Raketo. Arta fajraĵo, kiu leviĝas en la aeron kaj tie krevas.
Rakonti. Konigi per vortoj fakton kun ĝiaj cirkonstancoj: rakonti la historion de sia vivo. Rakonto. Vortoj de tiu, kiu rakontas.
Ramnacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj (Rhamnacese).
Rampi. Iri, sin trenante sur la ventro: La serpento rampas. Rampulo. Rampanta vertebrulo: serpento, vipuro. Komparu: Grimpi.
Rano (Zool.). Amfibio el la vico de l’ senvostaj: La rano kvakas (Rana).
Ranca. Akirinta malagrablan guston kaj odoron de malkomponiĝo (pri grasoj): ranca butero. Ranciĝi. Fariĝi ranca.
Rando. Akra limo de objekto: rando de glaso, rando de tranĉilo. Komparu: Bordo.
Rango. Grado, alteco de ofico, de posteno: oficiro de alta rango. Altranga. De alta rango.
Ranunkolo (Bot.). Vegetaĵo el la samnoma familio (Ranunculus).
Ranunkolacoj (Bot). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj: anemono, peonio.
Rapo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kun manĝebla radiko (Brassica rapa).
Rapida. En mallonga tempo faranta grandan vojon, grandan laboron: rapida ĉevalo, rapida kuro, rapida plenumo, Rapide. En rapida maniero. Rapidi. Peni fari grandan vojon aŭ laboron en mallonga tempo: rapidi al la stacidomo. Rapideco. Eco de tio, kio estas rapida. Rapidigi. Fari ion rapida: rapidigi konstruon. Malrapida. Faranta malgrandan vojon aŭ laboron en longa tempo. Malrapide. En malrapida maniero. Malrapideco. Eco de tio, kio estas malrapida.
Rapiro. Mallarĝa glavo sen tranĉrando, por la skermo. Komparu: Sabro, spado.
Raporti. Konigi buŝe aŭ skribe tion, kion oni vidis, faris, studis: raporti pri kunveno. Raporto. Buŝa aŭ skriba konigo de tio, kion oni vidis, faris aŭ studis: scienca raporto. Raportanto. Homo, kiu raportas. Raportisto. Homo, kies profesio estas raporti: gazeta raportisto.
Rapsodo. En la antikva Grekujo migranta kantisto de epikaj versaĵoj, precipe de Homero.
Rapsodio. Muzika fantazia verko el popolaj melodioj.
Raso. Ĉiu el la naturaj grupoj de l’ homoj, en kiujn oni dividas la homaron laŭ iliaj fizikaj trajtoj: La hindoeŭropaj popoloj apartenas al la kaŭkaza raso.
Raspi. Glatigi lignon, metalon per raspilo. Raspilo. Ŝtala instrumento, kies supraĵo estas provizita per dentoj, pli altaj, ol ĉe fajlilo, ordinare triangule dismetitaj, por glatigi lignon, metalojn.
Rasti. Ebenigi teron, kolekti fojnon per rastilo. Rastilo. Terkultura kaj ĝardena instrumento, konsistanta el longa bastono kaj transversa tabuleto kun dentoj ĉe la malsupra ekstremo.
Rato (Zool.). Mambesto el la familio de la musoj (Mus rattus).
Raŭka. Malklara, mallaŭta de malvarmumo aŭ kriado: raŭka voĉo, raŭka homo. Raŭkeco. Eco de tio, kio estas raŭka. Raŭkigi. Fari ion raŭka: raŭkigi la voĉon per kantado en libera aero. Raŭkiĝi. Fariĝi raŭka: La ftizuloj facile raŭkiĝas.
Raŭpo (Zool.). Larvo de l’ papilioj kaj de aliaj kvarflugilaj insektoj. Komparu: Kokono, krizalido.
Ravi. Kaŭzi ies admiron: La kanto ravis ĉiujn. Rava. Kiu ravas: rava virino. Rave. En rava maniero.
Razi. Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto: razi al iu la barbon, razi iun. Razilo. Tranĉilo kun tre akra rando, por razi.
Re-. Prefikso por derivi vortojn, esprimantajn venon al la loko, stato, de kiu oni foriris, ripeton: reveni, rediri, redoni, rebrilo, reelekto. Ree. Duan fojon, de nove.
Reakcio. Agado de politika partio, kiu kontraŭstaras al la progreso kaj volas revivigi la pasintan staton de la aferoj. Reakciulo. Partoprenanto en reakcio, helpanto de reakcio.
Reala. Vere ekzistanta (nefiktiva, neimagata): reala vivo. Reale. En reala maniero. Realaĵo. Io reala: realaĵo, ne fabelo. Realeco. Eco de tio, kio estas reala. Realigi. Fari ion reala: realigi ies revon. Realiĝi. Fariĝi reala: Ĉiuj niaj deziroj realiĝis.
Realismo. — 1. Filozofia doktrino, bazita sur opinio, ke la realeco de la mondo ne dependas de niaj sentoj. — 2. Celado en la literaturo kaj artoj prezenti la naturon, kia ĝi estas, kun ĉio malbela kaj vulgara.
Realisto. Adepto de realismo.
Rebuso. Problemo, en kiu oni esprimas vortojn aŭ frazojn per figuroj, kies nomo prezentas analogion kun tio, kion oni volas diri.
Recenzi. Kritiki en mallonga artikolo ĵus aperintan literaturan verkon, plenumon scena, muzika verko. Recenzo. Mallonga kritika artikolo pri ĵus aperinta literatura verko, pri plenumo de scena, muzika verko.
Recenzisto. Persono, kies okupo estas recenzi: gazeta recenzisto.
Recepto. — 1. Skriba klarigo pri preparo de miksaĵo por teknika, kuireja celo. — 2. Skriba ordono de la kuracisto, el kio kaj kiel devas esti preparita la medikamento.
Reciproka. Koncernanta agon aŭ senton inter du personoj, saman de la unua al la dua, kiel de la dua al la unua: reciproka amo, reciprokaj insultoj. Reciproke. En reciproka maniero; unu alian: Ili sin helpas reciproke. Reciprokeco. Eco de tio, kio estas reciproka: reciprokeco de l’ amo.
Recitativo (Muz.). Duonkanto, duondeklamo, akompanata de muziko.
Redakcio. — 1. Aro de personoj, kiuj redaktas gazeton: La redakcio de nia revuo konsistas el kvar personoj. — 2. Loĝejo, kie oni redaktas gazeton: la adreso de la redakcio.
Redakti. — 1. Esprimi en literatura lingvo, esprimi en formo, akordiĝanta kun la celo: redakti siajn pensojn, redakti oficialan akton. — 2. Direkti publikigon de gazeto, elektante por ĝi artikolojn, korektante kaj revizante ilin. Redakto. Ago de tiu, kiu redaktas.
Redaktoro. Persono, kiu redaktas gazeton.
Redingoto. Longa vira vesto, kies baskoj plene ĉirkaŭas la korpon.
Redukti. — 1. (Mat.). Proporcie malgrandigi: redukti geometrian figuron. — 2. (Ĥem.). Senigi je la oksigeno: redukti salon. Redukto. — 1. Proporcia malgrandigo. — 2. Senigo je la oksigeno.
Reduto. Simpla fortikaĵo el tero, ĉirkaŭita per kavo.
Referato. Skriba prilaboro de problemo.
Referenco. Atesto servanta kiel rekomendo: La kandidato havas tre bonajn referencojn.