Выбрать главу

Pomacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: piro, pomo.

Pomado. Miksaĵo, konsistanta el graso, vakso kaj parfumoj aŭ medikamento, per kiu oni ŝmiras la harojn aŭ la kuracatan membron.

Pomologo. Specialisto pri la fruktoj kaj kulturado de la fruktarboj.

Pompo. Lukso, celanta altiri la atenton. Pompa. Luksa, por altiri la atenton. Komparu: Parado.

Ponardo. Akre pinta, ambaŭtranĉa mallonga pikarmilo.

Ponto. Vojo, konstruita el ligno, ŝtonoj aŭ fero super rivero, kavo, kanalo.

Pontifiko. Altranga pastro: La papo estas la plej alta pontifiko (pontifex maximus) de la katolika eklezio.

Pontono. Malprofunda ŝipo, sur kiu oni metas flosponton.

Poplo (Bot.). Arbo el la familio de l’ salikacoj (Populus).

Popolo. — 1. Tutaĵo de la loĝantoj de lando. — 2. Malaltaj klasoj: La aristokrataro kaj la popolo. Popola. De popolo, por popolo: popola universitato. Popolaĉo. Malestima nomo de la nekulturitaj, mizeraj klasoj de la popolo.

Populara. — 1. Konata kaj amata de la popolo: populara homo.2. Facile komprenebla de la popolo, de la homoj, ne multe instruitaj: populara broŝuro. Populare. En populara maniero. Populareco. Eco de tio, kio estas populara. Popularigi. Fari ion populara: popularigi sciencan verkon.

Por. — 1. Prepozicio, per kiu estas esprimata: a) celo: por plezuro. b) je la profito de: kolekti monon por mizeruloj. c) objekto de aĉeto post la verbo pagi: Li pagis 100 frankojn por sia palto. d) Prezo de aĉeto aŭ vendo: aĉeti libron por 10 frankoj, vendi seĝon por 20 frankoj. e) Tempo, en la daŭro de kiu io estas farota: forveturi por tri semajnoj.2. Konjunkcio, esprimanta celon: Oni devas manĝi por vivi, ne vivi por manĝi. Kriu laŭte, por ke ĉiuj aŭdu.

Poro. Malgranda libera spaco inter la eroj de korpo: poro de la haŭto, poro de la karbo.

Porcelano. Blanka substanco el bakita delikata argilo, diafana kaj sonora, kiel vitro. Porcelana. El porcelano: porcelana vazo.

Porcio. Kvanto de manĝaĵo, donata al unu persono: En la novaj restoracioj oni donas grandajn porciojn.

Pordo. Turnebla tabularo aŭ krado, fermanta la liberan spacon en muro, servantan por la eliro kaj eniro. Pordego. Granda pordo en ĉirkaŭbaro, ĉefa pordo de domo. Pordisto. Homo, kies okupo estas gardi domon, kontrolante la enirantojn tra la pordo.

Poreo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la liliacoj, uzata kiel spicaĵo (Allium porrum).

Porfiro. Speco de malmola marmoro ruĝa aŭ blanka kun alikoloraj kristaloj.

Porko (Zool.). Hejma duhufa dikhaŭta besto; ĝia viando estas manĝata kiel rostaĵo kaj en kolbasoj, ŝinkoj, k.t.p. (Sus domestica).

Porti. — 1. Teni senmove aŭ movi kun si objekton, metitan en sian manon aŭ sur sian korpon: porti en la mano, sur la kapo, sur la dorso en la poŝo. — 2. Suferi, toleri sen reago: porti malfeliĉon. Portado. Agoj de tiu, kiu portas. Portilo. Ilo por porti objektojn aŭ personojn. Portisto. Homo, kies okupo estas porti ŝarĝojn. Alporti. Porti al iu loko kaj ĝin atingi kun la ŝarĝo: Ĉu oni jam alportis la leterojn? Disporti. Porti al diversaj lokoj: disporti manĝaĵojn al la gastoj. Transporti. Porti de unu loko en alian: transporti liton el la dormoĉambro en la salonon. Reporti. Porti objekton en la lokon, kie ĝi estis antaŭe. Fruktoporta. Kiu donas multe da fruktoj, kiu donas bonan rezultaton: fruktoporta tero, fruktoporta laboro.

Portalo. Riĉe ornamita ĉefa pordego de templo, de palaco.

Portepeo. Rimeno, sur kiu la militistoj portas la glavon.

Portero. Malhela, forta angla biero.

Portiko. Galerio, malfermita de unu flanko kun tegmento sur kolonoj.

Portreto. Desegnaĵo aŭ pentraĵo, prezentanta personon.

Posedi. Havi ekskluzive por si, por sia ekskluziva uzo: posedi riĉaĵon. Posedo. Stato de tiu, kiu posedas: Kare akirita posedo. Poseda. Kiu posedas, koncernanta posedon: poseda pronomo. Posedanto. Persono, kiu posedas: domposedanto. Komparu: Havi.

Post. Prepozicio esprimanta: a) Tempon, momenton pli malfruan, ol alia: La vespermanĝo finiĝis post la noktomezo. b) Lokon, pli malproksiman, ol alia: La libro kuŝas post la ŝranko.

Posteno. — 1. Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por gardi ion aŭ batali: morti sur la posteno.2. Estimata okupo, ofico: posteno de prezidanto.

Postuli. Firme esprimi sian volon, por ke oni donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi: postuli la monon de la ŝuldanto, postuli obeon de servisto. Postulo. Vortoj de tiu, kiu postulas. Postulema. Kiu multe postulas, ne facile kontentigebla: postulema ĉefo. Komparu: Ordoni.

Postulato. Filozofia tezo, sufiĉe evidenta, por esti akceptita sen pruvo: La tri postulatoj de la filozofio de Kant: pri la libereco, pri la ekzisto de Dio kaj pri la senmorteco de l’ animo.

Poŝo. Malgranda sako, alkudrita al vesto kaj en kiu oni portas kun si diversajn malgrandajn objektojn. Poŝhorloĝo. Malgranda horloĝo, kiun oni portas en poŝo de la veŝto.

Poŝto. Publika, ordinare ŝtata institucio por rapida transportado de leteroj, malgrandaj pakaĵoj kaj por veturigado de pasaĝeroj, en lokoj, kie ne ekzistas fervojoj. Poŝta. De poŝto, kiu koncernas poŝton. Poŝte restante. Surskribo sur letero, por montri, ke ĝi estas liverota al la adresato en la poŝta oficejo.

Poto. Argila aŭ metala vazo, en kiu oni kuiras. Potpeco. Fragmento de rompita poto. Komparu: Kaserolo.

Potaso (Ĥem.). K2CO3. Kruda kalikarbonato, uzata en la fabrikado de l’ vitro, de l’ sapo.

Potenca. Havanta grandan forton, fizikan aŭ moralan; povanta forte efiki: potenca reĝo, potenca maŝino, potenca rimedo. Potenco. — 1. Granda fizika aŭ morala forto; povo forte efiki. — 2. Rezultato de kelkfoja multobligo de kvanto per ĝi mem: a3 estas la tria potenco de a. Potenculo. Homo potenca.

Povi. Havi la necesan forton, kapablon, rajton fari ion: Kiu volas, povas. Povo. Necesa forto, kapablo, rajto fari ion. Ĉiopova. Kiu povas ĉion: Dio ĉiopova.

Pozi. — 1. Resti senmove kun speciala teniĝo kaj mieno, por esti desegnata, pentrata, fotografata. — 2. Ŝajnigi per sia mieno iun gravan: pozi je scienculo. Pozo. Teniĝo kaj mieno de tiu, kiu pozas.