Выбрать главу

Punto. Malpeza, maldensa teksaĵo kun maŝoj: puntoj de Brabanto. Punta. El puntoj: punta kolumo.

Pupo. Malgranda homa figuro el vakso, kartono, ligno, servanta kiel ludilo por infanoj.

Pupilo (Anat.). Malfermaĵo de la iriso, tra kiu la radioj de la lumo penetras en la okulon: gardi ion, kiel la pupilon de sia okulo.

Pupitro. Klinita tabuleto, sur kiu oni metas libron, kajeron, por pli oportune legi.

Pura. Libera de ĉiu alispeca substanco, precipe de polvo, koto, graso: pura tolaĵo, pura vino, pura oro, pura vero.2. Ĉasta: pura virgulino. Pureco. Eco de tio, kio estas pura. Pure. En pura maniero: pure vestita. Purigi. Fari ion pura: purigi ŝuojn. Puriĝi. Fariĝi pura: La plugilo puriĝas per la laboro. Malpura. Miksita kun alispeca substanco, ŝmirita per alispeca substanco, precipe per polvo, koto, graso: malpura akvo, malpura ĉemizo. Malpuraĵo. Objekto malpura. Malpureco. Eco de tio, kio estas malpura. Malpurigi. Fari ion malpura: malpurigi veston per koto.

Puritano — 1. Ano de presbiteriana sekto, celanta purigi la eklezion de ĉiuj aldonoj, ne bazitaj sur la biblio. — 2. Homo de severaj moroj.

Puritanismo, — 1. Doktrino de la puritanoj. — 2. Severeco de la moroj.

Purpuro. Forte lumanta ruĝa koloro. Purpura. De forte lumanta ruĝa koloro.

Puso (Med.). Densa flava fluidaĵo, produktiĝanta en la organismo dum inflamoj kaj konsistanta ĉefe el mortintaj blankaj globetoj de la sango. Pusa. El puso. Pusi. Produkti puson.

Pustulo (Med.). Malgranda ŝvelaĵo de la haŭto kun puso en la supro.

Puŝi. Per forta movo forigi de la loko, malproksimigante de si: puŝi veturilon; puŝi personojn en amaso. Puŝo. Ago de tiu, kiu puŝas. Dispuŝi. Puŝi en diversajn flankojn, disigi per puŝado. Repuŝi. Puŝi en kontraŭan direkton: repuŝi malamikojn. Trapuŝi. Puŝi tra io, traigi per puŝo. Komparu: Tiri, ŝovi.

Puto. Truo elfosita en tero, kie kolektiĝas akvo el fonto.

Putro, putrado. Malkonponiĝo de besta aŭ vegetaĵa organismo, kiam ilin forlasis la vivo. Putri. Esti en stato de putrado. Putraĵo. Putranta substanco.

Putoro (Zool.). Raba mambesto el la familio de la musteloj (Putorius).

R

Rabi. Superforte forpreni ies posedaĵon: rabi monon. Pariso rabis Helenon, la edzinon de Menelao. Rabo. Ago de tiu, kiu rabas. Rabaĵo. Rabita objekto. Rabisto. Homo, kiu sin okupas per rabado. Raba. Kiu rabas: raba birdo.

Rabarbo (Bot.). Vegetaĵo el Ia familio de l’ poligonacoj, kies radiko estas uzata kiel laksiga rimedo (Rheum officinale).

Rabato. Malaltigo de la prezo, donata de la vendanto al la aĉetanto: La firmo donas al la ĉiamaj aĉetantoj 10% da rabato.

Rabeno. Hebrea pastro.

Rabio. Malsano, plej ofte observata ĉe la hundoj, karakterizata de furioza ekscito, kiun sekvas paralizo kaj morto. Rabia. Malsana je l’ rabio: Rabia lupo estas ekstreme danĝera.

Raboti. Glatigi, ebenigi lignon, forigante la superstarantajn partojn per speciala akra instrumento. Rabotilo. Instrumento.por raboti. Racio. Motivo, praviganta agon: la ŝtataj racioj. Racia. Bazita sur racio: racia decido.

Racionalismo. Filozofia doktrino, celanta ekkoni ĉiujn sciencajn verojn per la rezonado, ne per la eksperimentado.

Racionalisto. Adepto de la racionalismo.

Rado. Ronda ilo, turniĝanta ĉirkaŭ la akso, kiu penetras ĝian centron: rado de veturilo, de horloĝo, de muelejo. Du-, tri-, kvarrada. Havanta du, tri, kvar radojn: durada velocipedo.

Radio. — 1. (Geom.). Rekta linio, kuniganta la centron de cirklo kun ĝia ĉirkaŭo: radio de rondo, radio de rado.2. (Fiz.). Rekta luma linio, iranta de lumanta korpo: la sunaj radioj. Radii. Dissendi radiojn: La kupolo de la templo radias en la suno.

Radiko. — 1. (Bot.). Parto de vegetaĵo, per kiu ĝi fiksiĝas en la tero kaj ricevas la nutraĵon. — 2. Primitiva vorto de lingvo, de kiu oni derivas aliajn per almetado de aliaj radikoj aŭ afiksoj: La Universala Vortaro enhavas tri mil radikojn. Enradikigi. — 1. Fiksi en la tero la radikojn de vegetaĵo: enradikigi arbon. — 2. Fiksi: enradikigi kutimon, enradikigi ideon. Elradikigi. Eltiri el la tero la radikojn de vegetaĵo. Enradikiĝi. — 1. Fiksiĝi en la tero per la radikoj. — 2. Fiksiĝi.

Radikala Karakterizata de profundeco, subiteco kaj senindulgeco de la postulataj aŭ farataj reformoj: radikala ministro, radikala projekto. Radikalulo. Homo de radikalaj opinioj.

Radikalismo. Emo al radikalaj reformoj.

Rafano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj, kun manĝebla radiko. (Raphanus). Rafaneto. Speco de rafano kun malgranda manĝebla radiko.

Rafini. Ĥemie purigi naturajn aŭ fabrikajn produktaĵojn: rafini sukeron. Rafinita Subtila, delikata: rafinita gusto. Rafinejo Fabriko, kie oni rafinas. Rafinisto. Homo kies profesio estas rafini.

Rajo (Zool.). Fiŝo kun plata kvarangula korpo (Raja).

Rajdi. Esti portata sur la dorso de besto: rajdi sur ĉevalo. Rajdejo. Loko, kie oni sin ekzercas en la rajdado. Rajdisto. Homo, kies profesio estas rajdi.

Rajto. Povo, bazita sur la leĝoj, sur la moroj, fari ion aŭ postuli ion de aliaj: La patro havas la rajton puni sian infanon. Ĉiu havas la rajton postuli, ke oni repagu al li la ŝuldon. Rajta. Konforma al rajto: rajta postulo. Rajte. Konforme al rajto, akorde kun rajto: rajte plendi. Rajtigi. Doni al iu rajton: Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo. Egalrajteco. Stato, kiam iu havas rajton samajn, kiel aliaj: En ĉiuj landoj nun la virinoj celas al la egalrajteco. Komparu: Juro, leĝo.