Reflekti (Fiz.). Reĵeti, resendi sonojn, lumon, varmon: Polurita metalo reflektas la radiojn de la lumo.
Reformacio. Granda religia movado en la XVIª jarcento, kiu dividis la okcidentan kristanan eklezion en la katolikan kaj protestantan.
Refrakti (Fiz.). Ŝanĝi la direkton de l’ radioj de la lumo, kiam ili transpasas de unu medio en alian: La vitro pli forte refraktas la radiojn de la lumo, ol la akvo.
Refuti. Montri per argumentoj la malpravecon de ies aserto. Refuto. Vortoj de tiu, kiu refutas.
Regi. Plene estri, plene direkti laŭ sia volo: regi ŝtaton, regi sian koleron, regi sin mem. Ekregis plena silento. Regado. Agoj de tiu, kiu regas. Reganto. Homo, kiu regas. Regato. Regnano. Registaro. Tutaĵo de la personoj, kiuj regas ŝtaton. Superregi. Havi superan povon, esti pli grava, pli multenombra: La principo de la internacieco superregas ĉiujn aliajn en la universala lingvo. Interrego. Tempo, dum kiu ŝtato ne posedas regnestron. Komparu: Administri, direkti.
Regali. — 1. Doni manĝaĵon, trinkaĵon al gasto: La mastrino regalis siajn gastojn per luksa vespermanĝo. — 2. Fari plezuron al iu, liverante ion bonan: La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj. Regalo. Ago de tiu, kiu regalas.
Regimento. Taĉmento de soldatoj, komandata de komuna ĉefo kaj konsistanta el kelke da batalionoj aŭ eskadronoj: Infanteria regimento havas kelke da miloj da soldatoj.
Regiono. Parto de lando, korpo, surfaco, karakterizata de io speciala: polusa regiono, regiono de la koro.
Registro. — 1. Notoj pri faktoj, pri dokumentoj, enskribataj laŭ difinita sistemo (laŭ la alfabeta ordo, laŭ la fakoj. laŭ la datoj): registro de la dokumentoj, ricevataj kaj sendataj. — 2. (Muz.). Amplekso de voĉo, de instrumento: la supera registro. Registri. Fari registron, skribi en registro: registri raportojn. Registristo. Oficisto, kiu registras. Registrejo. Sekcio de kancelario, de oficejo, kie oni registras. Komparu: Listo, tabelo.
Regno. — 1. Lando aŭ grupo de landoj. havanta komunan registaron kaj leĝojn: la Germana Regno. — 2. Ĉiu el la tri grandaj sekcioj de la korpoj de l’ naturo: regno de la bestoj, vegetaĵoj kaj mineraloj. Regnestro. Supera ĉefo de regno: reĝo, prezidanto de respubliko. Regnano. Ano de regno. Samregnano. Ano de la sama regno. Komparu: Ŝtato.
Regolo (Zool.). Verda birdo el la vico de l’ paseroj (Regulus cristatus).
Regulo. Tio, kio devas gvidi la konduton, la studojn de scienco aŭ de arto: regulo de konveneco, gramatika regulo. Regula. Konforma al regulo. Regule. En regula maniero. Regularo. Tutaĵo de la reguloj de societo: la regularo de la Lingva Komitato. Reguleco. Eco de tio, kio estas regula. Reguligi. Fari ion regula. Komparu: Leĝo.
Reĝo. Kronita regnestro de ŝtato malpli potenca kaj vasta, ol imperio: reĝo de Italujo. Reĝino. Edzino de reĝo. Reĝido. Filo de reĝo. Reĝidino. Filino de reĝo. Reĝi. Esti reĝo, administri ŝtaton, kiel reĝo: Ludoviko XIV reĝis 72 jarojn. Reĝeco. Titolo, posteno de reĝo. Reĝolando. Lando, regata de reĝo.
Reĝisoro. Drama artisto, preparanta spektaklon en teatro, disdonanta la rolojn kaj direktanta la ludon de la artistoj.
Rejso. Portugala kaj brazilia malgranda monero.
Reklamo. Anonco, laŭdanta la ecojn de komercaĵo kaj rekomendanta ĝin al la publiko. Reklami. Anonci, rekomendi per reklamo. Komparu: Anonco, afiŝo, avizo.
Rekomendi. Esprimi laŭdan opinion pri io, por altiri por ĝi ies favoron, por konvinki iun ĝin preni: rekomendi komercaĵon, manĝaĵon, rekomendi serviston, oficiston. Rekomendo. Vortoj, opinio de tiu, kiu rekomendas. Rekomendinda. Kiu meritas esti rekomendata: rekomendinda hotelo.
Rekompenco. Bono, dono, kiun oni faras al iu por servo, por bona ago. Rekompenci. Fari bonon, donon al iu por servo, por bona ago: La patro rekompencis la filon por la diligenta lernado.
Rekordo. La plej bona oficiale konstatita rezultato de sporto, superanta ĉion konatan antaŭe: En la vetkurado de unu kilometro la velocipedisto N. venkis ĉiujn ĝisnunajn rekordojn.
Rekruto. Soldato, ĵus komencinta la militistan servadon kaj ankoraŭ ĝin ne konanta. Rekrutigi. Fari iun rekruto, aligi al la militistaro. Rekrutigo. Aligo al militistaro.
Rekta (Geom.). — 1. Prezentanta la plej mallongan distancon inter du punktoj: rekta linio, rekta bastono. — 2. Kies flankoj, estas perpendikularaj unu al alia kaj formas angulon de 90 gradoj: rekta aŭ orta angulo. Rekte. En rekta maniero: iri rekte al la urbo, rekte al la ĉefo. Rekteco. Eco de tio, kio estas rekta. Rektigi. Fari ion rekta. Rektiĝi. Fariĝi rekta.
Rektoro. Ĉefo de universitato.
Rekvizicio. Postulo al la loĝantoj de malamika lando, ke ili liveru nutraĵon kaj aliajn objektojn al la armeo.
Relo. Fera aŭ ŝtala trabo, sur kiu ruliĝas la radoj de la lokomotivo kaj de la vagonoj.
Relativa. Rigardata ne en si mem, sed kompare kun aliaj similaj, rilate kun similaj: relativa valoro.
Reliefo. Skulptaĵo sur tabulo aŭ sur ebena surfaco. Alta reliefo. Reliefo, kies figuroj duone superstaras la tabulon. Malalta reliefo. Reliefo, kies figuroj nur malmulte superstaras la tabulon. Reliefa. — 1. Klare superstaranta la fonon; klare sin apartiganta de la fono: reliefa pentraĵo. — 2. Arta priskribo, karakterizo, klare desegnanta la trajtojn dank’ al la uzado de kontrastoj. Reliefe. En reliefa maniero. Komparu: Plastika.
Religio. Kredo je Dio aŭ je dioj kaj la ceremonioj, por montri sian kulton al ili: kristana religio, mahometana religio. Religia. — 1. De religio, kiu koncernas religion: religia dogmo. — 2. Vivanta konforme al la reguloj de la religio. Religieco. Eco de tiu, kiu estas religia.
Remi. Movi ŝipon sur akvo, forpuŝante ĝin per speciala ligna ilo. Remilo. Ligna plata ilo kun longa tenilo, per kiu oni movas navigantan ŝipon, forpuŝante la akvon. Remisto. Homo, kies profesio estas remi.
Remburi. Kovri seĝon, kanapon per kusenoj el haregoj, risortoj, por fari ilin komfortaj: seĝo remburita, seĝo simpla aŭ neremburita. Remburaĵo. Tio, per kio oni remburas.