Выбрать главу

Riĉa. — 1. Posedanta multe da propraĵo: riĉa bienulo, riĉa bankiero.2. Havanta multe da io: haroriĉa bruto. Riĉaĵo. Granda propraĵo: La avarulo kolektas riĉaĵojn sen utilo por iu ajn. Riĉeco. Eco, stato de tiu, kiu estas riĉa: La riĉeco ne estas sinonimo de la feliĉo. Riĉigi. Fari iun riĉa. Riĉiĝi. Fariĝi riĉa. Riĉulo. Homo riĉa. Malriĉa. Ne posedanta aŭ posedanta malmulte da propraĵo. Malriĉeco. Eco, stato de tiu, kiu estas malriĉa. Malriĉigi. Fari iun malriĉa. Malriĉiĝi. Fariĝi malriĉa. Malriĉulo. Homo malriĉa.

Ridi. — 1. Montri subitan gajecon per la esprimo de la vizaĝo kaj per samtempaj rapidaj, mallongaj sonoraj elspiroj: ridi, kiel petolanta infano.2. Esprimi sian malŝaton pri iu aŭ pri io per rido kaj mokoj: ridi naivulon, ridi ies naivecon. Rido. Ago de tiu, kiu ridas. Rideti. Senbrue, delikate ridi sole per la esprimo de la vizaĝo: La patrino ridetas, rigardante la dormantan infanon. Ridinda. Kiu meritas ridon: ridinda malsaĝulo, ridinda ĉapelo.

Rifo. Subakva ŝtonego, kies supro preskaŭ atingas la nivelon de la maro.

Rifuĝi. Sin kaŝi en iu loko, por esti sendanĝera: rifuĝi de la danĝeroj de la vivo en monaĥejon; rifuĝi en la eksterlandon dum revolucio. Rifuĝejo. Loko, kie oni rifuĝas.

Rifuzi. Ne konsenti: rifuzi al iu, rifuzi al peto, rifuzi fari. Rifuzo. Ago, vortoj de tiu, kiu rifuzas.

Rigardi. Uzi la vidsenton: Mi longe rigardis la vojon, sed mi vidis neniun, ĉar estis tro mallume. Rigardo. Ago de tiu, kiu rigardas. Ekrigardi. Turni la okulojn al io, por rigardi: ekrigardi la veninton. Trarigardi. Rigardi de la komenco ĝis la fino: trarigardi libron. Komparu: Vidi.

Rigida. Nefleksebla, malfacile fleksebla: rigida de la frosto, rigida nuko. Amelita tolo fariĝas rigida. Rigide. En rigida maniero. Rigideco. Eco de tio, kio estas rigida. Rigidiĝi. Fariĝi rigida.

Rigli. Fermi per riglilo. Riglilo. Fera peco, movebla inter du krampoj, por fermi pordon aŭ fenestron.

Rigora. Senindulge severa: rigora estro. Rigore. En rigora maniero. Rigoreco. Eco de tiu, kiu estas rigora.

Rikolti. Detranĉi kaj kolekti grenon. Rikolto. Detranĉo kaj kolekto de greno. Rikoltilo. Arkforma tranĉilo kun mallonga ligna tenilo, por detranĉi grenon.

Rilato — 1. (Mat.). Nombro, montranta, kiom unu kvanto estas pli granda, ol alia: La rilato de 6 al 3 estas 2. — 2. Maniero, en kiu du aŭ pli multe da personoj reciproke kondutas unu al alia, reciproke agas unu kun alia: amikaj rilatoj, komercaj rilatoj. Rilati. Esti en rilato, havi rilaton. Komparu: Koncerni.

Rimo. Samsona finiĝo de du versoj (la vokalo de la antaŭlasta silabo kaj la lasta silabo): sento, vento; voko, loko. Rimi. Fari rimojn: rimi du versojn. Senrima. havanta rimojn, verkita sen rimoj: senrima versaĵo.

Rimarki. Ekvidi, ekaŭdi, observante: rimarki eraron. Rimarko. — 1. Ago de tiu, kiu rimarkas: ĝusta rimarko.2. Tio, kion oni rimarkis: La redaktoro legis la manuskripton kaj sendis al la aŭtoro siajn rimarkojn. Rimarkebla. Kiu povas esti rimarkita. Rimarkinda. Kiu meritas esti rimarkita: rimarkinda lerteco.

Rimedo. Tio, kio servas atingi celon: La devizo de la Jezuitoj estis: la celo pravigas la rimedojn.

Rimeno. Longa, mallarĝa leda strio. Rimena. De rimeno, el rimeno.

Ringo. Cirklo el malmola materialo: ora ringo sur fingro, orelringo, manringo (braceleto). Ringego. Granda ringo, ĉirkaŭanta barelon, radon. Ringforma. Havanta formon de ringo.

Rinocero (Zool.). Trihufa dikhaŭta mambesto kun unu aŭ du kornoj sur la nazo (Rhinoceros).

Ripo (Anat.). Arkforma flanka osto de la homa kaj besta korpo.

Ripari. Rebonigi. Riparo. Rebonigo. Riparebla. Rebonigebla.

Ripeti. Ree diri aŭ fari, kion oni mem aŭ alia persono diris aŭ faris: ripeti demandon, ripeti eraron. Ripeto. Ago, vortoj de tiu, kiu ripetas.

Ripozi. Resti, farante nenion, por refreŝigi la fortojn, lacajn de laboro: ripozi post kurado, ripozi post kantado. Ripozo. Stato de tiu, kiu ripozas. Ripozigi. Doni ripozon: ripozigi la cerbon.

Riproĉi. Mallaŭdi iun, por lin hontigi: riproĉi iun; riproĉi ion al iu. Riproĉo. Vortoj de tiu, kiu riproĉas. Riproĉinda. Meritanta riproĉojn: neriproĉinda konduto.

Riski. Submeti al danĝero: riski sian vivon en batalo. Risko. Submeto al danĝero. Riskema. Kiu facile riskas, kiu havas inklinon al risko: riskema generalo.

Rismo. 500 folioj: rismo da papero.

Risorto. Fleksita aŭ kunvolvita metata peco, emanta refleksiĝi aŭ malvolviĝi dank’ al sia elasteco: risorto de horloĝo, risorto de kanapo, risorto de kaleŝo. Risorta. El risortoj: risorta matraco.

Rito. Religia ceremoniaro. Rita. De rito, konforma al rito.

Ritmo. Harmonia, perioda sinsekvo de longaj kaj mallongaj, de akcentitaj kaj neakcentitaj silaboj en versoj. Ritma. Posedanta ritmon. Ritme. En ritma maniero.

Rivero. Granda akvujo de fluanta akvo: Nilo, Sekvano.

Riverenco. Kliniĝo, movo de la korpo por saluti: La veninto riverencis la patrinon.

Rizo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la graminacoj, kun manĝeblaj grajnoj (Oryza).

Robo. Vesto longa kaj vasta, kiun portas la advokatoj, profesoroj dum la plenumo de sia funkcio.

Rodo. Akvujo, natura aŭ artefarita, ŝirmita kontraŭ la ventoj, kie la ŝipoj povas ĵeti ankron.

Rodio (Ĥem.) Rh. Ĥemia elemento, malpeza metalo, trovata en platenaj minaĵoj.

Rojalismo. Politika doktrino de la partianoj de la reĝa povo, de reĝa dinastio.

Rojalisto. Partiano de la reĝa povo, de reĝa dinastio.

Roko. Grandega ŝtono super aŭ sub la supraĵo de la tero. Roka. El roko.

Rokoko. Arĥitektura stilo de la XIIIª jarcento, karakterizata de kapricaj, ondoliniaj formoj kaj multenombraj ornamaĵoj, fantaziaj kaj strangaj.

Rolo. — 1. Parto de teatra verko, kiun ludas aparta aktoro: rolo de amanto, rolo de reĝino.2. Agado, posteno: ludi gravan rolon en entrepreno.