Pozitiva. — 1. Bazita sur faktoj, esploritaj per eksperimento: pozitiva scienco. — 2. Antaŭirata de la matematika signo +: pozitiva kvanto.
Pra-. Prefikso, montranta personon aŭ objekton, kiu ekzistis antaŭ tre longa tempo, kiu ekzistos post tre longa tempo, aŭ kiu ekzistas de tre longa tempo: praavo = patro de avo; pranepo = filo de nepo; praarbaro = arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo.
Praktiko. — 1. Apliko de la teorio al la realeco; efektiva plenumo, kiel malo de teoriaj konoj. Praktika. — 1. De praktiko, kiu koncernas la praktikon: praktika malfacilaĵo. — 2. Konforma al la celo, facile uzebla: praktika instrumento. — 3. Scianta apliki la teorion en la vivo kaj ricevi profiton por si: Revuloj kaj praktikaj homoj. Praktiki. Efektive plenumi sian profesion (precipe pri kuracistoj kaj advokatoj)
Pramo. Longa malprofunda ŝipo uzata por transveturigi pasaĝerojn de unu bordo de rivero al la alia, kiuj estas kunigitaj per ŝnuro, sur kiu glitas la rulbloko de la ŝipo.
Prava. Kies opinio estas konforma al la vero: Vi estas prava, mi tute konsentas kun vi. Praveco. Eco de tio, kio estas prava. Prave. En prava maniero. Komparu: Ĝusta, justa, rajta.
Prebendo. Bieno, la profiton de kiu ricevas pastro por la plenumo de sia ofico.
Precipe. Pli ol ĉio alia, pli ol ĉiuj aliaj: La kuraciston maltrankviligis precipe la forta febro de la infano. La internacian lingvon bezonas precipe la komercistoj kaj scienculoj.
Preciza. Ĝusta eĉ en malgrandaj detaloj: preciza difino, preciza horloĝo. Precize. En preciza maniero. Precizeco. Eco de tio, kio estas preciza. Precizigi. Fari ion preciza: precizigi la sencon de vorto. Komparu: Detala, ekzakta.
Prediki. Publike konigi la verojn de religio: La pastro predikos morgaŭ antaŭ la meso. Prediko. Parolado de tiu, kiu predikas.
Predikato. Parto de frazo, montranta, kion oni diras pri la subjekto: En la frazo: «La patro amas sian filon» la vorto «patro» estas subjekto, la vorto «amas» estas predikato.
Prefekto. Ĉefo de administracia distrikto.
Preferi. Pli voli, pli ami; pli ŝati: preferi supon ol viandon; preferi blondulinojn; preferi poezion, ol prozon. Prefero. Opinio de tiu, kiu preferas. Preferinda. Kiu meritas esti preferata: Skriba respondo estas preferinda. Prefere. En maniero preferinda.
Prefikso. Afikso, almetata antaŭ la vorto: dis-, re-.
Preĝi. Esprimi sian peton aŭ adoron al Dio. Preĝo. Vortoj de tiu, kiu preĝas. Preĝejo. Konstruaĵo por preĝoj kaj diservoj.
Prelato. Altranga pastro.
Preludo. Antaŭludo al muzika verko.
Premi. Peni enigi erojn de korpo, partojn de tuto en pli malvastan spacon aŭ peni pliproksimigi ilin unu al alia: premi buteron en poton; premi la dentojn; premi ies manon. Premo. Ago de tio, kio premas: manpremo. Alpremi. Premi al io: premi iun al muro. Dispremi. Dispecigi per premo. Kunpremi. Premi de du kontraŭaj flankoj. Premilo. Ilo por premi. Premegi. Tre forte premi.
Premio. — 1. Objekto, donacata al aĉetanto, abonanto ekster tio, je kio li havas rajton: La abonantoj ricevis kiel premion belan albumon. — 2. Objekto, donacata al laŭreato. Premii. Doni premion: El la dudek konkursaj verkoj oni premiis tri.
Premiso. Frazo (en silogismo), el kiu oni faras konkludon per rezonado.
Preni. Aligi al si, ekkapti, por teni, uzi, porti: preni pecon per du fingroj, preni knabon je la mano, preni sieĝatan urbon, preni banon. Ĉirkaŭpreni. Ĉirkaŭi per la brakoj. Depreni. Preni de io: depreni kovrilon. Forpreni. Preni for de io. Kunpreni. Preni kun si: Kunprenu pluvombrelon. Partopreni. Ĉeesti en ia kunveno, havi parton en ia afero diskuto. Komparu: Akcepti, ricevi.
Prepari. Fari ĉion necesan, por ke io povu esti uzita, por ke io povu havi lokon: prepari liton por la dormo, prepari manĝaĵon, prepari la spiritojn por nova ideo. Preparo. Ago de tiu, kiu preparas. Komparu: Aranĝi, preta.
Preposto. Ĉefa pastro de preĝejo. Prepostejo. Loĝejo, domo de preposto.
Prepozicio. Partikulo, esprimanta rilaton inter du vortoj: en, al, por.
Prepucio (Anat.). Haŭta faldo, kovranta la kapeton de la vira membro.
Prerogativo. Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj: prerogativo de reĝo.
Presi. Per premo multfoje reprodukti sur folioj de papero metalajn literojn aŭ signojn kunmetitajn, ŝmiritajn per inko: presi artikolon, presi libron. Preso, presado. Multfoja reprodukto de metalaj literoj aŭ signoj, kunmetitaj kaj ŝmiritaj per inko, sur paperaj folioj, per premo. Presa. De preso, kiu koncernas preson: presa sciigo. Presisto. Homo, kies profesio estas presi. Presejo. Loko, kie oni presas. Preslitero. Metala litero, per kiu oni presas. Preseraro. Eraro, farita dum la presado (kompostado). Presprovaĵo. Prova presaĵo, en kiu oni korektas la preserarojn.
Presbiteriano. Protestanto (en Anglujo), apartenanta al sekto, kiu malakceptas la povon de la episkopoj.
Presbiterianismo. Religio de la presbiterianoj.
Preskaŭ. — 1. Ne multe malpli, oclass="underline" La parolado daŭris preskaŭ unu horon. — 2. Ne tute, sed ne multe mankas; Li preskaŭ svenis de doloro.
Preta. Preparita por tuja uzo, apliko, ago: La tagmanĝo jam estas preta. Preta forvojaĝi. Pretigi. Fari ion preta: pretigi liton por gasto. Preteco. Eco de tio, kio estas preta: la batala preteco de armeo.
Preteksto. Ŝajna motivo, kiun oni uzas, por kaŝi la veran: La elektito rifuzis akcepti la postenon je preteksto de manko de l’ tempo. Preteksti. Prezenti, kiel pretekston: preteksti vojaĝon.
Pretendi. Aserti, ke oni havas rajton je io kaj sur tio bazi sian postulon. Pretendo. Aserto, ke oni havas rajton je io kaj postulo, bazita sur ĝi.
Preter. — 1. Prepozicio esprimanta lokon, flanke de kiu, apud kiu io iras, moviĝas kaj ĝin forlasas: pasi preter domo. — 2. Prefikso kun la sama signifo: preterkuri, preterlasi.
Preterito. Formo de verbo, esprimanta la tempon pasintan; faris, estis faranta, estis farinta.