Prezo. Monsumo, postulata aŭ proponata por vendata objekto: La kosto de la konstruo de l’ maŝino estis 100 fr., la fabrikanto postulas por ĝi la prezon de 200 fr., sed ĝia vera valoro ne superas 50 fr.
Prezaro. Listo de komercaĵoj kun ilia prezo. Komparu: Kosto, valoro.
Prezenti. — 1. Diri la nomon de nekonata persono al aliaj ĉeestantoj por ĝin konigi kun ili: Permesu, ke mi prezentu al vi mian amikon N. — 2. Esti bildo de io, havi aspekton de io: Kion prezentas la pentraĵo? La lando prezentas vastan ebenaĵon.
Prezidi. Konduki la diskutojn en kunsido: prezidi en parlamento. Prezido. Ago de tiu, kiu prezidas. Prezidanto. — 1. Persono, kiu prezidas: prezidanto de kongreso. — 2. Ĉefo de societo, de respubliko. Vicprezidanto. Helpanto kaj anstataŭanto de prezidanto.
Pri. Prepozicio esprimanta temon, objekton de parolado, de ago: rakonti, skribi pri io; zorgi pri io.
Primadono. Ĉefa kantistino de opera trupo.
Primitiva. Apartenanta al komenca epoko, komenca stadio: primitivaj moroj; primitiva instrumento. Primitive. En primitiva maniero.
Princo. — 1. Regnestro de ŝtato ne plene sendependa aŭ malgranda: la princo de Monako. — 2. Filo de reĝo. — 3. Persono, posedanta la plej altan nobelan titolon. Princino. Edzino de princo. Princido. Filo de princo. Princidino. Filino de princo. Princlando. Lando, regata de princo. Kronprinco. Reĝa filo, heredonto de la trono.
Principo. Fundamenta, baza regulo, opinio: la principoj de la universala lingvo; homo sen principoj. Principe. En la principo; kio koncernas la principon: Principe mi konsentas kun vi.
Printempo. La unua el la kvar sezonoj de l’ jaro (21 marto — 21 junio). Printempa. De printempo: printempa tago, printempa vetero.
Prioro. Ĉefo de monaĥejo.
Prismo (Geom.). Poliedro, kies du bazoj estas egalaj multanguloj, kuŝantaj sur paralelaj ebenoj, kaj kies flankoj estas paralelogramoj. Prisma. Havanta formon de prismo.
Privata. Apartenanta al unu persono, koncernanta unu personon, hejma, nepublika, neoficiala: privata loĝejo, privata vivo, privata oficisto. Private. En privata maniero.
Privilegio. Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj.
Pro. Prepozicio por esprimi kaŭzon, motivon: pro ĵaluzo, pro grava kaŭzo.
Probabla. Supozebla, verŝajna, versimila, kredebla. Probable. En probabla maniero. Probableco. Eco de tio, kio estas probabla.
Problemo. — 1. Demando, solvota per sciencaj procedoj: fizika problemo, aritmetika problemo. — 2. Grava, malfacile solvebla demando: La problemoj de la vivo.
Procedi. Uzi specialajn rimedojn por atingi celon. Procedo. Speciala agmaniero, adaptita al celo: ĥirurgia procedo. Komparu: Agi, fari, manipuli.
Proceduro. Procedo en la juĝaj aferoj.
Procento. — 1. Kvanto de monunuoj da profito, kiun donas 100 monunuoj dum unu jaro: La dividendo atingos en la nuna jaro 5 procentojn (5%). — 2. Centono da ajna kvanto: La armeo perdis en la batalo 40 procentojn de la soldatoj.
Proceso. Tutaĵo de juraj procedoj, por juĝe solvi aferon inter akuzanto kaj akuzato. Procesi. Konduki proceson: procesi iun pri kompenso de la perdoj. Procesema. Kiu amas procesi.
Procesio. Solena marŝo de religia karaktero, akompanata per kantoj kaj preĝoj.
Produkti. Liveri per sia laboro krudajn substancojn kaj fruktojn de la naturo aŭ fari el ili objektojn, utilajn por la homoj. Ameriko produktas multe da greno. La fabriko produktas bonan tolon. Produktaĵo. Produktita substanco aŭ objekto. Produktema. Kiu multe produktas. Reprodukti. — 1. Ree produkti. — 2. Fari kopion, fari bildon de io: reprodukti per la preso. La pentristo reproduktas la naturon.
Profani. Malŝati sanktajn objektojn kaj uzi ilin por ordinaraj celoj: profani sanktan vazon. Profana. Malŝatanta sanktajn aferojn, ne konanta la sekretojn de la kulto kaj pastraro.
Profesio. Okupo, per kiu oni akiras la vivrimedojn: instruado, kuracarto. Profesia. De profesio, kiu koncernas profesion: profesia sekreto; profesia artisto (ne amatoro). Profesiisto. Homo, kiu havas profesion, kies okupo estas profesio. Komparu: Metio, ofico, specialo.
Profesoro. Instruisto en supera lernejo: profesoro de universitato, de akademio. Profesora. De profesoro, kiu koncernas profesoron. Profesoreco. Titolo, posteno de profesoro.
Profeto. Homo, antaŭdiranta la estontecon dank’ al inspiro de Dio. Profeti. Antaŭdiri la estontecon. Profetaĵo. Antaŭdiro de profeto. Profeta. De profeto; antaŭdiranta la estontecon.
Profilo. — 1. Trajtoj de vizaĝo, vidataj de flanko. — 2. Desegnaĵo de perpendikulara tranĉo de maŝino, de domo.
Profilaktiko (Med.). Scienco pri la rimedoj, antaŭgardantaj kontraŭ la malsanoj. Profilaktika. Antaŭgardanta de malsano.
Profito. — 1. Diferenco, per kiu la vendprezo superas la koston; diferenco, per kiu la enspezoj de komerca afero superas la elspezojn: La kompanio havis 100,000 fr. da profito. — 2. Sukcesa rezultato, utilo de ago, de laboro: La penado donis nenian profiton. Profiti. Havi profiton, eltiri profiton: profiti la lecionojn de la historio. Profitema. Kiu amas profiton, kiu zorgas nur pri la profito. Komparu: Gajno, utilo.
Profunda. — 1. Kies fundo estas malproksime de la supraĵo, de la supro, de la bordo, de la limo: profunda rivero, profunda akvo, profunda vundo, profunda valo, profunda saluto. — 2. Altidea, ne facile penetrebla: profunda penso. — 3. Forta, granda: profunda dormo, profunda doloro. Profundeco. Eco de tio, kio estas profunda. Profundaĵo. Profunda loko: profundaĵo de maro. Senfundaĵo. Tre profunda loko, abismo: monta senfundaĵo. Malprofunda. — Kies fundo estas proksima de la supraĵo, de la bordoj; proksima de la supro, de la bordo, de la limo: malprofunda lago, malprofunda telero. — 2. Malaltidea, supraĵa: malprofunda cerbo. Malprofundaĵo. Malprofunda loko.
Prognozo (Med.). Antaŭdiro de la kuracisto pri la daŭro kaj rezultato de malsano: favora, malfavora prognozo.
Programo. — 1. Tabelo de la numeroj de spektaklo, de koncerto: La programo anoncas kvin kantojn kaj unu deklamon. — Sistema kunmeto de demandoj, prezentotaj al ekzamenato, instruotaj en lernejo, solvotaj per esploro. — 3. Principoj kaj intencoj de politika partio, de ministraro.