Pigmento. Koloranta substanco de la organismo de vegetaĵoj aŭ de bestoj.
Piki. — 1. Penetrigi korpon per pintita objekto: piki fingron per kudrilo; la abelo pikas. — 2. Eksciti la sentojn: pikanta manĝo, pikanta novelo de Boccacio. Pikilo. — 1. Ilo por piki. — 2. Organo de l’ insektoj por piki.
Pikedo. — 1. Malgranda taĉmento de soldatoj, garde starantaj sur posteno. — 2. Kartludo.
Pilastro. Kvadrata kolono, duone enigita en muron, kiel subteno aŭ ornamo.
Pilgrimi. Vojaĝi kun religia celo al sankta loko: pilgrimi Palestinon. Pilgrimanto. Pilgrimanta homo.
Pilko. Sfera objekto el elasta ŝtofo, por ludi: la pilkoj de la teniso. Piedpilko. Granda pilko, kiun oni puŝas per la piedo.
Pilolo. Medikamento en formo de malgranda globo.
Piloto. Homo, kiu donas direkton al ŝipo.
Pino (Bot.). Arbo el la grupo de l’ koniferoj, kies ligno estas multe uzata de la ĉarpentistoj, lignaĵistoj (Pinus).
Pinakoteko. Muzeo de l’ artoj.
Pinĉi. Kunpremi kaj teni per du fingroj: pinĉi la vangon de infano.
Pinglo. Akrepinta peco de maldika drato, por kroĉi, fiksi partojn de vesto: pinglo, duobla pinglo (por virinaj haroj), amerika aŭ sendanĝera pinglo. Komparu: Agrafo, broĉo, buko.
Pinio (Bot.). Speco de l’ pino (Pinus pinea).
Pinto. Maldika ekstremo, pli kaj pli mallarĝiĝanta al la supro: Pinto de turo, de monto, de lanco. Pinti. Fari la ekstremon de io pli kaj pli mallarĝa al la supro: pinti krajonon.
Piĉo. Fera ilo, havanta po unu pinto ĉe ambaŭ ekstremoj kaj lignan tenilon, por fosi malmolan teron. Pioĉi. Fosi per pioĉo.
Pioniro. — 1. Soldato, konstruanta vojojn, pontojn, redutojn. 2. Koloniano, hakanta virgajn arbarojn, por prepari kultureblan teron. — 3. Homo, liberiganta la vojon por nova ideo.
Pipo. Tubforma ilo pli larĝa ĉe unu ekstremo, en kiu oni metas tabakon por fumi.
Pipro (Bot.). Sekigita frukto de l’ piprujo. Piprujo. Vegetaĵo el la samnoma familio, kies sekaj fruktoj estas uzataj kiel spicaĵo. Pipri. Spici per pipro.
Pipso. Malsano de la lango de l’ birdoj.
Piro (Bot.). Frukto de l’ pirarbo. Pirarbo. Arbo el la familio de l’ pomacoj, kulturata pro la fruktoj kaj ligno (Pyrus communis).
Piramido. — 1. (Geom.). Solida figuro, kies bazo estas multangulo kaj kies flankoj estas trianguloj, kies pintoj kuniĝas en unu punkto, nomata la pinto de la piramido. — 2. Egipta monumento, havanta la formon de piramido.
Pirato. Mara rabisto.
Pirito (Ĥem.). Natura kombinaĵo de sulfuro kaj metalo.
Pirolo (Zool.). Birdo el la familio de la fringoj (Pyrrhula rubricilla).
Pirotekniko. Arto prepari artajn fajraĵojn. Piroteknikisto. Homo, kies specialo estas prepari artajn fajraĵojn.
Pirozo (Med.). Bruliganta doloro en la ezofago ĉe malsanoj de la stomako.
Pisti. Pecetigi, disbatante en speciala vazo: pisti pipron. Pistilo. Peza metala peco, per kiu oni pistas. Pistujo. Vazo en kiu oni pistas.
Pistako (Bot.). Frukto de l’ pistakarbo, uzata por kukoj. Pistakarbo. Arbo el la familio de l’ anakardiacoj (Pistacia vera).
Pistilo (Bot.). Virina seksa organo de la floroj.
Pistolo. Malgranda pafarmilo, kiun oni portas ĉe la zono, kun forte fleksita kapo.
Piŝto. Solida cilindro, kiu moviĝas en malplena cilindro de pumpilo aŭ vapormaŝino.
Pizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj (Pisum).
Placo. Vasta, libera loko en urbo, ĉirkaŭita de konstruaĵoj: Parizo posedas multe da belaj placoj.
Plaĉi. Kaŭzi agrablan senton, emocion: persono. ago, spektaklo, kiu plaĉas.
Plado. Malprofunda, vasta vazo, sur kiu oni metas kaj disportas manĝaĵojn. Pladeto. Telereto, sur kiu oni metas glason, tason. Komparu: Pleto.
Plafono. Horizontala aŭ kurba supraĵo kontraŭ la planko de ĉambro.
Plagiato. Malpropra arta aŭ literatura verko, prezentita de iu kvazaŭ propra.
Plano. — 1. Desegnaĵo de konstruaĵo aŭ de loko, montranta la situacion kaj reciprokajn rilatojn de ĝiaj partoj: plano de teatro, plano de urbo. — 2. Antaŭe detale pripensita maniero efektivigi entreprenon: plano de propagando. Komparu: Intenco, projekto.
Plando. Malsupra, surtera parto de la piedo, de la ŝuo.
Planedo (Astr.). Astro, rondiranta ĉirkaŭ la suno.
Planimetrio. Parto de la geometrio pri la figuroj sur la ebeno.
Planko. Malsupra parto de la ĉambro, sur kiu oni paŝas kaj kiu apartigas unu etaĝon de alia.
Planti. Meti vegetaĵon en la teron, por ke ĝi kresku, fiksinte sian radikojn. Plantejo. Loko, kie oni plantas.
Plantago (Bot.). Multjara herbo el la samnoma familio (Plantago).
Plastiko. Arto reprodukti el molaj substancoj (argilo, vakso) aŭ el malmolaj (marmoro) la naturajn formojn de objektoj aŭ personoj. Plastika. Kiu koncernas la plastikon; reliefe reproduktanta.
Plastro. Medikamento, ŝmirita sur tolo, kiun oni almetas al la kuracata membro.
Plata. Kies dikeco estas malgranda kompare kun la larĝeco kaj longeco: plata ŝtono, plata poŝhorloĝo. Plato. Objekto kies dikeco estas malgranda, kompare kun la larĝeco kaj longeco: plato de tombo. Komparu: Ebena, glata.
Platano (Bot.). Arbo el la samnoma familio (Platanus).
Plateno (Ĥem.). Pt. Ĥemia elemento, nerustanta metalo de grizete-blanka koloro, uzata por vazoj kaj dratoj en ĥemiaj laborejoj; saloj de l’ plateno estas uzataj en la fotografado.
Plaŭdo. Sono, kiun faras la akvo, batata per la mano, remilo. Plaŭdi. Eligi plaŭdon.
Plebejo. Homo de malalta klaso.
Pledi. Paroli en juĝejo, por defendi sin aŭ sian klienton.
Plej. Partikulo, kiu metite antaŭ la adjektivo aŭ adverbo, formas la superlativon: plej bona, plej rapide. Malplej. En plej malalta grado: malplej longa, malplej bone.
Plekti. Kunigi fadenojn, ŝnurojn, multfoje krucigante ilin unu kun alia: plekti harojn, plekti pajlon. Plektaĵo. Objekto, farita el plektitaj fadenoj, ŝnuroj: pajloplektaĵo (por purigi la ŝuojn). Komparu: Ŝpini, teksi, triki.
Plena. — 1. Enhavanta la tutan kvanton, kiun ĝi entute povas enhavi: glaso, plena de akvo. — 2. Havanta ĉiujn partojn, detalojn, necesajn por la tuto: plena vortaro. — 3. Havanta tre multe: plena de eraroj. Pleneco. Eco de tio, kio estas plena. Plenigi. Fari ion plena: plenigi glason. Plenaĝa. Havanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn. Plenblovi. Fari plena per blovo; doni al io plenan volumenon per blovo: plenblovi vezikon; plenblovita velo. Plenumi. Fari tion, kion oni devis fari, kio estis necesa: plenumi oficon, plenumi deziron. Komparu: Kompleta, tuta.