj; bela perspektivo!

Persvadi. Alkonduki iun al decido, ke li faru, aŭ ne faru ion: Longe oni persvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane. Komparu: Admoni, konvinki.

Peruko. Kovraĵo de kapo, el haroj, imitanta la naturan hararon kaj uzata, por maski la senharaĵon: Oni portis iam perukon, kiel ornamon. Perukisto. Homo, kies profesio estas fari perukojn.

Pesi. Determini la pezon de objekto per komparo kun unuo de la pezo: pesi komercaĵon. Pesilo. Instrumento por pesi.

Pesimismo. Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da malfeliĉo, ol da feliĉo, kiu estas nur iluzio.

Pesimisto. Adepto de la pesimismo.

Pesto (Med.). Epidemia, tre infekta kaj mortiga malsano, karakterizata de inflamo de la ingvenaj glandoj kaj de febro. Pestulo. Homo malsana je la pesto.

Peti. Sin turni kun ĝentilaj aŭ humilaj vortoj al iu, por ricevi ion. Peto. Vortoj de tiu, kiu petas: La peto de ĉefo estas ordono. Petegi. Insiste kaj tre humile peti. Petskribo. Peto, skribe redaktita al estro. Almozpeti. Peti almozon.

Petalo (Bot.). Folieto de la korolo de floro. Komparu: Paniklo.

Petardo. Malforta eksplodilo, faranta bruon kaj uzata precipe, kiel signalo aŭ ludo.

Petoli. Agi, paroli ŝerce, senkonsidere kiel infano. Petolo. Ŝerca, senkonsidera ago, kiel tiu de infano. Petolema. Amanta petoli. Petolulo. Homo, kiu amas petoli.

Petrolo. Miksaĵo de fluidaj hidrokarbonoj, oleosimila fluidaĵo, uzata por lumigado kaj hejtado.

Petromizo (Zool.). Fiŝosimila manĝebla senskvama vertebrulo el la klaso de la rondbuŝaj (Petromyson).

Petroselo (Bot.). Vegetaĵo (legomo) el la familio de l’ umbeliferoj (Petroselenum sativum).

Pezo. Emo de la korpoj proksimiĝi al la centro de la tero, kiu sin montras per la falo aŭ per la premo sur la subtenantan objekton: La internacia unuo de la pezo estas la kilogramo. Pezi. Havi pezon: La libro pezas duonon da kilogramo. Peza. Kiu pezas, kiu multe pezas. Egalpezo. Senmoveco de korpo, je kiu agas du aŭ pli multe da fortoj.

Pezeto. Hispana monero, valoranta 1 frankon.

Pfenigo. Germana monero, valoranta 1,25 centimojn.

Pia. Havanta respekton al Dio kaj religiaj aferoj. Pie. En pia maniero. Pieco. Eco de tiu, kiu estas pia. Piulo. Homo pia. Malpia. Malrespektanta Dion kaj la religiajn aferojn. Malpieco. Eco de tiu, kiu estas malpia. Malpiulo. Homo malpia.

Piano. Malgranda fortepiano, kies kordoj havas vertikalan direkton.

Piastro. Monero de diversaj landoj: La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank.

Piceo (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj (Picea).

Piedo. Malsupra parto de la malsupra ekstrema membro, de la maleoloj ĝis la ekstremo de la fingroj. Piediri. Iri per la piedoj (ne veturi): Ĉiuj lokoj en la omnibuso estis okupitaj kaj ni devis piediri. Piediranto. Homo, kiu piediras. Dupieda. Havanta du piedojn: dupieda besto. Piedbati. Bati per la piedoj: La ĉevalo piedbatas per la postaj piedoj. Piedfrapi. Fari bruon, frapante per la piedoj la teron, la plankon. Piedpremi. Premi per la piedoj. Piedingo. Speco de ringo pendanta sur rimeno ĉe la selo, sur kiu la rajdanto apogas sian piedon. Tripiedo. Seĝo, tablo kun tri piedoj.

Piedestalo Bazo de kolono, de monumento aŭ de statuo.

Pietismo. Granda respekto al iu kun kredo je la perfekteco kaj netuŝebleco de liaj verkoj: pietismo al la naciaj bardoj.

Pigo (Zool.). Birdo el la familio de la korvoj (Pica).

Pigmeo. — 1. Ano de mitologia popolo de tre malgranda kresko. — 2. Tre malgranda homo.