Protoplasmo. Substanco, el kiu konsistas ĉiu vivanta ĉelo.
Prototipo. Primitiva tipo, pratipo, unua modelo: La skribmaŝino de Remington estas la prototipo de ĉiuj skribmaŝinoj.
Provi. — 1. Uzi, apliki, por kontroli, ĉu io estas taŭga: provi instrumenton, provi regulon. — 2. Peni fari ion, por konvinkiĝi, ĉu oni povos, scios tion fari: Provu naĝi. Provo. Ago de tiu, kiu provas. Provinda. Kiu meritas esti provata.
Proverbo. Mallonga populara frazo, esprimanta veron, observitan de la popolo: Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. Proverba. De proverbo; kiu estas citata ofte, kiel proverbo, kvazaŭ proverbo: La fideleco de la hundo estas proverba. Komparu: Aforismo, maksimo, moto, sentenco.
Providenco. Antaŭzorga saĝo de Dio en la regado de l’ mondo, en la homaj aferoj.
Provinco. — 1. Parto de regno, administrata de speciala reprezentanto de la centra registaro: la provincoj de la antikva Romo. — 2. Tuta lando ekster la ĉefurbo: Parizo kaj la provinco. Provinca. — 1. De la provinco: provinca oficisto. — 2. Posedanta provincajn trajtojn: provinca modo, provinca elparolado.
Provincialismo. Esprimo, uzata en unu provinco, ne en la tuta lando.
Provizo. Kolekto de materialoj, de objektoj, destinitaj por estonta uzo: provizo de nutraĵo. Provizi. Liveri provizon, liveri ion necesan por estonta uzo: provizi kelon je vino. Provizejo. Loko por provizoj.
Provizora. Destinita por nelongedaŭra uzo kaj anstaŭota per definitiva: provizora ponto, provizora regularo. Provizore. En provizora maniero. Provizoreco. Eco de tio, kio estas provizora.
Prozo. Ordinara literatura verko sen versoj. Proza. — 1. De prozo, kiu koncernas prozon: proza verkisto, proza stilo. — 2. Sen noblaj sentoj, sen idealoj: proza vivo. Prozaĵo. Proza verko.
Prozelito. Konvertito. Prozelitismo. Emo fari prozelitojn.
Prozodio. Scienco pri la ritmo de la versoj.
Pruda. Ŝajniganta ekstreman hontemon. sentemon en ĉio, kio koncernas la bonmorecon. Prude. En pruda maniero. Prudeco. Eco de tiu, kiu estas pruda.
Prudento. Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn kaj danĝerojn de la vivo. Prudenta. Posedanta prudenton: prudenta homo, prudenta ago. Prudente. En prudenta maniero. Senprudenta. Ne posedanta prudenton. Komparu: Intelekto.
Prujno. Glaciiĝinta roso, glaciiĝinta nebulo.
Pruno (Bot.). Frukto de l’ prunarbo. Prunarbo. Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (Prunus).
Prunelo (Bot.). Arbo el la familio de l’ amigdalacoj (Prunus spinosa).
Prunti. — 1. Doni ion al iu, kondiĉe ke oni redonos: Pruntu al mi vian libron. — 2. Preni ion de iu, kondiĉe ke oni redonos: Mi pruntis de vi vian libron. Prunte. Kiel prunton, kiel prunto: prunte doni, prunte preni. Prunto. — 1. Ago de tiu, kiu pruntas: La prunto ofte faras malamikon el amiko. — 2. Objekto, mono pruntita: redoni la prunton. Pruntisto. Homo, kies profesio estas prunti.
Pruvi. Montri per objektoj, faktoj aŭ rezonado, ke io estas vera: pruvi sian senkulpecon, pruvi geometrian teoremon. Pruvo. Argumento aŭ fakto, montranta, ke io estas vera. Pruvebla. Kiu povas esti pruvita.
Psalmo. Lirike-religia versaĵo aŭ kanto: La psalmoj de Davido. Psalmisto. Aŭtoro de psalmoj.
Pseŭdonimo. Adoptita nomo, per kiu aŭtoro subskribas siajn verkojn, ne dezirante konigi sian propran nomon: Esperanto estis la pseŭdonimo de D° Zamenhof.
Psika. Koncernanta la animon: la psikaj fenomenoj.
Psikiatro. Kuracisto de la psikaj malsanoj.
Psikiatrio. Parto de la medicino pri la psikaj malsanoj.
Psikologo. Kiu sin okupas per la psikologio.
Psikologio. Parto de la filozofio pri la funkcioj de la animo.
Publicisto. Literaturisto, skribanta pri aktualaj demandoj de la politika, socia aŭ ekonomia vivo.
Publiko. Pli malpli granda aro da personoj? kunvenintaj por difinita celo (promeno, speklaklo): La ĝardeno estis plena de publiko. Publika. — 1. De publiko, kiu koncernas publikon. — 2. Ĝenerala, koncernanta ĉiujn, tutan popolon: publikaj aferoj. Publikigi. Konigi al la publiko, al ĉiuj: publikigi novaĵon, publikigi verkon. Publikulino. Virino sin prostituanta.
Pudelo (Zool.). Ĉambra hundo, ire inteligenta kaj facile dresebla.
Pudingo. Angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj.
Pudro. Subtila parfumita pulvoro el risa amelo, uzata por blankigi la haŭton, la harojn. Pudri. Surŝuti per pudro.
Pufo. Plenblovita objekto, blenblovita faldo de vesto.
Pugno. Mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj: bati per pugno.
Pulo (Zool.). Parazita insekto kun fortaj saltpiedoj (Pulex irritans).
Pulĉinelo. Marioneto kun ĝibo sur la dorso kaj sur la brusto.
Pulmo (Anat.). Organo en la brusto por la spirado.
Pulso. Bato de la arterio, kaŭzita de la sangfluo: palpi la pulson.
Pulvo. Eksploda substanco, konsistanta el pulvorigitaj salpetro, karbo kaj sulfuro: Li ne eltrovis la pulvon = li ne estas inteligenta.
Pulvoro. Seka substanco disigita en tre subtilajn erojn: kreta pulvoro por purigi la dentojn, pulvoro de antipirino. Pulvorigi. Fari el io pulvoron: pulvorigi sukeron.
Pumiko. Tre malpeza, pororiĉa ŝtono.
Pumpi. Levi la fluidojn super ilia nivelo per maldensigado de la aero. Pumpilo. Maŝino por pumpi.
Puni. Rajte kaŭzi al iu suferon por malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu: La verdikto punis la krimulon per malliberejo. La patro punis la knabon per vergo. Puno. Sufero kaŭzita por malpermesita faro, kun la celo, ke oni ne faru tion plu: morta puno, monpuno, punlaboro. Puninda. Kiu meritas punon.
Punca. Malhele ruĝa. Punco. Punca koloro.
Punĉo. Trinkaĵo el akvo, arako, sukero kaj citronoj.
Punkto — 1. (Geom.). Senlime malgranda spaco; limo de la linio. — 2. Malgranda signo, farita per pinto: punkto de desegnaĵo. — 3. Interpunkcia signo, metata en la fino de la frazoj. — 4. Loko: centra punkto de urbo. — 5. Paragrafo: grava punkto de regularo. Punkti. Meti punktojn sur io, desegni punktojn sur io: punkti paperon. Punktokomo, dupunkto, multopunkto. Interpunkciaj signoj ; : … Vidpunkto. — 1. Punkto, loko, kiun oni elektas, por rigardi vidaĵon. — 2. Maniero rigardi aferojn: Tio dependas de la vidpunkto.